top of page

 La Kvar Valoj estas alia el la mistikaj verkoj revelaciitaj en Bagdado. Same temas pri
epistolo en kiu Bahá’u’lláh priskribas la vojaĝon de la vaganto ĝis sia lasta celo. La vagantoj
estas grupigitaj en kvar kategoriojn. Kvankam la enfokusigo de Bahá’u’lláh en ĉi tiu epistolo
malsamas rilate la Sep Valojn, baze ĝi revelacias la saman veron. La Kvar Valoj estis
adresata al Shaykh ‘Abdu’r-Rahmán-i-Karkúkí, saĝa viro kaj ĉefo de la Ordeno Qádiríyyih,
kiu konis Bahá’u’lláh-on en Kurdistano. Li estis devota admiranto de Bahá’u’lláh, kiu
kutimis sidi antaŭ Liaj piedoj en Sulaymáníyyih por aŭskulti Lin paroli. Li daŭre
korespondadis kun Bahá’u’lláh dum la periodo kiam Li estis en Kurdistano kaj Bagdado.

Kvar Valoj

bottom of page