top of page

 

26

Car la kristanaj teologoj ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, ne rekonis ilian enhavon kaj sencon kaj alkroĉiĝis al la laŭvorta interpretado de la paroloj de Jesuo, tial ne estis sur ilin verŝitaj la ondoj de favoro de la Mahometana Revelacio kaj la torento de ĝiaj malavaraŕoj.  La ignoruloj el la kristanaro, sekvante la ekzemplon de siaj religiaj gvidantoj, same restis baritaj kontraŭ la ekkono de la belo de la Reĝo de gloro, ĉar la signoj, kiuj devis akompani la sunleviĝon de la mahometana epoko, ne realiĝis.  Tiel da tempo pasadis, jarcentoj fluis for, kaj tiu plejpura Spirito reiĝis en la rifuĝejon de sia pratempa regno.  Ankoraŭ foje la eterna Spirito ekblovis la mistikan trumpeton, pro kio mortuloj ekrapidis el siaj tomboj de senzorgeco kaj eraro en la regnon de gvidado kaj favoro.  Kaj tamen tiu atendata anaro ankoraŭ vokus: Kiam venos tiuj signoj?  Kiam aperigita estos la Promesito, la objekto de nia atendado, ke ni leviĝu por la triumfo de Lia Afero, ke ni oferdonu por Li niajn havaŕojn, ke ni metu niajn vivojn ofere sur Lia vojo?  En simila maniero tiaj falsaj imagaŕoj igis aliajn kredantarojn flankiĝi de la Kawihar de la senfina kompatemo de Providenco kaj okupi sin per siaj propraj vanaj pensoj.

27

Krom tiu ĉi fragmento estas en la Evangelio ankaŭ alia verso, en kiu Li diras: <#Bible-Luk_21÷33> »La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.«[21]  Pro tio ĉi la sekvantoj de Jesuo asertis, ke la leĝo de la Evangelio neniam estos nuligita, kaj ke kiam ajn la promesita Belo aperos kaj ĉiuj signoj plenumiĝos, Li devas nepre konfirmi kaj firmigi la leĝon, proklamitan en la Evangelio, por ke restu en la tuta mondo neniu kredo, krom Lia kredo.  Tio ĉi estas ilia fundamenta dogmo.  Kaj laŭ ilia konvinko, se aperus persono kun ĉiuj promesitaj signoj kaj proklamus ion kontraŭan al la literoj de la leĝo de l' Evangelio, ili devas senhezite malakcepti lin, rifuzi subiĝi al lia leĝo, deklari lin malfidelulo kaj mokegi lin.  Tion ĉi pruvas tio, kio okazis, kiam elbrilis la suno de la Mahometa Revelacio.  Se ili serĉus humile ĉe ĉiu Malkaŝanto de Dio la veran signifon de la vortoj, revelaciitaj en la sanktaj libroj - de la vortoj, kies miskompreno senigis la homojn de la rekono de l' Sadratu' L-Muntaha, la finfina celo - certe ili estus gviditaj al la lumo de la Suno de l' Vero kaj malkovrus la sekretojn de la dia sciado kaj saĝeco.

28

Tiu ĉi Servanto dividos nun kun vi rosguton el la senfunda oceano de la veroj, trezortenataj en tiuj sanktaj vortoj, por ke juĝokapablaj koroj ekkomprenu ĉiujn aludojn kaj fundesencojn de la paroloj de la Malkaŝantoj de Sankteco, ke la venka majesteco de la Vorto de Dio ne malhelpu ilin atingi la oceanon de Liaj nomoj kaj atributoj kaj ne detenu ilin de rekono de la lampo de Dio, kiu estas la revelaci-loko de Lia gloruta Esenco.

29

Rilate la vortojn: --<#Bible-Mat_24÷29> »Tuj post la aflikto de tiuj tagoj«, ili koncernas la tempon, kiam la homoj estos premitaj kaj afliktitaj, la tempon, kiam la lastaj post signoj de la Suno de l' Vero kaj la frukto de la Arbo de sciado kaj saĝeco estos malaperintaj el ilia mezo, kiam la kondukiloj de la homaro estos falintaj en la manojn de malsaĝuloj kaj ignoruloj, kiam la portaloj de dia unueco kaj kompreno - la esenca kaj plej alta celo de la kreado - estos fermitaj, kiam certaj scioj estos cedintaj la lokon al vanaj imagaŕoj kaj malhonesteco uzurpos la pozicion de honesteco.  Tia stato vidata estas en tiu ĉi tago, kiam la kondukiloj de ĉiu kredanto estas falintaj en la manojn de malsaĝaj gvidantoj, kiuj kondukas ilin laŭ siaj propraj kapricoj kaj deziroj. Sur iliaj langoj la mencio pri Dio iĝis senenhava nomo, Lia sankta vorto en ilia mezo iĝiu senviva litero.  Tia estas la forto de iliaj deziroj, ke la lampo de konscienco kaj prudento estingiĝis en iliaj koroj, kvankam la fingroj de la dia potenco malfermis la portalojn de la konado de Dio, kaj la lumo de dia konado kaj ĉiela favoro lumigis kaj flamigis la esencon de ĉiuj kreaŕoj, tiel, ke en ĉiu el la kreaŕoj malfermita estas pordo de sciado, kaj en ĉiu atomo vidigitaj estas signoj de la suno.  Kaj tamen, malgraŭ ĉiuj tiuj multaj revelacioj de dia konado, kiuj ĉirkaŭzonis la mondon, ili ankoraŭ vane imagas, ke la pordo de sciado estas fermita kaj la pluvoj de kompatemo ĉesintaj.  Kroĉante sin al vana imagaŕo, ili flankiĝis for de la `Urvatu'-Vuthqa de la dia konado.  Iliaj koroj ŝajnas ne inklini al la konado kaj al la pordo de l' konado, nek ili pensas pri ĝiaj revelacioj, ĉar en sia vana imago ili trovis pordon, kiu kondukas al teraj riĉaŕoj, dum en la revelacioj de la Malkaŝantoj de l' konado ili trovas nenion, krom alvoko al sinofero.  Tial ili kompreneble firme staras ĉe la unua, kaj forkuras de la lasta.  Kvankam en la koroj ili konfesas, ke la Leĝo de Dio estas unu sama, tamen el ĉiu flanko ili eldonas novajn ordonojn kaj en ĉiu tempospaco proklamas novajn dekretojn.  Ne troviĝas eĉ du, kiuj konsentas unu saman leĝon, ĉar ili serĉas neniun Dion krom sia propra deziro, kaj paŝas neniun vojon, krom la vojo de eraro.  Ili konsideras ĉefecon kiel plej superan celon de sia penado, kaj opinias fierecon kaj arogantecon kiel plej altan atingon de sia kordeziro.  Ili starigis sian malindan intrigadon super la dia ordono, forlasis la sinrezignon al la volo de Dio, okupiĝis per egoista kalkulado kaj iris la vojon de hipokriluloj.  Per sia tuta potenco kaj povo ili penegas sekurigi sin en siaj etaj klopodoj, timante, ke plej malgranda kompromito povus subfosi ilian aŭtoritaton aŭ ombrigi la brilon de ilia majesteco.  Se la okulo estus sanktoleita kaj lumigita pel la kolirio de la kono de Dio, ĝi certe ekvidus, ke aro da rabemaj bestoj amasiĝis por mordi la kadavron de la homaj animoj.

30

Kia »aflikto« estas pli granda, ol ĉi tiu dirita?  Kia »aflikto« estas pli korŝira, ol tio, ke animo, serĉanta la veron kaj deziranta atingi la konon de Dio, ne scias, kien direktiĝi kaj ĉe kiu ĝin serĉi?  Ĉar la opinioj plorinde diferenciĝis kaj la vojoj al atingo de la kono de Dio multiĝis.  Tiu ĉi »aflikto« estas esenca trajto de ĉiu Revelacio.  La Suno de l' Vero ne aperas, antaŭ ol ĝi ekzistas.  Ĉar la tagiĝo de dia gvidado devas sekvi la mallumon de la nokto de erarvagado.  Tial en Viuj kronikoj kaj tradicioj oni mencias tiujn aferojn, nome, ke malnobleco kovros la superaŕon de la tero kaj mallumo envolvos la homaron.  Ĉar la aluditaj tradicioj estas bone konataj kaj tiu ĉi Servanto deziras esti konciza, Li detenos sin de citado de tiuj tradicioj.

31

Se tiun ĉi »aflikton« (kiu laŭvorte signifas premadon) oni interpretus en tiu senco, ke la tero devas kunpremiĝi, aŭ en la vana imago la homoj bildus al si similajn malfeliĉojn kiel trafontajn la homaron, klare kaj evidente estas ke neniu el tiaj aferoj povas iam efektiviĝi.  Sendube ili protestus, dirante, ke tiu antaŭkondiĉo de dia revelacio ne plenumiĝis.  Tia estis kaj estas ankoraŭ ilia argumentado.  Dume la »aflikto« signifas mankon de kapableco por atingi spiritan sciadon kaj ekkompreni la Vorton de Dio.  Ĝi signifas, ke kiam la Astro de l' Vero estos subirinta, kaj la speguloj, kiuj rebriligas Lian Lumon, estos malaperintaj, la homaro suferos »aflikton« kaj malfacilaŕojn ne sciante, kien turniĝi por serĉi gvidadon.  Tiel Ni klarigas al vi la interpretadon de la tradicioj kaj malkaŝas al vi la misterojn de la dia saĝeco, por ke vi komprenu ilian signifon kaj estu el tiuj, kiuj trinkis el la kaliko de dia kono kaj kompreno.

32

Kaj nun, koncerne Liajn vortojn: »La suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo«: - la esprimoj »la suno« kaj »la luno«, menciitaj en la skribaŕoj de la Profetoj de Dio, ne signifas sole la sunon kaj la lunon de la videbla universo.  Ne, diversaj estas la sencoj, kiujn ili donis al tiuj esprimoj.  En ĉiu okazo ili destinis al tiuj vortoj specialan signifon.  Tiel la »suno« en unu senco signifas tiujn Sunojn de l' Vero, kiuj leviĝas el la tagiĝ-loko de la pratempa gloro kaj plenigas la mondon per malavara inundo de favoro el la ĉielo. Tiuj Sunoj de l' Vero estas la universalaj Malkaŝantoj de Dio en la mondoj de Liaj atributoj kaj nomoj.  Tiel la videbla suno laŭ la ordono de Dio, la Vera, la Adorata, helpas la disvolviĝadon de ĉiuj teraj estaŕoj, kiel arboj, fruktoj ka iliaj koloroj, la mineraloj de la tero kaj ĉio, kion oni renkontas en la mondo de l' kreaŕoj, tiel la diaj Lumprotantoj, per sia ama zorgemo kaj eduka influo, kreskigas kaj elaperigas la arbojn de dia unueco, la fruktojn de Lia unuobleco, la foliojn de korpureco, la florojn de sciado kaj certeco kaj la miriojn de saĝeco kaj paroloj.  Tial okazas, ke pro la apero de tiuj Lumportantoj de Dio la mondo estas renovigita, la akvoj de l' eterna vivo ŝprucas torente, la ondoj de amemo blanciĝas, la nuboj de favoro amasiĝas kaj la venteto de malavareco blovas sur ĉiujn kreaŕojn.  La varmo, kiun estigas tiuj Lumportantoj de Dio, kaj la senmorta fajro, kiun ili flamigos - jen kio bruligas forte en la homaj koroj la lumon de la amo de Dio.  La favorriĉaŕoj de tiuj Simboloj de korpureco estas la kaŭzo, ke Spirito de l' eterna vivo blovita estas en la korpojn de mortuloj.  Tutcerte la videbla suno estas nur signo de la brilego de tiu Astro de l' Vero, de tiu Suno, kiu estas ĉiam senkompara, senegala kaj senrivala.  Dank' al Li ĉiuj estaŕoj vivas, movas sin kaj havas la ekziston.  Dank' al Lia favoro ili estas aperigitaj, kaj al Li ili ĉiuj revenas.  Li estas la fonto de ĉiuj estaŕoj, kaj en la trezorejojn de Lia revelacio ili ĉiuj reiris.  De Li ĉiuj kreaŕoj devenis, kaj en la gurdenejo de Lia leĝo ĉiuj ili returniĝis.

33

Ke tiuj diaj Lumportantoj ŝajnas esti limigitaj diverstempe en la kadroj de specialaj nomoj kaj kvalitoj, kiel vi rimarkis antaŭe kaj nun vi rimarkas, tio estas ŝuldata sole al la malperfekta kaj limhava kompreno de certaj mensoj.  Alie, ili estis en ĉiuj tempoj kaj en la tuta eterneco estos for super ĉia laŭdovorto kaj sendependaj de ĉia kvalit-priskribo.  La fundesenco de ĉiu nomo povas esperi nenian aliron al ilia kortego de sankteco, kaj la plej alta kaj pura el ĉiuj kvalitoj neniam povas alpaŝi ilian regnon de gloro.  Senmezure alte estas la Profetoj de Dio super la kompreno de la homoj, kiuj neniel povas koni ilin, escepte se per ili mem.  Malkonforme estus Lia gloro, se Liaj Elektitoj devus esti laŭdataj alie, ol per siaj propraj personoj.  Gloraj ili estas super la homa laŭdo; altaj ili estas super la homa kompreno!

34

La esprimo »sunoj« estas multfoje aplikita en la skribaŕoj de la »senmakulaj Animoj« al la Profetoj de Dio, tiuj lumaj Simboloj de Korpureco.  Inter tiuj ĉi skribaŕoj estas la sanktaj vortoj, enskribitaj en la »Preĝo de Nudbih«[22]  »Kien foriris la helegaj Sunoj?  Kien foriĝis tiuj Lunoj kaj brilaj Steloj?«  Tiamaniere klare estas, ke la esprimoj »suno«, »luno« kaj »steloj« signifas origine la Profetojn de Dio, sanktulojn kaj iliajn kunulojn, tiujn Lumportantojn, kies sciado per sia brilo verŝis lumon sur la videblajn kaj nevideblajn mondojn.

35

En alia senco tiuj ĉi esprimoj indikas la pastrojn de la antaŭa Diepoko, kiuj vivas en la tempo de la sekvanta Revelacio, kaj kiuj tenas en sia potenco la kondukilojn de la religio.  Se tiuj pastroj estas lumigitaj per la lumo de la lasta Revelacio, ili estos akceptindaj antaŭ Dio kaj brilos per eterna lumo.  Aliokaze ili estos deklaritaj kiel mallumiĝintaj, se eĉ ekstervide ili estus gvidantoj de la homoj, ĉar kredo kaj nekredo, gvidateco kaj erarado, feliĉo kaj mizero, lumo kaj mallumo dependas de la sankcio de Tiu, kiu estas la Astro de l' Vero.  Tiu el la pastroj de ĉiu epoko, kiu ricevas, en la Tago de Kalkulo, ateston pri kredo el la Fonto de l' vera sciado, iĝas efektive ricevanto de instruado, de dia favoro kaj de la lumo de vera kompreno.  Aliokaze li estas markita kiel kulpa je malsaĝeco, kontraŭstaro, blasfemo kaj premado.

36

Klare kaj evidente estas al ĉiu juĝokapabla observanto, ke kiel la lumo de stelo paliĝas antaŭ la grandioza brilego de la suno, tiel lumportantoj de vera sciado, de saĝeco kaj kompreno neniiĝas vizaĝ-al-vizaĝe kontraŭ la brilega gloro de la Suno de l' Vero, la Astro de la dia lumigiteco.

37

Ke la esprimo »suno« estas uzita rilate al la religiaj gvidantoj, tio estas pro ilia alta pozicio, gloro kaj famo.  Tiaj estas la universale konataj pastroj de ĉiu epoko, kiuj parolas aŭtoritate kaj kies famo estas sekure starigita.  Se ili estas similaj al la Suno de l' ĉero, certe ili estos kalkulitaj kiel plej altaj el ĉiuj lumportantoj, alie ili estos rekonitaj kiel fokusoj de infera fajro.  Kiel Li diris: <#Qur'an_55÷5> »Vere, la suno kaj la luno estas kondamnitaj al la turmento de infera fajro.«[23]  Sendube estas al vi konata la interpreto de la esprimoj »suno« kaj »luno«, menciitaj en tiu ĉi verso; senbezone do estas ĝin ripeti.  Kaj kiu estas samelementa kun tiu »suno« kaj »luno«, t.e. sekvas la ekzemplon de tiuj gvidantoj, direktante la vizaĝon al malvero kaj turnante ĝin for de la vero, tiu sendube devenas el infera mallumo kaj tien li revenos.

38

Kaj nun, ho serĉanto, necesas al ni teni nin forte je la 'Urvatu' l-Vuthaqa, por ke ni lasu malantaŭ ni la malluman nokton de erarvagado kaj etendu la brakojn al la tagiĝa lumo de la dia gvidado.  Ĉu ni ne forkuru de la vizaĝo de neado, kaj ne serĉu la ŝirmodonan ombron de certeco?  Ĉu ni ne liberigu nin de la teruro de satana mallumo, kaj ne rapidu al la sunleviĝo de la ĉiela Belo?  Tiamaniere ni donacas al vi la frukton de la Arbo de la dia sciado, por ke ĝoje kaj feliĉe vi restadu en la Riḍván de la dia saĝeco.

39

En alia senco la esprimoj »suno« , »luno« kaj »steloj« signifas tiun leĝon kaj instruojn, kiuj estis fonditaj kaj proklamitaj en ĉiu Diepoko, kiel la leĝoj pri preĝo kaj fasto.  Tiuj ordonoj, kiam la belo de la Profeto Mahometo pasis trans la vualon, estis konsiderataj, laŭ la leĝo de la Korano, kiel la plej fundamentaj kaj devigaj leĝoj de Lia epoko.  Pri tio ĉi atestas la tekstoj de la tradicioj kaj kronikoj, kiujn, pro ilia vasta konateco, ne necesas citi ĉi tie.  Ne, en ĉiu Diepoko la leĝo, koncernanta preĝon, estis eĉ speciale akcentita kaj universale proklamita.  Pri tio ĉi atestas la enskribitaj tradicioj, atribuataj al la lumoj, kiuj emanis de la Astro de l' Vero, la esenco de la Profeto Mahometo.

40

La tradicioj konfirmis la fakton, ke en ĉiu ŝiepoko la leĝo pri preĝo formis la fundamentan elementon de la Revelacio de ĉiu el la Profetoj de Dio; la maniero kaj formo de tiu ĉi leĝo estis alkonformigita al diversaj bezonoj de ĉiu epoko.  Ĉar ĉiu sekvanta Revelacio eksigis la manierojn, kutimojn kaj instruojn, kiuj estis klare, speciale kaj firme fiksitaj de la antaŭa leĝaro, tial oni esprimis ilin simbole per la vortoj »suno« kaj »luno«. <#Qur'an_67÷2> »Por ke Li elprovu vin, kiu el vi estas supera en faroj«.[24]

41

Plie, en la tradicioj la esprimoj »suno« kaj »luno« estis uzitaj rilate al preĝo kaj fasto, kiel estas dirite: »fasto estas heleco, preĝo estas lumo«.  Foje unu tre konata pastro venis al ni vizite. Dum Ni estis parolantaj kun li, li menciis la supre-cititan tradicion.  Li diris: »Car fasto kreskigas la varmon de la korpo, tial ĝi estas komparita al la lumo de la suno; kaj ĉar la nokta preĝado refreŝigas la homon, ĝi estas komparita al la brilo de la luno.«  Ni ekvidis laŭ tio, ke la kompatindulo ne estis favorita eĉ per unu guto el la oceano de la vera kompreno, kaj paŝis for de la brulanta Arbusto de la dia saĝeco.  Tiam Ni ĝentile alparolis lin, dirante:  »La interpreto, kiun via moŝto donis al tiu ĉi tradicio, estas tiu, kiu estas kutima inter homoj.  Ĉu oni ne povus interpreti ĝin alie?«  Li demandis Nin: »Kiel oni ĝin povus interpreti?«  Ni respondis: »Mahometo, la Sigelo de la Profetoj kaj la plej distingita inter la elektitoj de Dio, komparis la Leĝaron de la Korano al la ĉielo, kaŭze de ĝia alteco, ĝia senkompara influo, majesteco kaj la fakto, ke ĝi entenas ĉiujn religiojn.  Kaj kiel la suno kaj la luno prezentas la plej brilajn kaj plej rimarkindajn lumfontojn en la ĉielo, simile en la ĉielo de la religio de Dio fonditaj estas du lumataj globoj - fasto kaj preĝo.  »Islamo estas ĉielo; fasto estas ĝia suno, preĝo estas ĝia luno.«

42

Tia estas la senco, kaŝita en la simbolaj vortoj de la Malkaŝantoj de Dio.  La aplikado de la esprimoj »suno« kaj »luno« al la jam menciitaj aferoj estas do evidentiga kaj pravigita per la tekstoj de la sanktaj versoj kaj de la enskribitaj tradicioj.  Sekve estas klare kaj evidente, ke la vortoj: <#Bible-Mat_24÷29> »la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon kaj la steloj falos el la ĉielo« signifas la obstinecon de la religiaj gvidantoj kaj eksigon de la leĝoj, fiksitaj firme de Diosendito, kio, en la lingvo de simboloj, estis antaŭdirita de la dia Malkaŝanto.  Neniu trinkos el tiu ĉi kaliko, krom justulo, neniu ricevos el ĝi sian parton, krom piulo.  <#Qur'an_76÷5> »Justulo trinkos el kaliko, plenigita ĉe kamfora fonto.«[25]

43

Sendube estas, ke en ĉiu sekvanta Revelacio la »suno« kaj »luno« de la instruistoj, leĝoj, ordonoj kaj malpermesoj, kiuj estis proklamitaj en la antaŭa Diepoko kaj kiuj ŕetadis siam ombron sur la popolon de tiu tempo, mallumiĝis. t.e. estas elĉerpitaj kaj perdas la influon.  Konsideru nun; se la popolo de la Evangelio rekonus la signifon de la simbolaj esprimoj »suno« kaj»luno«, se ĝi, ne kiel obstinulo kaj spitemulo, serĉus lumon ĉe Tiu, kiu estas Malkaŝanto de la dia sciado, certe ĝi ekkomprenus la sencon de tiuj esprimoj kaj ne estus afliktita kaj suferigita per la mallumo de siaj egoistaj deziroj.  Jes, ĉar ili ne sciis ĉerpi la veran sciadon el ĝia fonto mem, ili pereis en la danĝera valo de obstino kaj nekredo.  Ankoraŭ ili ne vekiĝis, por ekvidi, ke ĉiuj antaŭdirantaj signoj estas aperigitaj, ke la promesita Suno leviĝis super la horizonton de la dia Revelacio, kaj ke la »suno« kaj »luno« de la instruoj, leĝoj kaj ordonoj de la antaŭa Diepoko mallumiĝis kaj subiris.

44

Kaj nun kun fiksa rigardo kaj persistaj flugiloj suriru la vojon de certeco kaj vero. <#Qur'an_6÷91> »Diru: Tio esta Dio; poste lasu ilin okupi sin per siaj artifikoj.«[26]   Tiel vi estos kalkulita inter tiujn kunulojn, pri kiuj Li diras: <#Qur'an_41÷30> »Kiuj diras ›Nia Sinjoro estas Dio‹ kaj persistas firme sur Lia vojo, al tiuj, vere, anĝeloj malsuprenvenos.«[27]   Tiam vi rigardos ĉiujn tiujn misterojn per viaj propraj okuloj.

45

Ho mia frato!  Iru la vojon de l' spirito, por ke, rapide kiel okulmovo, vi fulmopasu la sovaĝejojn de malproksimeco kaj foreco, atingu la Riḍván de l' eterna unuiĝo, kaj en unu spiro interrilatiĝu kun ĉielaj spiritoj.  Ĉar per la homaj piedoj neniam vi povas esperi trapasi tiujn senmezurajn distancojn, nek atingi vian celon.  Paco estu kun tiu, kiun la lumo de l' vero gvidas al ĉia vero, kaj kiu, en la nomo de Dio, persistas en la vojo de Lia Afero, sur la bordo de vera kompreno. 

 

bottom of page