top of page

 Se la vagantoj turniĝas al Kiu estas la celo de iliaj intencoj (Maqsúd), ĉi etapo apartenas al
la memo, sed al tiu memo kiu estas "La Memo de Dio staranta kun leĝoj ene de Li".lxxxiv
En ĉi stacio, la memo ne estas rifuzata, sed amata, ĝi estas agrabla kaj ne estas evitinda.
Malgraŭ tio, ke komence ĉi stacio estas la regno de la konflikto, fine alireblas al la trono de la
brilego. Kiel estis dirite: "Ho Abrahamo de ĉi tago! Ho Abrahamo, Amiko de la Spirito!
Mortigu ĉi kvar rabobirdojnlxxxv, por ke, post la morto, la enigmo de la vivo povu esti
deĉifrita.


Ĉi tiu estas la stacio de la amino kiu estas agrabla al Dio. Atentigu pri la verso:
"Ho vi, animo, kiu estas bone sekurigita,


Reiru al via Sinjoro, kontenta en Lia kontenteco!"lxxxvi
kaj kiu finiĝas tiel:


"Tial venu apud Miajn servantojn,
kaj eniru Mian paradizon".lxxxvii


En ĉi tiu etapo estas multaj signoj kaj sennombraj pruvoj. Tial oni diras: "Baldaŭ Ni
montros Niajn signojn en ĉiuj regionoj de la tero, kaj en ili mem, ĝis klariĝos por ili, ke ĝi
estas la vero"lxxxviii, kaj ne estas Dio krom Li.


Tiam, oni devas legi la libron de sia propra memo antaŭ ol tratako pri retoriko. Pri tio Li
diris: "Legu vian Libron: Hodiaŭ sufiĉas via animo kiel juĝanto kontraŭ vi mem".lxxxix


Jen la historio de mistika vidanto, kiu ekvojaĝis kun amiko gramatik-lernanto. Ili venis al la
bordo de la Maro de Brilego. La vidanto tuj sin ĵetis en la ondojn, sed la gramatik-lernanto
restis perdita en liaj rezonadoj similaj al vortoj skribitaj sur la akvo. La vidanto vokis lin:
"Kial vi ne sekvas min?" Je kio la gramatik-lernanto respondis: "Ho frato! Mi ne kuraĝas
antaŭeniri. Mi nepre devas reiri denove". Tiam ekkriis la vidanto: "Forgesu kion vi legis en
la libroj de Síbavayah kaj Qawlavayh, de Ibn-i-Hájib kaj Ibn-i-Málikxc, kaj transiru la
akvon".


Ĉi tie la retoriko ne estas bezonata, sed la morto de la memo;
Nenio estu do, kaj iru sur la ondoj.xci


Tiele estas skribite: "Vi ne estu kiel tiuj, kiuj forgesis Dion, kaj kiujn Li igis forgesi ilin
mem. Tiuj estas la malpieguloj".xcii

bottom of page