top of page

 23 Ho frato Mia! Sanktigu vian koron, lumigu vian animon kaj akrigu vian vidon, por ke vi
perceptu la dolĉan akĉenton de la Birdoj de la Ĉielo kaj la melodiojn de la Kolomboj de
Sankteco, kiuj kantas en la Regno de la eterneco, kaj eble vi komprenos la internajn signifojn
kaj la kaŝitajn misterojn de tiuj eldiroj. Ĉar, kontraŭe, se vi interpretas ĉi vortojn laŭ ĝia
verŝajna signifo, vi neniam povos pruvi la veron de la Afero de Kiu venis post Jesuo, nek
povos silentigi la kontraŭulojn, nek konvinki la ribeliĝintajn malfidelulojn. Ĉar la kristanaj
teologoj uzas ĉi tiun versiklon por pruvi, ke neniam nuliĝos la Evangelio kaj ke, eĉ se oni
plenumas ĉiujn signojn konsignitajn en iliaj Libroj kaj aperus la bildo de la Promesito, ili ne
havus alian eblon ol regi super la homoj laŭ la dispozicioj de la Evangelio. Oni asertas, ke se
Li revelacius ĉiujn signojn indikitajn en la Libroj, sed dekretus ion, krom tio, kion Jesuo
dekretis, ili ne rekonus, nek sekvus Lin; tiel klare kaj evidente ili vidas ĉi tiun aferon.


24 Efektive, vi povas aŭskulti en ĉi tago, kiel la erudiciuloj kaj la malsaĝuloj de la popolo
eĥas pri la samaj obĵetadoj dirante: “La Suno ne eliris en la okcidento, nek la Proklamanto
kriis inter la tero kaj la ĉielo. La akvo ne inundis iujn terojn; la Dajjálxvii ne aperis; ne estiĝis
Sufyáníxviii; nek ĉeestis la templo en la suno”. Per Miaj okuloj mem, Mi aŭdis la proklamon
de unu el ĝiaj teologoj: “Se ĉiuj ĉi signoj okazus kaj aperus la tiel longe atendita Qá’im, kaj
se Li ordonus, eĉ rilate al niaj sekundaraj leĝoj, ajnan aferon ne revelaciitan en la Korano,
sendube ni akuzus Lin je trompado, ni mortigus Lin kaj rifuzus koni Lin iam ajn”, kaj
similajn deklarojn faras la neantoj. Kaj ĉio ĉi okazas kiam estis anoncita la Tago de la
Resurekto, kiam estis ludigita la Trumpeto, kiam estis kunigitaj ĉiuj loĝantoj de la tero kaj
la ĉielo, kiam estis establita la Pesilo, la Ponto estis etendigita, estis malsuprenvenigitaj la
Versikloj, brilis la Suno, la steloj estis forviŝitaj, resurektis la animoj, blovis la spiro de la
Spirito, la anĝeloj faris vicojn, alproksimiĝis al la Paradizo kaj sin bruligis en la Infero! Ĉiuj
ĉi aferoj okazis, malgraŭ tio, ĝis la nuna tago, neniu el ĉi homoj rekonis ilin! Ĉiuj kuŝas kiel
mortintoj ene de siaj propraj mortotukoj, krom tiuj, kiuj kredis kaj sin direktis al Dio, kiuj
ĝojiĝas en ĉi tago en Lia ĉiela paradizo kaj tretas la vojon de Lia indulgemo.


25 Vualitaj kiel ili estas ene de sia propra memo, ĉi homoj, plejmulte, ne sukcesis percepti la
melodiajn kantojn de la sankteco, nek inhalis la bonodoron de la kompato, nek klopodis akiri
gvidon, kiel Dio ordonas, de kiuj estas la gardantoj de la Skriboj. Li proklamas, kaj Lia
vorto estas certe la vero: “Tial, demandu al kiu havas la gardadon de la Skriboj, se vi ne
scias"xix. Male, ili apartiĝis de ili, por anstataŭe, sekvi la Sámiríxx de siaj propraj vanaj
fantazioj. Tiel, ili vagadis for de la kompato de ilia Sinjoro kaj ne sukcesis atingi Lian
Belecon en la tago de Lia ĉeesto. Ĉar tiel frue, kiel Li venis al ili per signo kaj atesto de Dio,
tiuj samaj homoj, kiuj tiel avide atendis la tagon de Lia Revelacio, kiuj alvokis Lin tage kaj
nokte, kiuj petegis al Li esti kunigitaj en Lia ĉeesto kaj ke Li permesu al ili oferi la vivon en
Lia vojo, esti rekte kondukitaj per Lia gvido kaj lumigitaj per Lia lumo: tiuj samaj homoj Lin
kondamnis, Lin ofendis, kaj trudis sur Li tiaj kruelaĵoj, ke ili superas Mian kapablon rakonti
ilin kaj vian kapablon aŭskulti ilin. Mia plumo mem ekkrias en ĉi tiu momento kaj la inko
ploras kaj ĝemas amare. Je Dio! Se vi aŭdus per via interna orelo, certe vi aŭskultus la
lamentojn de la loĝantoj de la ĉielo; kaj se vi forigus la vualon kiu kovras viajn okulojn, vi
vidus la Pucelojn de la Ĉielo premataj kaj la sanktajn animojn, sufokitaj frapante sian
vizaĝon kaj falintaj sur la polvo.


26 Ve, ve pro ĉio, kio okazis al Li, Kiu estis la Manifestiĝo de la Esto de Dio, kaj pro ĉio,
kion Li kaj Liaj amatoj suferis! La popolo trudis al ili kion neniu animo trudis al alia, kaj
tio, kion neniu malfidelulo faris kontraŭ kredanto aŭ suferis je siaj manoj. Ve, ve! Tiu
senmorta Esto sidiĝis sur la malluma polvo, la Sankta Spirito lamentis en la retirejoj de
gloro, la sojloj de la Trono diseriĝis en la ekzaltita regno, la ĝojo de la mondo turniĝis je
aflikto en la karmezina tero kaj la voĉo de la Najtingalo estis silentigita en la regno
orkolora. Malfeliĉaj estu ili pro tio, kion iliaj manoj entreprenis kaj pro ĉio, kion ili
okazigis!


27 Aŭskultu kion eldiris la Birdo de la Ĉielo, kun la plej dolĉa kaj mirinda kanto, kaj kun la
melodioj plej perfektaj kaj ekzaltitaj, pri ili, vortoj kiuj plenigos ilin je rimorso ekde nun ĝis
“la tago kiam la homaro estos antaŭ la Sinjoro de la mondoj”: “Kvankam kun antaŭeco ili
petegis la venkon super la nekredantoj, kiam venis al ili Tiu, pri Kiu ili havis scion, ili ne
kredis je Li. La malbeno de Dio falu sur la nekredantojn!”xxi Tia certe estas ilia kondiĉo kaj
tia estas la atingoj de ilia vivo, vana kaj malplena. Post malmulte ili estos forĵetitaj en la
fajron de la aflikto sen trovado de iu, kiu helpu aŭ asistu ilin.


28 Ne estu vualita per kio estis revelaciita en la Korano, nek per tio, kion vi lernis el la
verkoj de tiuj senmakulaj Sunoj kaj Lunoj de majestoxxii, pri la perverseco de la Tekstoj de la
fanatikuloj aŭ pri la modifo de la koruptantoj. Ĉi tiuj asertoj nur temas pri iuj specifaj
fragmentoj kaj klare indikitaj. Malgraŭ Mia senforteco kaj malriĉeco, sendube, se tiel Mi
dezirus, Mi povus elmontri tiujn fragmentojn al via eminenteco. Sed ĉi tio Nin deturnus de
Nia celo kaj Nin devius de la vojo kiu etendiĝas antaŭ Ni. Tio kondukus al Nia mergado en
limigitaj aludoj, apartiganta Nin de kio estas ŝatata en la kortego de la Plej Laŭdata.


29 Ho vi kiu estas menciita en ĉi tiu pergamino elfaldita kaj kiu, meze de ĉi tiu tenebra
mallumo nun reganta, estis lumigita de la sankta Monto en la Sinajo de la dia Revelacio!
Purigu la koron de ĉia blasfema susuro kaj ĉia perversa aludo kiun vi estis aŭskultanta en la
pasinto, por ke vi inhalu la mildajn bonodorojn de la eterneco de la Jozefo de la fideleco,
akiru la enirejon en la ĉiela Egiptujo kaj perceptu la parfumojn de la lumado en ĉi tiu Tabelo
brila kaj luma, Tabelo en kiu la Plumo enskribis la antikvajn misterojn de la nomoj de Lia
Sinjoro, la Ekzaltita, la Plejalta. Eble vi restu konsignita en la Tabeloj sanktaj inter kiuj
estas bone sekurigitaj.


30 Ho vi kiu staras antaŭ Mia Trono kaj tamen ne konscias pri tio! Sciu ke, kiu strebos
grimpi la pintojn de la diaj misteroj, nepre devos alkroĉiĝi al sia Fido kun tuta sia forto kaj
kapablo, por ke malfermiĝu antaŭ li la vojo de la gvido. Kaj se tiu renkontiĝus kun Iu, kiu
asertas alporti Aferon de Dio kaj tiu posedas ateston venantan de Lia Sinjoro, kiun la homoj
estas entute nekapablaj montri, li devos nepre sekvi Lin en ĉio, kion Li volos proklami,
ordoni aŭ komandi, kvankam Li dekretus ke la maro estas firma tero, aŭ Li deklarus ke la
tero estas la ĉielo, aŭ ke ĉi lasta etendiĝas super ĉi tiu aŭ sub ĝi, aŭ Li disponigus ajnan
ŝanĝon aŭ transformon, ĉar Li, vere, konscias pri la ĉielaj misteroj, de la nevideblaj
subtilaĵoj kaj la instruoj de Dio.
31 Se la popoloj de ĉiu nacio observus tion, kio estis citita, la afero iĝus simpla por ili, kaj
tiaj vortoj aŭ aludoj ne apartigus ilin de la Oceanoj de la nomoj kaj atributoj de Dio. Kaj se
la popolo estus sciinta ĉi tiun veron, ĝi ne estus neinta la favorojn de Dio, nek estus
ribeliĝinta kontraŭ Liaj Profetoj, nek estus disputintaj kun Ili, nek estus rifuzintaj Ilin. Se
la afero estas detale ekzamenita, en la Korano troviĝas similaj fragmentoj.


32 Cetere, sciu ke pere de tiaj vortoj Dio provas Siajn servantojn kaj elelektas ilin, disigante
la kredanton de la malfidulo, la malavarulon de la mondumano, la piulon de la senmoralulo,
la bonfaranton de la perversulo, kaj tiel sinsekve. Tiel proklamis la Kolombo de sankteco:
“Ĉu la homoj pensas ke kiam ili diras ‘ni kredas’ oni lasos ilin pace kaj ne estos
provataj?”xxiii


33 Koncernas al kiu vojaĝas al Dio sur Lia vojo kaj vagadas sur Lia pado, forlasi ĉion, kio
estas en la ĉieloj kaj sur la tero. Li devas rezigni ĉion krom Dio, por ke eble malfermiĝu
antaŭ lia vizaĝo la pordoj de la kompato kaj blovu sur lin la brizoj de la providenco. Kaj
kiam li estos enskribinta en sia animo la kvintesencon de la interna signifo kaj la eksplikojn
kiujn Ni donis al li, li penetros ĉiujn sekretojn de ĉi aludoj, Dio disponigos dian
trankvilecon al lia koro kaj igos, ke li estu kalkulata inter kiuj estas en paco kun si mem.
Same vi komprenos la signifon de ĉiuj ambiguaj versikloj kiuj estis malsuprenigitaj kun
rilato al la demando kiun vi faris al ĉi tiu Servanto, Kiu loĝas en la sidejo de la humiliĝo,
Kiu iradas sur la tero kiel ekzilito sen iu ajn kiu donos al Li ŝirmon, konsolon, helpon, nek
asiston, Kiu metis Sian tutan fidon al Dio, kaj Kiu proklamas ĉiumomente "Vere, ni estas
de Dio kaj al Li ni revenos”.xxiv


34 Sciu ke la fragmentoj kiujn Ni nomis kiel “ambiguaj” nur tiel ŝajnas antaŭ la okuloj de
kiuj ne soris super la horizonto de la gvido, nek atingis la altaĵojn de la scio en la retirejoj de
la graco. Ĉar, male por kiuj rekonis la Deponantojn de la dia Revelacio kaj vidis per Lia
inspiro la misterojn de la dia aŭtoritato, ĉiuj versikloj de Dio estas lucidaj kaj ĉiuj Liaj
aludoj, klaraj. Tiuj personoj distingas la internajn misterojn kiuj estis ornamitaj per la vesto
de la vortoj tiel klare, kiel vi perceptas la sunvarmon aŭ la humidecon de la akvo, ne, eĉ pli
brile. Nemezureble alta estas Dio super la laŭdo de Liaj amatoj kaj super ĉiu ajna laŭdaĵo
kiun ili donos al Li!


35 Nun, kiam Ni atingis ĉi tiun eminentan temon kaj atingis ĉi tiujn altajn pintojn en virto
de kio fluis el ĉi tiu Plumo pere de la nekompareblaj favoroj de Dio, la Ekzaltita, la Plejalta,
estas Nia deziro revelacii al vi iujn etapojn de la vojaĝo de la piediranto al sia Kreinto. Feliĉe
estu malkaŝita al vi, ĉion, kion via eminenteco deziris, por ke la pruvo estu kompleta kaj la
benoj abundaj.

bottom of page