top of page

 El vikipedio:

 

La "Libro de Certeco" (arabe : كتاب الإيقان, -Kitáb-i-Íqán - kaj perse : كتاب ايقان, t.e. ) estas unu el la multaj verkoj sanktaj al la Bahaa Kredo.

 

 

Fono

Tiu ĉi libro estis verkita parte en la persa kaj parte en la araba de Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo, en januaro 1861 [1].Bahá'u'lláh loĝis tiutempe kiel ekzilito en Bagdado, tiama parto de la Otomana imperio. Bahá'u'lláh asertis, ke Li ricevis Sian revelacion fine de 1852 dum Sia malliberigo en la subtera karceraĉo de Tehrano nomita Síyáh-Chál (t.e. la "Nigra Truo"), sed Li ankoraŭ ne malkaŝe deklaris Sian mision. Aludoj al Lia propra rango, do, aperas nur en vualita formo. Tiu ĉi libro estas respondo al la demandoj faritaj de la patrin-flanka onklo de la Báb, rilate al la valideco de la Afero de la Báb, kaj estis verkita dum du tagoj kaj noktoj.

Ĝi estas la plej grava teologia verko de Bahá'u'lláh, kaj tiel, de la Bahaa Kredo. Ĝi estas iame aludita kiel la plenigo de la Persa Bajano.

 

Historio

La onklo de la Báb estis mirigita, aŭdinte ke la Promesito de Islamo estis sia propra nevo. Kiam li aŭdis, ke tio estis la sama protesto de la onklo de la profeto de Islamo, li maltrankviliĝis kaj decidis traesplori la aferon. La demandoj, kiujn li sendis, rilatis al la pruvoj de la apero de la promesito.

Enhavo de la Libro

La libro estas dividita en du partojn: la unua parto traktas la fundamentan principon, ke dia revelacio estas progresema, kaj ke religioj devenas de unu fonto; ĉiuj grandaj religioj agnoskas la antaŭajn kaj, ofte uzante vualitajn terminojn, profetas la alvenon de la sekvonta. Pro tio, ke la demandanto estis islamano, Bahá'u'lláh uzis versojn de la Biblio por montri kiamaniere kristano povus interpreti siajn proprajn skribojn per alegoriaj terminoj kaj povus rekoni la novan diepokon. Konsiderante tion, oni povus ankaŭ uzi la saman metodon de interpretado por ke islamano rekonu la validecon de la pretendoj de la Báb. La dua kaj la plej granda parto de la libro traktas specifajn pruvojn, kaj teologiaj kaj logikaj, de la misio de la Báb. (Unu el la plej-konataj kaj plej-ŝatataj versoj de tiu ĉi parto estas konata kiel la "Epistolo de la Vera Serĉanto".)

Kitab-i-Iqan, Libro de Certeco

bottom of page