top of page

 47 Tial, restas establita ke ĉiuj nomoj kaj atributoj revenas al ĉi sublimaj kaj sanktigitaj
lumaj Astroj. Efektive, ĉiuj nomoj troviĝas en iliaj nomoj, kaj ĉiuj atributoj videblas en iliaj
atributoj. Tiele, se vi vokus ilin per ĉiuj nomoj de Dio, tio estus certa, ĉar ĉiuj ĉi nomoj estas
ekzakte, samkiel ilia Esto mem. Komprenu do, la celon de ĉi vortoj kaj gardu ĝin en la
tabernaklo de via koro, por ke vi rekonu la konsekvencojn de via esplorado, tenu vin al ili laŭ
tio, kion Dio ordonis al vi, kaj tiel vi estu kalkulita inter kiuj atingis Lian celon.


48 Ĉio, kion vi aŭdis pri Muhammad, filo de Hasanxxxiv –ke la animoj de ĉiuj, kiuj estas
mergitaj en la oceanoj de la spirito estu oferitaj pro Lia afero – tio certas sendube, kaj ĉiuj
devas esti fidelaj al Li. Sed la Imamoj de la Kredo fiksis Lian loĝejon en la urbo Jábulqá,xxxv
kiun oni priskribis per strangaj kaj mirindaj signoj. Interpreti ĉi urbon per la laŭvorta
signifo de la tradicio estas certe neebla; oni neniam povos trovi similan urbon. Se vi spuras
la plej kaŝitajn angulojn de la tero, eĉ se vi esploras laŭlonge kaj larĝe tiom, kiom daŭras la
eterneco de Dio kaj plilongiĝas Lia suvereneco, neniam vi trovos similan urbon kiel tiu
priskribita, ĉar la tuto de la tero ne povas ĝin enhavi aŭ ĉirkaŭi. Se vi kondukus Min al tiu
urbo, sendube Mi povus vin porti antaŭ tiu sankta Esto, Kiun la homoj komprenis laŭ tio,
kion ili posedas kaj ne laŭ kio apartenas al Li! Ĉar tio ne troviĝas en via potenco, vi ne havas
alian eblon ol simbole interpreti la rakontojn kaj tradiciojn rakontitajn pri ĉi tiuj lumaj
Astroj. Kaj, ĉar estas necesa tiel interpreti la tradiciojn rilate al la menciita urbo, same
bezonatas por ĉi tiu sankta Esto. Kiam vi estos kompreninta ĉi tiun interpreton, vi ne plu
bezonos la “transformiĝon” aŭ ion ajn.


49 Tial do, sciu ke, ĉar ĉiuj Profetoj estas nur unu animo, unu sola spirito, unu sama nomo
kaj atributo, same vi devos vidi Ilin kvazaŭ ĉiuj nomiĝus Muhammad kaj ili ĉiuj estus filoj
de Hasano, kvazaŭ ili estus aperintaj de la Jábulqá de la potenco de Dio kaj de la Jábulqá de
Lia kompato. Ĉar Jábulqá ne volas diri alian aferon ol tio, ke ĝi estas la minoj de la trezoroj
de la eterneco en la plej alta ĉielo kaj la urboj de la nevideblo en la sublima regno. Ni atestas
ke Mahomedo, la filo de Hasano, certe estis en Jábulqá kaj tie Li estiĝis. Same, Tiu, Kiun
Dio manifestiĝos, loĝos en tiu urbo ĝis la momento kiam Dio Lin establos en la sidejo de
Lia suvereneco. Certe Ni rekonas ĉi tiun veron kaj gardas fidelecon al ĉiuj ili. Ni decidis esti
mallongdaŭraj en nia ekspliko pri la signifoj de Jábulqá, sed se vi estas el kiuj vere kredas,
fakte vi komprenos ĉiujn verajn signifojn de la misteroj kiuj estas garditaj en ĉi Tabeloj.


50 Sed, pri Tiu, Kiu aperis en la sesdeka jaro, Li ne bezonas transformiĝon aŭ interpreton,
ĉar Lia nomo estis Muhammad kaj Li devenis de la Imamoj de la Kredo. Tiele, oni vere
povas diri ke Li estis la filo de Hasano, tiel, kiel tio estas klara kaj evidenta al via
eminenteco. Eĉ pli, Li estas Kiu modlis tiun nomon kaj kreis ĝin por Si, espereble vi
rigardos Lin per la okulo de Dio.


51 Estas Nia deziro, en ĉi punkto, devojiĝi de Nia temo por rakonti tion, kio okazis al la
Punkto de la Korano,xxxvi kaj glori Lian rememoron, por ke eble vi atingu vidi ĉiujn aferojn
per akra vidpovo venanta de Kiu estas la Ĉiopova, la Nekomparebla.


52 Meditu kaj pripensu pri Liaj tagoj, kiam Dio Lin estigis por diskonigi Lian Aferon kaj iĝi
reprezentanto de Lia Esto mem. Vidu kiel Li suferis la atakon, la neadon kaj la denuncojn
de ĉiuj; kiel estante Li sur la stratoj kaj placoj, mokis pri Li la homoj, ili svingis siajn kapon,
kun malestimo ili mokis pri Li kaj ĉiumomente celis mortigi Lin. Tiaj estis iliaj faroj ke la
tuta tero kun ĝia tuta grandeco iĝis mallarĝa por Li, la Ĉiela Asembleo lamentis Lian
situacion, la fundamentoj de la ekzistado reduktiĝis al nenieco kaj la okuloj de la favorataj
loĝantoj de Lia regno plorĝemis amare pro Li. Certe, tiel gravaj estis la afliktoj kiujn la
malfideluloj kaj malbonuloj okazigis al Li, ke ne estas fidela animo kiu povas rezisti aŭskulti
ilin.


53 Se ĉi tiuj malobeemaj animoj vere estus sin detenintaj por pripensi pri ilia konduto, ili
estus rekonintaj la dolĉajn melodiojn de tiu Mistika Kolombo kiu kantas en la branĉoj de ĉi
neĝblanka Arbo, ili estus brakumintaj kion Dio estus malkaŝinta kaj doninta kaj ili estus
malkovrintaj la fruktojn de la Arbo de Dio sur ĝiaj branĉoj, kial ili malakceptis kaj denuncis
Lin? Ĉu ili ne levis la kapon ĉielen por petegi Lian aperon? Ĉu ili ne suplikis al Dio
ĉiumomente esti honorigitaj kun Lia Beleco kaj esti subtenitaj kun Lia ĉeesto?


54 Tamen, pro tio ke ili ne rekonis la akĉentojn de Dio, nek la diajn misterojn, nek la
sanktajn aludojn en tio, kio fluis de la lango de Muhammad, kaj pro tio ke ili neglektis
esplori la aferon en siaj koroj mem, kaj anstataŭe sekvis tiujn pastrojn de la eraro, kiuj
malhelpis la progreson de la popolo en la pasintaj dispensacioj kaj daŭre tion faros en
estontaj cirkloj, ili estis tiel apartigitaj kvazaŭ per vualo de la dia celo, ili ne trinkis el la
ĉielaj torentoj kaj senigis sin de la ĉeesto de Dio, de la Manifestiĝo de Lia Esenco kaj de la
Aŭroro de Lia eterneco. Tiel, ili vagis sur la vojoj de la trompado kaj la padoj de la
neglektado por reveni al sia loĝejo en tiu fajro kiu nutras sin per siaj propraj animoj. Vere,
ĉi tiuj kalkuliĝas inter la malfideluloj kies nomoj estis enskribitaj de la Plumo de Dio en Lia

Sankta Libro. Ili ne trovis, nek iam ajn trovos, amikon aŭ helpanton.


55 Se ĉi tiuj animoj estus firme alkroĉiĝintaj al la Tenilo de Dio manifestita en la Persono
de Muhammad, se ili estus entute turiĝintaj al Dio, flankenlasante ĉion, kion ili lernis de
siaj teologoj, sendube Li estus gvidinta ilin per Lia graco, informante ilin pri la sanktaj
veroj garditaj en Liaj senmortaj vortoj. Ĉar fremdas al Lia grandeco kaj al Lia gloro forlasi
serĉanton kiu vokas ĉe Lia pordo, forĵeti de Lia Sojlo tiun, kiu esperas je Li, malakcepti tiun,
kiu serĉis ŝirmon sub Lia ombro, forĵeti tiun, kiu firme alkroĉiĝis al la bordo de Lia kompato
aŭ kondamni je malproksimeco la malriĉulon kiu trovis la riveron de Lia riĉeco. Sed, ĉar ĉiuj
ĉi homoj ne turniĝis entute al Dio, nek alkroĉiĝis al la bordo de Lia ĉiomova kompato kiam
aperis la Suno de la Vero, ili eliris el la ombro de la gvido kaj eniris en la urbon de la eraro.
Estas tiel, kiel ili iĝis koruptaj kaj koruptis la homojn. Tiel ĉi, ili eraris kaj kondukis la
popolon al eraro. Estis tiel, kiel ili estis konsignitaj inter la subpremantoj en la libroj de la
ĉielo.


56 Nun kiam ĉi tiu vanuanta Esto atingis ĉi tiun ekzaltitan punkton en la ekspozicio de la
internaj misteroj, mallonge estos priskribata la kialo de la neado de ĉi tiuj barbaraj animoj,
por ke ĝi estu kiel atesto por la dotitaj je kompreno kaj akra vidpovo, kaj por ke ĝi estu
montraĵo de Mia favoro por la kredantaro.


57 Sciu do, ke kiam Muhammad, la Punkto de la Korano kaj la Lumo de la Ĉioglora, venis
kun akra-vidaj versikloj kaj lumaj pruvoj manifestitaj en signoj kiujn la potenco de la tuta
ekzistado ne povos montri, Li invitis al ĉiuj homoj sekvi ĉi tiun ekzaltitan kaj longan Vojon
laŭ la preceptoj kiujn Li alportis de Dio. Kiu rekonis Lin, akceptis la signojn de Dio en Lia
Esto plej intima kaj vidis en Lia beleco la senŝanĝan belecon de Dio, estis diktita al ili la
sentenco pri “la resurekto”, “la kunveno", “la vivo”, kaj “la paradizo”. Ĉar, kiu kredis je
Dio kaj je la Manifestiĝo de Lia beleco estis resurektita de la tombo de la neglektado, estis
kunvenigita en la sankta tero de la koro, estis revenigita al la vivo de la fido kaj la certeco,
kaj akceptita en la dia ĉeesto. Kiu alia sublima paradizo povas ekzisti krom ĉi tiu, kiu
kunveno pli potenca kaj kiu pleja resurekto? Efektive, se la animo estus familiariĝinta kun ĉi
misteroj, ĝi komprenus kion neniu alia priesploris.


58 Sciu do, ke la paradizo kiu aperas en la tago de Dio, superas ajnan paradizon kaj
trascendas la realecojn de la Ĉielo. Ĉar kiam Dio -benita kaj glorata estu Li- sigelis la
profetecon sur la persono de Kiu estis Lia Amiko, Lia Elektito kaj Lia Trezoro inter Liaj
kreitaĵoj, konforme al kio malkaŝiĝis ekde la Regno de gloro: “estas Li la Apostolo de Dio kaj
la Sigelo de la Profetoj"xxxvii, Li promesis al ĉiuj homoj, ke ili atingos Lian ĉeeston mem en la
Tago de la Resurekto. Per tio Li volis emfazi la grandecon de la venonta Revelacio, kiel
efektive manifestiĝis per la potenco de la vero. Certe, ne ekzistas pli granda paradizo ol ĉi
tiu, nek pli alta pozicio, se vi meditus la versiklojn de la Korano. Benata tiu, kiu scias kun
certeco ke li atingos la ĉeeston de Dio en tiu tago, kiam manifestiĝos Lia Beleco.

 

59 Se Mi mencius ĉiujn revelaciitajn versiklojn rilate al ĉi tiu ekzaltita temo, tio sufokigus
la leganton kaj deturnus Nin de Nia celo. La sekva versiklo do, sufiĉos al Ni; espereble ĝi
konsolos viajn okulojn kaj vi atingos tion, kio estis akumulita kaj gardita ene de ĝi: “Estas
Dio Kiu starigis la ĉielon sen videblaj sojloj; poste Li ekloĝis en Sia trono kaj altrudis leĝojn
al la suno kaj la luno: ĉiu el ili iras al fiksita celo. Li ordigas ĉiujn aĵojn. Li klarigas ĉiujn
Liajn signojn por ke vi havu firman kredon je la ĉeesto de via Sinjoro”.xxxviii

 

60 Meditu do, amiko Mia, la vortojn “firma fido” menciitajn en ĉi tiu versiklo. Ĝi diras ke
la ĉieloj kaj la tero, la trono, la suno kaj la luno, ĉiuj estis kreitaj por ke Liaj servantoj havu
en Liaj tagoj nerompeblan fidon je Lia ĉeesto. Je la justeco de Dio! Kontemplu, frato Mia, la
grandecon de ĉi pozicio, kaj vidu la kondiĉon de la homoj en ĉi tagoj, kiam ili fuĝas de la
Vizaĝo de Dio kaj Lia Beleco “kvazaŭ teruritaj azenoj”xxxix. Se vi meditas pri tio, kion Ni
revelaciis al vi, sendube vi komprenos kion Ni celis per ĉi parolo kaj vi malkovros kion Ni
deziris instrui al vi en ĉi tiu paradizo. Espereble viaj okuloj ĝojiĝos kontemplante ĝin, viaj
okuloj delektiĝos aŭskultante kion ĝi recitas, via animo ekstaziĝos rekoninte ĝin, via koro
lumiĝos komprenante ĝin kaj via spirito gajiĝos per la parfumitaj brizoj kiuj blovas ekde tie.
Eble vi atingos la pinaklon de la dia graco kaj loĝos en la Ri ván de ḍ trascenda sankteco.

bottom of page