
Bahaa
Kredo
46
Tio ĉi estas la signifo de la sankta verso: <#Qur'an_70÷40> »Sed ne! Mi ŕuras je la Sinjoro de la orientoj kaj okcidentoj«[28] , ĉar el la menciitaj »BSunoj« ĉiu havas specialan lokon de supreniro kaj supreniĝo. Ĉar la komentantoj de Korano ne sciis ekkompreni la simbolan signifon de tiuj »Sunoj«, tial ili foris al si grandegajn penojn, por interpreti la supre-cititan verson. Kelkaj el ili asertis, ke la esprimoj »orientoj« kaj »okcidentoj« estis uzitaj en pluralo sekve de la fakto, ke la suno ĉiutage leviĝas en alia punkto. Aliaj skribis, ke tiu ĉi verso aludas la kvar sezonoj de jaro, ĉar la leviĝaj kaj subiraj lokoj de la suno varias kun la sinŝanĝo de la sezonoj. Tia estas la profundo de ilia kompreno! Malgraŭ tio ili plue inputus eraron kaj malsaĝecon al tiuj Gemoj de sciado, al tiuj neriproĉindaj kaj puregaj Simboloj de saĝeco.
47
En simila maniero penu kompreni el tiuj klaraj, potencaj, konvinkitaj kaj nedusencaj argumentoj la signifon de la »disfendo de la ĉielo« - unu el la signoj, kiu nepre devas heroldi la alvenon de la lasta Horo, la Tagon de Renaskiĝo. Kiel Li diris: <#Qur'an_82÷1> »Kiam la ĉielo estos disfendita«.[29] La vorto »ĉielo« signifas la ĉielon de dia Revelacio, kiu estas arklevita de ĉiu Malkaŝanto kaj fendita de ĉiu sekvanta. La »disfendo« signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ŕuras je ŝio, ke tiu ĉi disfeno de la ĉielo estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol disfeno de la ĉielarkaŕo! Pensu momenton. Jen dia Revelacio, kiu dum jaroj restadis en firma sekureco, en kies ombro ĉiu, kiu ĝin konfesis, estis varita kaj edukita, per la lumo de kies leĝo homaj generacioj estis disciplinitaj, kies glorajn vortojn la homoj aŭdadis ripetantajn per la buŝoj de siaj patroj, tiel, ke la homa okulo vidis ĉirkaŭe nenion, krom la ĉiopenetra influo de ĝia favoro, kaj la mortema orelo aŭdis nenion, krom la resonoj de l' majesto de ĝia komando. Kiu ago estus pli potenca ol tio, ke per la povo de Dio tiu Revelacio estas»disfendita« kaj eksigita ĉe la apero de unu persono? Konsideru, ĉu ĝi ne estas ago pli potenca, ol tio, kion tiuj malnoblaj kaj malsaĝaj homoj imagis kiel signifon de la »disfendo de la ĉielo«?
48
Konsideru, plie, la malfacilaŕojn kaj la maldolĉajn vivojn de tiuj Malkaŝantoj de la dia Belo. Pensu, kiel senhelpaj kaj solaj ili ekstaris kontraŭ la mondo kaj ĉiuj ĝiaj popoloj, kaj proklamis la Leĝon de Dio! Kiel ajn servaj estis la persekutoj, suferigitaj al tiuj sanktaj, al tiuj karaj kaj koramataj Personoj, tamen ili restis en la pleneco de sia potenco, paciencaj, kaj, malgraŭ sia supereco, ili suferis dolorojn kaj turmentojn.
49
En simila maniero penu kompreni la signifon de la <#Qur'an_14÷48> »ŝanĝo de la tero«. Sciu, ke sur kiujn ajn korojn falis la malavaraj pluvoj de favoro, verŝantaj sin el la »ĉielo« de dia Revelacio, la tero de tiuj koroj vere estas ŝanĝita en la teron de dia konado kaj saĝeco. Kiajn mirtojn de unueco kreskigis la grundo de iliaj koroj! Kiajn florojn de vera sciado kaj saĝeco naskis iliaj sinoj! Se la tero de iliaj koroj restus neŝanĝita, kiamaniere tiuj personoj, al kiuj ne estis instruita eĉ unu litero, kiuj neniam vidis instruiston nek iris lernejon, povus sonigi tiajn vortojn kaj elmontri tian sciadon, ke neniu povas tion kompreni? Ili ŝajnas esti modelitaj el la argilo de senlima sciado, kaj kneditaj kun la akvo de dia saĝeco. Tial estis dirite: »Sciado estas lumo, kiun Dio ŕetas en la koron de kiuj ajn Li volas«. Ĝi estas tiu speco de la sciado, kiu estas kaj ĉiam estis glorinda - ne la limhava sciado, kiu elŝprucis el vualitaj kaj mallumaj mensoj. Eĉ tiun ĉi limhavan sciadon ili kaŝe pruntas unu de alia kaj vante fieras pro tio!
50
Ho, se la koroj de l' homoj estus purigitaj de tiuj homdevenaj limigaŕoj kaj mallumaj pensoj, truditaj al ili, por ke ili estu lumigitaj per la brilo de la Suno de l' vera sciado kaj komprenu la misterojn de la dia saĝeco! Konsideru nun: se la seka kaj senfrukta grundo de tiuj koroj restus neŝanĝita , kiel ili povus akcepti revelacion pri la misteroj de Dio kaj aperigi en si la dian Esencon? Tiel Li diris: »En la tago, kiam la tero estos ŝanĝita en alian teron.«[30]
51
Pro la ekblovo de l' malavareco de la Reĝo de kreaŕoj ŝanĝigis eĉ la fizika tero, se vi primeditos en viajn korojn la misterojn de Dia Revelacio.
52
Kaj nun ekkomprenu la signifon de tiu ĉi verso: <#Qur'an_39÷67> »La tuta tero en la Tago de Renaskiĝo estos nur Lia plenmano, kaj en Lia dekstra mano konvolvita estos la ĉaielo. Gloro estu al Li kaj estu Li alte levita super la kunuloj, kiuj staras pro Li!«[31] Kaj nun estu justa en via juĝo. Se tiu ĉi verso havas la signifon, kiun ĝi havas laŭ homa supozo, kian utilon - oni povus demandi - tio prezentus al la homaro? Plie, klare kaj kompreneble estas, ke neniu mano, kiun la homaj okuloj povus vidi, kapablus plenumi tiajn farojn, aŭ povus esti atribuita el la plejglora Esenco de la sola vera Dio. Ne, akcepti tian supozon estas simple pura blasfemo, kompleta malligo de la vero. Kaj se oni supozus, ke tiu ĉi verso signifas la Malkaŝantojn de Dio, alvokontajn en la Tago de Juĝo por plenumi tiujn farojn, ankaŭ tio ĉi ŝajnas malsimila al la vero kaj certe senutila. Kontraŭe la esprimo »tero« signifas la teron de kompreno kaj sciado, kaj»ĉielo« - la ĉielon de dia Revelacio. Pripensu, kiel unuflanke Li ŝanĝis, per la potenco de Sia mano, la teron de kompreno kaj sciado, antaŭe disetenditan, en unu nuran plenmanon, kaj aliflanke etendis novan kaj alte glorindan teron en la homaj koroj, kreskigante tiel el la lumigita sino de homo plej freŝajn kaj belajn florojn kaj plej potencajn kaj altajn arbojn.
53
En simila maniero konsideru, kiel la alta ĉielo de la pasintaj Diepokoj estis, en la dekstra mano de potenco, kunvolvita, kiel la ĉielo de dia Revelacio arklevita estis laŭ la komando de Dio kaj ornamita per la suno, luno kaj steloj de Liaj mirindaj ordonoj. Tiaj estas la misteroj de la Vorto de Dio, kiuj estas senvualigitaj kaj evidentigitaj, por ke vi perceptu la tagiĝan lumon de dia gvidado, estingu, per la polvo de konfido kaj sinrezigno, la lampon de vana imago, de senhavaj fantazjaŕoj, de hezitado kaj dubo, kaj bruligu en la plejfunda angulo de via koro la novnaskitan lumon de dia sciado kaj certeco.
54
Sciu kun certeco, ke la celo de ĉiuj tiuj simbolaj esprimoj kaj malklaraj aludoj, kiuj emas de la Malkaŝantoj de la - sankta Afero de Dio, estis sperti kaj provi la popolojn de la mondo, por ke tiamaniere la tero de puraj kaj lumaj koroj estu distingita de pereema kaj senfrukta grundo. De tempo nememorebla tia estis la metodo de Dio rilate al Siaj servantoj, kaj tion ĉi atestas la enhavo de la sanktaj libroj.
55
Kaj simile pripensu pri la revelacia verso, koncernanta la »Qiblih«.[32] Kiam Mahometo, la Suno de Profeteco, forkuris de la tagiĝ-loko de Batha[33] en la urbon Yathrib[34] , Li plue turnadis Sian vizaĝon, preĝante, al Jerusalemo, la sankta urbo, ĝis la tempo, kiam la judoj komencis proklami kontraŭ Li maldecajn vortojn, vortojn, kies mencio malkonvenus al tiuj ĉi paĝoj kaj ĝenus la leganton. Tiuj vortoj multe malplaĉis al Mahometo. Kiam, envolvita en meditado kaj admiro, Li rigardis ĉielen, Li ekaŭdis la dolĉan voĉon de Gabrielo, dirantan:<#Qur'an_2÷144> »Ni vidas vin de supre, turnantan vian vizaĝon ĉielen. Sed Ni igos Vin turniĝi al Qiblih, kiu estos al Vi agrabla.«[35] La sekvintan tagon, kiam la Profeto kun siaj kunuloj preĝis la tagmezan preĝon kaj estis jam plenuminta du el la ordonitaj rikatoj[36] , aŭdiĝis denove la voĉo de Gabrielo: <#Qur'an_2÷149> »Turnu vian vizaĝon al la sankta moskeo.«[37] En la mezo de la sama preĝo Mahometo subite turnis la vizaĝon for de Jerusalemo kaj direktis ĝin al Ka'bih. Sekve de tio profunda konsterno ekregis subite la kunulojn de la Profeto. Ilia kredo estis akre ekskuita. Tiel granda estis ilia konfuzo, ke multaj el ili, interrompinte la preĝon, forlasis sian kredon. Vere, Dio estigis tiun tumulton nur por sperti kaj provi Siajn servantojn. Alie Li, la ideala Reĝo, povus facile lasi la Qiblih neŝanĝitan, kaj povus lasi Jerusalemon kiel adordirekton dum Sia epoko, ne senigante tiel tiun urbon de la distingo de ŝatindeco, kiu estis al ĝi favordonita.
56
De la tempo, kiun Moseo estis aperigita kiel Portantyo de la Vorto de Dio, neniu el la multaj Profetoj, senditaj en la mondon, kiel Davido, Jesuo kaj aliaj el la plej glorindaj Malkaŝantoj, kiuj aperis en la periodo inter la Revelacioj de Moseo kaj de Mahometo, ŝanĝis iam la leĝon pri Qiblih. Ĉiuj tiuj senditoj de la Sinjoro de kreaŕoj turnadis siajn popolojn al la sama direkto. Antaŭ la okuloj de Dio, la ideala Reĝo, ĉiuj lokoj de la tero estas egalaj, krom tiu loko, kiun Li, en la tagoj de Siaj Malkaŝantoj, destinas por speciala celo. Kiel Li revelaciis:<#Qur'an_2÷115> »La oriento kaj la okcidento estas de Dio: tial kien ajn vi turniĝas, tie estas la vizaĝo de Dio.«[38] Malgraŭ la vareco de tiuj faktoj, kial la Qiblih devus esti ŝanĝita, semante tian konsternon inter la homoj, igante la kunulojn de la Profeto ŝanceliĝi kaj kaŭzante tiel grandan konfuzon en ilia mezo? Jes, tiaj aferoj, kiuj kaŭzas konsternon en la koroj de ĉiuj homoj, okazas nur tial, ke ĉiu animo estu provita per la provŝtono, por ke sincerulo estu ekkonita kaj distingita de malsincerulo. Tiel Li revelaciis post la rompo en la popolo:<#Qur'an_2÷143> »Ni destinis la lokon, kiu estos al Vi agrabla, kiel Qiblih nur tiucele, ke Ni destingu tiun, kiu sekvas la Apostolon, de tiu, kiu kuras flanken.«[39] <#Qur'an_74÷50>»Timigitaj azenoj, forkurantaj de leono.«[40]