top of page

  kaj dispelos la dubon por trovi la certecon, kaj turniĝos el la obskuraj aludoj al la lumo de
gvido de la timo al Dio. Malfermiĝos lia interna vido kaj intime konversacios kun la
Bonamato; li malfermos la pordon de la vero kaj la pieco, kaj fermos la pordojn de la vanaj
imagoj. En ĉi etapo li kontentiĝas kun la dekreto de Dio, en la milito vidas pacon, kaj trovas
en la morto la sekretojn de la eterna vivo. Kun internaj kaj eksteraj okuloj li atestas la
misterojn de la resurekto en la regnoj de la kreitaĵoj kaj en la animoj de la homoj, kaj
purigata lia koro, li komprenas la dian saĝon en la senfinaj Manifestiĝoj de Dio. En la
oceano li distingas guton, kaj guto kontemplas la sekretojn, kiujn la maro gardas.
Fendu la koron de la atomo, kaj rigardu en ĝi.


Vi trovos la sunon!xix


En ĉi Valo, la vaganto vidas nenion krom la klara providenco de la verkoj de la Vera,
dirante ĉiumomente: "Vi ne povas vidi iun ajn mankon en la kreo de la Dio de Kompato.
Rigardu denove. Ĉu vi povas vidi eĉ unu mankon?"xx


Li perceptas justecon en la maljusteco, kaj en la maljusteco, gracon. En la ignorado li trovas
kaŝite multajn konojn kaj, manifestite en la kono, sennombrajn saĝojn. Li rompas la kaĝon
de la korpo kaj de la pasioj kaj asociiĝas kun la popoloj de la senmorta regno. Li supreniras
sur la ŝtupoj de la interna vero kaj hastas al la ĉielo de profunda signifo. Li vojaĝas en la
arkeo de “Ni montras niajn signojn en la regionoj kaj en ili mem"xxi, kaj li navigas sur la
maro de "ĝis klariĝos por ili, ke ĝi (ĉi Libro) estas la vero"xxii. Kaj se li renkontus la
maljustecon, li havos paciencon, kaj konfrontante la koleron, li manifestos amon.
Iam estis amanto kiu dum pluraj jaroj suspiris pro la disiĝo de sia amatino kaj sin
konsumadis en la faro de la malproksimeco. Sub la imperio de la amo lia koro restis
malplena de pacienco kaj lia korpo laca de sia spirito; por li la vivo estis moko sen ŝi kaj la
tempo konsumadis lin. Multaj estis la tagoj kiam, sopirante pri ŝi, li ne trovis mildigon kaj
multaj estis la noktoj, kiam lia doloro pro ŝi sendormigis lin; lia korpo eluzadis pro suspiroj,
la vundo de lia koro konvertis lin en krion de doloro. Li estus doninta mil vivojn pro unu
guto en la kaliko de ŝia ĉeesto, sed tio ne helpis lin. La kuracistoj ne trovis resanigilon, kaj
liaj kamaradoj evitis lian akompanon; certe la kuracistoj ne konas la medicinon por
malsanuloj je amo, krom se la favoro de la amato savus lin.


Fine la arbo de la sopiro generis frukton de la desperado kaj la fajro de lia espero reduktiĝis
al cindroj. Unu nokto, sen povi plu vivi, li eliris el la hejmo kaj direktiĝis al la placo. Subite
gardisto sekvis lin. Persekutita de la gardisto, li ekkuris. Tiam aliaj kuniĝis al ĉi tiu
fermante ĉiujn vojojn al la sufokito. Ekkriante, la malfeliĉulo kuris tien kaj reen lamentante
sin, "Verŝajne ĉi gardisto kiu min persekutas tiel rapide estas 'Izrá'íl, mia anĝelo de la
morto; aŭ li estas tirano kiu volas damaĝi min". Liaj piedoj subtenis lin, unu sangante pro
la sagoj de la amo, dum lia koro lamentadis. Tiam li venis ĝis la muro de iu ĝardeno kaj
grimpis ĝin kun nerakontebla doloro, ĉar ĝi estis tre alta; kaj forgesante pri sia vivo li sin
forĵetis al la ĝardeno.


Kaj tie li vidis sian amatinon, kiu kun lampo en mano, estis serĉanta ringon kiun ŝi perdis.
Kiam la amanto el submetita koro vidis sian amatinon, li spiris kaj levante siajn manojn en
preĝo, ekkriis: "Ho Dio! Donu gloron, riĉecon kaj longan vivon al la gardisto, ĉar li estis
Gabrielo, kiu gvidis ĉi tiun malriĉulon, aŭ estis Isráfíl, kiu donis vivon al ĉi tiu
malfeliĉulo".


Fakte, liaj vortoj estis veraj, ĉar li trovis multe da sekreta justeco en ĉi tiu laŭŝajna tiraneco
de la gardisto, kaj vidis kiom da kompato kaŝite kuŝis malantaŭ la vualo. En sia kolero, la
gardisto gvidis tiun soifanton en la dezerto de la amo, al la oceano de sia amato kaj lumigis
la nokton de la malĉeesto per la lumo de la renkonto. Li lanĉis tiun, kiu estis malproksima al
la ĝardeno de la proksimeco kaj gvidis suferantan animon al la kuracisto de la koro.
Nu, se la amanto estus vidinta, ekde la komenco li estus beninta la gardiston kaj estus
peteginta al li kaj estus vidinta justecon en tiu tiraneco; sed estante vualita la fino, en la
komenco li eklamentis kaj plendis. Sed kiuj iradas en la ĝardenoj de la scio, ĉar ili vidas la
finon en la komenco, ili vidas pacon en la milito kaj en la kolero, amikecon.


Tia estas la pozicio de la vagantoj en ĉi Valo. Sed kiuj estas en la superaj Valoj vidas la
komencon kaj la finon kiel nur unu. Eĉ plie, ili vidas nek komencon nek finon, kaj ne atestas
pri "unua", nek "lasta"xxiii. Kiuj loĝas en la senmorta urbo, loĝantoj de la verda ĝardeno, eĉ
ne vidas "unuan" aŭ "lastan". Ili fuĝas de ĉio unua kaj malakceptas ĉion, kio estas lasta.
Ĉar ili jam preterpasis ĉiujn mondojn de la nomoj kaj forkuris trans la mondoj de la
atributoj tiel rapide kiel fulmo. Pro tio oni diras: "la Aboluta Unueco ekzkluzivas ĉiujn
atributojn"xxiv. Kaj ili faris sian loĝejon en la ombro de la Esenco.


Tial, rilate al tio ĉi, Khájih 'Abdu'lláhxxv -ke Dio la Plejalta sanktigu vian amatan spiritonsubtile
eksplikis kaj parolis kun elokvento pri la signifo de la versiklo: "Gvidu nin sur la
rektan vojon"xxvi. Kio estas: "Montru al ni la rektan vojon, tio estas, honorigu nin per la
amo de via Esenco, por ke ni estu liberaj turniĝi al ni mem kaj al ĉio, kio ne estu Vi, kaj ni
iĝu tute Viaj, koni nur Vin, kaj vidi nur Vin kaj pensi pri neniu krom pri Vi".


Plie, ili leviĝas eĉ super ĉi tiu pozicio. Pro kio oni diras:
La amo estas vualo inter la amanto kaj la amato; Sed ne estas permesata al mi plu diri.xxvii
Je ĉi tiu horo, la tagiĝo de la scio eklumis kaj estingiĝas la lampoj de la piedirado kaj la
sencela vagado.xxviii


Ĉi tio estis vualita al Moseo malgraŭ Lia tuta forto kaj lumo; Tiam vi, kiu eĉ flugilojn ne
havas, ne intencu flugixxix. Se vi estas homo de komuneco kaj preĝo, ekflugu per flugiloj de la
helpo venanta de Sanktaj Animoj, por ke vi povu kontempli la misterojn de la Amiko kaj
atingi la lumojn de la Bonamato. "Vere, Ni estas de Dio kaj al Li ni revenos"xxx.
Post transirado de la Valo de la scio, kiu estas la lasta stacio de la limigo, la vaganto atingas
la:

 Valon de la Scio

bottom of page