top of page

 Se la celo de la vaganto estus la loĝejo de la Laŭdinda (Mahmúd)xciii, ĉi tiu estas la etapo de
la pratempa kialo konata kiel la Profeto kaj la Plej Granda Kolono xciv.


Ĉi tie la kialo signifas la dian menson, universala, kie suvereneco lumigas ĉiujn kreitaĵojn,
kaj ne aludas al ĉiu malforta cerbo; ĉar tio estas kiel skribis la saĝulo Saná'í:


Kiel povas la racio ampleksi la Koranon,
Aŭ la araneo kapti la fenikson en ties teksaĵo?


Ĉu vi volas ke la menso ne trompu vin?
Instruu al ĝi la sciencon de la amo al Dio!


En ĉi tiu stacio la vaganto troviĝas kun pli ol unu provo kaj kun pli ol unu reverso. Li vidas
sin kaj levita al la ĉielo samkiel ĵetita en la profundon. Kiel estis dirite: "Jen Vi proksimigas
min al la pinto de gloro, jen Vi ĵetas min en la plej profundan abismon". La gardita mistero
en ĉi stacio restas malkaŝita en la sekva versiklo de la Surao de La Kaverno xcv.


"Vi povis vidi la sunon, kiam ĝi supreniris, turni sin for de la ilia kaverno dekstren,
maldekstren, kiam ĝi subiris; kaj ili estis en kavo en la mezo. Tio apartenas al la signoj de
Dio. Tiu, kiun Dio gvidas, estas gvidata kaj tiu, kiun Dio lasas erari, por li vi nenie trovos
protektanton aŭ gvidanton".


Se homo povus scii kion enfermas nur ĉi versiklo, tios sufiĉos al li. Tial, laŭde al tiaj homoj,
Li diris: "Homoj al kiuj nek la negocoj, nek la komercado distras ilin de la rememoro al
Dio..."xcvi


Ĉi etapo donas la mezuron de la vera saĝo kaj liberigas la homon de la provoj. En ĉi regno,
la serĉado de la scio estas malgrava, ĉar, rilate kion koncernas al la gvido de kiuj transiras ĉi
stacion Li diris: "Timu Dion, kaj Dio instruos al vi"xcvii kaj denove: "La scio estas lumo
kiun Dio elverŝas sur la koro de kiu al Li plaĉas"xcviii. Tial, homo devus pretigi sian koron
por ke ĝi estu inda je la malsupreniro de la ĉiela graco, por ke la malavara Vinverŝanto
permesu al li trinki el la malavara vino de la ujo de la kompato". Lasu ke la laboremaj laboru
kun peno por tia afero!" xcix


Kaj nun Mi diras: "Vere de Dio ni venas kaj al Li ni revenos"c.

bottom of page