top of page

         En la malproksimo de la Bonamato, la sankta Najtingalo
havas ĝemojn kaj veojn, kiuj bruligas la haŭton kaj ostojn.


Se, en la doloro de ĝia malproksimeco ĝemas,
ĝi flamos en la animo de la proksimuloj.


Krom la proksimulojn, neniun vi favorigos;
Pro Via bono, ne retenu ĉi mizerikordon, ho Bonamato!


Disvastigu la bonodoron de la animo, die parfumita,
por ke, ĉi nedignuloj, flaru Vian parfumon.


En ĉi tiu Printempo la spirito eterne vivos,
ĉar ĝi ne estas printempo antaŭanto de aŭtunoj.


Sanktaj animoj ekiĝos el ĉi Printempo
kaj de ĝia lumo, la lumo de Noa.


Ĝis la lasta ĉielo levu la loĝantojn de la Arkeo
kaj, al ĉiu, donacu cent anĝelajn manierojn.


Eliru, ho Benita Beleco!, el inter Viaj vualoj
por ke, el la Oriento aperu la Suno.


Malkovru la kofron de la kaŝitaj sekretoj
kaj etendu la mistikan parfumon de Via saĝo,


por ke ĉi mortintoj flaru Vian parfumon,
por ke, per Via vino, revigliĝu ĉi tiuj malfeliĉuloj.


Pro Via mizerikordo, vestu noblece
ĉi tiun humilan teron de Via unueco, Ho Kompata!


Kovru kun la vesto de la eterneco ĉi tiun efemeran eston;
gustumu la plenan malriĉecon, samkiel la dolĉecon de la riĉeco,


por ke li eliru netuŝata de ĉi tiuj silkejoj
kaj ŝiru la vualojn de la mondoj de la ekzistado;


por ke li eliru ekstazita kaj forgesita pri si;
kvankam kiel la kandelo, en sia kandelingo, netuŝita li revenos.


Kiel ĉi tiu negrava kratago naskiĝinta en Via Ĝardeno,
cent ĝardenojn ĝermu el ĝi.


Asignu al ĉiu ĝardeno malsaman atributon,
kaj montru la sekreton de la Bonamato en ĉiu folio.


Por ke aperu klaraj la sekretoj de Via vizaĝo,
por ke Via Lumo trempu la teron kaj la ĉielon,


altigu, ho Mizerikorda!, la brizon de Via kompato;
liberigu de ĝia pezo la mantelon de la neglekto.


En la loĝejo de Via dia Arbo, donu rifuĝon
al la animoj puraj, ho potenca Reĝo!


Malfermu la pordon de la Paradizo de la signifo
kaj ne sigelu ĝin, pro la amo de Dio.


Por ke diafana aperu en la mondo,
por ke li manifestu sekreton de Via kompato.


Li diris: Je Dio, je Dio!, ho bonvola homo!;
antaŭ la ignoranto ne indas evidentigi la dian sekreton.


Je Dio, je Dio!, ho Lango de la sekreto de Dio!,
Pluvigu Vian Vorton kaj atendu la ĝermadon ĉe la homoj.


Eble, Via mizerikordo etendos la manon al ili
kaj liberigos ilin de la timo al ĉi tiu kaj tiu.


Etendu la flugilojn de la signifo kaj flugu;
iradu sur la ĉielo de Lia proksimeco.


Serĉi Lian proksimecon kaj vivi estas nepura;
vi eniros en la Antikvan Belecon se vi serĉas per la Esenco.


La mondojn de la ekzistado vi transiros subite,
ne estos peniga al vi, kiam vi estos mistika popolo.


Antaŭ ĉi momento Mi estos pli eksplicita,
por ke vi trinku sorbon de la Akvo de Vivo,


por ke vi sciu pri la Paradizo de la eterna ekzistado,
por ke vi prenu vojon al la tero de la unueco,


por ke vi eltrovu la kernon de la signifo,
por ke, kiel la spirito, vi flugu en Lian areon.


Dum en ĉi tiu edeno vi estas kaptita en la koto,
kiel vi sentos la parfumon en la paradizo de la koro?


Liberiĝu do, de la ligoj de viaj kutimoj
kaj sanktigu vian animon, senigu ĝin de ĉio, kio vin ĉirkaŭas.


Lumigu per Lia lumo la tenebrojn de via koro,
por ke vi estu gvidanto en la regno de la animoj.


Vanuintaj la tenebroj, Lia lumo lumigas vin
kaj via brusto trempiĝas el la scintiloj de la Sinajo.


Ĉar la nokto forpasis kaj venis la Aŭroro,
la spirita brizo de la grandeco blovas.


Ĉar, malgraŭ viaj ombroj kaj via vana ekzistado,
Li briligis la Akvon de Vivo.


Se vi forlasas viajn tenebrojn,
vi trankvile trinkos la Vinon de la vivo.


Eniru en la ombron de la Ĥadiro de la vivo
por ke vi eliru el ĉi loko tenebra.


Tiu Ĥadiro trinkis kaj liberiĝis de la morto;
tiu Ĥadiro donas, multfoje, la fonton de la vivo.


AL ĉiuj li ofertis la Akvon de la Vivo
kaj la vivon oferbuĉis al la Reĝo de la Unueco.


Kun peno, tiu Ĥadiro alvenis;
de ĉi tiu Ĥadiro, subite, fluas cent fontoj.


Ho Esenco de la animo!, turnu vin al ĉi ĉaso
por ke vi kaptu cent mil signifojn.


Kiu partoprenas ĉi ĉasadon trovas la morton... kaj la tombon;
kaj alportas, kiel premio, la signifon de la Tur-dezerto.


Li ĉasis la vivon de la enamiĝintoj en la Dezerto,
ĝis neniigi iliajn animojn kun ĉi ekzistado.


Ne estas tempo por ke al la Najtingalo,
ho Suverena de ĉio!, vi diru sekretojn de la floro.


Ekde via brako, ho Bonamato!, flugigu la Falkon
por ke el tiu tero ĝi kunportu la signifojn.


Forbruligu, nun, la fenikson de la signifo
kaj montru la garditan trezoron.


Kion vi promesis, plenumu nun.
Ho, Via lumo disradiis la ĉielon kaj la teron!


Per Via Printempo vivigu ĉi mondon
por ke Via Ĝardeno estu la fieraĵo de la Paradizo.


En ĉi tiu Revelacio aperis multaj papavetoj
en la areo de ĉi printempa vivo.


Ekde unu floro ĝi anoncas la sekreton de la Najtingalo;
ofertu ĉi Vinon en la intimeco kun la dignuloj.


Nun, proksimaj kaj fremdaj, estas kune;
En ĉi epoko ne estas proksimuloj.


Ho Brizo de la Mateniĝo!, vestu parfumitajn spiritajn
aromojn de la haroj de la Bonamato.


Ho nubo de malavareco!, sendu vian lastan pluvon
por ke la konko kreu la Perlon.

Tri

bottom of page