top of page

         

Je la nomo de l'Sinjoro de l'Esprimado, la Potenculo

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 1 : Ho vi kiujn havas mensojn por scii kaj orelojn por aŭskulti ! Δ

La unua alvoko de l' Amato estas ĉi tiu: Ho mistika najtingalo ! Restu nenie krom en la rozĝardeno de la Spirito. Ho mesaĝisto de la Salomono de amo ! Serĉu nenian ŝirmejon krom en la Ŝeba de la Bonamato, kaj ho senmortema fenikso ! Loĝu nenie krom sur la monto de l'fideleco. Tie estas via loĝejo, se per la flugiloj de via animo vi soras al la regno senlima kaj vi klopodas atingi vian celon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 2 : Ho filo de l'spirito ! Δ

La birdo serĉas sian neston ; la najtingalo la ĉarmon de la rozo ; dum tiuj birdoj, la koroj de la homoj, kontentaj pri forpasanta polvo, devojiĝis for de sia eterna nesto, kaj kun la okuloj rigardantaj la koton de neglektemo, ili seniĝis je la gloro de l'dia ĉeesto. Ve ! Kiel strange kaj mizere ; pro nura taspleno ili deflankiĝis for de la ondegantaj maroj de l' Plejaltulo kaj restis for de la plej brilanta horizonto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 3 : Ho amiko ! Δ

En la ĝardenon de via koro plantu nenion krom la rozo de la amo, kaj for de la najtingalo de la korinklino kaj deziro ne malstreĉu vian tenadon. Alte taksu la kunestecon de la justuloj kaj evitu ĉian kontaktiĝon kun la malpiuloj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 4 : Ho filo de l'justeco ! Δ

Kien povas iri amanto se ne al la lando de sia amatino ? Kaj kiu serĉanto trovas ripozon for de sia kordeziro ? Por la vera amanto reunuiĝo estas vivo kaj disiĝo estas morto. Lia brusto seniĝas je pacienco kaj lia koro ne sentas pacon. Miriadojn da vivoj li rezignus por rapidi al la loĝejo de sia amatino.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 5 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Vere Mi diras al vi : el ĉiuj homoj la plej neglektema estas tiu, kiu disputas senutila kaj  strebas elstariĝi super la fratoj. Diru, ho fratoj ! Agoj kaj ne vortoj, estu via ornamaĵo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 6 : Ho filo de la tero ! Δ

Sciu vere, tiu koro, en kiu restas la plej eta signo de envio, neniam atingos Mian eternan regionon, nek ĝi enspiros la dolĉan aromojn de pureco, kiuj emanas el Mia regno de sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 7 : Ho filo de la amo ! Δ

Vi estas nur unu paŝon for de la gloraj ĉielaj altecoj kaj de la paradiza arbo de la amo. Faru vi unu paŝon, kaj per la sekvanta antaŭeniru en la senmortan regnon kaj eniru la pavilonon de la eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de gloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 8 : Ho filo de l'gloro ! Δ

Rapidegu sur la pado de sankteco, kaj eniru en la ĉielon de komunio kun Mi. Purigu vian koron per la polurilo de la spirito, kaj hastu al la kortego de l'Plejaltulo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 9 : Ho forflugema ombro ! Δ

Preterigu la malaltajn etapojn de dubo, kaj leviĝu al la ekzaltaj altecoj de l' certeco. Malfermu la okulojn de la vero por ke vi vidu la senvualitan Belecon, kaj vi ekkriu : Sanktigata estu la Eternulo, la plej eminenta el ĉiuj kreantoj !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 10 : Ho filo de l'deziro ! Δ

Aŭskultu ĉi tion : la mortemaj okuloj neniam rekonos la ĉiamdaŭran belecon, nek la senviva koro ĝojos pro io krom la velkinta floro. Ĉar similaĵo similaĵon serĉas kaj ĝojas en kunesto kun sia speco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 11 : Ho filo de la polvo ! Δ

Blindigu viajn okulojn, por ke vi kontemplu Mian belecon ; ŝtopu viajn orelojn, por ke vi aŭskultu la dolĉan melodion de Mia voĉo ; malplenigu vin je ĉia sciado, por ke vi povu partopreni en Mia sciado ; kaj sanktigu vin je riĉaĵoj, por ke vi povu obteni daŭrantan parton de la oceano de Mia eterna riĉeco. Blindigu viajn okulojn, tio estas, al ĉio krom al Mia beleco ; ŝtopu viajn orelojn al ĉio krom al Mia vorto ; malplenigu vin je ĉia sciado krom je la sciado pri Mi ; por ke per klara vido, pura koro kaj atenta orelo vi povu eniri en la kortegon de Mia sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 12 : Ho posedanto de du vidsensoj ! Δ

Fermu unu okulon kaj malfermu la alian. Fermu unu antaŭ la mondo kaj ĉio, kio en ĝi estas, kaj malfermu la alian antaŭ la sankta beleco de la Amato.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 13 : Ho Miaj filoj ! Δ

Mi timas, por ke, seniĝintaj je la melodio de la ĉiela kolombo, vi sinkados en la ombrojn de la totala perdiĝo, kaj neniam ajn vidintaj la belecon de la rozo, vi retroiros al la akvo kaj la argilo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 14 : Ho amikoj ! Δ

Ne forlasu la ĉiamdaŭran belecon pro mortanta beleco, nek inklinu vian koron al ĉi tiu mortema mondo de polvo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 15 : Ho filo de l'spirito ! Δ

Alvenas la tempo kiam la najtingalo de santeco ne plu malkovros la intimajn misterojn kaj vi ĉiuj estos senigitaj je la ĉiela melodio kaj je la voĉo devenanta de la alto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 16 : Ho esenco de la neglektemo ! Δ

Miriadoj da mistikaj langoj esprimas sin per unu voĉo , kaj miriadoj da kaŝitaj misteroj estas revelacitaj per unu sola melodio ; sed, ho ve ! Ne ekzistas orelo por aŭskulti nek koro por kompreni.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 17 : Ho kunuloj ! Δ

La pordoj al la Senlimeco staras plene malfermaj kaj la loĝejo de l'Amato estas ornamita per la sango de la amantoj, tamen ĉiuj krom nur kelkaj restas seniĝintaj je ĉi tiu ĉiela urbo, kaj eĉ el ĉi tiuj malmultaj neniu krom la plej eta manpleno troviĝas kun pura koro kaj sanktigita spirito.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 18 : Ho loĝantoj en la plej supera paradizo ! Δ

Proklamu al la filoj de la certeco, ke en la regnoj de sankteco, proksime al la ĉiela paradizo, aperas nova ĝardeno, ĉirkaŭ kiu rondiras la enloĝantoj de la regno de la alto kaj la senmortaj loĝantoj de la ekzaltita paradizo. Strebu, do, por ke vi atingu tion rangon, por ke vi solvu la misterojn de la amo elde ĝiaj anemonoj kaj vi lernu la sekreton de la dia kaj perfekta saĝeco elde ĝiaj perfektaj fruktoj. Konsolitaj estas la okuloj de tiuj, kiuj eniras kaj loĝas tie !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 19 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Ĉu vi forgesis tiun veran kaj radiantan matenon, kiam en tiuj sanktaj kaj benitaj ĉirkaŭaĵoj vi ĉiuj kuniĝis antaŭ Mi, sub la ombro de la arbo de la vivo, kiu estas plantita en la tutglora paradizo ? Timfrapitaj vi aŭskultis dum Mi eldiris la jenajn tri sanktegajn vortojn : Ho amikoj ! Ne preferu vian volon al la Mia, neniam deziru tion, kion Mi ne deziras por vi, kaj ne proksimiĝu al Mi kun senvivaj koroj makulitaj per mondaj deziroj kaj avidecoj. Se vi nur sanktigus viajn animojn, je ĉi tiu horo vi memorus tiun lokon kaj tiujn ĉirkaŭaĵojn, kaj la vero de Mia eldiro evidentiĝus al vi.

En la oka de la plej sanktaj linioj, en la kvina Tabelo de Paradizo, Li diras :

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 20 : Ho vi, kiuj kuŝas kiel mortintoj sur la kampo de neglektemo!

Jarcentoj forpasis kaj viaj karegaj vivoj estas preskaŭ finitaj, tamen eĉ ne unu sola elspiro de pureco atingis Nian kortegon de sankteco elde vi. Kvankam mergitaj en la oceano de  nekredemo, tamen per viaj lipoj vi konfesas la unikan kaj veran kredon de Dio. Tiun, kiun Mi abomenas, vi amas, kaj el Mia malamiko vi faris amikon. Malgraŭe, vi iradas sur Mia tero vantaj kaj memkontentaj, ne atentante ke Mia tero laciĝas pri vi kaj ke ĉio en ĝi evitas vin. Se vi nur malfermus viajn okulojn, vi vere preferus miriadon da afliktoj ol ĉi tiu ĝojo, kaj vi konsiderus la morton mem pli bona ol ĉi tiu vivo. Δ

IEl la persa lingvo 1-20 

bottom of page