top of page

 La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 21 : Ho Filo de Homo ! 

Sur la arbon de brileganta gloro Mi pendigis por vi la plej elektindajn fruktojn, pro kio vi turnis vin for kaj kontentiĝis per tio, kio estas malpli bona ? Revenu do al tio, kio estas pli bona por vi en la regno plejsupra.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 22 : Ho Filo de l'Spirito ! 

Nobla mi kreis vin, tamen vi malnobliĝis. Leviĝu do al tio, por kio vi estas kreita.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 23 : Ho Filo de l'Plejsupera ! 

Al la eterneco Mi vokas vin, tamen vi serĉas tion, kio pereas. Kio igis vin turni vin for de Nia deziro kaj serĉi la vian ?

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 24 : Ho Filo de Homo ! 

Ne transpasu viajn limojn nek pretendu tion, kio ne decas al vi. Sterniĝu antaŭ la vizaĝo de via Dio, Eternulo de forto kaj potenco.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 25 : Ho Filo de l' Spirito ! 

Ne fanfaronu super la malriĉulo, ĉar Mi gvidas lin laŭ lia vojo kaj Mi vidas vin en via erarema stato kaj konfuzas vin por ĉiam.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 26 : Ho Filo de l'Esto ! 

Kiamaniere vi povas forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj ? Kiu ajn faras tion estas malbenita de Mi.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 27 : Ho Filo de Homo ! 

Ne flustru pri la pekoj de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi malobeos ĉi tiun ordonon, malbenita estos vi, kaj al tio Mi atentos.

 

Kaŝitaj Vortoj el la Araba 28 : Ho Filo de l'Spirito ! 

Sciu vere : Tiu, kiu postulas al la homoj esti justaj kaj mem faras maljustaĵon ne apartenas al Mi, eĉ se li portas Mian nomon.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 29 : Ho Filo de l' Esto ! 

Ne atribuu al iu ajn tion, kion vi ne volus esti atribuita al vi, nek diru tion, kion vi ne plenumas. Ĉi tio estas Mia ordono al vi ; observu ĝin.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 30 : Ho Filo de Homo ! 

Ne rifuzi doni al Mia servanto se li petus ion de vi, ĉar lia vizaĝo estas Mia vizaĝo ; humiliĝu, do, antaŭ Mi.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 31 : Ho filo de l'Esto ! 

Taksu vin mem ĉiutage antaŭ ol vi estos vokita al juĝo ; ĉar la morto neatendita atingos vin kaj vi estos vokita por taksi viajn farojn.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 32 : Ho Filo de l'Esto ! 

Mi faris la morton ĝojportanto al vi. Pro kio vi malĝojas ? Mi igis la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas for de ĝi ?

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 33 : Ho Filo de l'Spirito ! 

Per la feliĉaj novaĵoj de la lumo Mi salutas vin ; ekĝoju ! Al la kortego de sankteco Mi vokas vin ; restu tie, por ke vi vivu en paco por ĉiam.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 34 : Ho Filo de l'Spirito ! Δç

La spirito de sankteco alportas al vi la feliĉan novaĵon de la reunuiĝo; pro kio vi malĝojas ? La spirito de potenco konfirmas vin en Sian Kredon ; kial vi vualigas vin ? La lumo de Lia vizaĝo gvidas vin ; kiamaniere vi povas perdi la vojon ?

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 35 : Ho Filo de Homo ! 

Ne malĝoju krom se vi estas fore de Ni. Ne ekĝoju krom se vi alproksimiĝas kaj revenas al  Ni.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 36 : Ho Filo de Homo ! 

Ĝoju je la feliĉo de via koro, por ke vi indu renkonti Min kaj speguli Mian  belecon.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 37 : Ho Filo de Homo ! 

Ne demetu Mian beloplenan mantelon, nek seniĝu je via parto de Mia mirinda fontano, por ke vi neniam soifu.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 38 : Ho Filo de l'Esto ! 

Marŝu laŭ Miaj statutoj pro amo al Mi kaj rifuzu al vi tion, kion vi deziras, se vi serĉas Mian volon.

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 39 : Ho Filo de Homo ! 

Ne malatentu Miajn ordonojn se vi amas Mian belecon, kaj ne forgesu Miajn konsilojn se vi volas atingi Mian bonplaĉon.

 

 

bottom of page