top of page

 Ho Trono de la Vivo!, Ho Suno de la Justeco!,
La mondo ne generis lumon kiel Vi.


Se la estoj ne fremdus al Via vizaĝo,
blovus mia voĉo sekretojn de l' Eternulo


ĝis iliaj animoj al Vi konsakriĝos,
ĝis freneziĝos pro Vi iliaj koroj.


Por ke ili vidu kapricajn kaj ebriajn mondojn,
por ke en la manoj ili oferu siajn vivojn,


por ke Vi venu tra Via Afero,
por ke, senigataj, ili liveru sin al viaj piedoj,


levu Via kapon, kiel la suno sur la monto de l' vivo,
por ke oni anoncu Vin el ĉiu loko, ho Sublima de l' tempo!;


montru, kiel la luno, la vizaĝon de Via beleco;
pro Via kompato, reverdigu ĉi tigon.


La guto serĉas en Via maro la Akvon de la Vivo:
montru Vian benon, ĉar Vi estas la Plej Granda.


La herbero petegas Vian lumon senprokraste:
koncedu al ĝi Vian mizerikordon.


La semo duonmalfermas la buŝon al la ĉielo
por ke Vi sendu al ĝi, la gloron pro Via kompato:


kribrigu sur ĝin la manaon de Via graco,
ho Suverena de l'Universo!, ho Reĝo de la monarkoj!


Fendu ĉi vualon el cent kovraĵoj
kaj montru la belecon ekde tiu vizaĝo.


Ne plu povas esti dubo pri Via saĝa amo:
donu al ni la ambrozion de Via mizerikordo.


El tiom da orientoj, faru tutan Orienton;
ke ĉi tiu Trinkaĵo donu, al kiu ajn trinkos, la ĝojon de la vino.


Donu lumon al la korlumo kun la lumoj de Via Lumo
por ke en Via vizaĝo ili malkovru la lumojn de l' Sinajo.


Svingu kun kuraĝo Vian dian Vorton
kaj per via fido eliminu la malamikojn.


Ekbruligu kun pasio Vian dian fajron
kaj kalcinu kaj oferbuĉu la herezulojn.


Ili ĉiuj, ho Suno de la Tago!, estas palaj:
Levu Vian kapon kaj nuligu la tenebrojn;


klarigu ĉi tiun neklaran vinon pro afliktoj;
eltondu ĉi kandelon estingitan en la nokto.


Mondo por Vi leviĝas, kiel via spirito en Via Esto,
por ke en Via ordono aperu Via Afero. Faru; kaj tio estas.


Ho Bahá de la Vivo!, memorigante Vian vizaĝon
mi malkovros kelkajn aspektojn pri Via naturo


por ke, el la inteligento kaj la saĝo, emerĝu la vivoj;
por ke estu vidata, kiu aĉetas la perlon de Via amo.


Por forbruligi la vualojn de la sanktuloj,
fajron mi ekbruligos en la mondo.


Mi senvualigos, en ŝia kaŝita loko, la Pucelon de la signifo;
mi malkovros la misteran Lumon;


mi senvualigos, kiel revenis al la vivo,
la sekreto de la misteroj de la eterna amo.


Venu, ho Birdo!, kun la fajro de Via elokvento
por ke ne restu ajna spuro de realeco.


Purigu ĉi envioplenajn korojn,
altiru ĉi tiujn sencelajn korojn;


por ke la svenitoj de Via Tago, ho Reĝo de la mizerikordo!,
rekonsciiĝu per Via antikva kaliko.


Eble, la sanktaj melodioj, ho nia Kompano!,
nin malproksimigu de la konscienco kaj de la nekonscienco.


Ho Gabrielo de Bahá!, ho Reĝo de Vivo!,
donu vivon al la mortintoj.

Unu

bottom of page