top of page

 76 Koncerne la vortojn “Liaj piedoj estas kvazaŭ el latuno”, ĉi tio signifas Lian
konstantecon aŭskultinte la alvokon de Dio kiu ordonas al Li: “Estu firma kiel estis ordonita
al Vi”lii. Li do, persistos en la Afero de Dio kaj montros tian firmecon en la vojo de Lia
potenco ke, eĉ se ĉiuj potencoj de la tero kaj la ĉielo neus Lin, Li ne ŝanceliĝus en la
proklamo de Lia Afero, nek fuĝus de Lia ordono en la promulgado de Liaj Leĝoj. Male, firme
Li staros kiel la plej altaj montoj kaj la plej ekzaltitaj pintoj, Li restos senmova en Lia obeado
al Dio, kaj leviĝos kun firmeco por malkaŝi Lian aferon kaj proklami Lian Vorton. Neniu
obstaklo malhelpos Lin, nek la malaprobo de la malbonaguloj, nek la malakcepto de la
nekredantoj hezitigos Lin. Ĉiu malamo, malakcepto, perverseco kaj nekredemo kiun Li
atestos, servos nur por plifortigi Lian amon al Dio, pliigi la sopiron de Lia koro, levi la
ekzaltiĝon de Lia animo kaj plenigi Lian bruston kun pasia devoteco. Ĉu vi iam vidis en ĉi
mondo pli fortan latunon, pli akran klingon, aŭ pli firman monton ol ĉi tiu? Vere Li staros
por alfronti ĉiujn loĝantojn de la tero kaj neniun Li timos, malgraŭ tio, kion, kiel vi bone
scias, la popolo pretus fari. Gloro estu al Dio, Kiu establis kaj malkaŝis Lin! Potenca estas
Dio por fari tion, kio plaĉas al Li. Vere, Li estas la Helpo en danĝero, la Mem-ekzistanta.


77 Kaj plie Li diras: “El lia buŝo eliras duatranĉa glavo”. Sciu ke, ĉar la glavo estas ilo kiu
apartigas kaj deŝiras, kaj ĉar el la buŝo de la Profetoj kaj Elektitoj de Dio eliras kio apartigas
la kredanton de la nekredanto, la amanton de la amato, la termino estis tiel uzita kaj, krom
la fakto apartigi kaj dividi, neniu alia signifo estas intencita. Tiel, kiam Tiu, Kiu estas la
Ĉefa Punkto kaj la eterna Suno deziros, kun la permeso de Dio, kunvenigi la tutan
kreitaron, levi ilin el la tomboj de sia propra memo kaj apartigi unujn de la aliaj, Li eldiros
nur versiklon Lian, kaj ĉi tiu versiklo distingos la veron de la eraro ekde ĉi tago ĝis la Tago
de la Resurekto. Kiu glavo pli akras ol ĉi tiu ĉiela glavo, kiu kinglo estas pli tranĉa ol ĉi tiu
nekoruptebla ŝtalo kiu rompas ĉian ligilon kaj tiel apartigas la kredanton de la nekredanto,
la patron de la filo, la fraton de la fratino, kaj la amanton de la amato?liii Tiu, kiu kredas je
kio estis montrita al li, tiu estas vera kredanto kaj kiu forturniĝas estas nekredanto, kaj tia
nerevokebla disiĝo okazas inter ili, ke ili ĉesas rilatiĝi kaj asociiĝi inter si en ĉi tiu mondo.
Kaj tiel okazas inter patro kaj filo, ĉar se la filo kredas kaj la patro ne, ambaŭ estos apartigtaj
kaj por ĉiam malligitaj unu de la alia. Eĉ pli, vi atestas kiel la filo mortigas la patron kaj la
patro la filon. Konsideru samlume ĉion, kion Ni eksplikis kaj rakontis al vi.


78 Se vi rigardas ĉiujn aferojn per la okulo de la perceptado, vi klare vidos ke ĉi tiu glavo
dividas generaciojn. Se vi komprenus! Ĉio ĉi estas laŭ virto de la dividiga vorto kiu
manifestiĝas en la Tago de la Juĝo kaj de la Disiĝo; se la homoj estus atentaj en la tago de
ilia Sinjoro. Eĉ pli, se vi povus akrigi la vidon kaj rafini vian koron, vi vidus kiel ĉiuj
materiaj glavoj, kiuj en ĉiu epoko mortigis la malfidelulojn kaj militis kontraŭ la malpiuloj,
venas de ĉi tiu dia kaj nevidebla glavo. Malfermu viajn okulojn do, por ke vi povu vidi ĉion,
kion Ni revelaciis al vi, kaj por ke vi atingu kion neniu alia atingis. Vere Ni ekkrias:
“Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de la Tago de la Lasta Juĝo!”liv


79 Jes, ĉar ĉi tiuj homoj ne akiris la veran konon de ilia fonto kaj fontano, nek de la oceano el
freŝa kaj milde fluanta akvo, kun la konsento de Dio, tra puraj kaj senmakulaj koroj, ili estis
vualitaj de tio, kion Dio volis diri per ĉi vortoj kaj aludoj, kaj restis limigitaj en la
malliberejo de sia propra memo.


80 Ni dankas al Dio pro la graco kiun Li donis al Ni. Estas Li kiu igas Nin certaj pri la vero
de Lia Kredo: Kredo, kiun la kombinitaj fortoj de la tero kaj la ĉieloj estas nepovaj rezisti. Li
estas Kiu permesis al ni agnoski Lin en la tago de Lia ĉeesto, atesti pri Tiu, Kiun Dio
manifestos en la lasta Resurekto, kaj esti inter kiuj kredis je Li antaŭ Lia apero, por ke Lia
favoro kompletiĝu al Ni kaj al la tuta homaro.


81 Sed aŭskultu, frato Mia, Mian plendon kontraŭ tiuj, kiuj pretendas esti asociitaj kun
Dio kaj kun la Manifestiĝoj de Lia kono, kaj eĉ tiel, ili daŭrigas siajn koruptajn inklinojn, ili
konsumas la loĝejon de la proksimulo, sin liveras al vinumado, murdas, fraŭdas kaj
malhonorigas sin unu la alian, ili kalumnias kontraŭ Dio kaj kutimas mensogi. La homoj
atribuas tiujn farojn al Ni, dum iliaj aŭtoroj restas senhontaj antaŭ Dio. Ili forĵetas kion Li
ordonis al ili kaj faras kion Li malpermesis al ili. Tamen, koncernas al la homoj de la vero, ke
la signoj de la humileco brilu sur iliaj vizaĝoj, ke la lumo de sankteco disradiiĝu el iliaj
mienoj, ke ili iru sur la tero kvazaŭ en la ĉeesto de Dio kaj distingiĝu per siaj faroj ĉiuj
loĝantoj de la tero. Tia devas esti ilia pozicio, ke iliaj okuloj devos rigardi la pruvojn de Lia
potenco, iliaj koroj kaj langoj fari mencion de Lia nomo, iliaj piedoj survojiĝi al la landoj de
Lia proksimeco kaj iliaj manoj alkroĉiĝi al Liaj ordonoj. Kaj se ili estus transirontaj valon el
pura oro kaj minejojn el grandvalora arĝento, ili devus konsideri ilin tute malatentindajn.


82 Tamen, ĉi tiuj homoj forturniĝis de ĉio ĉi, kaj anstataŭe ili preferis tion, kio akordas kun
siaj koruptaj inklinoj. Tiel ĉi, ili vagas tra la dezertoj de la aroganteco kaj fiereco. Mi atestas
en ĉi tiu momento ke Dio estas tute libera de ili, kiel ankaŭ Ni estas. Ni petegas al Dio ke Li
ne permesu al Ni rilatiĝi kun ili en ĉi tiu vivo, nek en la vivo venonta. Certe, Li estas la
Eterna Vero. Ne estas alia Dio krom Li, kaj Li estas potenca super ĉiuj aĵoj.


83 Trinku do, frato Mia, el la vivaj akvoj kiujn Ni fluigis en la oceanoj de ĉi vortoj. Je Mia
ŝajno, la maroj de grandeco agitiĝas ene de ili, kaj la gemoj de la dia virto brilegas en ili kaj
super ili. Senigu vin de tio, kio apartigas vin de ĉi tiu nesondebla karmezina maro, kaj je la
krio “en la nomo de Dio kaj pro Lia graco!”, plonĝu en ĝin. Ke la timo al iu ajn ne febligu
vin! Kondifu en la Sinjoro, via Dio, ĉar Li estas sufiĉa por kiu konfidas en Li. Li, certe,
protektos vin, kaj en Li vi loĝos savita.


84 Sciu, cetere, ke en ĉi tiu sanktega kaj brilega urbo vi trovos ke la piediranto estas humila
antaŭ ĉiuj homoj kaj obeema antaŭ ĉiuj aĵoj. Ĉar li vidas nenion sen perceptado de Dion en
tio. Vidu la brilajn glorojn de Dio en la lumoj de Lia Revelacio kiuj ampleksis la Sinajon de
la kreo. En ĉi tiu etapo, la piediranto ne devas pretendi la sidejon de honoro en ajna
kunveno, nek iri antaŭ aliaj kun la deziro glori aŭ altigi sin. Prefere, en ĉiu momento li
devas rigardi sin staranta en la ĉeesto de sia Sinjoro. Li devas ne deziri por ĉiu tion, kion li
ne deziras por si, nek paroli tion, kion li ne eltenas aŭskulti al alia, nek deziri por ajna
animo tion, kion li ne deziras por si. Koncernas al li, pli ĝuste, iradi sur la tero kun firmaj
paŝoj en la regno de Lia nova kreo.


85 Tamen, sciu ke la serĉanto, komence de sia vojaĝo, ĉeestas la ŝanĝon kaj la
transformiĝon, kiel estis menciita. Tio sendube estas la vero, kiel estis revelaciita pri tiuj
tagoj: “La tago kiam la tero esto ŝanĝita en alian teron”lv. Certe, la mortaj okuloj neniam
kontemplis similajn tagojn. Benita kiu atingis ilin kaj komprenas ilian plenan valoron: “Ni
sendis Moseon kun Niaj signoj, dirante al Li: ‘Eligu vian popolon de la mallumo al la lumo
kaj memorigu al ĝi la tagojn de Dio’”lvi. Ĉi tiuj, vere, estas la tagoj de Dio, se vi nur povus
scii tion.


86 En ĉi tiu etapo, ĉiuj ŝanĝiĝantaj kaj variantaj realaĵoj manifestiĝas antaŭ vi. Kiu neas ĉi
tiun veron certe apartiĝis de la Afero de Dio, ribeliĝis kontraŭ Lia regado kaj rifuzis Lian
suverenecon. Ĉar tio ja estas en la potenco de Kiu ŝanĝas la teron en alian por transformi
ĉiujn, kiuj loĝas kaj moviĝas en ĝi. Tial ne miru kiel Li ŝanĝas la mallumon en lumon; la
lumon en mallumon; la malklerecon, en scion; la eraron, en gvidadon; la morton, en vivon
kaj la vivon, en morton. Estas en ĉi etapo kie la leĝo de transformiĝo havas efekton. Meditu
pri tio, se vi estas el kiuj iradas sur ĉi tiu vojo, por ke ĉio, kion vi demandis al ĉi humila Esto
evidentiĝu al vi kaj vi loĝu en la tabernaklo de ĉi gvido. Ĉar Li faras Sian volon kaj ordonas
kion ajn al Li plaĉas. Ankaŭ oni ne demandos al Li pri Liaj agoj, dum al ĉiuj homoj oni
demandos pri ĉiu el iliaj agoj.lvi

bottom of page