top of page

 

Infanoj kaj Junuloj

 

Ho Dio! Eduku ĉi tiun malgrandan bebon en la sino de Via amo kaj donu al ĝi lakton el la mamo de Via Providenco. Kultivu ĉi freŝan planton en la rozĝardeno de Via amo kaj helpu ĝin kreski per la pluvo de Via donacemo. Faru ĝin infano de la regno kaj gvidu ĝin al Via ĉiela reĝlando. Vi estas potenca kaj bona, kaj Vi estas la Donacanto, la Grandanima, la Sinjoro de nesuperebla donacemo.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Dio! Eduku ĉi tiujn infanojn. Ĉi infanoj estas la plantoj de Via horto, la floroj de Via kampo, la rozoj de Via ĝardeno. Faru, ke Via pluvo akvumu ilin, ke la Suno de l'Realo brilu sur ilin per Via amo. Viaj brizoj freŝigu ilin, por ke ili estu edukataj, kresku kaj evoluu, kaj montriĝu en pleja beleco. Vi estas la Donanto. Vi estas la Mizerikorda.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Dio! Lumigu ĉi tiun junulon kaj favoru ĉi tiun malfortulon. Donacu al li scion, garantiu al li forton ĉiutage pliiĝantan kaj gardu lin sub la ŝirmo de Via protektado, tiel ke il estu pur-savita de ĉia peko, sindonu por la servo al Via Kredo, konduku la devojiĝintojn, gvidu la malriĉulojn kaj malfortulojn, liberigu la kaptitojn kaj veku la dormantojn, por ke ĉiuj estu benataj per rememoro kaj adoro al Vi. Vi estas la Potenca, la Saga!

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Dio! Gvidu min, protektu min, faru min lumanta lampo kaj stelo brila. Vi estas la Pova kaj la Potenca.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

 

Gepatroj

 

Ho Dio, mia Dio! Mi petegas al Vi je la sango de Viaj fidelaj amantoj, kiuj estis tiel ravitaj de Via vorto, ke ili rapidis al la Pinto de Gloro, al la loko de plejglora martireco, kaj mi petegas Vin je la misteroj, kiuj kuŝas konservitaj en Via scio kaj je la perloj, kiuj estas trezore gardataj en la oceano de Via donacemo : pardonu min kaj mian patron kaj mian patrinon. El tiuj, kiuj montras kompaton, Vi vere estas la Plej Kompatema. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

(Bahá’u’lláh)

 

 

Ho Eternulo! En tiu ĉi Plej Granda Misio Vi akceptas la propeton de infanoj por siaj gepatroj. Tio estas unu el la apartaj senlimaj donacoj de tiu ĉi Misio. Tial, ho Vi bona Sinjoro, akceptu la peton de tiu ĉi servanto Via ĉe la sojlo de Via ununureco kaj mergu lian patron en la oceanon de Via graco, ĉar ĉi tiu filo leviĝis por plenurni al Vi servojn kaj ĉiutempe penadas sur la vojo de Via amo. Vere, Vi estas la Donanto, la Pardonanto kaj la Bonkora!

(‘Abdu’l-Bahá)

 

 

Geedziĝo

 

Gloro estu al Vi, ho mia Dio! Vere, tiu ĉi Via servanto kaj tiu ĉi Via servantino kuniĝis sub la ombro de Via mizerikordo kaj estas unuigitaj pro Viaj favoro kaj malavaro. Ho Eternulo! Asistu ilin en tiu ĉi Via mondo kaj Via Regno kaj destinu por ili ĉian bonon pere de Viaj malavareco kaj graco. Ho Eternulo! Firmigu ilin en ilia serviteco antaŭ Vi kaj asistu ilin en ilia servado al Vi. Lasu ilin fariĝi la signoj de Via Nomo en Via mondo kaj protektu ilin per Viaj donacoj, kiuj estas neelĉerpeblaj en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Ho Eternulo! Ili estas petegantaj la venon de la regno de Viaj benfavoroj kaj alvokantaj la reĝejon de Via ununureco. Vere, ili geedziĝas obeemaj al Via ordono. Faru, ke ili estigu la signoj de harmonio kaj unueco ĝis eterne. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Ĉie-estanta kaj la Ĉio-potenca.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

 

Forpasintoj

 

Ho mia Dio! Ho Vi, pardonanto de pekoj, donacanto de bonoj, forpelanto de afliktoj! Vere, mi petegas Vin pardoni la pekojn de tiuj, kiuj lasis sian fizikan veston kaj ascendis en la mondon spiritan. Ho mia Eternulo! Purigu ilin de misfaroj, forpelu iliajn ĉagrenojn kaj sanĝu ilian  sombron al lumo. Faru, ke ili eniru la ĝardenon de feliĉo, lavu ilin per la plej pura akvo kaj lasu ilin ekvidi Vian helegon sur la monto plej alta.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

 

Sanigo

 

Ho Dio, mia Dio! Mi petegas al Vi je la oceano de Via kuraco, kaj je la brilo de la Tagstelo de Via favoro, kaj je Via Nomo, per kiu Vi subigis Viajn servantojn, kaj je la penetra forto de Via plej supera Vorto kaj la potenco de Via plej majesta Plumo, kaj je Via mizerikordo ekzistanta jam de antaŭ la kreo de ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, purigu min per la akvoj de Via malavaro de ĉiu aflikto kaj malordo, kaj de ĉia feblo kaj malforto. Vi vidas, ho mia Sinjoro, la peteganton Vian atendanta ĉe la sojlo de Via graco, kaj tiun, kiu metis ĉiujn siajn esperojn je Vi, alkroĉita al la kordono de Via malavaro. Ne lasu lin, mi petegas al Vi, sen tio, kion li serĉas el la oceano de Via graco kaj de la tagstelo de Via ama prizorgo. Potenca Vi estas fari kion Vi ŝatas. Estas neniu alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

(Bahá’u’lláh)

 

 

Via nomo estas mia kuraco, ho mia Dio, kaj rememoro pri Vi mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi mia akompananto. Via mizerikordo al mi estas mia sanigo kaj mia helpo en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Vi vere estas la Ĉio-dona, la Ĉio-scia, la Plejsaĝa.

(Bahá’u’lláh)

 

 

Fasto

 

La Kitáb-i-Aqdas (Plej Sankta Libro) diras: “Ni ordonis, ke ek de la aĝo de plenkreskeco (t. e. 15 jaroj) vi preĝu kaj fastu. Tio estas ordonita de Dio, via Eternulo kaj la Eternulo de viaj patroj. Kiel favordonon el Sia Ĉeesto Li esceptis tiujn, kiuj estas malfortaj pro malsano aŭ maljuneco, kaj Li estas la Pardonanta, la Grandanima... Por mallonga tempo Ni difinis por vi la faston kiel devon kaj je ĝia fino Naw-Rúz kiel feston... Kiu vojaĝas, kiu malsanas, kiu estas graveda aŭ mamnutras, ne estas devigita fasti. Detenu vin de manĝado kaj trinkado ek de sunleviĝo ĝis sunsubiro kaj atentu, ke avido ne senigu vin je tiu ĉi favordono ordonita en la Libro.”

La fastoperiodo etendiĝas de la 2a de marto ĝis la 20a de marto.

 

Laŭdo estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio! Mi petegas al Vi je tiu ĉi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj estas revelaciita la Skribita Epistolo, kaj la fermita Skrib-rulaĵo elvolvita, alsendu sur min kaj sur tiujn apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la ĉielojn de Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj, kiuj baris al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco. Mi estas tiu, ho mia Dio, kiu firme tenis la kordonon de Via ama prizorgo kaj kroĉis sin al la orlo de Viaj mizerikordo kaj favoroj. Ordonu por mi kaj por miaj amatoj la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Liveru do al ili la Kaŝitan Donon, kiun Vi ordonis por la plej-elektitaj el Viaj kreitoj. Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj Vi dekretis al Viaj servantoj observi la faston. Benata estas tiu, kiu observas la faston eltute pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de ĉio krom Vi. Helpu min kaj helpu ilin, ho mia Dio, obei Vin kaj sekvi Viajn preskribojn. Vi vere havas la povon fari kion Vi elektas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉio-scia, la Plejsaĝa. Ĉiu laŭdo estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.

(Bahá’u’lláh)

 

bottom of page