top of page

 

Devigaj Preĝoj

 

Estas tri ĉiutagaj devigaj preĝoj... La kredanto estas tute libera en sia elekto de unu el inter tiuj tri preĝoj, sed estas devigita citi unu el ili kaj tion fari laŭ la specifa maniero respektive donita. (Shoghi Effendi). “Matene” “tagmeze” kaj “vespere” menciitaj je la Devigaj Preĝoj, signifas respektive la intervalojn inter sunleviĝo kaj tagmezo, inter tagmezo kaj sunsubiro, kaj de sunsubiro ĝis du horojn poste. (Kitáb-i-Aqdas). La tri devigaj preĝoj estas distingitaj kiel “mallonga”, “mezlonga” kaj “longa”; dum la citado la kredanto turnu sian vizaĝon al la kiblo (adorpunkto, t.e. por bahaanoj, Bahĝi apud Akko en Israelo, kie troviĝas la sankta tombo de Bahá’u’lláh).

 

 

La Mallonga Deviga Preĝo (Citenda unufoje dum diurno tagmeze)

 

Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min, por ke mi konu Vin kaj adoru Vin. Mi atestas ĉi- momente mian senfortecon kaj Vian potencon, mian povrecon kaj Vian riĉecon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta.

(Bahá’u’lláh)

 

La Mezlonga Deviga Preĝo (Citenda kaj matene, kaj tagmeze kaj vespere)

 

Kiu deziras preĝi, tiu lavu siajn manojn, kaj dum la lavado li diru:

Fortigu mian manon, ho Dio, ke ĝi firme tenu Vian Libron per tia fideleco, ke la mondularo havu nenian potencon super ĝi. Ŝirmu ĝin, ke ĝi ne enmiksiĝu en io, kio ne konvenas al ĝi. Vi estas vere la Ĉio-pova, la Plejpotenca.

Kaj lavante sian vizagon, li diru:

Mi turnis mian vizaĝon al Vi, ho mia Eternulo! Lumigu ĝin per la lumo de Via rigardo. Protektu ĝin, ke ĝi ne turnu sin al iu alia krom Vi.

Tiam li ekstaru kaj, turninte sin al la Kiblo (adorpunkto, t.e. Bahĝi, Akko), li diru:

Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li. Liaj estas la regnoj de Revelacio kaj kreo. Vere, Li malkaŝis Tiun, Kiu estas la Tagiĝo de Revelacio, Kiu parolis sur Sinajo, per Kiu la Plejalta Horizonto ekbrilis kaj parolis la Lotosa Arbo, trans kiun neniu povas superi, kaj per Kiu estas proklamita la voko al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero: “Jen, la Ĉionposedanta estas veninta. Tero kaj ĉielo, gloro kaj regado apartenas al Dio, la Sinjoro de ĉiuj homoj, kaj la Posedanto de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre!”

Tiam li klinu sin malsupren, kun la manoj sur la genuoj, kaj diru:

Ekzaltita Vi estas super mia laŭdo kaj la laŭdo de ĉiu apud mi, super mia priskribo kaj la priskribo de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj estas sur la tero!

Tiam, starante kun malfermitaj manoj, tenante la polmojn antaŭ la vizaĝo supren, li diru:

Ne senigu je siaj esperoj, ho mia Dio, tiu, kiu kun petegantaj fingroj sin alkroĉis al la orlo de Via kompatemo kaj Via graco, Ho Vi, Kiu el ĉiuj kompatemaj estas la Plejkompatema!

Tiam li sidiĝu kaj diru:

Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi. Vi vere revelaciis Vian Aferon, plenumis Vian Interligon kaj larĝe malfermis la pordon de Via graco al ĉiuj, kiuj restadas en la ĉielo kaj sur la tero. Beno kaj paco, saluto kaj gloro estu sur Viaj amatoj, kiujn la sanĝiĝoj kaj hazardoj de la mondo ne sukcesis malhelpi turni sin al Vi kaj kiuj fordonis ĉion sian, esperante ricevi tion Vian. Vere, Vi estas la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

 

(Se iu preferas citi anstataŭ la longan verson ĉi tiujn vortojn: “Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta”, tio estus sufiĉa. Kaj same sufiĉus se li, sidante, preferus citi tiujn ĉi vortojn: “Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi.”)

(Bahá’u’lláh)

 

 

 

La Longa Deviga Preĝo (Citenda unufoje en dudek kvar horoj)

 

Kiu deziras citi tiun ĉi preĝon, tiu ekstaru kaj turnu sin al Dio, kaj starante sur sia loko li rigardu dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li atendus la kompaton de sia Eternulo, la Plej Indulga, la Kompatema. Tiam li diru:

 

Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj! Mi petegas al Vi je Tiuj, Kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Ekzaltita, la Plejglora, faru mian preĝon fajro forbrulonta la vualojn, kiuj elkludas min de Via beleco, kaj lumon, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.

 

Petegante li tiam levu la manojn al Dio - glorata kaj laŭata Li estu - kaj diru:

Ho Vi Sopiro de la mondo kaj Amato de la nacioj! Vi vidas, ke mi turnas min al Vi, senigita je ĉia ligo al iu ajn krom Vi kaj kroĉante min al Via kordono, per kies movo ekscitiĝis la tuta kreaĵaro. Mi estas Via servanto, ho mia Eternulo, kaj la filo de Via servanto. Vidu, mi estas preta plenumi Vian volon kaj Vian deziron, sopirante nenion ol nur Vian bonplaĉon. Mi petegas al Vi je la Oceano de Via kompato kaj la Suno de Via graco, faru kun Via servanto, kion Vi volas kaj ŝatas. Je Via potenco, kiu nemezureble superas ĉiujn menciojn kaj laŭdojn! Kio ajn estas revelaciita de Vi, estas la sopiro de mia koro kaj al mia animo la plej kara. Ho Dio, mia Dio! Ne rigardu miajn esperojn kaj miajn farojn, sed rigardu nur Vian volon, kiu ampleksas la ĉielojn kaj la teron. Je la Plej Granda Nomo, ho Vi Sinjoro de ĉiuj nacioj! Mi deziras nur kion Vi deziras kaj amas nur kion Vi amas.

 

Tiam li surgenuiĝu kaj klinante sian frunton al la tero, li diru:

 

Vi transcendas la priskribon de ĉiu ajn krom Vi mem kaj ĉies komprenon escepte Vian propran.

 

Li tiam ekstaru kaj diru:

Faru mian preĝon, ho mia Eternulo, fonto de vivantaj akvoj, per kio mi vivu tiel longe, kiel daŭros Via suvereneco, kaj menciu Vin en ĉiu el Viaj mondoj.

 

Li refoje petegante levu siajn manojn kaj diru:

 

Ho Vi, de Kiu disigite koroj kaj animoj fandiĝas kaj per la fajro de Ties amo la tuta mondo estas ekflamigita! Mi petegas al Vi je Via Nomo, per kiu Vi subigis la tutan kreaĵaron, ne detenu de mi, kio estas ĉe Vi, ho Vi, Kiu regas super ĉiuj homoj! Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi fremdulo rapidas al sia plej ekzaltita hejmo sub la tendo de Via majesto kaj en la regno de Via kompato; kaj kiel tiu ĉi pekinto serĉas la oceanon de Via pardono, kaj tiu ĉi malaltulo la korton de Via gloro kaj tiu ĉi povra kreaĵo la aŭroron de Via riĉeco. Via estas la aŭtoritato ordoni, kion ajn Vi volas. Mi atestas, ke Vi estas glorenda en Viaj agoj kaj obeenda en Viaj ordonoj, kaj restu senrestrikta en Via dekretado.

 

Tiam li levu la manojn kaj ripetu trifoje la Plej Grandan Nomon (t.e. “Alláh-u-Abhá” = Dio la Plejglora). Tiam li klinu sin antaŭ Dio - laŭdata kaj glorata estu Li - kun la manoj sur la genuoj, kaj li diru:

 

Vi vidas, ho mia Dio, kiel ekscitiĝis mia spirito en miaj membroj kaj korpo, aspirante adori Vin kaj sopirante memori kaj glori Vin; kiel ĝi atestas pri tio, kion la Lango de Via Ordono atestis en la regno de Via parolo kaj en la ĉielo de Via scio. En tiu ĉi stato, ho mia Eternulo, mi ame elpetas de Vi ĉion, kio estas ĉe Vi, por ke mi montru mian malriĉon kaj gloru Vian donacemon kaj Viajn riĉaĵojn kaj deklaru mian senfortecon kaj evidentigu Vian forton kaj Vian potencon.

Tiam li staru kaj petante levu dufoje la manojn kaj diru:

 

Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto, je la komenco same kiel je la fino. Ho Dio, mia Dio! Via pardonemo kuraĝigis min, kaj Via kompatemo fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis al Vi. Kiu do mi estas, ke mi povus kuraĝi stari  ĉe la pordego al la urbo de Via proksimeco aŭ turni mian vizaĝon al la lumoj, kiuj brilas el la ĉielo de Via volo? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi mizera kreaĵo frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu ĉi forpasema animo serĉas la riveron de daŭra vivo el la manoj de Via donacemo. Estas Via la ordono ĉiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj; kaj mia estas la rezigno kaj volonta subigo sub Via volo, ho Kreinto de la ĉieloj!

 

Li tiam levu la manojn trifoje kaj diru:

Pli granda ol ĉiu grandulo estas Dio!

Tiam li surgenuiĝu kaj, klinante sian frunton sur la teron, li diru:

Tro alta Vi estas por ke la laŭdo de tiuj, kiuj estas proksimaj al Vi, povus ascendi ĝis la ĉielo de Via proksimeco aŭ ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al Vi, atingus la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke Vi estas sanktigita super ĉiuj atributoj kaj sankta super ĉiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Laŭdegata, la Plelglora.

Tiam li sidiĝu kaj diru:

Mi atestas pri tio, kion atestis ĉio kreita kaj la ĉielaj Kohortoj kaj la loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto el la plejglora Horizonto, ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj ke Tiu, Kiu estis malkaŝita, estas la Kaŝita Mistero, la Konservata Simbolo, per Kiu la literoj de l' “Estu!” estas interligitaj kaj kunmetitaj. Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plejalta kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la alto kaj sur la tero.

Tiam li staru rekte kaj diru:

Ho Sinjoro de ĉio estanta kaj Posedanto de ĉio videbla kaj nevidebla! Vi vidas miajn larmojn kaj miajn suspirojn kaj aŭdas mian ĝemadon kaj ploron kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco! Miaj mispaŝoj retenis min proksimiĝi al Vi; kaj miaj pekoj tenis min for de la korto de Via sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, riĉigas min, kaj la separo de Vi detruas min kaj la malproksimeco de Vi konsumas min. Mi petegas al Vi je Viaj pied-signoj en tiu ĉi sovaĝejo kaj je la vortoj “Ĉi tie mi estas. Ĉi tie mi estas”, kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu ĉi vastejo, kaj je la spiroj de Via Revelacio kaj la mildaj ventoj de la Mateniĝo de Via Manifestiĝo, ordonu, ke mi rigardu Vian belon kaj observu ĉion ajn en Via Libro.

Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon kaj klinu sin malsupren kun la manoj sur la genuoj kaj diru:

Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laŭdegi Vin kaj konigis al mi Tiun, Kiu estas la Mateniĝo de Viaj signoj, kaj klinigis min antaŭ Via Moŝteco kaj humiligis min antaŭ Via Dieco kaj igis min rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.

Tiam li leviĝu kaj diru:

Ho Dio, mia Dio! Mia dorso estas klinita per la ŝarĝo de miaj pekoj kaj mia malatentemo detruas min. Kiam mi kontemplas miajn malbonajn farojn kaj Vian bonvolemon, mia koro fandiĝas en mia interno kaj mia sango bolas en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo! Mi ruĝiĝas levante mian vizaĝon al Vi, kaj miaj petantaj manoj hontas etendiĝi al la ĉielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono en la altoj kaj sur la tero malsupre! Mi petegas al Vi je la signoj de Via Reĝeco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de ĉio estanta, kaj kiel decas al Via graco, ho Reĝo de la vidata kaj nevidata!

Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon kaj surgenuiĝu kun sia frunto sur la tero kaj diru:

Gloron al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsupren-sendis al ni tion, kio proksimigas nin al Vi, kaj ke Vi dotas nin per ĉio bona sendita de Vi en Viaj Libroj kaj Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraŭ la multegai vanaj fantazioj kaj senfruktaj imagoj. Vi vere estas la Potenca, la Ĉio-scia.

Tiam li levu la kapon kaj sidiĝu kaj diru:

Mi atestas, ho mia Dio, kion Viaj Elektitoj atestis, kaj rekonas, kion la loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj tiuj ĉirkaŭantaj Vian potencan Tronon rekonis. La regnoj de la tero kaj de la ĉielo estas Viaj, ho Sinjoro de la mondoj!

(Bahá’u’lláh)

bottom of page