top of page

 EN LA NOMO DE KIU ESTAS LA SUPERA REGANTO DE ĈIO ESTINTA KAJ
ĈIO ESTONTA.


1 La unua devo ordonita de Dio al Liaj servantoj estas la agnoskado de Li, Kiu estas la Aŭroro de
Lia Revelacio kaj la Fonto de Liaj leĝoj, Kiu reprezentas la Diaĵon kaj en la Regno de Lia Afero kaj
en la mondo de la kreado. Kiu ajn plenumas tiun devon atingis ĉion bonan; kaj kiu maltrafas tion;
devojiĝis, kvankam tiu estus la aŭtoro de ĉiu virta ago. Koncernas al ĉiuj kiuj atingos ĉi tiun tre
subliman rangon, ĉi tiun pinton de trascenda gloro, observi ĉiun el la preceptoj de Li, Kiu estas la
Sopiro de l' mondo. Ĉi tiuj du devoj estas nedisigeblaj. Neniu el la du estas akceptebla sen la alia.
Tiel ĉi estis ordonita de Tiu, kiu estas la Fonto de Dia Inspiro.


2 Tiuj al kiuj Dio dotis je akra vidpovo, facile rekonos ke la preceptoj establitaj de Dio konstituas la
superan rimedon por la konservado de la ordo en la mondo kaj la sekureco de ĝiaj popoloj. Kiu
apartiĝas de ili, kalkuliĝas inter la fianimaj kaj malsaĝaj. Vere, Ni ordonis al vi malakcepti la
diktadojn de viaj malbonaj pasioj kaj koruptaj deziroj, kaj ne malobservi la limojn fiksitaj de la
Plumo de la Plej Alta, ĉar ili estas la vivspiraĵo por ĉiuj kreitaĵoj. La maroj de la dia saĝo kaj la dia
esprimo agitiĝas pro la blovo de la brizo de la Plej Kompatema: rapidiĝu kaj trinku ĝis satiĝo,
homoj de saĝo! Kiuj rompis la Interligon de Dio malobservante Liajn ordonojn, kaj retroiris, estas
tiuj, kiuj faris lamentindan eraron antaŭ la okuloj de Dio, la Ĉion-Posedanta, la Plej Alta.

 

3 Popoloj de l' mondo! Sciu certe ke Miaj ordonoj estas la lampoj de Mia ama providenco inter miaj
servantoj, kaj la ŝlosiloj de Mia kompatemo por miaj kreitaĵoj. Tiel estis sendita ekde la ĉielo de la
Volo de via Sinjoro, la Sinjoro de la Revelacio. Se iu homo gustumus la dolĉecon de la vortoj kiujn
la lipoj de la Plej Kompatema volis eldiri, kvankam li posedus la trezorojn de la tero, rezignus ĉiujn
kaj ĉiun el ili por povi defendi la veron eĉ de nur unu el Liaj ordonoj, kiuj brilas super la Aŭroro de
Lia malavara zorgado kaj ama bonkoreco.


4 Diru: El Miaj leĝoj eliĝas la bonodora aromo de Mia vestaĵo, kaj per ĝia helpo estos plantitaj, sur
la plej altaj pintoj, la standardoj de la Venko. La Lango de Mia potenco, ekde la ĉielo de Mia
ĉiopova gloro, direktis al Mia kreado ĉi tiujn vortojn: "Observu Miajn ordonojn pro amo al Mia
beleco". Feliĉa la amanto kiu perceptis la dian parfumon de sia Amato en ĉi tiuj vortoj, impregnitaj
de l' parfumo de graco kies neniu lango povas priskribi. Je mia vivo! Kiu trinkis la selektitan vinon
de la justeco el la manoj de Mia malavara favoro ĉirkaŭos Miajn ordonojn kiuj brilas super la
Aŭroro de Mia kreado.


5 Ne pensu ke Ni revelaciis al vi nuran leĝkodon. Pli bone, Ni rompis la stampon de la Vino
selektita per la fingroj de la forto kaj la potenco. Pri tio atestas tio, kio estis revelaciita de la Plumo
de la Revelacio. Meditu pri tio, homoj de perceptado!


6 Ni preskribis al vi la devigan preĝon, kun naŭ rakahoj, por ke ĝi estu oferita al Dio, la
Revelacianto de Versoj, je la tagmezo, mateno kaj vespero. Ni sendevigis vin de pli alta nombro,
pro eksplicita ordono de la Libro de Dio. Li estas, vere, la Ordonanto, la Ĉiopova, la Nerezistebla.
Kiam vi deziros plenumi ĉi tiun preĝon, turniĝu al la Kortego de Mia Sanktega Ĉeesto, ĉi tiu Sankta
Loko kiun Dio konvertis en la Centro ĉirkaŭ kiu rondiras la Ĉiela Asembleo, kaj kiu iĝis la Adorejo
por la loĝantoj de la Urboj de la Eterneco kaj la Fonto de Ordonoj por tiuj, kiuj estas kaj en la ĉielo
kaj sur la tero; kaj kiam estos malsuprenirinta la Suno de la Vero kaj la Esprimo, turnu la vizaĝon al
la Loko kiun Ni preskribis al vi. Li estas, vere, Ĉiopova kaj Ĉioscia.


7 Ĉio, kio estas, fariĝis per Lia nerezistebla dekreto. Ĉiam kiam Miaj leĝoj aperas kiel la suno en la
ĉielo de Mia esprimo, ili devas esti fidele obeataj de ĉiuj, kvankam Mia dekreto estu tia ke ĝi fendu
la ĉielon de ĉiu religio. Li faras Sian Volon. Li elektas, kaj neniu povas obĵeti Lian elekton. Ĉio,
kion la Amato ordonas, tio mem estas vere, amata. Pri tio, Li, kiu estas la Sinjoro de
la tuta kreado atestas por Mi. Kiu ajn perceptis la parfumitan aromon de la Plej Kompatema kaj
rekonis la Fonton de ĉi tiuj vortoj, per siaj propraj okuloj bonvenigos la sagojn de la malamiko, por
pruvi inter la homoj la veron de la leĝoj de Dio. Feliĉa tiu, kiu turniĝis al ili kaj komprenis la
signifon de Lia decidiga dekreto.


8 En alia Tabelo Ni establis la detalojn de la deviga preĝo. Feliĉa kiu observas tion, kio estis
ordonita de Kiu regas la tutan homaron. En la preĝo por la mortintoj, Dio, la Revelacianto de
Versoj, sendis ses specifajn fragmentojn. Kiu scipovas legi recitu tion, kio estis revelaciita por
antaŭi ties fragmentojn; rilate al tiu, kiu ne scipovas, Dio liberigas lin de tio. Li estas, vere, la Forta,
la Pardonanto.


9 La hararo ne senvalidigas vian preĝon, nek tio, de kio la spirito jam foras, kiel ostoj aŭ similaĵoj.
Vi estas liberaj sin vesti per zibelhaŭto, ankaŭ vi povas fari tion per la haŭto de la kastoro, la sciuro
aŭ aliaj bestoj; la malpermeso uzi ilin ne venas de la Korano, sed de la eraraj konceptoj de la
teologoj. Li estas, vere, la Ĉioglora, la Ĉioscia.


10 Ni preskribis al vi preĝi kaj fasti ekde la komenco de la plenkreskeco; tiel ordonas Dio, via
Sinjoro kaj Sinjoro de viaj antaŭuloj. Li liberigis la malfortulojn de ĝi pro malsano aŭ aĝo, kiel
favoro de Sia Ĉeesto, kaj Li estas la Pardonanto, la Malavara. Dio koncedis al vi la permeson
adorkliniĝi sur ĉia surfaco estante pura; ĉar, respekte al tio, Ni forigis la limon establita en la Libro;
Dio, certe, havas scion de tio, kion vi nenion scias. Kiu ne trovus akvon por la lavado, ripetus kvin
fojojn la vortoj "En la Nomo de Dio, la Plej Pura, la Plej Pura", kaj poste ekpreĝus. Tiel estas la
ordono de la Sinjoro de ĉiuj mondoj. En la regionoj kie la tagoj kaj noktoj plilongiĝas, la preĝhoroj
devas esti determinataj per horloĝoj kaj iloj kiuj markas la horpason. Li estas, vere, la Klariganto, la
Saĝa.


11 Ni absolvas vin de la neceso realigi la preĝon de la signoj. Kiam okazos tremigaj naturaj
okazintaĵoj, rememoru la forton kaj majestecon de via Sinjoro, Kiu ĉion aŭskultas kaj vidas, kaj
diru: "La potenco estas de Dio, Sinjoro de videblo kaj nevideblo, Sinjoro de la kreado".
12 Estis ordonita ke la devigaj preĝoj estu efektivigitaj unuope por ĉiu el vi. Krom en la kazo de la
preĝo por la mortintoj, la praktikado de la kolektiva preĝado estas nuligita. Li estas, vere, la
Ordonanto, la Ĉioscia.


13 Dio sendevigis la virinojn de la deviga preĝo kaj fastado dum la menstruado. Anstataŭ tio, post
la efektivigo de la lavado, ili laŭdu Dion ripetante naŭdek kvin fojojn inter la tagmezo de unu tago
kaj de la sekva: "Glorata estu Dio, la Sinjoro de Brilego kaj Beleco". Tiel estis dekretita en la Libro,
se vi estas el tiuj, kiuj komprenas.


14 Se vojaĝante vi haltas por ripozi en sekura loko, plenumu (viroj kaj virinoj same) nur unu
adorkliniĝon por ĉiu deviga preĝo preterlasita, kaj dum adorkliniĝado diru: "Glorata estu Dio,
Sinjoro de Forto kaj Majesteco, de Graco kaj Malavareco". Kiu ne povus fari tion, nur diru:
"Glorata estu Dio", ĉar tio certe sufiĉos. Li estas, vere, la Dio sufiĉa, konstanta, pardonema,
kompatema. Kompletigante viajn adorkliniĝojn, sidiĝu kun la kruroj krucitaj (viroj kaj virinoj same)
kaj ripetu dek-ok fojojn: "Glorata estu Dio, Sinjoro de la regnoj de la tero kaj la ĉielo". Tiel la
Sinjoro klare montras la vojojn de la vereco kaj gvideco, vojoj kiuj kondukas al unu sola vojo, tiu
estas ĉi tiu Rekta Vojo. Danku al Dio pro ĉi tiu bonkorega favoro; oferu laŭdojn pro ĉi tiu donaco
kiu ampleksas la ĉielojn kaj la teron; gloru Lin pro ĉi tiu favoro kiu impregnis la tutan kreadon.


15 Diru: Dio faris el Mia kaŝita amo la ŝlosilon de la Trezoro, se vi perceptus tion! Se ne estus pro
la ŝlosilo, la Trezoro restus kaŝita por la tuta eterneco, se vi kredus! Diru: Ĉi tiu estas la Fonto de la
Revelacio, la Tagiĝejo de la Brilego, Kies brilo lumigis la horizontojn de la mondo, se vi komprenus
tion! Ĉi tiu estas, vere, tiu firma Dekreto per kiu ĉiu dekreto nerevokebla estis establita.


16 Ho Plumo de la Plej Alta! Diru: Ho popolo de l' mondo! Ni preskibis al vi fasti dum mallonga
periodo, kaj je ĝia fino Ni donis al vi Náw-Ruz kiel feston. Tiel brilegis la Suno de la Esprimo en la
horizonto de la Libro, kiel estis dekretita de Kiu estas la Sinjoro de la komenco kaj la fino. La
restantaj tagoj de la monatoj estu metitaj antaŭ la fastmonato. Ni ordonis al vi ke ili, el ĉiuj tagoj kaj
noktoj, estu la manifestiĝoj de la litero Há, kaj pro tio ili ne estas submetitaj al la jarlimoj kaj ĝiaj
monatoj. Koncernas al la popolo de Bahá, en la daŭro de ĉi tiuj tagoj, disponigi bonan tablon por si
mem, por siaj familianoj kaj, krom ili, por la malriĉuloj kaj por tiuj kiuj bezonas helpon, kaj kun
ĝojo kaj jubilo laŭdi kaj glori sian Sinjoron, kanti Lian laŭdon kaj grandigi Lian Nomon. Kaj kiam
finiĝu tiuj tagoj de malavareco kiuj antaŭas la tempon de reteno, ke ili eniru en fastadon. Tiel
ordonis Tiu, kiu estas la Sinjoro de la tuta homaro. La vojaĝanto, la malsanulo, la gravedulino kaj
kiu mamnutras ne estas devigataj fasti. Dio, kiel montraĵo de Sia graco, sendevigis ilin. Li estas,
vere, la Ĉiopova, la Plej Malavara.


17 Jen la dispozicioj de Dio establitaj per Sia Plejalta Plumo en la Libroj kaj Tabeloj. Alkroĉiĝu kun
firmeco al Liaj leĝoj kaj ordonoj, kaj ne estu el kiuj, sekvante siajn superfluajn fantaziojn kaj vanajn
imagojn, alkroĉiĝis al la normoj fiksitaj de ili mem kaj forĵetis la normojn dekretitaj de Dio. Abstinu
je trinkado kaj manĝado ekde la suneliro ĝis sunsubiro kaj, atentu, por ke la deziro ne senigu vin de
ĉi tiu graco donita en la Libro.


18 Oni ordonis al ĉiu kredanto je Dio, Sinjoro de la Juĝo, ke ĉiutage, lavinte siajn manojn kaj poste
sian vizaĝon, sidiĝu, kaj turniĝante al Dio, ripetu naŭdek kvin fojojn "Alláh-u-Abhá". Tiu estis la
dekreto de la Farinto de la ĉieloj, kiam kun majesto kaj potenco, Li establiĝis en la tronoj de Siaj
Nomoj. Tiel, efekivigu lavadojn por la deviga preĝo; jen la ordono de Dio, la Nekomprarebla, la
Libera.


19 Oni malpermesis al vi la hommortigon kaj adultecon, same kiel la klaĉadon kaj la kalumnion;
evitu do, tion kio estis malpermesita en la Tabeloj kaj Libroj sanktaj.


20 Ni dividis la heredaĵon en sep kategoriojn: al la filoj Ni donis naŭ partojn konsistantaj el
kvincent kvardek kvotoj; al la edzino, ok partojn konsistantaj el kvarcent okdek kvotoj; al la patro,
sep partojn konsistantaj el kvarcent dudek kvotoj; al la patrino, ses partojn konsistantaj el tricent
sesdek kvotoj; al la fratoj, kvin partojn aŭ tricent kvotojn; al la fratinoj, kvar partojn aŭ ducent
kvardek kvotojn; kaj al la instruistoj, tri partojn aŭ cent okdek kvotojn. Tiel estis la ordono de Mia
Anoncanto, Kiu en la nokto kaj je la tagiĝo laŭdas Mian Nomon. Kiam Ni aŭdis la krion de infanoj
ankoraŭ ne naskitaj, Ni duobligis la kvoton kaj malpliigis tiun de la ceteraj. Li, vere, havas povon
por ordoni kion li deziras kaj faras Sian volon en la virto de Sia suverena forto.

bottom of page