top of page

 

Tabelo de la Sankta Maristo

“Studu la Tabelon de la Sankta Maristo por ke vi povu scii la veron, kaj konsideri ke la Benita Belo plene antaŭdiris futurajn okazontaĵojn. Tiuj, kiu perceptu estu singardaj”

                                                                                                                                   

  ‘Abdu’l-Bahá

 

 

 

Li estas la Glora, la Bonamato!

Ho Sankta Maristo!

Ordonu ke via arkeo de eterneco aperu antaŭ la Ĉiela Asembleo,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

lanĉu ĝin sur la antikvan maron, je Lia Nomo, la Plej Mirinda,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj permesu ke la anĝelaj spiritoj eniru, je la Nomo de Dio, la Plej Alta.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Demetu do, la alligajn ŝnurojn, por ke ĝi povu navigi sur la oceano de gloro,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kiuj loĝos en ĝi eble atingos la rifuĝon en la proksimaĵoj de la eterna regno.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Alveninte al la sankta bordo, plaĝo de la karmezinaj maroj,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

ordonu ilin eliri por ke ili atingu tiun eteran kaj nevideblan staton,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

stato en kiu la Sinjoro aperis en la Flamo de Sia Beleco ene de la senmorta arbo;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kie la personigoj de Lia Afero sin purigis de l' egoo kaj la pasio;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

ĉirkaŭ kiu la Gloro de Moseo rondiras kune kun la eternaj armeoj;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora! 

kie la Mano de Dio emerĝas ekde Sia sino de Grandeco; 

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kie la arkeo de la Afero restas senmova eĉ kiam al ĝiaj loĝantoj estu manifestintaj ĉiuj diaj atributoj.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Ho Maristo! Instruu al tiuj, kiuj estas ene de la arkeo kion ni instruis al vi malantaŭ la mistika vualo,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

ŝance ili ne prokrastu en la sankta kaj blankneĝa loko,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

sed la flugiloj de la spirito povu sori al tiu stato kiun la Sinjoro ekzaltis super ĉia mencio en la malsupraj mondoj,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

ili povu flugi tra la spaco kiel favorataj birdoj en la regno de la eterna unuiĝo;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

ili povu koni la kaŝitajn misterojn en la Maroj el lumo.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Ili trapasis la gradojn de la mondumaj limigoj kaj atingis tiun de la dia unueco, la centro de ĉiela gvidado.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Ili deziris ascendi al tiu stato kiun la Sinjoro ordonis ke ĝi estu super iliaj pozicioj.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Post kio la brulanta meteoro elpelis ilin el inter tiuj, kiuj loĝas en la Regno de Lia Ĉeesto,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj ili aŭskultis plilaŭtiĝi la Voĉo de Grandeco malantaŭ la nevidebla pavilono en la Altaĵoj de Gloro:

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“Ho anĝeloj gardantoj! Revenigu ilin al sia loĝejo en la malsupra mondo”,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“ĉar ili intencis levi sin al tiu sfero kiun la ĉiela kolombo neniam atingis”;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“pro kio la ŝipo de la fantazio haltas, la mensoj de tiuj, kiuj komprenas ne povas ekkapti”.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Tiam ekaperis la virgulino de la ĉielo ekde sia ekzaltita ĉambro,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj per ŝia vizaĝo montris la Ĉielan Asembleon,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

inundante la ĉielon kaj la teron per la lumo de ŝia vizaĝo,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj kiam la splendoro de ŝia beleco brilis sur la popolo el polvo,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

ĉiuj estaĵoj estis skuitaj en siaj mortaj tomboj.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Tiam ŝi laŭtigis vokon kiun en la tuta eterneco neniu orelo iam aŭdis,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj tiel ŝi proklamis: “Je la Sinjoro! Tiu, kies koro ne havus la parfumon de mia amo de ĉi tiu ekzaltita kaj glora Juna Arabo”,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“neniel povus supreniri al la gloro de la plejalta ĉielo”.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Poste ŝi vokis pucelon el inter siaj servantinoj,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj ordonis ŝin: “Malsupreniru al la spaco ekde la domegoj de la eterneco”,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“kaj turnu vin al tio, kion ili kaŝis en la pleja intimaĵo de siaj koroj".

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“Se vi inhalus la parfumon de la robo de la Junulo kiu estis kaŝita en la tabernaklo de lumo, pro tio, kion la manoj de la malbonuloj forĝis”,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“levu krion ene de vi por ke ĉiuj loĝantoj de la ĉambroj de l' Paradizo, kiuj estas la personigoj de la eterna riĉeco, povu kompreni kaj aŭskulti”;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“por ke ĉiuj malsupreniru el siaj eternaj ĉambroj kaj tremu”,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“kaj kisu siajn manojn kaj piedojn pro sorado al la altaĵoj de feliĉeco”;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“ŝance ili perceptu en siaj roboj la parfumon de la bonamato.”

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Poste la vizaĝo de la favorata pucelo brilegis super la ĉielaj ĉambroj kiel la lumo kiu brilas ekde la vizaĝo de la Junulo super Lia morta templo;

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

tiam ŝi malsupreniris kun tiaj ornamaĵoj por lumigi la ĉielojn kaj ĉion, kion ili havas.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Ŝi klopodis kaj parfumis ĉiujn aĵojn en la teroj de sankteco kaj grandeco.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Kiam ŝi alvenis tien plene staris en la koro de la kreado mem,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj serĉis inhali ilian parfumon en momento kiu ne konas komencon nek finon.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Ŝi ne trovis en ili kion ŝi deziris, kaj ĉi tiu, vere, estas unu el Ŝiajmirindaj rakontoj.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Tiam ŝi laŭte ekkriis, lamentis sin kaj revenis al sia stato mem ene de sia plej ekzaltata domego,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj tiam ŝi prononcis unu solan kaj mistikan vorton, kaŝe susurata kunsia dolĉa lingvaĵo,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj inter la Ĉiela Asembleo kaj la senmortaj puceloj de la ĉielo ŝi proklamis la alvokon:

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“Je la Sinjoro! El ĉi tiuj pigraj pretendoj mi ne perceptis la brizon de la Feliĉeco!

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

“Je la Sinjoro! La Junulo restis sola kaj forlasita en la tero de la ekzilo sub manoj de la malpiaj.”

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Tiam, ŝi ene de si mem ekriis tiamaniere ke la Ĉiela Asembleo kriis kaj tremis,

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

kaj falante sur la polvon, liveris sian spiriton. Ŝajnis esti vokata kaj, atenta al Li, kunvokita al la Regno de la Altaĵo.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Glorata estu Li kiu kreis ŝin el la esenco de la amo en la koro mem de Sia ekzaltita paradizo!

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Tiam la puceloj de la ĉieloj, sur kies vizaĝoj neniam sidiĝis la okulo de iu ajn loĝanto de la plej alta paradizo, haste eliris el siaj ĉambroj.

Glorata estu mia Sinjoro, la Ĉioglora!

Ĉiuj kuniĝis je ŝia ĉirkaŭuo kaj, jen!, ili trovis ŝian korpon kuŝanta sur la polvo;

Glorata estu nia Sinjoro, la Plej Alta!

kaj dum ili ekrigardis ŝin kaj komprenis vorton de la historio rakontita de la Junulo, ili malkovris siajn kapojn, disŝiris siajn vestaĵojn, batis siajn vizaĝojn, forgesis sian ĝojon, verŝis larmojn kaj per siaj manoj vundis siajn vangojn, kaj ĉi tiu estas certe unu el la gravaj kaj misteraj afliktoj.

Glorata estu nia Sinjoro, la Plej Alta!

 

Bahá'u'lláh

bottom of page