top of page

 

21

Ĉar la komentintoj de la Korano kaj tiuj, kiuj sekvis ĝian literon, miskomprenis la internan sencon de la vortoj de Dio kaj ne konceptis ilian esencan signifon, ili penis elmontri, ke, konforme al la reguloj de la gramatiko, kiomfoje la esprimo »idhá« (signifanta »se« aŭ »kiam« ) antaŭdiras pasintan tempon, ĝi ĉiam rilatas al la estonteco. Poste ili estis en grandega embaraso, penante klarigi tiujn versojn de la Libro, kie la citita vorto ne estis uzita. Kiel Li revelaciis: <#Qur'an_50÷20> »Kaj aŭdiĝis sonego de trumpeto – jen estas la minacita Tago! Kaj ĉiu animo estas vokita al kalkulo, kaj kun ĝi instiginto kaj atestanto.«[79] Klariginte tiujn ĉi kaj similajn versojn, ili argumentis, ke la esprimo »idhá« estas subkomprenata. En aliaj ekzemploj ili vane kontraŭparolis, dirante, ke ĉar la Tago de Juĝo estas neevitebla, tial oni parolas pri ĝi kiel pri okazo ne de la estonteco, sed de la pasinteco. Kiel vana estas ilia sofistado! Kiel bedaŭrinda estas ilia blindeco! Ili rifuzas rekoni la vokon de trumpeto, kiu laŭ teksto tiel klare eksonegis pro la Revelacio de Mahometo. Ili senigas sin de la reviviga Spirito de Dio, kiu ĝin blovas, kaj malsaĝe esperas ekaŭdi trumptesono de Servaŕo de Dio, kiu estas nur unu el Liaj servantoj! Ĉu al la Serafo mem, la anĝelo de la Tago de Juĝo, kaj al liaj similuloj Mahometo ne ordonadis per siaj sanktaj paroloj? Diru! Kiel! Ĉu tion, kio estas por vi bona, vi interŝanĝas por tio, kio estas malbona? Malinda estas tio, kion vi false interŝanĝis! Sendube vi estas popolo malnobla, en plorinda mizero.

22

Ne, la »trumpeto« signifas la trumpetvokon de la Mahometa Revelacio, kiu estis senigita en la mezo de la universo, kaj la »renaskiĝo« signifas Lian propran leviĝon, celantan proklami la Aferon de Dio. Li ordonis al erarantoj kaj obstinuloj leviĝi kaj forlosi la tombojn de siaj korpoj. Li vestis ilin per la belega robo de kredo kaj revivigis ilin per la spiro de nova kaj mirinda vivo. Tial en la horo, kiam Mahometo, tiu dia Belo, intencis senvualigi unu el la misteroj, kaŝitaj en la simbolaj esprimoj »renaskiĝo«, »juĝo«, »paradizo« kaj »infero«, aŭdiĝis Gabrielo, la Voĉo de Inspiro, diranta: »Baldaŭ ili skuos siajn kapojn al Vi kaj diros: ‘Kiam tio okazos?’ Diru: ‘Eble ĝi estas proksima.’«[80] La subsignifo de tiu ĉi verso sola estas sufiĉa por la popoloj de la mondo, se ili konsideros ĝin en siaj koroj.

23

Favorema Dio! Kiel malproksimen tiu popolo flankiĝis de la vojo de Dio! Kvankam la Tago de Renaskiĝo estis veninta en la mondon per la Revelacio de Mahometo, kvankam Lia lumo kaj signoj ekĉirkaŭis la teron kaj ĉion, kio estas sur ĝi, tamen tiu popolo insultis Lin, fordonis sin al tiuj idoloj, kiujn elpensis, en sia vanta kaj sensenca imago, la religiaj gvidantoj de tiu tempo kaj senigis sin de la lumo de la ĉiela favoro kaj de la pluvoj de la dia kompatemo. Vere, mizera skarabo neniam povas flari la aromon de sankteco, kaj vesperto de mallumo neniam povas rigardi la brilon de la suno.

24

Tiaj aferoj okazadis en la tagoj de ĉiu Malkaŝanto de Dio. Kiel Jesuo diris: <#Bible-Joh_3÷7> »Vi devas esti denove naskitaj.«[81] Li diris ankaŭ: <#Bible-Joh_3÷5> »Se homo ne estas naskita de akvo kaj de la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio. <#Bible-Joh_3÷6>Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝis de la Spirito, estas spirito.«[82] La signifo de tiuj ĉi vortoj estas, ke en ĉiu Epoko tiu, kiu estas naskita de la Spirito kaj vivigita per la spiro de la Malkaŝanto de Sankteco, vere apartenas al tiuj, kiuj atingis la »vivon« kaj»renaskiĝon« kaj eniris la »paradizon« de amo de Dio. Kaj kiu ne apartenas al ili, estas kondamnita al »morto« kaj »forŕeto,« al la »fajro« de nekredo kaj al la »kolero« de Dio. En ĉiu sanktaj Skribaŕoj, libroj kaj kronikoj la verdikto de morto, fajro, blindeco, manko de kompreno kaj aŭdokapablo proklamita estis kontraŭ tiuj, kies lipoj neniam tuŝis la mistikan kalikon de la vera kompreno, kaj kies koroj estis senigitaj de la favoro de la Sankta Spirito en siaj tagoj. Kiel estis antaŭe dirite: <#Qur'an_7÷178> »Ili havas korojn, per kiuj ili ne komprenas.«[83]

25

En alia fragmento de la Evangelio estas skribite: »Kaj okazis, ke en unu tago la patro de unu el la disĉiploj de Jesuo mortis. Tiu ĉi disĉiplo, rakontinte al Jesuo pri la morto de sia patro, petis forpermeson, por lin enterigi. Tiam Jesuo, tiu Esenco de Korpureco, respondis, dirante: <#Bible-Luk_9÷60> »Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn«[84]

26

Simile, du homoj el la popolo de Kújih venis al ‘Alí, la Estro de Fideluloj. Unu el ili posedis domon kaj deziris ĝin vendi; la alia intencis ĝin aĉeti. Ili interkonsentis, ke tiu ĉi negoco efektiviĝu kaj la kontrakto estu skribita kun la saĝeco de ‘Alí. Li, la klariganto de la Leĝo de Dio, turnante sin al sia skribisto, diris: »Skribu: Unu mortulo aĉetis de alia mortulo domon. Tiu ĉi domo estas limigita per kvar limoj. Unu turnas sin al la ĉerko, la dua al la tomba arkaŕo, la tria al la Sirát, la kvara aŭ al la paradizo, aŭ al la infero«. Pensu, se la animoj de tiuj du homoj estus vivigitaj per la trumpetvoko de ‘Alí, se ili leviĝus el la tombo de eraro per la potenco de lia amo, la verdikto de morto certe ne estus kontraŭ ili proklamita.

27

En ĉiu tempo kaj epoko la celo de la Profetoj de Dio kaj iliaj elektitoj estis nur konfirmi la spiritan signifon de la esprimoj »vivo«, »renaskiĝo« kaj »juĝo«. Se iu konsiderus eĉ dum momento en sia koro tiun parolon de ‘Alí, li certe malkovrus ĉiujn misterojn, kaŝitajn en la esprimoj »ĉerko«, »tombo«, »Sirát«, »paradizo« kaj »infero«! Sed, ho kiel strange kaj bedaŭrinde! Jen ĉiuj homoj estas malliberigitaj en la tomboj de egoismo, kaj enterigitaj en la plejfunda profundejo de mondaj deziroj! Se vi akirus almenaŭ rosguton el la kristala akvaro de la dia sciado, vi tuj ekkomprenus, ke vera vivo ne estas la vivo de la karno, sed la vivo de la spirito. Ĉar la vivon de la karno kune dividas la homoj kaj la bestoj, dum la vivon de la spirito posedas nur korpuruloj, kiuj trinkis el la oceano de kredo kaj manĝis de la frukto de certeco. Tiu ĉi vivo ne konas morton, kaj la krono de tiu ĉi ekzisto estas senmorteco. Kiel estis dirite: »Kiu estas vera kredanto, vivas same en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta«. Se la »vivo« devus signifi tiun ĉi teran vivon, estas klare, ke morto nepre devas ĝin sekvi.

28

Simile, la enhavo de ĉiuj sanktaj Skribaŕoj prezentos ateston pri tiu alia vero, pri tiu plej glorinda vorto. Plie, la jena verso el la Korano, revalciita pri Hamzih, la »Princo de Martiroj«[85], kaj Abú-Jahl, estas klara pruvo kaj certa atesto pri la vereco de Nia diro: »Ĉu mortulo, kiun Ni revivigis kaj por kiu Ni ordonis lumon, ke li paŝadu kun ĝi inter la homoj, estos egala kun tiu, kies similaŕo estas en mallumo, el kiu li ne eliros?«[86] Tiu ĉi verso malsuprenvenis el la ĉielo de la Plejunua Volo en la tempo, kiam Hamzih estis jam vestita per la sankta mantelo de kredo, kaj Abú-Jahl obstinis neflekseble en sia kontraŭstarado kaj nekredo. El la Fonto de ĉiopovo kaj el la Ŝprucejo de eterna sankteco venis juĝo, kiu donis eternan vivon al Hamzih kaj verdiktis eternan kondamnon por Abú-Jahl. Tio ĉi estis signalo, kiu ekscitis en plej varman flamon la fajrojn de nekredo, brulantajn en la koroj de malfideluloj, kaj instigis ilin malkaŝe malkonfesi Lian veron. Ili kriegis laŭte: »Kiam Hazih mortis? Kiam li estis revivigita? En kiu horo estis donita al li tia vivo?« Ĉar tiuj homoj ne komprenis la signifon de tiuj noblaj paroloj, nek petis klerigon de la aŭtoritataj kraligantoj de la kredo, ke ili verŝu sur ilin ŝprucaŕon el la Kawťľar de la dia sciado, tial tiaj fajroj de malbono estis bruligitaj meze de ili.

29

Hodiaŭ vi vidas, kiel, malgraŭ la radia brilego de la Suno de la dia sciado, ĉiuj homoj, ĉu altaj aŭ malaltaj, sekvis la ekzemplon de tiuj mizeraj malkaŝantoj de la Princo de Mallumo. Ili konstante alvokas ilian helpon por malnodi la komplikaŕojn de sia kredo, kaj, pro manko de sciado, ili prezentas tiajn respondoj, kiuj neniel povas endanĝerigi ilian famon kaj bonstaton. Evidente estas, ke tiuj animoj, malnoblaj kaj mizeraj kiel skarabo, ricevis nenion de la mosk-odoraj ventoj de eterneco, kaj neniam eniris la Riḍvánon de ĉiela ĝojo. Kiel do ili povas transdoni al aliaj la senpereajn aromojn de sankteco? Tian vojon ili iros, kaj tian ili irados eterne. Nur tiuj atingos la konadon de la Vorto de Dio, kiuj direktis sin al Li kaj forturniĝis de la malkaŝantoj de Satano. Tiel Dio konfirmis la leĝon de la tago de Sia Revelacio, kaj enskribis ĝin per la plumo de povo sur mistika Tabuleto, kaŝita sub la vualo de la ĉiela gloro. se vi atentos tiujn ĉi vortojn, se vi konsideros ilian eksteran kaj internan sencon, vi komprenos la signifon de ĉiuj malklaraj problemoj, kiuj en tiu ĉi tago iĝis netranspaŝebla barilo inter la homoj kaj la sciado pri la Tago de Juĝo. Tiam vi havos plu neniajn demandojn, kiuj vin turmentos. Ni ĝoje esperas, ke, laŭ la volo de Dio, vi ne reiros en mizero kaj ankoraŭ soifante de la bordoj de la oceano de l’ dia kompatemo, nek revenos kiel malriĉulo de la senperea Sanktejo de via kordeziro. Vidiĝu nun, kion atingos via serĉado kaj penado.

30

En la rezumo, prezentante tiujn ĉi verojn, Ni celis elmontri la regadon de Tiu, kiu estas Reĝo de reĝoj. Estu justa: ĉu tiu ĉi regado, kiu per eldiro de unu sola vorto evidentigis tian ĉiopenetran influon, potencon kaj tiel timigan majestecon, ĉu tiu ĉi regado estas upera, aŭ ĉu tia estas la monda povo de tiuj reĝoj de la tero, kiuj, malgraŭ zorgado pri siaj subuloj kaj helpado al malriĉuloj, havas certigitan al si nur eksteran kaj paseman fidelecon, dum en la homajn korojn ili inspiras nek amon, nek respekton? Ĉu tiu regado ne venkis, renaskis kaj revivigis per la potenco de unu vorto la tutan mondon? Kiel do! Ĉu mizera polvero povas esti komparita kun Tiu, kiu estas Sinjoro de Sinjoroj? Kiu lango kuraĝos esprimi la senliman diferencon, kiu estas inter ili? Ne, ĉiuj komparoj estus vanaj por atingi la benitan sanktejon de Lia regado. Se homo pripensus, li certe ekkomprenus, ke tiuj eĉ, kiuj estas servantoj ĉe Lia sojlo, regas ĉiujn kreaŕojn! Tio ĉi jam estis vidita kaj estos evidentigita en la estonteco.

31

Ĝi estas nur unu el la signifoj de la spirita regado, kiun Ni klarigis konforme al la kapableco kaj komprenemo de la homoj. Ĉar Li, la Movanto de ĉiuj estaŕoj, tiu glorata Vizaĝo, estas fonto de tiaj potencoj, kiujn nek ĉi tiu Persekutato povas malkaŝi, nek tiuj neindaj homoj povas kompreni. Senlime alta Li estas super la homaj laŭdoj de Lia regado; glora Li estas super tio, kion ili al Li atribuas!

32

Kaj nun konsideru en via koro: Se regado egalvalorus la teran regadon kaj la mondan estrecon, se ĝi signifus subecon kaj esteran obeadon de ĉiuj poploj kaj gentoj de la tero – se ĝi kaŭzus al Liaj amatoj gloron kaj vivadon en paco kaj al Liaj malamikoj humiliĝon kaj turmentojn – tia formo de regado ne estus inda je Dio, la Fonto de ĉia supereco, kies majestecon kaj povon ĉio atestas. Ĉar ĉu vi ne vidas, kiel plejmulto de la homaro estas en la povo de Liaj malamikoj? Ĉu ili ĉiuj ne forturniĝis de la vojo de Lia plaĉo? Ĉu ili ne faris tion, kion Li malpermesis, kaj ne lasis neforite, ne malakceptis kaj kontraŭstaris eĉ tion, kion Li ordonis? Ĉu Liaj amikoj ne estis ĉiam viktimoj de la tiraneco de Liaj kontraŭuloj? Ĉiuj ĉi aferoj estas pli evidentaj, ol eĉ la brilego de tagmeza suno.

33

Sciu do, ho demandanta serĉanto, ke la tera regado estas sen ia valoro kaj ĉiam estos senvalora antaŭ la okuloj de Dio kaj de Liaj Elektitoj. Plie, se ni interpretus la potencon kaj regadon en tia senco, ke ĝi signifas la teran superecon paseman povon, kiel neeble estus al vi klarigi la jenajn versojn: <#Qur'an_37÷173> »Kaj veroe Nia armeo venkos.« [87] <#Qur'an_9÷33> »Ĝoje ili estingus la lumon de Dio per la propraj buŝoj; sed Dio volis perfektigi Sian lumon, kvankam la malfideluloj ĝin abomenas.«[88] »Li estas Reganto, super ĉiuj kreaŕoj.« Simile plejparto de la Korano atestas tiun ĉi veron.

34

Se la vanaj kontraŭparoloj de tiuj malsaĝaj kaj malnoblaj personoj estus veraj, ili ne havus alian alternativon, krom malkonfesi ĉiujn tiujn sanktajn parolojn kaj ĉielajn aludojn. Ĉar sur la tuta tero troviĝus neniu militisto pli eminenta kaj pli proksima al Dio, ol ḥusayn, la filo de ‘Alí, tiel senkompara kaj senegala li estis. »Estis en la mondo neniu, kiu lin egalus aŭ povus esti kun li komparita.« Tamen vi aŭdis certe, kio al li okazis. <#Qur'an_11÷18> »Malbeno de Dio sur la kapojn de la tiranaro!«[89]

35

Se oni interpretus laŭlitere la verson: »Kaj vere  Dia armeo venkos«, evendente estas, ke oni neniel povas ĝin rilatigi al la Elektitoj de Dio kaj Lia armeo, konsiderante, ke ḥusayn, kies heroeco estis klara, kiel la suno, premite kaj subjuĝigite trinkis fine el la kaliko de martireco en Karbilá, en la lando ṭaff. Simile estas kun la sankta verso: <#Qur'an_9÷33> »Ĝoje ili estingus la lumon de Dio per la propraj buŝoj; sed Dio volis perfektigi Sian lumon, kvankam la malfideluloj ĝin abomenas«. Se oni interpretus ĝin laŭlitere, ĝi neniam konformus al la vero. Ĉar en ĉiu epoko la lumo de Dio estis ekstervide sufokita de la poploj de la tero, kaj la Lampoj de Dio estis de ili estingitaj. Kiel do oni povus klarigi la superan regadon de tiuj Lampoj? Kion povus signifi la volo de Dio »perfektigi Sian Lumon?« Kiel jam estis vidite, tiel granda estis la malamikeco de la malfiedeluloj, ke neniu el tiuj diaj Lumportantoj trovis iam lokon por rifuĝi, aŭ gustumis la kalikon de trankvileco. Tiel paze ili estis premataj, ke lasta el la homoj suferigis al tiuj Esencoj de ekzisto kion ajn li volis. Tiujn persekutojn vidis kaj kunagis la popolo. Kiel do tiaj homoj kapablus kompreni kaj klarigi la vortojn de Dio, tiujn versojn de eterna gloro?

36

Sed la senco de tiuj versoj estas alia, oli ili imagis. Ne, la esprimoj “supereco«, “povo«, “aŭtoritato« havas tute alian signifon kaj rangon. Konsideru ekzemple la ĉiopenetran povon de tiuj sangogutoj de ḥusayn, kiuj surŝprucis la teron. Kian superecon kaj povon ricevis la polvo mem pro la sankteco kaj potenco de tiu sango, la potenco reganta la homajn korpojn kaj animojn! Tiel, ke kiu serĉis helpon kontraŭ siaj malsanoj, estis kuracita, tuŝinte la polvon de tiu sankta loko, kaj kiu, volonte gardi sian propraŕon, tenis en sia domo kun absoluta kredo kaj kompreno iom da sankta tero el tiu loko, sekurigis ĉiujn siajn posedaŕojn. Tio estas la eksteraj elaperaŕoj de ĝia potenco. Kaj se Ni renkontus pri ĝiaj kaŝitaj ecoj, ili certe dirus: »Li konsideras vere la polvon kiel la Sinojoron de Sinjoroj, kaj tutue forlasis la religion de Dio.«

37

Plie, voku al via memoro la malhonorajn cirkonstancojn, kiuj akompanis la martirigon de ḥusayn. Rememoru lian solecon – kiel ekstervide troviĝis neniu, por lin helpi,neniu, por preni lian korpon kaj enterigi ĝin. Kaj tamen vidu, kiel multaj estas hodiaŭ tiuj, kiuj en plej malproksimaj anguloj de la tero surmetas la vestojn de pligrimantoj, celante la regionon de lia martirigo, por meti siajn kapojn sur la sojlon de lia tomborestejo! Tia estas la potenco kaj povo de Dio! Tia estas la gloro de Lia regado kaj majesteco!

38

Ne pensu, ke ĉar tiuj aferoj plenumiĝis post la martirigo de ḥusayn, tiu tuta gloro restis por li senprofita. Ĉar tiu sankta animo estas senmorta, vivas la vivon de Dio kaj leĝas en la kaŝejo de ĉiela gloro sur la Sadrih de paradiza unuiĝo. Tiuj Esencoj de ekzisto estas brilaj Ekzemploj de sinofero. Ili fordonadis kaj ĉiam fordonados siajn vivojn, siajn posedaŕojn, siajn animojn kaj spiritojn,ĉion sian sur la vojo de la Plejamato. Neniu stato, kiel ajn glora, povus esti por ili pli dezirinda.Ĉar amantoj deziras nenion, krom kontenteco de sia Amato, kaj havas nenian celon, krom unuiĝo kun Li.

39

Se Ni volus transdoni al vi lumbrileton el la misteroj de la martireco de ḥusayn kaj malkaŝi al vi ĝiajn fruktojn, tiuj ĉi paĝoj neniam sufiĉus, nek elĉerpis ilian signifon. Ni esperas, ke, kun la volo de Dio, la ventoj de favoro ekblovos kaj la dia Printempo vestos la arbon de ekzisto per la robo de nova vivo – tiel, ke ni povos malkaŝi la misterojn de la dia saĝeco, kaj, per Lia providenco, sendependiĝi de la sciado de ĉio alia.Ĝis nun Ni tamen malkovris nur malgrandan areton da animoj, posedantaj nenian famon, kiuj atingis tiun ĉi staton. La estonteco elmontru, kion ordonos la Juĝo de Dio kaj proklamos la Tabernaklo de Liaj verdiktoj. Tiamaniere Ni rakontas al vi la mirindaŕojn de la Afero de Dio, kaj verŝas en vivajn orelojn la sonojn de la ĉiela melodio, por ke vi atingu la staton de vera kompreno kaj manĝu de ĝiaj fruktoj. Tial sciu kun certeco, ke tiuj Portantoj de la ĉiela majesteco se eĉ ilia loĝejo estas en polvo, havas sian veran restejon sur la trono de gloro en la supera regno. Kvankam senigitaj de ĉiaj teraj posedaŕoj, ili ŝvebas en la regno de senmorta riĉeco. Kaj dolore provataj en la manoj de malamiko, ili sidas dume ĉe la dekstra flanko de povo kaj ĉiela regado. Meze de la mallumo de ilia humiligo brilas sur ilin la lumo de senperea gloro kaj sur ilian senhelpecon verŝataj estas signoj de nevenkebla estreco.

40

Tiel Jesuo, la Filo de Mario, sidante foje kaj parolante laŭ la melodio de la Sankta Spirito eldiris la jenajn vortojn: »Ho popolo! Mia nutraŕo estas kampa herbo, per kiu mi kontentigas la malsaton. Mia lito estas la terpolvo, mia lampo nokte estas la lumo de la luno, kaj mia ĉevalo estas miaj propraj piedoj. Vidu, kiu sur la tero estas pli riĉa ol mi?« Je la justeco de Dio! Miloj da trezoroj rondturniĝas ĉirkaŭ tiu malriĉeco, kaj miriadoj da regnoj de gloro sopiras tian humiligon! Se vi akirus akveron el la oceano de la internaj signifoj de tiuj ĉi vortoj, certe vi forlasus la mondon kaj ĉion, kio en ĝi estas, kaj kiel fenikso vi konsumiĝus en la flamoj de la senmorta fajro.

41

Simile estas dirite, ke ian tagon unu el la kunuloj de ṣádiq plendis antaŭ li pro sia malriĉeco. Tiam ṣádiq, tiu senmorta belo, faris la respondon: »Vere vi estas riĉa, vi trinkis la glutaŕon de riĉeco.« La mizerpremita homo konsterniĝis pro la vortoj, diritaj de tiu lumplena persono, kaj diris: »Kie estas miaj riĉaŕoj, se mi suferas pro manko de eĉ unu monero?« ṣádiq rediris al tio: »Ĉu vi ne posedas nian amon?« Li rediris: »Vere, mi posedas ĝin, ho vi markoto de la Profeto de Dio!« Kaj ṣádiq demandis lin fine: »Ĉu vi fordonus tiun ĉi amon por mil dinaroj?« Li respondis: »Ne, neniam mi ĝin fordonus, se eĉ estus donata al mi la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi!« Tiam ṣádiq diris: »Kiel tiu, kiu posedas tian trezoron, povus nomi sin malriĉulo?«

bottom of page