top of page

 63 Dio preskribis al vi la geedziĝon. Gardu vin ne preni pli ol du edzinojn. Se iu kontentas kun nur
unu sola virino inter la servantinoj de Dio, tiel li kiel ŝi vivos kun trankvilo. Kaj kiu deziros preni
por sia servado servantinon, povas fari tion kun digno. Tiel estas la ordono kiun konsignis, vere kaj
juste, la Plumo de la Revelacio. Geedziĝu, ho popolo, por ke vi nasku tiun, kiu faros mencion de Mi
inter Miaj servantoj. Jen Mia ordono por vi. Firme alkroĉiĝu al ĝi kiel helpo por vi mem.


64 Ho popoloj de l' mondo! Ne sekvu la instigojn de l' egoo, ĉar ĝi kun insisto puŝas al la malbono
kaj lascivo. Sekvu, pli bone, Tiun, kiu estas la Posedanto de ĉio kreita, Kiu ordonas al vi montri
piecon kaj manifesti la timon antaŭ Dio. Li estas, vere, sendependa de ĉiuj Siaj kreitaĵoj. Estu atenta
ne okazigi malordon en la lando kiam ĝi jam estos ordigita. Kiu ajn tiel agas ne apartenas al Ni kaj
Ni estas malligitaj de li. Tiel estas la ordono venanta de la ĉielo de la Revelacio, kiu estis
manifestita per la potenco de la vero.


65 En la Bajano estis dekretita ke la geedziĝo dependas de la konsento de ambaŭ partoj. Dezirante
establi amon, unuecon kaj harmonion inter Niaj servantoj, Ni kondiĉigis ĝin, koninte la deziron de
la paro, al la permeso de la gepatroj, por ke el inter ili ne estiĝu malamikeco nek rankoro. Kaj en tio
ankoraŭ Ni havas aliajn celojn. Tiel estis disponigita Nia ordono.


66 Oni ne povas edziĝi sen pago de doto, kiu estis fiksita je dek-naŭ or-puraj mitkaloj por la
urbanoj, kaj sama kvanto el arĝento por la vilaĝanoj. Al tiu, kiu dezirus pliigi ĉi tiun kvanton estas
malpermesita superi la limon de naŭdek kvin mitkaloj. Tiel estis konsignita la ordono, kun majesto
kaj potenco. Tamen, estus pli bone por li kontentiĝi kun la pago de la minimuma valoro, laŭ la
Libro. Vere, Dio riĉigas kiun Li volas per rimedoj ĉielaj kaj teraj, kaj Li, vere, havas povon super
ĉiuj aferoj.


67 Estis dekretita de Dio ke se unu el Siaj servantoj intencas vojaĝi, li devas fiksi limdaton por sia
edzino por la reveno al la hejmo. Se li revenas en la promesita limdato, li estos obeinta la dekreton
de sia Sinjoro kaj estos kalkulata inter la justaj fare de la Plumo de Lia ordono. Alimaniere, se estus
justa pravigaĵo pro la prokrasto, li devos komuniki tion al sia edzino kaj fari la plejan penon por
reveni al ŝi. Kaze ke neniu el ĉi tiuj eventualaĵoj okazas, koncernas al ŝi atendi naŭ-monatan
periodon, post kio ne estos obstaklo por ke ŝi prenu alian edzon. Sed se ŝi atendas dum pli da tempo,
Dio, vere, amas la virinojn kaj virojn kiuj montras paciencon. Obeu Miajn ordonojn kaj ne sekvu la
malpiulojn, kiuj en la Sankta Tabelo de Dio estas konsiderataj kiel pekantoj. Se dum la
atendoperiodo ŝi ricevas novaĵojn venantaj de sia edzo, ŝi devos agi laŭ la laŭdinda konduto. Li,
vere, deziras ke Siaj servantoj kaj Siaj servantinoj gardu harmonion inter si; atentu, faru nenion kio
povus esti kaŭzo de necedemo inter vi. Tiel estis fiksita la dekreto kaj plenumita la promeso. Tamen,
se ŝi ricevus novaĵon pri la morto aŭ mortigado de sia edzo, kaj tiuj novaĵoj estus konfirmitaj per
publika diskonado aŭ per la atestaĵo de du justaj atestantoj, koncernas al ŝi resti sen edziĝi; tiam, je
la plenumiĝo de la fiksita nombro de monatoj, ŝi estos libera preni la vojon laŭ sia elekto. Tia estas
la ordono de Kiu estas forta kaj potenca en tio, kion Li ordonas.


68 Se aperas rankoro aŭ antipatio inter edzo kaj edzino, li ne povas eksgeedziĝi de ŝi, sed li
pacience atendu dum tuta jaro, kun la espero ke la parfumo de la simpatio renoviĝu inter ili. Se post
tiu tempo ne revenis la amo, la eksgeedziĝo povas okazi. Vere, la saĝo de Dio ampleksis ĉiuj aĵojn.
En Tabelo skribita per la Plumo de Sia ordono, la Sinjoro malpermesis la proceduron kiun antaŭe vi
apelaciis kiam vi eksgeedziĝis tri fojojn de unu virino. Tion Li faris kiel signo de Sia favoro, por ke
vi estu kalkulitaj inter la dankemaj. Kiu eksgeedziĝis de sia edzino povas elekti edziĝi al ŝi denove
post la fino de ĉiu monato, se estas reciprokaj korinklino kaj konsento, kaj ĉiam, kiam ŝi ne estos
preninta alian edzon. En la kazo ke ŝi estos denove edziĝinta, tiam la disiĝo estos konfirmita per ĉi
tiu nova geedziĝo kaj la afero restos finita, escepte se, kompreneble, la cirkonstantoj ŝanĝiĝus por
ŝi. Tiel estis enskribita, kun majesto, en ĉi tiu glora Tabelo, de Tiu, kiu estas la Tagiĝejo de la
Beleco.


69 Se la edzino akompanas la edzon en vojaĝo kaj survoje aperas malkonsentoj inter ili, li devos
kovri ŝiajn elspezojn dum tuta jaro kaj revenigi ŝin al la loko de kie ŝi venis, aŭ konfidi ŝin al justa
persono, kun la necesaĵoj por la vojaĝo, por akompani ŝin ĝis ŝia hejmo. Via Sinjoro, vere, ordonas
kion li deziras en virto de suvereneco kiu protektas ĉiujn popolojn de la tero.


70 Se la eksgeedziĝo estas kaŭzata de pruvita nefidela ago de l' edzino, ŝi ne ricevos vivtenadon
dum la atendoperiodo. Tiel brilegis la suno de Nia ordono en la ĉielo de la justeco. Vere, la Sinjoro
amas la unuiĝon kaj harmonion, kaj malamas la disiĝon kaj la eksgeedziĝon. Vivu unuj kun aliaj, ho
popolo, kun ĝojo kaj jubilo. Je Mia vivo! Ĉiuj, kiuj estas sur la tero forpasos, dum nur bonaj faroj
restos; pri la vero de Miaj vortoj atestas Dio mem. Akordigu viajn malkonsentojn, ho Miaj
servantoj; Sekvu do, la konsilon de Nia Plumo de Gloro kaj ne sekvu la arogantulojn kaj
erarvagulojn


71 Estu atentaj, ke la mondo ne tromplogu vin same kiel ĝi tromplogis la popolojn kiuj antaŭis vin!
Observu la leĝojn kaj preceptojn de via Sinjoro, kaj marŝu kun justeco kaj vereco tra ĉi tiu Vojo
disfaldita antaŭ vi. Kiuj evitas la perversecon kaj eraron kaj alkroĉiĝas al la virto, antaŭ la okuloj de
la sola vera Dio kalkuliĝas inter la plej selektitaj el Liaj kreitaĵoj; iliaj nomoj estas laŭditaj de la
Asembleo de la regnoj kaj de tiuj, kiuj loĝas en ĉi tiu Tabernaklo, starigita je la nomo de Dio.


72 Estas malpermesite al vi komerci sklavojn kaj sklavinojn. Ne konvenas al tiu, kiu mem estas
servanto aĉeti alian el la servantoj de Dio, kaj tia konduto estas malpermesita en Lia Sankta Tabelo.
Tiel, pro Lia kompatemo, estis konsignita la ordono fare de la Plumo de la justeco. Neniu homo estu
laŭdata super alia homo; ĉiuj estas nur sklavoj antaŭ la Sinjoro, kaj ĉiuj atestas la veron ke ne estas
alia Dio krom Li. Li estas, vere, la Ĉioscia, Kies saĝo ampleksas ĉiujn aĵojn.


73 Ornamu vin per la vestaĵo de la bonaj faroj. Tiu, kies faroj atingas la plaĉon de Dio, certe estas
de la popolo de Bahá kaj estas rememorata antaŭ Lia trono. Helpu la Sinjoron de la tuta kreado per
justaj faroj kaj ankaŭ per la saĝo kaj la parolo. Certe, tiel ordonis en la plimulto de la Tabeloj, Tiu,
kiu estas la Plej Kompatema. Li vere, havas scion pri tio, kion Mi diras. Neniu disputu kontraŭ alia
kaj neniu animo mortigu alian. Vere, jen kio estis malpermesita en Libro kaŝita ene de la Tabernaklo
de gloro. Ĉu vi mortigus tiun al kiu Dio donis la vivon, kiu estis dotita je spirito kun spiraĵo venanta
de Li? Grava estus do, via malobservo antaŭ Lia trono! Timu al Dio kaj ne levu la manon de la
maljusteco kaj la subpremo por detrui tion, kion Li mem kreis; ne, pli bone, prenu la vojon de Dio,
la Vera. Tiel frue kiel aperis la armeoj de la vera scio, hisante la standardojn de la dia esprimo, estis
kiam la triboj de la religioj fuĝis, escepte de tiuj, kiuj volis trinki el la rivero de la eterna vivo en
Paradizo kreata per la spiraĵo de la Ĉioglora.


74 Dio dekretis, kiel kompatema signo al Siaj kreitaĵoj, ke la spermo ne estas malpura. Danku Lin
kun ĝojo kaj jubilo, kaj ne sekvu tiujn, kiuj malproksimas de la Tagiĝejo de Sia proksimeco. En kia
ajn cirkonstanco, leviĝu por servi la Aferon, ĉar Dio, certe, helpos vin per la potenco de Sia
suvereneco kiu protektas ĉiujn mondojn. Tenu vin al la ŝnuro de l' rafiniteco tiel obstine ke oni povu
vidi nenian spuron de malpureco sur via vesto. Jen la ordono de Tiu, kiu estas sanktigata super ĉia
rafiniteco. Kiu ne plenumas ĉi tiun normon pro pravigitaj kialoj, ne falos en kulpon. Dio estas, vere,
la Pardonanto, la Kompatema. Lavu ĉion makulita per akvo ne suferinta modifon en unu el ĝiaj tri
aspektoj. Gardu vin ne uzi akvon estinte modifita pro elmeto al l' aero aŭ alia aganto. Estu la esenco
mem de la pureco inter la homoj. Ĉi tio estas, vere, kion la Sinjoro deziras por vi, la Senkompara, la
Plej Saĝa.


75 Same, kiel donaco de Sia ĉeesto, Dio abolis la koncepton de "malpureco" per kiu diversaj aĵoj
kaj popoloj estis konsideritaj malpuraj. Li estas, vere, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara. Vere,
ĉiuj kreitaĵoj estis mergitaj en la maron de la purigado en tiu unua tago de Ri ḍván, kiam Ni verŝis
sur la tutan kreadon la splendorojn de Niaj ekscelencaj Nomoj kaj Niaj ekzaltitaj Atributoj. Jen
vere, montro de Mia ama providenco, kiu ampleksis ĉiujn mondojn. Kunvenu do, kun la sekvantoj
de ĉiuj religioj kaj proklamu la Aferon de via Sinjoro, la Plej Kompatema; ĝi estas la krono mem de
la faroj, se vi estas el tiuj, kiuj komprenas.


76 Dio ordonas al vi la plejan purecon, lavi tion, kio estas makulita je polvo, kaj des pli la
malmoligitan malpuraĵon aŭ similan malpurecon. Timu al Li kaj estu el la puraj. Se la vestaĵo de iu
estas videble makulita, siaj preĝoj ne supreniros al Dio, kaj la Ĉiela Asembleo apartiĝos de li. Uzu
rozakvon kaj parfumon pura; vere, jen tio, kion Dio amis ekde la senkomenca komenco, por ke el vi
disradiu tion, kion via Sinjoro deziras, la Senkompara, la Plej Saĝa.


77 Dio sendevigas vin de la ordono establita en la Bajano rilate al la detruado de libroj. Ni permesis
al vi studi tiujn sciencojn kiuj estas profitigaj por vi, ne tiuj, kiuj finiĝas per vanaj disputoj; jen kio
plej bonas por vi, se vi estus el tiuj, kiuj komprenas.


78 Ho reĝoj de la tero! Kiu estas la Suverena Sinjoro de ĉiuj alvenis. La Regno estas de Dio, la
ĉiopova Protektanto, Kiu Memekzistas. Ne adoru alian krom Dio, kun brilanta koro, levu la vizaĝon
al via Sinjoro, la Sinjoro de ĉiuj nomoj. Neniuj el viaj posedaĵoj iam ajn kompareblos kun ĉi tiu
Revelacio, se vi scius.


79 Ni vidas kiel vi ĝojiĝas per tio, kion vi akumulis por aliaj, kaj kiel vi senigas vin de mondoj
kiujn nur Mia Tabelo ŝirmita povas kalkuli. La trezoroj kiujn vi akumulis ege malproksimigis vin de
via lasta celo. Ĉi tio estas nedigna de vi, se vi povus kompreni tion. Purigu viajn korojn de ĉia tera
malpuraĵo kaj rapidiĝu por eniri en la Regnon de via Sinjoro, la Kreinto de la tero kaj la ĉielo, Kiu
tremigis la mondon kaj ĝemigis ĉiujn ĝiajn popolojn, escepte de tiuj, kiuj rifuzis ĉiujn aĵojn kaj
alkroĉiĝis al tio, kion la Kaŝita Tabelo ordonis.


80 Jen la Tago kiam Tiu, kiu parolis kun Dio atingis la lumon de la Maljunulo de Tagoj kaj trinkis la
purajn akvojn de la renkontiĝo de ĉi tiu Kopalo kiu levis la ondojn de la maro. Diru: Je la sola vera
Dio! La Sinajo rondiras ĉirkaŭ la Aŭroro de la Revelacio, dum ekde la altaĵoj de la Regno oni aŭdas
la Voĉon de la Spirito de Dio kiu proklamas: "Moviĝu vi, la fieraj de la tero, kaj tuj alvenu al Li".
En ĉi tiu tago, Karmelo, sopirante je adoro, rapidiĝis por atingi Lian kortegon, dum el la koro de
Ciono naskiĝas la krio: "La promeso estas plenumita. Estis manifestita tio, kio estis anoncita en la
sankta Skribaĵo de Dio, la Plej Ekzaltita, la Ĉiopova, la Plej Amata".


81 Ho reĝoj de la tero! En ĉi tiu Loko, scenejo de trascenda splendoro, estis revelaciita la Supera
Leĝo. Ĉiu kaŝitaĵo estis portita en la lumon en virto de la Volo de la Supera Ordonanto, Kiu anoncis
la Lastan Horon, pro Kiu la Luno estis fendita kaj klarigitaj ĉiuj nerevokeblaj dekretoj.


82 Vi ne estas pli ol vasaloj, ho reĝoj de la tero! Tiu, kiu estas la Reĝo de Reĝoj aperis ornamita per
Sia mirinda gloro kaj vokas vin antaŭ Li, Kiu helpas en danĝero, Kiu Memekzistas. Estu atentaj, ke
la fiero ne malpermesu al vi rekoni la Fonton de la Revelacio, aŭ ke la aferoj de la mondo ne
apartigu vin, kvazaŭ per vualo, de Tiu, kiu estas la Kreinto de la ĉielo. Leviĝu por servi Lin, Kiu
estas la Deziro de ĉiuj nacioj, Kiu kreis vin per unu vorto venanta de Li kaj ordonis ke vi estu, por
ĉiam, la emblemoj de Lia suvereneco.


83 Je la justeco de Dio! Ne estas Nia deziro meti la manojn en viajn regnojn. Nia misio estas kapti
kaj posedi la korojn de la homoj. Sur tio estas fiksitaj la okuloj de Bahá. Pri tio atestas la Regno de
la Nomoj, se vi povus kompreni tion. Tiu, kiu sekvas sian Sinjoron rezignos la mondon kaj ĉion,
kion ĝi havas. Des pli granda do, estos la oferemo de Tiu, kiu okupas tian majestan pozicion!
Forlasu viajn palacojn kaj rapidiĝu por esti akceptitaj en Lia Regno. Tio ĉi, vere, estos profitiga por
vi kaj en ĉi tiu mondo kaj en la venonta. Tiel atestas la Sinjoro de la regno de la altaĵo, se vi scius.

bottom of page