top of page

I'    Tiun ĉi misteron, ho amiko!, Mi lasis fermita;
kaj ĝian Perlon mi lasis kaŝita, ho konsciulo!,


por ke ne kunfluu malbonajn rigardojn sur Lia vizaĝo,
por ke la fremdulo ne trovu Lian vojon.


Same vi devas scii pri ĉiuj Liaj membroj
por ke vi liberigu vin de la ligoj de la tenebruloj.


Ĉar via orelo aŭskultis la melodion de Lia sekreto
kaj de Lia harmonio ĝi sentis la misterojn de la animo;


ĉar la Dia potenco manifestiĝis,
fiksu vian rigardon sur ĉi Kreon.


Se vi kontemplas per Lia okulo la mondon,
vi atingos miriadon da mondoj de kompreno.


Kaj nenion vi vidos, krom Lia vizaĝo
kaj Lia Birdo kiu flugas al Lia Urbo.


Lia kuniĝo konsumis la animon de la enamiĝintoj,
kaj Lia malproksimiĝo ekbruligis la fajron de la koroj.


Tiu amanto fremda de racio kaj de animo,
konsumiĝas en la malproksimo kaj en la kuniĝo, ho filo!


Havu la amon de Dio kiel akompananton
por ke vi fuĝu el la ligoj mondumaj:


Ĉi tiu amo vanuigas la animon, kaj forĵetas la vivon
kaj la koron en la regnon de la ekzistado.


Se vi malkovras ĝin, ekrigardu la sekreton de ĉi signifo
por ke vi flugu al la plej sublima Regno de la Dieco.


Por ke via arbo donu spiritajn fruktojn
kaj donu radiantajn kaj konsekritajn rezultojn.


Ho brizo, portu bonodoron de Lia hararo;
ho nubo! Sendu roson de Lia malavareco


por ke en la ĝardeno de la animoj de la enamiĝintoj
ĝermu belajn anemonojn de la amo.


La koro de la enamiĝinto estas la Trono de Dio,
ĉar li purigis sin el la ligoj fremdaj al Li.


Tiel, Lia loko restis restaŭrita kun Lia amo:
Li eniris en la domon kaj la domo restis kaŝita.


Lia domo, sciu, ne estas el ŝtono kaj koto;
Lia domo, ho junulo!, estas la koro.


Nun kiam la koro estis purigita per Lia amo,
Lia loĝejo restis kiel la Sinajo.


Ĉar la Domo de Dio pleniĝis de amo,
konstante alvenas la splendo de la Amato.


La amo revenis kaj bruligis la zefirojn de la komprenado,
ĝi detruis la monton de la saĝo.


Ĉar ne estas fremduloj en la Domo, ho filo!,
sciu ke, de komenco ĝis fino, estas Lia ordono.


Orelo, okulo kaj mano, rigardu ilin kiel Viajn.
Tiam, Li vidas sin kaj Li sin ĉirkaŭprenas.


La animo de la konanto estas Lia malproksima moskeo
kaj Lia proksimeco, la Deponejo de Liaj misteroj.


Denove ni serĉu rifuĝon:
ĉi tiu averto devas esti aŭskultata per la animo.


Por atingi la pinton de la Origino,
ho filo!, forlasu la malproksimon kaj la kuniĝon.


Dum vi estos for, kun certeco vi loĝas en la fajro;
kaj ankaŭ en la kuniĝo vi trovos vin malsana kaj kun febro.


Metu vian piedon en la puran spacon de la eterneco.
Ĉi tiu Regno restas dispelita ĉio, kio ne estas Lia.


Se vi legis la tradicion "Estis Dio"
kaj vi komprenis la misteron "Nenio estis krom Li",


penu kun insisto pro ĉi tiu Vojo
por resti libera de la malproksimo kaj la kuniĝo.


Ĉar vi jam estas informita kun certeco pri la misteroj de la vivo,
nenio estas en la ekzistado krom Li.


Kun la Akvo de Vivo purigu la malpuraĵojn
por ke vi povu vidi la Belecon de tiu senmakula Esto,


por ke vi kontemplu la kuniĝon en Lia kuniĝo,
por ke vi perceptu la brilegon de Lia beleco en via koro.


Lia kuniĝo estas kuniĝo sen oponantoj,
kaj ĝi ne persekutas la malproksimiĝon.


Via malproksimiĝo kaj via kuniĝo estas vanaj imagoj, ho filo!,
se vi aŭskultas la sciigon de la Patro.


Kun ĉi tiuj du premisoj, kiel birdo de la altaĵoj,
iru kaj flugu en Lia suvereneco ĝis la ĉielo de Lia unueco.


Kvankam Mi timas gliton de via piedo
kaj ke, en via penso, aperu vanaj fantazioj,


estis necesa elmontri ĉi signon
por elradike forpreni la dubojn de la koro .


Por ke, per ĉi tiu kono, vi ne falu en la orgojlon
por ke vi senigu vin de la fiereco kaj la vanteco


Lia Kuniĝo estas Lia Manifestiĝo;
kaj en vi ĝi estas klare revelaciita.


Lia lumo en vi estas Lia deponejo.
Atendu ĝis Li manifestiĝos en vi.


Serĉu en vi Lian kuniĝon, ho amiko!,
por ke poste vi ne vidu la malproksimecon de la Amato.


Vi estas la deponejo de la Dia Trezoro
sed pro via neglektemo vi estas malantaŭ la homoj.


Vidu vin mem en malproksimo kaj konfuzo,
dum en vi ne aperos klare Liaj atributoj;


ĉar Li, pro Sia bonkoreco, ne retenis vian porcion
de Liaj kvalitoj, de Liaj nomoj kaj de Liaj kutimoj, ho konsciulo!


Li, pro Sia ĝentileco, malfermis al vi la pordojn:
ne fermu ilin kiel la farizeoj.


Ĉar vi aŭskultis la lamentojn de la fluto,
konu Lin pere de la amo.


Kiel al la ludanto, ĉar vi jam aŭskultis ĝian melodion, rigardu la fluton
por ke vi ne restu sen novaĵoj de la Reĝo.


Kiel la ludanto ĉirkaŭ la mondo rimarkis tiom da fremduloj,
li antaŭmetas la fluton kiel vualon.


Subite disŝiru do, ĉi vualon
por ke en ĉi mondo vi nenion vidu krom la Ludanton.


Kiel sentimulo, ŝiru ĉiujn vualojn
kaj kontemplu la belecon de la Donanto.


Ekkriu kun fervoro, kiel la fluto, pro sia malproksimeco
por ke la ludanto venu al via intimeco.


Kiam la ludanto aperas, la animo maltrankviliĝas;
kaj ŝokitaj brulas la brustoj de la enamiĝintoj.


Ekbruligu la fajron de ĉi fluto
por ke la mondo de la memo brulu.


Se vi bruligas la memon de la mondo,
kiel en la fluto, nenio restas ene.


Kiam via okulo estos inspirita de Lia lumo,
krom la Ludanton, vi nenion vidos, ho konanto!


Aŭskultu do, de la Ludanto ĉi misterojn
por ke vi flaru la aromon de ĉi ĝardeno.


El la braĝo de Lia amo flamo ekbrulis
kaj forbruligis la monton de la vivo de la enamiĝintoj.


Kiel la beleco forigis la nubojn de Lia vizaĝo
kaj ŝiris la vualon de la gloro de la suverenuloj,


Li lanĉis sagon ekde la beleco de la Amato
kaj ĝi disŝiris la animon de la Reĝo.


Tiam Li forĵetis la kronon kiu kovris Sian kapon
kaj ĝi falis en la ŝnuron restante ŝnurita


kiel la ĉasaĵo falanta en manojn de la ĉasisto,
aŭ kiel herbero sur la vojo dank' al la vento.


Se estas iu mesaĝisto kiu iros al Irako,
ke li anoncu la doloron de ĉi disiĝo.


Pro via disiĝo brulis la animo de la angorplenaj;
kaj la sageto de via foriĝo konsumis la brustojn de la reĝoj.


Inter Vi kaj ni, ho Urbo de Vivo!,
meze estas centoj da kupoloj.


Ne estas plia mesaĝo ol afliktita sopiro.
Preterpasu la brizon de Ŝeba kaj portu la novaĵon.


La mano restis sen atingi la Arbon.
La animo en la disiĝo pasis marojn tra la Okulo.


Ho Ŝeba! Portu la novaĵon de la Bonamato;
postu ĝin kun jubilo al la loĝantoj de Bagdado.


De la suburbo, la urbo, kiun referencon ĝi montras?
Kial vi restis kiam de via flanko foriris la Amiko?


Via Amiko troviĝas enfermito kaj mallibera
kiel Husejn en Karbalo.


Unu Husejn kaj cent mil Jacidoj,
unu Amiko kaj tiom da ribelaj demonoj;


kiel Moseo en manoj de la egiptoj,

aŭ kiel la Spirito de Dio en manoj de la farizeoj.


Kiel Jozefo falinta en la truo,
tiu senfunda truo,


via Najtingalo estas enkaĝigita kaj malliberigita
ĝis la Pado de la Inspiro.

Sep

bottom of page