top of page

Bahaa
Kredo
La mistika kaj mirinda Fianĉino, kaŝita ĝis nun sub la vualo de esprimado, estas ĉi-momente videbligita, per la graco de Dio kaj Lia dia favoro, ja kiel la brileganta lumo verŝita far la Beleco de l' Amato. Mi atestas, ho amikoj ! ke la favoro estas perfekta, la argumento plenumita, la pruvo manifestita kaj la evidentaĵo certigita. Nun oni vidu tion, kion viaj penoj sur la pado de senavideco rivelos. Tiele la dia favoro estas plene donacita al vi kaj al tiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero. Ĉion laŭdon al Dio, la Eternulo de ĉiuj Mondoj.
Epilogo
bottom of page