top of page

 Donu al mi pokalon por perdiĝi
kaj, kiel kuraĝulo disŝiri la vualojn.


Ho, el Via nomo estiĝas la Arbo de l'Eterno
kaj el Via nano leviĝas la Dia Suvereneco!


Ho, sur Via manplato estas konfuza mondo;
trankvila, aliajn fojojn, pro Via saĝo!


Donu lumon al ĉi kandelo kaj per ĝi lumigu
la diversajn padojn, ho Granda Suverenulo!


Ĉi tiun lampon, kiun vi ekbruligis,
Vi defendis tra la kristalo de Via ŝirmo ;


kaj helpis ĝin kun la oleo de Via malavareco;
kaj kun la meĉo de la Afero ĝin disvastigis.


Ŝirmu ĝin kontraŭ la ventoj de la tenebroj
por ke tra ĝi manifestiĝu Viaj Brilegoj;


Liberigu ĝin de la mano de la malamiko,
Ho Luno de la Afero, Reĝo de la malavareco!


Vidu ĉi tiun kandelon mergitan
en la kirlo de la malbonŝanco;


samkiel vi lumigis ĝin kun la brilego de Via beleco,
ne ornamu ĝin kun perplekseco antaŭ la ignorantoj.


Ĉar Vi jam lumigis ĝin, ne estingu ĝin;
Ĉar Vi donis al ĝi konsciencon, ne igu ĝin senkonscienca.


Ho Via Afableco! Aliformigu la partiklon en sunon;
kaj pro Via kolero transformu la leonon en birdeton.


La uraganaj ventoj blovas el ĉiu loko
kaj meze restis sola Via flamo, ho Kreinto!


Se tion Vi deziras, la akvo iĝos fajro;
kaj subite la fajro frostriĝas.


Pro Via ordono la demono iĝas anĝelo;
kaj pro via rego la fajro leviĝas al la lumo.


Se Vi tion volas, la vento estos kiel oleo;
levu vian animon, kaj ĝi estos kiel lumo.


Ho Bahá'u'lláh! La fajro kiun vi ekbruligis
forbruligis la monton kie loĝas la enamiĝintoj.


Per fajroflamo vi ekbruligis la korojn
kaj levis cent mil arbojn de l'Sinajo.


La lotusarboj jam manifestiĝis en ĉiu koro.
Ho Moseo!, ĉi tie oni devas iri saĝe


por ke vi kontemplu la fajron de la dia signifo
ekde la animo kaj liberigu ĝin de la egiptoj.


Ho konsekrito de Dio sur la kamparo de la ofero de la amo!,
ne revenu: sur la vojo de la amo, donu vian vivon.


Sen racio kaj sen vivo venu al la loko de la Amato
por ke la loĝantoj de la loko akceptu vin.


De la amo estas la Valo: Venu, kiel la Spirito de Dio,
kun la kruco de la vojo kaj de la ebenaĵo;


forlasu la ĉielon kaj supreniru el la karno,
Ho Vi, Reĝo de la vivo kaj Jubilo de la korpo!


Vi estas la Najtingalo de la vivo en la ĝardeno de la spirito:
Estu denove la gastiganto de la spirito.


La brako de la Reĝo estas via loĝejo, ho Falko de vivo!,
venu senigata de via celo.


Kaj vi, Noa, rompu la arkeon de via korpo
kaj ĵetu vin en la maron de la lumo;


ne serĉu vian propran ŝirmon, dronigu ĉi animon
por ke vi eligu vian kapon per la kolumo de la mantelo de Dio;


petu azilon al la Reĝo, ne petu ĝin al la ŝipo
por eniri en la ŝirman azilon de la Reĝo.


Kaj vi, ho Moseo!, venu al la Sinajo de la Vivo;
lasu la ŝuojn kaj la tunikon; venu nuda


por ke vi estu informita pri la sekretoj de la fajro,
kiu venas de la haroj de la Amiko.


Lia hararo estas fajro kiu ekbruligas la animon de la amo.
La fido kaj la malfideleco estas nuraj ornamoj por la amo.


Lia hararo estas fajro kiu forbruligis Párán-on,
kaj la kolo de la plej kuraĝaj ligiĝis kun unu el Liaj haroj.


Sufiĉas, ho Kolombo!, ne trovu la sekretojn de la fajro,
ne elmontru la perlojn de la vivo antaŭ ĉi blinduloj.


Ĉi tiu Bastono estos glavo en la mano de Dio
kiu tranĉos, kiel folio, la liniojn de la ekzistado.


Tiu bastono aperis el la akvo kaj koto;
Ĉi Bastono estas el la fajro de la koro.


Ĉi tiu Bastono estas fajro kiu per sia flamo
bruligas la vualojn de la profanado kaj de la malpureco.


Ĉi tiu Bastono estas tiu uragano aperinta en la popolo de Hud
kiu distingis la fidelan disde la obstine malfidela.


Ĉi tiu Bastono estis la Arkeo en la epoko de Noa,
kaj en la epoko de Jesuo estis la Spirito.


Ho Moseo!, Via fajro ĝermis el la animo
por atingi la Sinajon de la Vivo.

Kvin

bottom of page