top of page

 

86

Tiel la popooj de la mondo estas juĝataj laŭ siaj vizaĝoj. En la vizaĝoj evidentiĝas iliaj miskredaŕoj, ilia kredo kaj ilia malboneco. Same videble estas en tiu ĉi tago, kiel la sekvantoj de eraro estas rekoneblaj kaj distingeblaj laŭ siaj vizaĝoj de la sekvantoj de la dia gvidado. Se tiuj homoj primeditus, tutanime en la nomo de Dio kaj celante nenion, krom Lin plezurigi, la versojn de la Libro en siaj koroj, sendube ili trovus ĉion, kion ili serĉas. En ĝiaj versoj ili trovus malkaŝitajn kaj aperigitajn ĉiujn aferojn, ĉu grandajn, aŭ malgrandajn, kiuj okazis en ĉi tiu Epoko. Ili rekonus eĉ tie aludojn al la foriro de la Malkaŝantoj de la nomoj kaj kvalitoj de Dio el sia patrujo, al la kontraŭstarado kaj malrespekta aroganteco de registaroj kaj popoloj, al la ekloĝo kaj enhejmiĝo de la Universala Malkaŝanto en difinita kaj speciale destinita lando. Neniu tamen povas tion kompreni krom tiu, kiu posedas penetreman koron.

87

Ni sigelas Nian temon per tio, kio estis antaŭe revelaciita al Mahometo, por ke ĝia sigelo disverŝadu la odoron de tiu sankta mosko, kiu kondukas la homojn al la Riḍváno de senperea brilo.Li diris, kaj Lia Vorto estas vero: <#Qur'an_10÷25> »Kaj Dio vokas al la Restejo de Paco;[124] kaj Li gvidas, kiun Li volas, sur la ĝustan vojon.«[125] <#Qur'an_6÷127> »Por ili estas Restejo de Paco kun ilia Sinjoro! kaj Li estos ilia defendanto pro iliaj faroj.«[126] Tion ĉi Li revelaciis, por ke Lia favoroĉirkaŭregu la mondon. Glorata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj estaŕoj!

88

Diversmaniere kaj plurfoje Ni klarigis la signifon de ĉiu temo, por ke ĉiu, ĉu alta aŭ malalta, ricevu, konforme al sia komprenemo kaj kapablo, sian patron kaj dividaŕon el tio. Se li ne kapablos kompreni certajn argumentojn, li povos tiam, por la helpo de la aliaj atingi sian celon. »Por ke homoj deĉiu speco sciu, kie trankviligi sian soifon.«

89

Je Dio! Ĉi tiu Ĉiela Birdo, nun loĝanta en polvo, povas, krom tiuj melodioj, sonigi miriadon da kantoj, kaj scias, ekster tiuj ĉi paroloj, malkovri sennombrajn misterojn. Ĉiu unuopa sono de ĝiaj neeldiritaj paroloj estas senmezure alta super ĉio, kio elfluis de sub tiu ĉi plumo. La estonteco konigu la horon, kiam la Fianĉinoj de l’ interna signifo, laŭ la dekreto de la Dia Volo, elrapide, senvualigite, el sia mistike palaco, kaj aperigos sin en la pratempa sfero de ekzisto. Nenio en la mondo estas ebla sen Lia permeso; neniu potenco povas daŭri alie, ol per Lia potenco, kaj neniu Dio ekzistas krom Li. Lia estas la mondo de la kreaŕaro, kaj Lia estas la Afero de Dio. Ĉio proklamas Lian Revelacion kaj ĉio rakontas la misterojn de Lia Spirito.

90

En la antaŭaj fragmentoj Ni jam difinis du statojn de ĉiu el la Lumportantoj, leviĝantaj el la Tagiĝlokoj de eterna sankteco. Unu el tiuj statoj, la staton de la esenca unueco, Ni jam klarigis.<#Qur'an_2÷136> »Nenian diferecon Ni faras inter ili.«[127] La alia estas la stato de diferenceco, kaj ĝi rilatas al la mondo de kreiteco kaj al ĝiaj limigoj. Tiurilate ĉiu Malkaŝanto de Dio havas apartan individuecon, difinitan mision, antaŭdestinitan Revelacion kaj speciale determinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas konata per alia nomo, karakterizita per speciala atributo, ĉiu el ili plenumas difinitan mision kaj havas konfiditan al si specialan Revelacion. Kiel Li diris: <#Qur'an_2÷253> »Kelkajn el la Apostoloj Ni levis super la aliajn. Al kelkaj Dio parolis, kelkajn Li altigis kaj glorigis. Kaj al Jesuo, la Filo de Mario, Ni donis klarajn signojn kaj Ni fortigis Lin per la Sankta Spirito.«[128]

91

Tiu ĉi diferenco de iliaj statoj kaj misioj estas la kaŭzo, ke la vortoj kaj paroloj, fluantaj el tiuj Fontoj de la dia sciado, ŝajnas malsamaj kaj diversaj. Alie, antaŭ la okuloj de tiuj, kiuj estas allasitaj al la misteroj de la dia saĝeco, ĉiuj iliaj paroloj estas nur esprimo de unu Vero. Ĉar plejparto de homoj ne komprenas tiujn ĉi statojn, pri kiuj Ni parolis, ili sentas sin konfuzitaj kaj konsternitaj pro la diferencaj paroloj, eldiritaj de la Malkaŝantoj, kiuj estas esence unuj kaj samaj.

92

Ĉiam estis evidente, ke tiu tuta malsameco de la paroloj estas ŝuldata al la diferencoj de la statoj. Tiel, konsideranta de la vidpunkto de ilia unueco kaj noblanima korupureco, la atributoj de Dieco, Dipotenco, Plejsupera unuobleco kaj Plejfunda Esenco estis kaj estas atribueblaj al tiuj Esencoj de ekzisto, ĉar ĉiuj ili sidas sur la trono de la dia Revelacio kaj restadas sur la honorseĝo  de la dia kaŝiteco. Per ilia apera konigita estas la Revelacio de Dio, kaj en iliaj vizaĝoj malkaŝita estas la Beleco de Dio. Jen kial la voĉo de Dio mem aŭdiĝas en la paroloj de tiuj Malkaŝantoj de la Dia Estaŕo.

93

Konsiderataj en la lumo de sia dua stato – la stato de diferenceco, malsameco, ĉi-tempaj limigoj, karakterizaŕoj kaj signoj – ili elmontras absolutan servemon, plenan modestecon kaj kompletan sinforgeson. Kiel Li diris: <#Qur'an_19÷31> »Mi estas servanto de Dio. <#Qur'an_18÷110>Mi estas nur homo, kiel vi.«

94

Laŭ tiuj ĉi nerefuteblaj kaj plene prezentitaj argumentoj penu ekkompreni la signifon de la faritaj de vi demandoj, por ke vi iĝu firma en la Kredo de Dio kaj ne estu konsternita pro la diferencoj de la paroloj de Liaj Profetoj kaj Elektitoj.

95

Se iu el la perfektaj Malkaŝantoj de Dio deklarus: »Mi estas Dio!« efektive Li dirus veron, kaj nenia dubo estas pri tio. Ĉar estis plurfoje elmontrite, ke pere de ilia Revelacio, de Iliaj atributoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atributoj aperigitaj estas en la mondo. Tial Li diris: <#Qur'an_8÷17> »Tiuj ĉi sagoj estas sagoj de Dio, ne viaj!«[129] Kaj Li diris ankaŭ:<#Qur'an_48÷10> »Vere, tiuj, kiuj ŕuris fidelecon al vi, ŕuris ĝin efektive al Dio.«[130] Kaj se iu el ili proklamus la vortojn: »Mi estas Sendito de Dio,« Li ankaŭ dirus veron, senduban veron. Kiel Li diris: <#Qur'an_33÷40> »Mahometo ne estas patro de iu el vi, sed Li estas Sendito de Dio.« Konsiderataj en ĉi tiu lumo, ili ĉiuj estas nur Senditoj de tiu ideala Reĝo, de tiu senŝanĝa Esenco. Kaj se ili ĉiuj proklamus: »Mi estas Sigelo de la Profetoj«, efektive ili dirus nuran veron, ekster plej facila ombro de dubo. Ĉar ili ĉiuj estas nur unu persono, unu animo, unu spirito, unu estaŕo, unu revelacio. Ĉiuj ili estas malkaŝantoj de la »Komenco« kaj la »Fino«, la »Unua« kaj la »Lasta«, la »Videbla« kaj la »Kaŝita« – el kio ĉio apartenas al Tiu, kiu estas la plejinterna Spirito de Spiritoj kaj eterna Esenco de Esencoj. Kaj se ili dirus: »Ni estas servantoj de Dio,«[131] ankaŭ tio ĉi estas evidenta kaj nediskutebla fakto. Ĉar ili estas aperintaj en la ekstrema stato de servemo, al kiu similan neniu homo kapablus atingi. Tial en la momentoj, kiam tiuj Esencoj de l’ ekzisto estis profunde subigitaj en la oceanoj de pratempa kaj eterna sankteco, aŭ kiam ili ŝvebis al la plej altaj suproj de la diaj misteroj, ili proklamis, ke ilia parolo estas la Voĉo de la Plejalta Estaŕo, la Voko de Dio mem. Se la okulo de juĝokapablo estus malfermita, ĝi rekonus,ke eĉ en tiu ĉi stato ili konsideris sin plene nerimarkindaj kaj senekzistaj antaŭ Tiu, kiu estas Ĉiopenetra, Plejvirta. Ili ŝajnis opinii sin mem neniaŕo, kaj konsider en tiu ĉi Kortego mencion pri si mem kiel blasfemon. Ĉar plej eta flustro pri si mem en tiu Kortego estas pruvo de memfideco kaj sendependa ekzisto. En la okuloj de tiuj, kiuj atingis tiun Kortegon, tia ekpenso mem estas grava peko. Kiom pli peke estus, se io ajn alia estu menciita en Lia Apudesto, se la koro de homo, lia lango, lia menso aŭ lia animo okupiĝus per iu ajn alia, ol la Amegato, se lia okulo rigardus iun alian vizaĝon, ol Lia belo, se lia orelo klinus sin al iu alia melodio, ol Lia voĉo, kaj se liaj piedoj paŝus alian vojon, ol Lia vojo.

96

En tiu ĉi tago disportata estas la spiro de Dio, kaj ĉion penetras Lia Spirito. Tia estas la elŝpruco de Lia favoro, ke la plumo estas haltigita kaj la lango iĝas senvorta.

97

Pro tiu ĉi stato ili atribuis al si la Voĉon de Dio k.t.p. dum pro la stato de senditeco ili deklaris sin Senditoj de Dio. En ĉiu okazo  ili sonigadis parolojn, kiuj konformis al la bezonoj de la okazo, kaj alskribis ĉiujn tiujn deklarojn al si mem – deklarojn, etendantajn sin el la sfero de la dia Revelacio en la sferon de kreiteco, kaj el la regno de Dio en la regnojn de la tera ekzisto. Jen kial ilia parolo, kia ajn ĝi estas, ĉu ĝi koncernas la sferon de Dieco, Sinjoreco, Profeteco, Senditeco, Gardisteco, Apostoleco aŭ Servemo, ĉiam estas vera, sen ombro de dubo. Tial tiuj diraŕoj, kiujn Ni citis, por konfirmi Nian argumenton, devas esti atente konsideritaj, por ke la malsamaj paroloj de la Malkaŝantoj de la Nevidebla kaj Tagiĝlokoj de Sankteco ne maltrankviligu plu la animon kaj ne konfuzu la menson.

98

Tiuj vortoj, eldiritaj de la Lumportantoj de l’ Vero, postulas nepran pripenson, kaj se iu ne komprenus ilian signifon, li devas serĉi lumigon ĉe la Gardantoj de la Trezorejoj de l’ Sciado, ke tiuj klarigu ilian signifon kaj solvu iliajn misterojn. Ĉar decas al neniu interpreti la sanktajn vortojn laŭ nia propra malperfekta kompreno, nek, trovinte ilin kontraŭaj al sia inklinoj kaj deziroj, malakcepti kaj malkonfesi ilian veron. Ĉar tia estas hodiaŭ la konduto de la ekleziuloj kaj doktoroj de ĉi tiu tempo, kiuj okupas la seĝojn de sciado kaj instruiteco, kaj kiuj nomis ignoradon sciado kaj titolis tiranecon justeco. Se ili turnus sin al la Lumo de l’ Vero kun demando koncerne tiujn idolojn de fantazio, kiujn skulptis ilia vana imago, kaj se ili trovus Lian respondon malegaloa al la propraj konceptoj kaj al la propra kompreno de la Libro, sendube ili deklarus Liin, la Minejon kaj Fonton de ĉia sciado, la rekta malo de kompreno. Tiaj aferoj okazadis en ĉiu epoko.

99

Kiam, ekzemple, oni demanis Mahometon, la Sinjoron de l’ ekzisto, pri novlunoj, Li, laŭ la ordono de Dio, donis la jenan respondon: <#Qur'an_2÷189> »Tio estas periodoj, difinitaj por la homoj.«[132] Sekve de tio tiuj, kiuj Lin aŭdis, deklaris Lin ignorulo.

100

Simile, en la verso, koncernanta la »Spiriton«, Li diris: <#Qur'an_17÷85> »Kaj ili demandos Lin pri la Spirito. Diru: ‘la Spirito venas laŭ la ordono de Mia Sinjoro.’«[133] Tuj, kiam Mahometo donis tiun ĉi respondon, ili ĉiuj brue ekprotestis , dirante: »Jen ignorulo, kiu ne scias, kio estas la Spirito, titolas sin Malkaŝanto de la dia sciado!« Kaj nun rigardu la ekleziulojn de ĉi tiu tempo, kiuj, estante honoritaj per Lia nomo kaj trovante, ke iliaj antaŭuloj konfesis Lian Revelacion, subiĝis blinde al Lia vero. Konsideru, ke se tiaj homoj hodiaŭ ricevus tiajn respondojn al tiaj demandoj, ili senhezite malaprobus kaj malakceptus ilin, plie, ili aŭdigus denove tiujn samajn ĉikanojn, same kiel ili aŭdigis ilin en ĉi tiu tago. Ĉio tio okazas malgraŭ la fakto, ke tiuj Esencoj de l’ ekzisto estas sanlime altaj super tiaj fantaziaj imagoj kaj senmezure gloraj super ĉiuj tiaj vanaj diraŕoj kaj super la kompreno de ĉiu komprenemma koro. Ilia tiel-nomata instruiteco, kompare al tiu Sciado, estas kompleta malveraŕo, kaj ilia tuta kompreno estas nenio, krom frapanta erara. Ne, kion ajn proklamus tiuj Minejoj de la dia Saĝeco kaj Trezorejoj de la eterna sciado, tio estas vero, kaj nenio alia ol vero. La diro: »La sciado estas unu punkto, kiun malsaĝuloj multobligis« estas pruvo por Nia argumento, kaj la tradicio: »La sciado estas lumo, kiun Dio verŝas en la koron en kiu Li volas« konfirmas Nian parolon.

101

Ĉar ili ne komprenis la signifon de la sciado kaj nomis per tiu ĉi nomo imagojn, kiujn kreis ilia propra fantazio kaj kiuj devenas de enkorpigita ignoreco, tial ili suferigis al la Fonto de la Sciado tion, kion vi aŭdis kaj vidis.

102

Ekzemple unu homo,[134] konata pro sia instruiteco kaj klereco, kaj konsideranta sin mem unu el la ĉefeminentaj gvidantoj de sia popolo, ĉikanis kaj malaltigis en sia libro ĉiujn proklamantojn de la vera instruiteco. Tion ĉi tre klare evidentigis liaj malkaŝaj frazoj, same kiel aludoj, trovantaj sin en lia libro. Ĉar Ni ofte aŭdis pri li, Ni decidis tralegi kelkajn el liaj verkoj. Kvankam Ni neniam inklinis legi skribaŕojn de aliaj, tam, ĉar kelkaj personoj faris al Ni demandojn koncerne Lin, Ni sentis, ke estas nepre konatiĝi kun lia libro, por ke Ni povu respondi al Niaj demandantoj kun scio kaj kompreno. Liaj verkoj en la araba lingvo ne estis tamen riceveblaj, ĝis unu tagon iu homo informis Nin, ke unu el liaj ellaboraŕoj, titolita Irshádu’l-‘Avám[135], estas trovebla en tiu ĉi urbo. Tiu ĉi titolo sentigis al Ni la odoron de malmodesteco kaj vanteco, ĉar li konsideris sin instruitulo kaj rigardis la reston de la homoj kiel ignorulojn. Lian valoron fakte konigis la titolo mem, kiun li elektis por sia libro. Evidente estis, ke ĝia aŭtoro iris la vojon de egoismo kaj deziroj, kaj erarvagis en la dezerto de ignoreco kaj malsaĝeco. Li ŝajnis esti forgesinta la bona konatan tradicion, kiu diras: »Sciado estas ĉio, kio estas sciebla, kaj potenco kaj povo, la tuta kreaŕaro.« Malgraŭ tio Ni havigis al Ni tiun libron kaj lasis ĝin ĉe Ni dum kelkaj tagoj. Kredeble Ni trarigardis ĝin dufoje. La duan fojon Ni trafis hazarde la historion pri la »Mi‘ráj«[136] de Mahometo, pri kiu estis dirite: »Se ne por Vi, Mi ne estus kreinta la sferojn.« Ni konstatis, ke li citis ĉirkaŭ dudek aŭ pli da sciencoj, kiujn li konsideris kiel esencajn por la kompreno de la mistero de la »Mi‘ráj«. Ni konjektis, ke, laŭ liaj asertoj, homo neniam povas atingi la ĝustan komprenon de tiu supertera kaj alta afero, se li ne estas profunda konanto de ĉiuj tiuj sciencoj. Inter la nomitaj sciencoj estis la scienco pir metafizikaj abstraktaŕoj, pri alĥemio, kaj natura magio. Tiajn vanajn kaj forgesindajn sciencojn tiu homo konsideris kiel ĉefpostulojn de la kompreno de la sanktaj kaj eternaj misteroj de la dia sciado.

103

Dio favorema! Tia estas la mezuro de lia kompreno. Kaj tamen vidu, kiajn amasojn da ĉikanoj kaj kalumnioj li ŕetis kontraŭ tiujn Enkorpigojn de la senlima dia sciado! Kiel prava kaj vera estas la diro: »Ĉu vi priŕetas per kalumnioj la vizaĝojn de Tiuj, kiujn la sola vera Dio faris Gardantoj de la trezoroj de Sia sepa sfero?« Nek unu komprenema koro aŭ menso inter la saĝuloj kaj instruituloj atentis tiujn ĉi absurdajn asertojn. Tamen kiel klare kaj evidente estas al ĉiu juĝokapabla koro, ke ĉi tiu tiel-nomata instruiteco estas kaj ĉiam estis malaprobita de Tiu, kiu estas la sola vera Dio. Kiel oni povas rigardi la konadon de tiuj sciencoj, tiel malŝatindaj antaŭ la okuloj de la veraj saĝuloj, kiel nepran kondiĉon de la kompreno de la misteroj de la»Mi‘ráj«, dum la Sinjoro de la »Mi‘ráj« mem neniam okupis sian menson per unu sola litero de tiuj limhavaj kaj malkleraj instruoj, kaj neniam makulis sian radiantan koron per iu el tiuj fantaziaj iluzioj? Kiel vere Li diris: »La tuta homa instruiteco migras sur lama aseno, dum la Vero, rajdante sur vento, kuras sagrapide tra la spaco.« Je la justa Dio! Kiu deziras esplori la misteron de tiu »Mi‘ráj,« kaj soifas guton el tiu oceano, se lia koro jam estas makulita per la polvo de tiuj instruoj, devas nepre senpolvigi kaj purigi ĝin, antaŭ ol povos en ĝi respeguliĝi la lumo de tiu mistero.

 

bottom of page