top of page

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 63 : Ho vi popoloj de l'mondo ! Δ

Sciu vere, ke neatendita katastrofo sekvas vin kaj ke terura puno atendas vin. Ne supozu, ke la agoj, kiujn vi faris, estas forviŝitaj el Mia vido. Je Mia beleco ! Ĉiujn viajn farojn Mia plumo gravuris per klaraj literoj sur tabeloj de krizolito.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 64 : Ho subpremantoj sur la tero ! Δ

Retiru viajn manojn de la tiraneco, ĉar Mi solene promesis al Mi ne pardoni ies ajn  maljustaĵojn. Ĉi tio estas Mia interkonsento, kiun mi nerevokeble dekretis en la konservita tabelo kaj sigelis ĝin per Mia sigelo de gloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 65 : Ho ribeluloj ! Δ

Mia indulgemo arogantigis vin kaj Mia toleremo faris vin neglektemaj, tiagrade, ke vi spronis la vivegan ĉevalon de pasio en dangerajn vojojn, kiuj kondukas al detruiĝo. Ĉu vi supozis, ke Mi estas senatenta aŭ ke Mi ne scias ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 66 : Ho elmigrantoj ! Δ

La langon mi definis por mencii Min, ne malpurigu ĝin per kalumnioj. Se la fajro de la memo venkas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreituloj, ĉar ĉiu el vi konas sin mem pli bone ol la aliajn.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 67 : Ho filo de l'fantazio ! Δ

Sciu vere, ke dum la radianta tagiĝo ekaperas super la horizonto de eterna sankteco, la  satanecaj sekretoj kaj agoj faritaj en la malluma nokto estos malkaŝitaj kaj videblaj  antaŭ la popoloj de la mondo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 68 : Ho trudherbo, kiu elkreskas el la polvo ! Δ

Pro kio ĉi tiuj viaj malpuraj manoj ne tuŝis unue vian propran robon, kaj kial per via koro makulita per la deziro kaj pasio vi celas komunii kun Mi kaj eniri Mian sanktan regnon ? For, for estas vi de tio, kion vi deziras.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 69 : Ho filoj de Adamo ! Δ

Sanktaj vortoj kaj puraj kaj bonaj agoj leviĝas al la ĉielo de la dia gloro. Strebu, por ke viaj faroj estu purigitaj je l' polvo de la memo kaj je hipokriteco, kaj por ke ili trovu favoron ĉe la kortego de gloro; ĉar post nelonge la provantoj de la homaro, antaŭ la sankta ĉeesto de la Adorato, akceptos nenion krom absolutan virton kaj agojn de senmakula pureco. Ĉi tio estas la tagstelo de saĝeco kaj de la dia mistero, kiu brilas super la horizonto de la dia volo. Benitaj estas tiuj, kiuj turnas sin al ĝi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 70 : Ho filo de mondamo ! Δ

Plaĉa estas la regno de l'esto, se vi atingus ĝin ; glora estas la regiono de eterneco, se vi  preterpasus la mondon de mortemeco ; dolĉe estas la sankta ekstazo, se vi trinkus el la mistika kaliko el la manoj de la ĉiela Junulo. Se vi atingus ĉi tion rangon, vi liberiĝus de detruiĝo kaj de la morto, de penado kaj de pekado.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 71 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Rememoru tiun interkonsenton, kiun vi faris kun Mi sur la monto Paran, situanta en la sanktaj ĉirkaŭaĵoj de Zaman. Mi atestigis la ĉielanaron kaj la loĝantojn en la urbo de eterneco, tamen nun Mi trovas neniun fidela al la interkonsento. Sendube la fiereco kaj la ribelo forviŝis ĝin el la koroj, tiagrade ke restas nenia postsigno de ĝi. Kaj malgraŭ tio, Mi atendas kaj ne malkaŝas ĝin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 72 : Ho Mia servanto ! Δ

Vi estas ja kiel bone hardita glavo kaŝita en la mallumo de la ingo kaj ĝia valoro sekretigita for de la scio de la metiisto. Sekve elvenu el la ingo de la memo kaj de l'deziro, por ke via valoro fariĝu brilega kaj videbla al la tuta mondo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 73 : Ho Mia amiko ! Δ

Vi estas la tagstelo de la ĉieloj de Mia sankteco, ne lasu, ke la malpuriĝo de la mondo eklipsu vian splendoron. Deŝiru la vualon de neglektemo, por ke el malantaŭ la nuboj vi ekaperu brileganta kaj ornamu ĉiujn aĵojn per la roboj de la vivo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 74 : Ho filoj de fanfaronemo ! Δ

Pro forpasanta suvereneco vi abandonis Mian nepereeblan regnon kaj ornamis vin per la multkoloraj livreoj de la mondo kaj faris ĝin via fieraĵo. Je Mia beleco ! Ĉiujn Mi kunigos sub la multkolora kovrilo de la polvo kaj forviŝos ĉiujn ĉi tiujn diversajn kolorojn krom tiujn, kiuj elektos la Mian, kaj tio estas elpuriĝi de ĉiu koloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 75 : Ho filoj de l'neglektemo ! Δ

Ne celas al mortema suvereneco kaj ne ĝoju pri tio. Vi estas ja kiel la nesingarda birdo, kiu tromemfide triladas sur la branĉo ; ĝis neatendite la ĉasanto, la Morto, faligas ĝin al la polvo, kaj la melodio, la formo kaj la koloro estas for sen ia ajn postsigno. Sekve atentu, ho servutuloj de deziro !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 76 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

La gvidadon oni ĉiam donis per vortojn, sed nun ĝi estas donita per agoj. Ĉiu devas elmontri agojn purajn kaj sanktajn, ĉar vortoj apartenas al ĉiuj egale, dum tiaj agoj kiel ĉi tiuj estas la propraĵo nur de Niaj amatoj. Strebu do tutkore kaj tutanime por distingi vin per viaj agoj.  Tiamaniere Ni konsilas al vi en ĉi tiu sankta kaj brileganta tabelo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 77 : Ho filo de l'justeco ! Δ

En la noktosezono la beleco de la senmorta Esto iris de sur la smeralda pinto de fideleco al la Sadratu'l-Muntahá kaj ploris per tia plorado, ke la ĉielanaro kaj la loĝantoj de la alto plorĝemis je Lia lamentado. Je kio estis la demando : Pro kio la plorĝemoj kaj la plorado ? Li respondis : Kiel ordonite, Mi atendis avide sur la monteto de lojaleco, tamen ni ne inspiris elde tiuj, kiuj loĝas surtere, la aromon de fideleco. Tiam, ordonite reiri, Mi rigardis, kaj jen ! certaj kolomboj de sankteco estis turmentataj per la ungegoj de la hundoj de la tero. Je tio la Virgulino de la ĉielo rapide elvenis, senvualita kaj briletanta, elde Sia mistika loĝejo, kaj ŝi demandis pri iliaj nomoj, kaj ĉiuj estis diritaj krom unu. Kaj kiam ŝi insistis, oni eldiris ĝian unuan literon, je kio la loĝantoj de la ĉielaj ĉambroj rapidegis el siaj loĝejoj de gloro. Kaj dum oni eldiris la duan literon, ili ĉiuj falis sur la polvon. Tiumomente voĉo aŭdiĝis de la plej  interna sanktejo : « Ĝis ĉi tien kaj ne pluen. » Vere ni atestas al tio, kion ili faris kaj nun estas farantaj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 78 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Trinku el la lango de l' kompatema, la torenton de l'dia Mistero, kaj kontemplu ĉe la tagiĝo de dia esprimado la senvualitan splendoron de la tagstelo de l'saĝeco. Semu la semojn de Mia dia saĝo en la grundon puran de la koro, kaj akvumu ilin per la akvo de l'certeco, por ke la  hiacintoj de l'sciado kaj saĝeco ekkresku freŝaj kaj verdaj en la sankta urbo de la koro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 79 : Ho filo de l'deziro ! Δ

Kiomlonge vi sorados en la regnoj de l' deziro ? Flugilojn Mi donis al vi por ke vi povu flugi al la regnoj de mistika sankteco, kaj ne al la regionoj de sataneca fantazio. Kombilon ankaŭ Mi donis al vi por ke vi aranĝu Miajn nigrajn buklojn, kaj ne por ke vi ŝirvundu Mian gorĝon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 80 : Ho Mia servanto ! Δ

Vi estas la arboj de Mia ĝardeno, vi devas produkti bonajn kaj mirindajn fruktojn, por ke vi mem kaj aliuloj profitu el ili. Sekve estas devige al ĉiu okupiĝi pri metioj kaj profesioj, ĉar en tio kuŝas la sekreto de riĉeco, ho homoj de komprenpovo ! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estos tutsufiĉa al vi. Tiuj arboj, kiuj ne produktas fruktojn, estis kaj ĉiam estos por la fajro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 81 : Ho Mia servanto ! Δ

La plej malnoblaj el la homoj estas tiuj, kiuj ne produktas fruktojn surtere. Tiaj homoj estas vere enkalkulitaj inter la mortintoj, ja pli bonaj estas mortintoj antaŭ Dio ol tiuj maldiligentaj kaj senvaloraj animoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 82 : Ho Mia servanto ! Δ

La plej bonaj el la homoj estas tiuj, kiuj gajnas vivrimedojn per sia laboro kaj elspezas por si kaj por siaj parencaroj pro la amo de Dio, la Eternulo de ĉiuj mondoj.

 

El la persa lingvo 63-fino

bottom of page