top of page

 101 Kaj se la servanto supreniras al pli altaj altecoj, li lasas ĉi tiun mortan mondon de la
polvo kaj strebas por leviĝi ĝis la ĉiela loĝejo, tiam li iros de ĉi urbo al la Urbo de la
Absoluta Nenieco, tio estas, morti al la memo kaj vivi en Dio. En ĉi tiu etapo, ĉi ekzaltega
ĉambro, ĉi vojaĝo de la tuta nuligado de la memo, la piediranto forgesas sian animon, sian
spiriton, sian korpon kaj eĉ sian eston mem, mergiĝas en la maron de la nenieco kaj vivas en
la tero kiel nemenciindulo. Ankaŭ ne troviĝas signo pri lia ekzisto, ĉar li malaperis de la
regno de la videblo kaj atingis la pintojn de la estingado de la memo”.


102 Se Ni revelacius la misterojn de ĉi tiu urbo, la regnoj de la koroj de la homoj estus
renversitaj en la intenseco de ilia sopiro de ĉi granda pozicio. Ĉar ĉi tiu estas la pozicio en
kiu malkaŝiĝas, al la sincera amanto, la brilaj gloroj de la Bonamato, kaj la brilantaj lumoj
de la Amiko verŝiĝas en la koro senigita, kiu estas konsekrita al Li.


103 Kiel povas vera amanto plue ekzisti kiam jam malkaŝiĝis la brilegaj gloroj de la
Bonamato? Kiel povas la ombro plue ekzisti kiam jam brilis la suno? Kiel povas devota koro
esti io antaŭ la ekzistado de la Celo de ĝia devoteco? Ne, je Tiu en Kies mano estas mia
animo! En ĉi tiu kondiĉo, la kompleta humileco de la serĉanto kaj lia tuta malapero antaŭ la
Kreinto estos tiaj ke, se li serĉus tra Oriento kaj Okcidento, kaj transirus terojn kaj marojn,
montojn kaj valojn, li ne trovus spuron de sia propra memo, nek de ajna animo.


104 Laŭdata estu Dio! Se ne estus pro la timo al la Nimrod de la tiraneco kaj la protekto de
la Abrahamo de la justeco, Mi revelacius al vi tion, kio, se vi forlasus la memon kaj la
deziron, ebligus al vi malhavi ion alian kaj alproksimiĝi al ĉi urbo. Tamen, estu pacienca ĝis
la momento kiam Dio estos proklaminta Lian Aferon. Certe, Li senmezure rekompencas
tiujn, kiuj eltenas kun paciencolxiv. Inhalu do, la bonodorajn parfumojn de la spirito el la
vestoj de la kaŝitaj signifoj, kaj diru: “Ho vi, kiuj estas mergitaj en la oceano de la nuligado
de la memo! Rapidiĝu por eniri en la Urbon de la Senmorteco”. Kaj ni ekkrias: “Certe ni
estas de Dio, kaj al Li ni revenos”lxv.


105 El ĉi tiu tre majesta kaj altega pozicio kaj el ĉi tiu sublima kaj glorega stacio, la serĉanto
eniras en la Urbon de la Senmorteco por eterne loĝi en ĝi. En ĉi tiu etapo li sin rigardas
establita en la trono de la sendependeco kaj en la sidejo de la ekzaltiĝo. Tiam li komprenos la
signifon de tio, kion antikve oni revelaciis pri la tago "kiam Dio riĉigos ĉiujn per Lia
abundeco”lxvi. Feliĉaj kiuj atingis ĉi etapon kaj trinkis ĝis la satiĝo de ĉi neĝblanka kaliko
antaŭ ĉi tiu Karmezina Sojlo.


106 En ĉi tiu vojaĝo, post mergiĝo en la oceano de la senmorteco, por liberigi sian koron de
la inklino al ĉio krom Li kaj post atingado de la plej altaj pintoj de la eterna vivo, la serĉanto
ne vidos ajnan neniigon, nek por si nek por ajna alia animo. Li trinkos el la kaliko de la
senmorteco, paŝos sur lia tero, ŝvebos en lia atmosfero, rilatiĝos kun kiuj estas liaj
personigoj, manĝos el la nepereaj kaj nekorupteblaj fruktoj de la arbo de la eterneco kaj por
ĉiam kalkuliĝos inter la loĝantoj de la eterna regno en la altaj altecoj de la semorteco.


107 Ĉio, kio ekzistas en ĉi tiu urbo vere pluekzistos kaj neniam pereos. Se, kun la permeso
de Dio, vi eniras en ĉi subliman kaj ekzaltitan ĝardenon, vi trovos ke la suno troviĝas en sia
tagmeza gloro, ĝi neniam subiras aŭ eklipsiĝas. Same okazas kun ĝia luno, ĝia firmamento,
ĝiaj steloj, arboj kaj oceanoj, kaj kun ĉio, kio apartenas al ĉi loko aŭ ekzistis tie. Je la sola
Dio! Se Mi rakontus, de nun ĝis la fino kiu ne havas finon, ĝiajn mirindajn atributojn,
neniam elĉerpiĝus la amo kiun Mia koro sentas por ĉi tiu urbo sankta kaj eterna. Tamen,
Mi metos finon al Mia temo pro la mallongeco de la tempo, kaj pro la nepacienca esploranto,
kaj pro tio, ke ĉi tiuj sekretoj ne disvastiĝos malferme krom kun la permeso de Dio, la
Ĉiopova, la Plejpotenca.


108 Post mallonge la kredantoj vidos, en la tago de la lasta Resurekto, Tiun, Kiun Dio
manifestiĝos malsupreniri kun ĉi tiu urbo el la ĉielo de la Nevideblo, kune kun la akompano
de Liaj anĝeloj kaj favoratoj. Granda, do, estas la feliĉeco de kiu atingos Lian ĉeeston kaj
kontemplos Lian vizaĝon. Ĉiuj, certe, havas ĉi tiun esperon kaj ni ekkrias: “Laŭdata estu Li,
ĉar certe tio estas la Eterna Vero kaj al Li ni revenos!”


109 Sciu, cetere, ke se iu, kiu estas atinginta ĉi poziciojn kaj estas entrepreninta ĉi vojaĝojn
falas en la fierecon kaj la arogantecon, en tiu sama momento li reduktiĝos al la nenieco kaj
revenos al la unua paŝo sen rimarki tion. Efektive, kiuj serĉas Lin kaj sopiras Lin en ĉi
vojaĝoj estas konataj per tiu ĉi signo: ili estas humilaj antaŭ kiuj kredis je Dio kaj je Liaj
versikloj, ili estas modestaj antaŭ kiuj alproksimiĝis al Li kaj antaŭ la Manifestiĝoj de Lia
Beleco, kaj ili kliniĝos en submetiĝo antaŭ kiuj estas firme establitaj en la sublimaj altecoj de
la Afero de Dio kaj antaŭ Lia grandeco.


110 Ĉar, se ili atingus la lastan celon de ilia serĉado de Dio kaj atingus Lin, ili estus nur
atingintaj ĉi loĝejon kiu estis starigita en siaj propraj koroj. Kiel do, ili povus iam esperi
supreniri al regnoj kiuj ne estis destinitaj, nek kreitaj por ilia pozicio? Eĉ pli, kvankam ili
vojaĝas de eterno al eterno, ili neniam atingos Tiun, Kiu estas la intima Koro de la ekzistado
kaj la Akso de la tuta kreo, Tiu en Kies dekstro fluas la maroj de la grandeco, en Kies
maldekstro kuras la riveroj de la potenco kaj Kies kortego neniu povas iam ajn, esperi
atingi, des malpli Lian propran loĝejon! Ĉar Li loĝas en la arkeo de la fajro, rapide kuras en
la sfero de la fajro, tra la oceano de la fajro, kaj moviĝas en la atmosfero de la fajro. Kiel
povas tiu, kiu estis formita el kontraŭaj elementoj atingi eniri aŭ eĉ alproksimiĝi al ĉi fajro?
Se li tion farus, li estus tuj konsumita.


111 Sciu, cetere, ke se tranĉiĝus la ŝnuro de la helpo kiu kunigas ĉi tiun potencan Akson
kun la loĝantoj de la tero kaj la ĉielo, sendube ĉiuj pereus. Granda Dio! Kiel povas la humila
polvo iam ajn atingi Tiun, Kiu estas la Sinjoro de la sinjoroj? Nemezureble ekzaltita estas
Dio super tio, kion ili konceptis en siaj koroj kaj ege glorata preter tio, kion ili atribuas al Li.

 

112 Sendube, la serĉanto atingas pozicion en kiu, tio kio estis destinita al li, ne konas
limojn. La fajro de la amo brulas en lia koro tiele ke ĝi forprenas de lia pugno la rimenojn de
la retenado. Ĉiumomente pliiĝas la amo je lia Sinjoro kaj proksimigas lin pli kaj pli al sia
Kreinto, tiel, ke se lia Sinjoro estus en la oriento de la proksimeco kaj li loĝas en la okcidento
de la malproksimeco kaj posedas la tutan oron kaj rubenojn de la tero kaj la ĉielo, li forlasus
ĉion kaj kuregus al la lando de la Dezirato. Kaj se vi trovus ke li estas alimaniere, sciu ke
sendube tiu homo estas mensogema trompinto. Certe, ĉiuj ni apartenas al Tiu, Kiun Dio
manifestos en la estonta Resurekto, kaj per Li ni povos denove leviĝi al la vivo.

 

113 En ĉi tagoj, kiam Ni ne flanktiris la vualojn kiuj kaŝigas la vizaĝon de la Afero de Dio,
nek diskonigis al la homoj la fruktojn kiuj kreskas el ĉi pozicioj pri kiuj Ni estis
malpermesitaj priskribi, vi vidas ilin ebriaj pro la neglektado. Male, se revelaciiĝus al la
homoj la gloro de ĉi pozicio eĉ laŭ la mezuro de la trueto de kudrilo, vi vidus ilin
kunvenintaj antaŭ la sojlo de la dia kompato, haste venantaj el ĉiuj flankoj por atingi la
kortegon de la proksimeco situanta en la regnoj de la dia gloro. Tamen, Ni kaŝis ĝin, tiel,
kiel Ni menciis, por ke distingiĝu la kredantoj de la nekredantoj, kaj kiuj turniĝas al Dio
povu diferenciĝi de kiuj apartiĝas. Certe Mi proklamas: “Ne estas potenco, nek forto krom
en Dio, la Helpo en danĝero, la Mem-ekzistanta”.

 

114 Ekde ĉi tiu etapo la piediranto supreniras al Urbo kiu ne havas nomon aŭ priskribon,
kie ne aŭdiĝas sono aŭ mencio. Tie fluas la oceanoj de la eterneco, dum ĉi tiu urbo mem
ĝiras ĉirkaŭ la sidejo de la eterneco. Tie la suno de la Nevidebla splende brilas super la
horizonto de la Nevidebla, suno kiu havas siajn proprajn ĉielojn kaj lunojn, kiuj kundividas
ĝian lumon kaj leviĝas kaj staras super la oceano de la Nevidebla. Mi neniam esperos
instrui eĉ guton da tio, kio tie estis dekretita, ĉar neniu estas informita pri ĝiaj misteroj
krom Dio, Lia Kreinto kaj Farinto, kaj Liaj Manifestiĝoj.


115 Sciu, cetere, ke kiam Ni entreprenis malkaŝi ĉi vortojn kaj transdonis kelkajn el ili per
skribado, estis Nia intenco klarigi por via eminenteco, per la dolĉa akĉento de la benatoj kaj
favoratoj de Dio, ĉion, kion Ni antaŭe menciis pri la vortoj de la Profetoj kaj la eldiroj de la
Mesaĝistoj. Tamen, la tempo mankis kaj la vojaĝanto kiu venis el via ĉeesto estis premata de
urĝo kaj avidis reveni. Tial Ni mallongigis Nian diskurson, kontentiĝante Nin kun tio ĉi,
sen kompletigi la priskribon de ĉi etapoj laŭ deca kaj konvena maniero. Efektive, Ni
preterlasis la priskribon de la ĉefaj urboj kaj de gravaj etapoj. Tiom premata de urĝo estis la
sendito ke Ni eĉ flankenlasis la mencion pri la du ekzaltitaj vojaĝoj de la Rezignacio kaj la
Kontenteco.


116 Tamen, se via eminenteco pripensas ĉi mallongajn klarigojn, sendube vi akiros ĉiun
konon, atingos la Celon de ĉiu scio kaj ekkrios: “Ĉi tiuj vortoj sufiĉas por la tuta kreo
videbla kaj nevidebla!”.


117 Eĉ tiel, se la fajro de la amo brulas en via animo, vi demandos: “Ĉu estas akoraŭ plie?lxvii
“Kaj Ni diras: “Laŭdata estu Dio, Sinjoro de la mondoj!”

bottom of page