top of page

 84 Kiom granda estas la feliĉo rezervita al la reĝo kiu levos sin por helpi Mian Aferon en Mia
regno, kaj dekroĉiĝos de ĉio escepte de Mi! Tiu reĝo kalkuliĝas inter la kompanoj de la Karmezina
Arkeo, Arkeo kiun Dio preparis por la popolo de Bahá. Ĉiu devas glori lian nomon, honori kaj helpi
lin malfermi la pordojn de la urboj per la ŝlosiloj de Mia Nomo, la ĉiopova Protektanto de ĉiuj, kiuj
loĝas en la regnoj videblaj kaj nevideblaj. Tia reĝo estas la okulo mem de la homaro, la luma
ornamaĵo de la frunto de la kreado, la fonto de benoj por la tuta mondo. Ho popolo de Bahá! Oferu
je lia helpo viajn proprietaĵojn, eĉ pli, viajn proprajn vivojn.


85 Ho Imperiestro de Aŭstrujo! Tiu, kiu estas la Aŭroro de la Lumo de Dio rezidis en la malliberejo
de 'Akká kiam vi survojiĝis por viziti la Moskeon Al-Aksa. Vi pasis proksime de Li kaj ne demandis
pri Tiu pro Kiu ĉiu domo estas ekzaltata kaj ĉiu sublima pordo estas malfermata. Vere, Ni faris de ĝi
lokon al kiu la mondo devis turniĝi por ke ĝi rememoru Min, kaj tamen, vi malakceptis Tiun, kiu
estas la Objekto de ĉi tiu rememoro kiam aperis kun la Regno de Dio, via Sinjoro kaj la Sinjoro de
la mondoj. Ni estis kun vi en ĉiu momento kaj Ni vidis vin alkroĉita al la Branĉo kaj neatenta al la
Radiko. Via Sinjoro, vere, estas atestanto de tio, kion Mi diras. Afliktis Nin vidi vin rondire ĉirkaŭ
Nia Nomo, ignorante Nian ĉeeston, malgraŭ tio ke Ni estis antaŭ via vizaĝo. Malfermu la okulojn
por ke vi povu ekrigardi ĉi tiun gloran Vizion kaj rekoni Tiun al Kiu vi alvokas tage kaj nokte, kaj
vidi la Lumon brilanta en ĉi tiu luma Horizonto.


86 Diru: Ho Reĝo de Berlino! Aŭskultu la Voĉon kiu vokas ekde ĉi tiu manifestita Templo, dirante:
"Vere, ne estas alia Dio krom Mi, la Eterna, la Senkompara, la Maljunulo de Tagoj". Atentu, por ke
la fiero ne malpermesu al vi rekoni la Aŭroron de la Dia Revelacio, kaj ke la mondumaj deziroj ne
apartigu vin, kvazaŭ per vualo, de la Sinjoro de la Trono de la ĉielo kaj de la tero. Tiel konsilas vin
la Plumo de la Plej Alta. Li estas, vere, la Grandanima, la Malavara. Rememoru tiun kies potenco
estis pli granda ol via potenco, kaj kies pozicio estis pli alta ol la via. Kie li estas? Kaj kie estas liaj
posedaĵoj? Atentu la averton, kaj ne estu el tiuj, kiuj profunde dormas. Estis li kiu forĵetis la Tabelon
de Dio malantaŭen kiam Ni informis lin pri tio kio al Ni okazis fare de la armeoj de la tiraneco. Tial,
malfavoro ekpremis lin de ĉiuj flankoj, ĝis fine li disfalis al polvo en granda malvenko. Ho Reĝo,
konsideru profunde lian sorton, kaj pensu pri tiuj, kiuj simile al vi, mem konkeris urbojn kaj regis
super la homojn. La Plej Kompatema elpelis ili el iliaj palacoj en tombojn. Estu avertita, kaj estu el
tiuj, kiuj pripensas.


87 Ni nenion petis al vi. Vere, Ni instigas vin pro la amo de Dio kaj Ni estos paciencaj kiel Ni estis
paciencaj pro tio, kio okazis al Ni sub viaj manoj, ho asembleo de reĝoj.


88 Ho Regantoj de Ameriko, Prezidentoj kaj Estroj de ĝiaj Respublikoj! Aŭskultu kion la Kolombo
kantas sur la Branĉo de l' Eterneco: "Ne estas alia Dio krom Mi, la Eterna, la Pardonanto, la
Malavara". Ornamu la templon de la regeco per la ornamaĵo de la justeco kaj la timo antaŭ Dio, kaj
ĝian kapon, per la krono de la rememoro de via Sinjoro, la Kreinto de la ĉieloj. Tiel konsilas vin
Tiu, kiu estas la Aŭroro de la Nomoj, kiel ordonis Tiu, kiu estas la Ĉioscia, la Plej Saĝa. La
Promesito aperis en ĉi tiu glorata Pozicio, Tiu pro kio ĉiuj videblaj kaj nevideblaj estaĵoj ĝojiĝis.
Profitu la Tagon de Dio. Vere, renkonti Lin estas pli bone por vi, ol ĉio alia super kio la suno brilas,
se vi scius. Ho asembleo de regantoj! Aŭdu la vokon el la Aŭroro de Majesteco: "Vere, ne estas alia
Dio krom Mi, la Sinjoro de la Parolado, la Ĉioscia". Kunligu la rompitojn per la manoj de justeco,
kaj dispremu florantan premanton per la vergo de la ordonoj de via Sinjoro, la Reganto, la Ĉioscia.


89 Ho popolo de Konstantinopolo! Jen el inter vi Ni aŭdis la fatalan ululadon de la strigo. Ĉu la
ebrio de la pasio kaptis vin, aŭ vi estas mergitaj en la neglektemo? Ho Terpunkto kiu kuŝas ĉe la
bordoj de la du maroj! Vere, la trono de maljusteco estis starigita en vi, kaj en vi estas flamigita la
fajro de malamo, en tia maniero ke ĝemas kaj lamentas sin pro tio la Ĉiela Asembleo kaj tiuj, kiuj
ĉirkaŭas la Altan Tronon. Ni vidas en vi la malsaĝulojn kiuj superregas saĝulojn; kaj mallumon kiu
fieras super lumo. Vere, vi estas plenigita de evidenta fiero. Ĉu via ekstera ornamaro faris vin
malmodesta? Je Tiu, kiu estas la Sinjoro de la homaro! Baldaŭ ĝi pereos, kaj lamentos sin viaj
filinoj kaj viaj vidvinoj kaj ĉiuj familioj kiuj en vi loĝas. Tiel informas vin la Ĉioscia, la Plej Saĝa.


90 Ho bordoj de Rejno-rivero ! Ni vidas vin kovritaj de sango, ĉar la punglavoj de venĝo turnis sin
kontraŭ vi ; kaj ankoraŭ foje tio okazos. Kaj Ni aŭdas la lamentadon de Berlino, kvankam hodiaŭ ĝi
estas en plej elstara gloro


91 Nenio malĝojigu vin, ho Tero de Tá, ĉar Dio elektis vin por esti la fonto de ĝojo de la tuta
homaro. Se estas Lia Volo, Li benos vian tronon per tiu, kiu regos juste kaj rekolektos la ŝafojn de
Dio dispelitajn de lupoj. Tia reganto turnos sian vizaĝon al la popolo de Bahá kun ĝojo kaj gajo kaj
sur ĝi, li etendos siajn favorojn. Antaŭ la okuloj de Dio li ja estas kalkulata kiel juvelo inter homoj.
Sur li estu por ĉiam la gloro de Dio, kaj la gloro de ĉiuj kiuj loĝas en la regno de Lia revelacio.


92 Ĝojegu kun granda jubilo, ĉar Dio faris vin "la Aŭroro de Sia Lumo", ĉar en vi estis naskita la
Malkaŝanto de Lia Gloro. Ĝoju pro ĉi tiu nomo kiu estis donita al vi, nomo per kiu la Suno de la
graco disverŝis sian splendoron, kaj estis lumigitaj la ĉielo kaj la tero.


93 Baldaŭ ŝanĝiĝos en vi la aferstato, kaj la regado transiros al la popolo. Vere, via Sinjoro estas la
Ĉioscia. Lia aŭtoritato ĉionĉirkaŭas. Konfidu je la graco kaj favoro de via Sinjoro. La rigardo de Lia
favoro estos ĉiam direktita al vi. Alproksimiĝas la tago kiam via ĥaoso fariĝos paco kaj kvieta
sereneco. Tiel estas dekretita en la mirinda Libro.


94 Ho Tero de Ĥa! Ni aŭdas, venanta de vi, la voĉon de la herooj glorante vian Sinjoron, la Ĉion-
Posedanta, la Plej Ekzaltata. Benata la tago kiam estos hisataj la standardoj de la diaj Nomoj en la
regno de la kreado, je Mia Nomo, la Plej Glora. En ĉi tiu tago la kredantoj ĝojiĝos kun la venko de
Dio kaj la nekredantoj lamentos sin.


95 Neniu devas lukti kontraŭ tiuj, kiuj uzas la aŭtoritaton sur la popolo; lasu al ili tion, kio apartenas
al ili, kaj direktu vian atenton al la koroj de la homoj.


96 Ho Ega Oceano! Aspergu sur la nacioj tion, kion taskigis al vi Kiu estas la Suverenulo de l'
Eterneco, kaj ornamu la templon de ĉiuj loĝantoj de la tero per la vestaĵo de Liaj leĝoj, pro kiuj
ĝojiĝas ĉiuj koroj kaj ĉiuj okuloj trovos lumon.


97 Se iu akiras cent orajn mitkalojn, dek-naŭ el ili estas de Dio kaj ili devos esti liveritaj al Li, la
Modelanto de la tero kaj ĉielo. Atentu, ho popolo, ke vi ne senigu vin de tiom granda favoro. Jen
tio, kion Ni ordonis al vi, kvankam Ni bone povas ekzisti sen vi kaj sen ĉiuj surĉielaj kaj surteraj; en
tio estas saĝoj kaj avantaĝoj kiujn neniu komprenas escepte de Dio, la Ĉioscia, la Ĉio-Informita.
Diru: Per ĝi, Li deziris purigi kion vi posedas kaj ebligi ke vi alproksimiĝu al tiaj pozicioj kiujn
neniu povas kompreni, escepte de tiuj, kiujn Dio volis. Li estas, vere, la Bonfaranto, la Grandanima,
la Malavara. Ho popolo! Ne perfidu la Rajton de Dio, nek uzu ĝin libere sen Lia permeso. Tiel
restas establita Lia ordono en la sanktaj Tabeloj kaj en ĉi tiu ekzaltita Libro. Kiu perfidos Dion, en
justeco, tiu mem estos perfidata; tamen, kiu agos laŭ la ordono de Dio, ricevos benon el la ĉielo de
la malavareco de sia Sinjoro, la Grandanima, la Donanto, la Malavara, la Maljunulo de Tagoj. Certe,
Li deziris por vi kion via scio ankoraŭ ne atingas, sed tio estos sciigata kiam, post ĉi tiu efemera
vivo, viaj flugiloj ekflugos al la ĉielo kaj malaperos la pompo de viaj teraj ĝojoj. Tiel admonas vin
Tiu en Kies posedo estas la Gardita Tabelo.


98 Antaŭ Nia trono alvenis pluraj petoj de la kredantoj rilate al la leĝoj de Dio, la Sinjoro de la
videblo kaj nevideblo, la Sinjoro de ĉiuj mondoj. Konsekvence, Ni revelaciis ĉi tiun Sanktan
Tabelon kaj ornamis ĝin per la mantelo de Lia Leĝo, por ke eble la homoj observu la ordonojn de
sia Sinjoro. Dum pluraj jaroj Ni ricevis similajn formulitajn petojn; sed, en Nia saĝo, Ni retenis
Nian Plumon, ĝis kiam en ĵusaj tagoj alvenis leteroj de kelkaj el la amikoj kaj, konsekvence, Ni
respondis, per la potenco de la vero, kun tio, kio vivigos la korojn de la homoj.


99 Diru: Ho religiestroj! Ne pesu la Libron de Dio per la kriterioj kaj sciencoj komunaj inter vi, ĉar
la Libro mem estas la neerarebla Pesilo establita inter la homoj. Per ĝi, la plej perfekta Pesilo, oni
devas pesi ĉion, kion popoloj kaj gentoj de la tero posedas, dum ĝia peso devas esti mezurata laŭ sia
normo mem, se vi scius.


100 La okulo de Mia ama bonkoreco maldolĉe ploras pro vi, ĉar vi ne rekonis Tiun, kiun vi alvokis
tage kaj nokte, matene kaj vespere. Avancu, ho popolo, kun neĝblankaj vizaĝoj kaj radiantaj koroj,
al la benita Punkto karmezina, ekde kie la Sadratu'l-Muntahá proklamas: "Vere, ne estas alia Dio
krom Mi, la Ĉiopova Protektanto, Kiu Memekzistas!"


101 Ho religiestroj! Kiu el vi povas konkuri kontraŭ Mi je akra vidpovo kaj komprenkapablo? Kie
troviĝas tiu, kiu kuraĝos pretendi esti egala al Mi je saĝo kaj eksplikado? Ne, je Mia Sinjoro, la Plej
Kompatema! Ĉio, kio estas sur la tero forpasos, sed ĉi tiu estas la vizaĝo de via Sinjoro, la Ĉiopova,
la Bonamata.


102 Ni dekretis, ho popolo, ke la lasta celo kaj pleja de ĉiu estaĵo estu la agnoskado de Tiu, kiu estas
la Objekto de tuta scio; kaj, tamen, rigardu kiel vi permesis ke via scio apartigu vin, kvazaŭ per
vualo, de Tiu, kiu estas la Aŭroro de ĉi tiu Lumo, per Kies perado ĉiu kaŝitaĵo estis revelaciita. Se vi
povus malkovri la fonton el kie eliĝas la splendoro de ĉi vortoj, vi forĵetus la popolojn de la mondo
kaj ĉion, kion ili posedas kaj vi alproksimiĝus al ĉi tiu tre benita Sidejo de gloro.


103 Diru: Ĉi tiu estas, vere, la ĉielo kie la Patrina Libro estas altvalore gardata, se vi nur povus
kompreni. Li estis Kiu kriigis la Rokon kaj Kiu laŭtigis la voĉon de la Brulanta Robuso en la Monto
leviĝanta sur Sankta Lando, proklamante: "La Regno estas de Dio, la suverena Sinjoro de ĉio, la
Ĉiopova, la Amema!".


104 Ni ĉeestis nenian lernejon, nek legis ian ajn el viaj disertaĵoj. Estu atentaj al la vortoj de ĉi tiu
Analfabetulo per kiuj Li vokas vin al Dio, la Eterna. Ĉi tio pli bonas por vi ol ĉiuj trezoroj de la
tero, se vi povus kompreni.


105 Kiu ajn interpretu tion, kio estis malsuprenirita de la ĉielo de la Revelacio kaj modifu ĝian
evidentan signifon estas, vere, el tiuj, kiuj perversigis la Subliman Vorton de Dio, kaj estas el la
perditoj laŭ la Lucida Libro.

bottom of page