top of page

 

Qá’im: »Tiu, kiu aperos«. Tiu ĉi esprimo koncernas la Promesiton de la Islamo.

Qiblih (Keble): La direkto, al kiu oni devas turni la vizaĝon dum la preĝo. »La oriento kaj la okcidento apartenas al Dio; tial kien ajn vi turniĝas, tie estas la vizaĝo de Dio.« »Ni destinis la lokon, kiu estas al vi agrabla, kiel Qiblih, nur tiucele, ke Ni distingu tiun, kiu sekvas la Apostolon, de tiu, kiu kuras flanken.«

Qurbán (Qurbán ‘Alí): La nomo de derviŝo, kiu fordonis sian vivon por la Afero de Báb. Li estis unu el la »Sep Martiroj«. »Qurbán« signifas laŭvorte »ofero« – pro tio li estis ofero por Báb.

Qayyúmu’l-Asmá: Komentario pri la »Surao pri Jozefo«. La unua libro, verkita de Báb. Unu el la plej bone konataj citaŕoj el tiu ĉi libro estas: »Ho Vi, Postrestinto de Dio,« k.t.p.

Raqshá’: Signifas laŭvorte »serpentino«. La nomo, donita de Bahá’u’lláh al la frato de Sultanu’l-‘Ulamá, kiu per sovaĝa krueleco (en la lastaj jaroj) gajnis al si tiun ĉi nomon. (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Rayy: Antikva urbo, proksime de kiu konstruita estas ṭihráno. (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Riḍváno: La nomo de gardanto de l’ paradizo. Bahá’u’lláh uzas ĝin en la senco de la paradizo mem. – Ankaŭ ĝardeno de Bahá’u’lláh proksime de ‘Akká.

Rik‘atoj: Terenkliniĝoj dum preĝo.

‘Ruz’-bih (poste nomita Salmán): Unu el la kvar homoj, kiuj sinsekve anoncis al la araba popolo la ĝojan novaŕon pri la alveno de Mahometo.

Sád: Alia esprimo por Isfáhán.

Sádik el Zanján (aŭ Milán): Li atencis la vivon de la ŝaho post la martirigo de Báb. Post tiu ĉi grava okazo ĉiuj babanoj estis suspektataj, kaj komence ĉiu, apartenanta al la babana komunumo, estis mortigata sen ia esploro koncerne lian efektivan partoprenon en la konspiro kontraŭ la reĝo. (»Travellers’ Narrative«)

Sádiq: La sesa Imamo de la ŝianoj. Ja‘far-i-Sádiq filo de Bákir.

Sadratu’l-Muntahá: La nomo de arbo, kiun la antikvaj araboj plantadis ĉe vojfiniĝoj, por ke ĝi montru la direkton. Kiel simbolo ĝi signifas la Malkaŝanton de Dio en Lia Tago.

Sadríh: Branĉo: »Sadrih de Bahá« – laŭvorte: »Branĉo de Gloro.«

Sahibu’z-Zamán: »Sinjoro de la Tempo«; unu el la titoloj de la promesita Qá’im.

Sálih (iafoje Zálih): »La Profeto Saleh«, aŭ, kiel signifas lia nomo, la »Justa Profeto«. Nebi Sálih estis sendita kiel profeto al la popolo de Thamúd, kaj li pruvis sian dian mision, estigante kamelinon el roko. La origino kaj historio de Nebi Sálih estas tute nekonata al la nunaj beduenoj, malgraŭ tio ili rilatas al li kun pli granda nacia respekto, ol al Moseo mem. La gento de Thamúd estas saracenaj loĝantoj de Sinaj, de antaŭ la mahometana invado.

Salman: Rig.: ‘Ruz’-bih.

Salsabil: Fonto en ola paradizo.

Samandar: Laŭvorte: »fenikso«.

Samari: Magiisto, vivanta samptempe kun Moseo.

Septo (aŭ Septuagunto): La aleksandria traduko, la plej antikva greka traduko de la Malnova Testamento, kiu estis ĝenerala inter la judoj en la tempo de Kristo, kaj estas nun uzata de la Greka Eklezio.

Septa Sfero: La plej alta grado de la nevidebla Regno. Ĝi signifas ankaŭ la Revelacion de Bahá’u’lláh.

Serafo: Anĝelo de la Tago de l’ Juĝo.

Sesdeka jaro: La j. 1260 A.H., jaro de la Deklaracio de Báb (A.D. 1844).

Shadíd: »Martiro«; la pluralo estas »Shadáda«.

Shaykhu’l-Islám: Ĉefo de religia tribunalo, nomata por ĉiu granda urbo de la ŝaho.

Shaykh Aḥmad Ahsá’í: La fondinto de la Shaykhí-skolo, kun kiu la baba movadoo estas tiel intime ligita. Li estis el la gento Sakr, unu el la plej gravaj arabaj gentoj. Li ĝisvivis la aĝon de okdek kvin jaroj. Post lia morto anstataŭis lin lia disĉiplo, Hájí Siyyid Káẓim.

Sheba (Ŝeba): La biblia Ŝeba, kuŝanta en la suda parto de la Araba duoninsulo. Simbolo, uzata por esprimi hejmen aŭ loĝolokon.

Shíráz (Ŝirazo): La ĉefurbo de Fars, provinco de Persujo.

Sinaj: (La monto, kie la Ordonooj kaj leĝoj estis donitaj al Moseo). La Sinaja Duoninsulo (»Li ekbrilis de la Sinaj de lumo sur la mondon«). Bahá’u’lláh uzas la vorton »Sinaj« kiel simbolon (ordono).

Sinjoro de la Tempo: Unu el la titoloj de la promesita Qá’im.

Sirat: Laŭvorte: »ponto« aŭ »vojo«; ĝi signifas la religion de Dio.

Siyáh-Chál: Laŭvorte: »Nigra Kavo«. La nomo de la malliberejo en ṭihrán, kie Bahá’u’lláh estis tenata. Komence ĝi estis akvotenejo de unu el la publikaj banejoj en ṭihrán. Tio estas subtera malliberejo, kie oni tenadis krimulojn de plej malbona kategorio. (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Siyyid Áká ḥusayn-i-Turshízí: La mujtahid de Turshíz. Li estis unu el la »sep martiroj«. Li estis arestita en ṭihrán post sia reveno al Karbilá.

Siyyid Káẓim-i-Rashtí: Disĉiplo kaj postsekvinto de Shaykh Aḥmad. Dum la lastaj jaroj de sia vivo li paroladis, same kiel preleganto kaj kiel predikanto, pri la promesita Pruvo, pri la signoj de Lia alveno kaj ties interpretado, kaj priparolis la kvalitojn de la Majstro de la Nova Revelacio, insiste proklamante, ke Li devas esti junulo, ke Li ne devas posedi la homan instruitecon kaj keLi devas esti el la gento de Háshim. Post sia revena el Surra-man-na’a la respektinda Siyyid finis la vivon.

Siyyid Yahyá el Darab: Fama doktoro kaj Siyyid, objekto de granda respekto. Lli estis delegito de la ŝaho Muḥammad por esplori la pretendojn, voĉatajn de Báb. Li ekkredis je Báb kaj estis mortigita pro sia kredo (sufokita per la propra zono) post la ribelo de Niriz.

Sufioj: Klaso de mahometanaj mistikuloj, speciale en Persujo. La pieco de la sufioj estas miskaŕo de asketismo kaj gnosticismo, kiu ofte aperas en panteista aŭ teozofia formo, kaj kiu estis inspiro por amaso da religia poezio.

Surao: La nomo de la ĉapitroj de la Korano.

Ŝianoj (Shí‘ah): Laŭvorte: »sekvantoj«. Unu el la du grandaj religiaj skoloj de Islamo, la ŝianoj kaj la sunnanoj.

Tá (la lando de): ṭihrán (Arz-i-akdas. »la Sankta Lando«).

ṭaff: ṭihrán.

Tajallíyát: Laŭvorte: »Brilegoj«. La titolo de unu el la Tabuletoj de Bahá’u’lláh.

ṭarázát: Laŭvorte: »Ornamoj«. La titolo de unu el la Tabuletoj de Bahá’u’lláh.

Táríkh-i-Jadíd: Monografio, verkita de simpatianta aŭtoro, se ne babano mem. (Ekzistas sole en la manuskripta formo; ricevita de Sidney Churchill, ĝi troviĝas en la librejo de la Brita Muzeo, sub la jena determino: »or.2942. Tarikh-i-Jadid. A history of the Bábís. A.H. 1298 (A.D. 1881).« (Rig.: »Travellers’ Narrative.«)

Thamúd (Talmudo): Kolekto de la hebreaj civilaj kaj religiaj leĝoj, ne entenataj en la Kvinlibro. Ĝenerale ĝi konsistas el Miŝno kaj Gemaro, sed iafoje estos limigita nur al la lasta. Ĝi ekzistas en du grandaj kolektoj, la palestina Talmudo kaj la Talmudo de la lando de Izrael.

ṭihrán (Teherano): La ĉefurbo de Persujo.[181]

Tumano: Monsumo egala al unu dolaro.

‘Urvatu’l-Vuťľqa: Laŭvorte: »la plej forta tenilo«, simbolo de la Dia Kredo.

Vahhláb: Rig.: Káfí.

Váhid-i-Avval: »La Unua Unuo«. Mírzá ‘Alí Muḥammad, Báb, dum Sia vivo elektis el inter Siaj plej fidelaj kaj spiritkapablaj disĉiploj dekok personoj nomitajn »Literoj de la Vivanto« (Hurúfát-i-Hayy), kiuj kune kun Li mem, la »Punkto« (Nukta) formis sanktan anaron de la deknaŭ, nomitan la »Unua Unuo«.

Valí-‘Ahd: Kronprinco.

Varaqatu’l-Firdaws: Fratino de Mullá ḥusayn; ŝi estis en Karbilá en proksimaj rilatoj kun ṭáhirih (Qurratu’l-‘Ayn).

Varaqatu’l-‘Ulyá: Laŭvorte: »La Plej Altglora Folio«. La titolo, donata al la edzino de Bahá’u’lláh, la patrino de la »Plej Granda Branĉo«, ‘Abdu’l-Bahá.

Varaqiy-i-‘Ulyá: Laŭvorte: »La Plej Granda Sankta Folio«. La titolo, donata al Bahíyyih Khánum, filino de Bahá’u’lláh kaj fratino de ‘Abdu’l-Bahá.

»Yá Sahibu’z-Zamán«: »Ho Sinjoro de la Tempo!« Unu el la titoloj de la promesita Qá’im.

Yaḥyá (filo de Zaĥario kaj Elizabeto): Yaḥyá signifas Johano. Johano la Baptisto anoncis al la popolo de Izrael la ĝojan novaŕon pri la alveno de Kristo.

Yaḥyá (Mírzá) (ṣubh-i-Azal): Dunonfrato de Bahá’u’lláh, kiu perfidis Lian Aferon.

Yamál-i-Mubárak: Laŭvorte: »la Benita Belo«. Titolo, donata al Bahá’u’lláh.

Yamal’-i-Qidam: Laŭvorte: »la Pratempa Belo«. Titolo, donata al Bahá’u’lláh.

Yathrib: Alia nomo de Medino. Yathrib estas nomo malnova; ĝi estis nomita »El Medinah«, »la urbo«, nur post kiam ĝi famiĝis, doninte rifuĝon al Mahometo.

Zanján: Ĉefurbo de la provinco Khamsih, unu el la unuaj provincoj, kiuj akceptis la instruojn de Báb. Poste okazis la sieĝo kaj la amasbuĉo de la babanoj en Zanján.

»La provinco oriente de Kaflan-Kúh, inter Irako kaj Ádhirbáyján. Ĝia ĉefurbo, Zanján, estas ĉirkaŭita per muro, ornamita per multaj turetoj, kiel estas kutime en Persujo, kaj prezentas tre pentrindan kaj belan vidaŕon. La loĝantaro konsistas el turkoj, kaj, escepte de la registaraj oficistoj, ooni malmulte aŭdas la persan lingvon.« (Nabil: »The Dawn Breakers«. Comte de Gobineau: »Les Religions et les Philosophies dans l’ Asie Central.«)

Zaqqúm (arbo): Laŭvorte: »la infera arbo«.

Zawrá: Baghdád. La nomo, aŭ, pli ĝuste epiteto Zawrá (la kurba) estas uzata rilate al almenaŭ dek diversaj lokoj. Sed en tiu ĉi libro kaj en similaj tiu ĉi epiteto koncernas Baghdádon, la sidejon de la perfidaj Abasidoj, tiel malamindaj al ĉiu vera ŝiano.

Zíyárat: Sanktovizita Tabuleto, verkita de Imám ‘Alí. (La Libro de Sanktovizitado. »Kitábi-i-Zíyárat.«)

Zá: La litero »Z«.

Zádih: »Filo.«

Zaynu’l-Muqarrabín: Laŭvorte: »ornamo de favorato«.

Zeynu’l-Mukarrabín: Babana skribisto, aŭ, kiel li preferis esti nomata, Harfu’z-Zá, la litero »Z«. Lia laboremo estis neordinare granda; estas ekzemple notite pri la »67a kopio« de Kitáb-i-Íqán, farita de li sola.

 

bottom of page