top of page

  kaj estos konsumita en la fajro de la amo. En ĉi tiu urbo staras la ĉielo de la ekstazo, brilas la
suno de la sopiro kiu lumigas la mondon; kaj la fajro de la amo ekbrulinte cindrigas la
rikolton de la racio.


La vaganto ne plu rimarkas pri si mem, nek pri sia ĉirkaŭo. Li ne plu distingas inter la
ignorado kaj la scio, dubo aŭ certeco; nek distingas la aŭroron de la gvido disde la nokto de
la eraro. Li fuĝas kaj de la fido kaj de la nekredado, kaj la morta veneno por li estas balzamo.
Pro tio, diris 'Attárxiii:


Por la nekredanto, eraro kaj por la fidela, fideleco.
Por la koro de 'Attár, atomo de Via doloro.


La rajdbesto de ĉi tiu Valo estas la doloro, kaj sen ĝi la vojaĝo ne havos finon. En ĉi tiu
stacio la amanto nur pensas pri la Bonamato kaj ne serĉas refuĝon krom en la Amiko.
Ĉiumomente li oferas cent vivojn sur la vojo de la Amato, je ĉiu paŝo li forĵetas mil kapojn
ĉe Liaj piedoj.


Ho frato mia! Ĝis kiam vi ne eniros en la Egiptujon de la Amo vi ne trovos la Jozefon de la
Beleco de la Amiko; kaj se, kiel Jakobo, vi ne forlasas viajn eksterajn okulojn, neniam vi
malfermos la okulon de via interna esto; kaj se vi ne forbrulas kun la fajro de la amo, neniam
vi estos en kumunumeco kun la Amanto de via Sopiro.


Nenion timas amanto, nek ajna malbono suferigas lin: Vi rigardas lin malvarma en la fajro
kaj seka en la maro.


Amanto estas tiu, kiu freŝe vivas en la fajro de la infero; kaj saĝa kiu inter la akvoj, restas
seka.xiv


La amo ne akceptas ekzistadon, nek deziras vivon: vivon ĝi vidas en la morto kaj serĉas la
gloron en la honto. Por meriti la frenezon de la amo, la homo devos posedi abundan
prudenton; por meriti la interligojn de la Amiko, li devos esti plena de spirito. Benata estu
la kolo kaptita en Lia maŝo, kaj feliĉa la kapo kiu falas sur la polvo en la vojo de Lia amo!
Tial, ho amiko, forlasu vian memon por ke vi povu trovi la Senkomparan; preterpasu ĉi
teron serĉante vian loĝejon en la ĉiela nesto. Se vi volas ekbruligi la fajron de la esto kaj esti
taŭga en la vojo de la amo, estu kiel la nenieco mem.


La amo ne alproprigas al si vivan animon, nek kaptas la falko mortan viktimonxv. La amo
forbruligas la mondon je ĉiu momento, kaj renversas ĉiun landon en kiu ĝi starigas sian
standardon. La esto ne ekzistas en ĝia regno, kaj en la regno mankas la rego al la saĝuloj. La
Leviatano de la amo voras la mastron de la racio kaj detruas la sinjoron de la scio. Ĝi trinkas
la sep marojn sen satigi la soifon de sia koro kaj diras: "Ĉu ankoraŭ estas plie?"xvi Ĝi
forfuĝas de si mem kaj apartiĝas de ĉio sur la tero. La amo ne estas fremdulo en la ĉielo kaj
sur la tero; Sepdek du frenezaĵoj en ĝi kaŝiĝas xvii.


Ĝi ligis miriadon da viktimoj en ĝiaj katenoj kaj multnombraj saĝuloj estis vunditaj de ĝiaj
sagoj. Sciu ke ĉiu ruĝeco en la mondo venas de ĝia kolero kaj ke ĉiu paleco de la vangoj
venas de ĝia veneno. Ĝi ne akceptas alian kuracilon krom la morto kaj nur iradas sur la
ombra valo; eĉ tiel, ĉe la lipoj de la amanto ĝia veneno estas pli dolĉa ol la mielo kaj, ĉe la
okuloj de la serĉanto, ĝia detruado estas preferinda ol miloj da vivoj.


Tial do, por ke la spirito povu esti purigata, kaj jam pura, ĝi povu koni la grandecon de la
Sinjoro de la Mondoj, devos bruli en la fajro de la amo la satanaj vualoj de la memo.
La fajro de la amo ĉion eklumigas kaj bruligas.


Eniru do, en la landon de la amantoj.xviii


Kaj se la amanto, konfirmita de la Kreinto, eskapas el la ungegoj de la aglo de la amo, li
eniros en la:

 Valon de la Amo

bottom of page