top of page

63

Evidante estas, ke nenio alia krom tiu mistika ŝanĝo povus aperigi en la mondo de ekzisto tian spiritan kaj konduton, tiel komplete malsimilan al aliaj antaŭaj kutimoj kaj manieroj. Ĉar ilia maltrankvilo estis ŝanĝita en trankvilon, ilia dubo en certecon, ilia timemo en kuraĝon. Tia estas la potenco de la Dia Eliksiro, kiu rapide, kiel okulmovo, altigas la homajn animojn!

64

Konsideru, ekzemple, la substancon de kupro. Se ĝi estus gardata en sia propra mino kontraŭ solidiĝo, ĝi atingus, en la daŭro de sepdek jaroj, la staton de oro. Estas tamen kelkaj, kiuj asertas, ke kupro mem estas oro, kiu pro solidiĝo estas en malsana kondiĉo kaj ne atingis pro tio sian propran staton.

65

Kiel ajn tio estas, la vera eliksiro en unu momento igos la substancon de kupro atingi la staton de oro, kaj trapasos la gradaron de sepdek jaroj en unu sola momento. Ĉu oni povos nomi tiun oron kupro? Ĉu oni povos aserti, ke ĝi ne atingis la staton de oro, dum la provŝtono estas apude, por provi ĝin kaj distingi de kupro?

66

Simile tiuj animoj, per la potenco de la Dia Eliksiro, trapasas rapide, kiel okulmovo, la mondon de polvo, kaj levas sin en la aferon de sankteco; per unu paŝo ili tramigras la teron de limigitaŕoj kaj atingas la regnon de la Senlokulo. Decas al vi prenstreĉi ĉiujn viajn fortojn, por akiri tiun Eliksiron, per kiu en unu ekspiro la okcidento de nesciado atingas la orienton de sciado, kiu lumigas la noktan mallumon per la briloj de tagiĝo, gvidas migranton, vagantan en la dezerto de dubo, al la fonto de la Dia Apudesto kaj ŝprucejo de certeco kaj honroas mortemajn animojn, enlasante ilin en la Riḍvánon de senmorteco. Se oni povus do pensi, ke tiu oro estas kupro, oni povus egale pensi, ke tiuj homoj estas samaj, kiuj ili estis, antaŭ ol ili estis favordotitaj per kredo.

67

Vidu, ho frato, kiel la internaj misteroj de »renaskiĝo«, de »reveno« kaj de »reviviĝo« estas senvualigitaj kaj solvitaj antaŭ viaj okuloj per tiuj pensufiĉaj, nerefuteblaj kaj konvinkaj paroloj. Dio permesu, ke per Lia favoro kaj nevidebla helpo vi formetu de via korpo kaj animo la malnovan veston kaj ornamu vin per nova kaj senperea robo.

68

Tiuj do, kiuj enĉiu sekvanta diepoko antaŭiris la reston de la homaro en akcepto de la religio de Dio, kiuj trinkis la klaran akvon de sciado el la mano de la dia Belo kaj atingis la plej altajn suprojn de kredo kaj certeco – tiuj povas esti konsiderataj, en la nomo, en realeco, en faroj, en vortoj kaj en rango, kiel la »reveno« de tiuj, kiuj en la antaŭa epoko atingis la samajn distingojn. Ĉar kion elmontris la homoj de la antaŭa epoko, tion vidigis la membroj de tiuj ĉi lasta generacio. Konsideru la rozon: ĉu ĝi floras en la oriento, aŭ en la okcidento, ĝi estas malgraŭ ĉio rozo. Ĉar gravas tiurilate ne la ekstera aspekto kaj formo de la rozo, sed pli ĝuste la odoro kaj aromo, kiun ĝi eligas.

69

Purigu do viajn okulojn de ĉia tera limigiteco, por ke vi ekvidu ilin ĉiujn kiel portantajn unu Nomon, proklamantajn unu Aferon, elmontrantajn unu Esencon kaj malkaŝantajn unu Veron, kaj por ke vi ekkomprenu la mistikan »revenon« de la Vortoj de Dio, prezentitan en ĉi tiuj paroloj. Pensu momente pri la konduto de la kunuloj de la mahometana epoko. Konsideru, kiel per la vivodona spiro de Mahometo ili estis purigitaj de la makuloj de la teraj vantecoj, liberigitaj de egoistaj deziroj, kaj kiel iliaj koroj estis malligitaj de ĉio, kriom Li. Rigardu, kiel ili antaŭiris ĉiujn popolojn de la tero en la atingo de Lia sankta apudesto – la Apudesto de Dio mem – kiel ili forlasis la mondon kaj ĉion, kion ĝi entenas, kaj oferis libervole kaj ĝoje siajn vivojn ĉe la piedoj de tiu Malkaŝanto de la Plejglora. Kaj nun rigardu la »revenon« de tiu sama firmeco, de tiu sama konstanteco kaj sinrezigno, kiujn elmontris la kunuloj de la Punkto de l’ Bayán.[113] Vi vidis, kiel tiuj kunuloj levis, per la miraklo de l’ favoro de la Sinjoro de Sinjoroj, la standardojn de nobla sinrezigno sur la neatingeblajn altaŕojn de gloro. Tiuj Lumoj devenas de unu sama Fonto, kaj tiuj fruktoj estas la fruktoj de unu Arbo. Vi povas distingi inter ili neniam diferencon, ne aliecon. Ĉio tio estas pro la favoro de Dio! Kiun Li volas, tiun Li dotas per Sia favoro. Dio permesu, ke ni evitu la landon de neado kaj rapidu al la oceano de akcepto, por ke ni ekvidu, per okulo purigita de ĉiuj konfliktantaj elementoj, la mondojn de unueco kaj diverseco, de varieco kaj sameco, de limigiteco kaj aparteco, kaj direktu nian flugon al la plejalta kaj plejfunda sanktejo de la interna signifo de la Vorto de Dio.

70

Per tiuj argumentoj sekve estas pruvite kaj elmontrite, ke se en la »fino, kiu ne konas finon« aperas Persono, kiu leviĝus pro proklami kaj akceli Aferon, kiun en la »komenco, kiu ne konas komencon« proklamis kaj akcelis alia Persono, vere oni povus deklari pri tiu, kiu estas la Lasta, kaj pri tiu, kiu estas la Unua, ke ili estas unu sama persono, ĉar ambaŭ estas proklamantoj de unu sama Afero. Pro tiu ĉi kaŭzo la Punkto de Bayán – la vivoj de ĉiuj ekster Li estu al Li oferdonitaj! – komparis la Mankaŝantojn de Dio al la suno, kiu, kvankam ĝi leviĝadas de la»komenco, kiu ne havas komencon« ĝis la »fino, kiu ne konas finon«, estas tamen ĉiam la sama suno. Se vi nur diros, ke tiu ĉi suno estas la antaŭa suno, vi diros veron, kaj se vi diros, ke tiu ĉi suno estas la »reveno« de tiu suno, vi ankaŭ diros veron. Simile, per tiu ĉi argumento estas elmontrite, ke la esprimo »lasta« estas rilatigebla al la »unua«, kaj la esprimo »unua« estas rilatigebla al la »lasta«; ĉar tiel la »unua«, kiel la »lasta« leviĝis por proklami unu saman kredon.

71

Malgraŭ la evidenteco de tiu ĉi temo antaŭ la okuloj de tiuj, kiuj trinkis el la vino de la sciado, kiel multaj estas tamen tiuj, kiuj, kaŭze de miskompreno de ĝia signifo, lasis konfuzi sian komprenon per la esprimo »la Sigelo de la Profetoj« kaj senigi sin pro ĝi de la favoro de ĉiuj Liaj multegaj malavaraŕoj! Ĉu Mahometo mem ne deklaris: »Mi estas ĉiu el la Profetoj?« Ĉu Li ne diris, kiel Ni jam menciis: »Mi estas Adamo, Noa, Mosea kaj Jesuo?« Ĉar egale kiel Li konsideris sin mem la »unua el la Profetoj« – tio estas Adamo – simile ankaŭ la »Sigelo de la Profetoj« estas same rilatigebla al tiu Dia Belo. Estas evidente kompreneble, ke estante la »unua el la Profetoj«, Li estas egale ilia »Sigelo«.

72

La mistero de tiu ĉi temo estis en ĉi tiu epoko malfacilega provo por la tuta homaro. Vidu, kiel multaj estas tiuj, kiuj, kroĉante sin al tiuj vortoj, malkredis Lin, kiu estas ilia vera Proklamanto. Kian signifon, Ni demandas, tiuj homoj povus atribui al la esprimoj »unua« kaj »lasta«, rilatantaj al Dio – glorata estu Lia Nomo! Se ili asertas, ke tiuj ĉi esprimoj rilatas al ĉi tiu materiala universo, kiel tio estas ebla, se la videbla ordo de la aferoj estas ankoraŭ klare en sia ekzisto? Ne, en tiu ĉi ekzemplo la signifo de la »unua« estas sama, kiel tiu de la »lasta«, kaj la signifo de la »lasta« estas sama, kiel tiu de la »unua«.

73

Sama kiel en la »komenco, kiu ne konas komencon« la esprimo »lasta« estas vere rilatigebla al Tiu, kiu estas la Edukanto de la videbla kaj nevidebla mondo, simile la esprimoj »unua« kaj»lasta« estas rilatigeblaj al Liaj Malkaŝantoj. Ili estas samtempe proklamantoj de tiel la »unua«, kiel la »lasta«. Sidante sur la honorseĝo de la »unua«, ili kune okupas la tronon de la»lasta«. Se troviĝus juĝokapabla okulo, facile ĝi malkovrus, ke la proklamantoj de la »unua« kaj »lasta«, de la »malkaŝita« kaj »kaŝita«, de la »komenco« kaj »sigelo« estas ĝuste tiuj sanktaj Estaŕoj, tiuj Esencoj de Korpureco, tiuj diaj Animoj. Kaj se vi ŝvebos en la sanktan sferon de »Dio estis sola, estis nenio krom Li«, vi trovos, ke en tiu Kortego ĉiuj tiuj nomoj estas plene senekzistaj kaj komplete forgesitaj. Tiam viajn okulojn ne nebuligados plu tiuj vualoj, tiuj esprimoj kaj aludoj. Kiel alta kaj glora estas tiu stato, kiun eĉ Gabrielo sengvide neniam povas alveni kaj la Birdo de Ĉielo senhelpe neniam povas atingi!

74

Kaj nun penu ekkompreni la signifon de la diraŕo de ‘Alí, la Komandanto de l’ Fideluloj: »Disŝirado de la vualoj de la gloro senhelpe«. Inter tiuj »vualoj de la gloro« estas pastroj kaj doktoroj, vivantaj en la tagoj de la Malkaŝanto de Dio, kiuj pro manko de kompreno, pro amo kaj avido je gvidado ne subiĝis al la Afero de Dio, plie, rifuzis eĉ klini la orelojn al la dia Melodio. <#Qur'an_2÷19> »Ili ŝtopis siajn orelojn per la fingroj«.[114] Kaj ankaŭ homoj, plene ignorante Dion kaj akceptante ilin kiel siajn majstrojn, subiĝis tutanime al la aŭtoritato de tiuj pompaj kaj hipokritaj gvidantoj, ĉar ili ne posedas propran vidon, nek aŭdon, nek koron, por distingi veron de malvero.

75

Malgraŭ la die-inspiritaj alvokoj de ĉiuj Profetoj, Sanktuloj kaj Elektitoj de Dio, admonantaj la homojn vidi per la propraj okuloj kaj aŭdi per la propraj oreloj, ili forŕetis malestime iliajn konsilojn kaj sekvis kaj sekvados blinde siajn religiajn gvidantojn. Se mizera kaj malklera persono, ne posedanta la vestaŕon de la instruituloj, turniĝus al ili, dirante: <#Qur'an_36÷20>»Sekvu, ho popolo, la Senditojn de Dio«,[115] ili respondus al tia alvoko, ege suprizitaj: »Kiel do! Ĉu vi pensas, ke ĉiuj tiuj pastroj, ĉiuj tiuj eminentuloj de sciado kun sia tuta aŭtoritato, kun sia pompo kaj parado eraris kaj ne scias distingi veron de malvero? Ĉu vi kaj homoj similaj al vi pretendas havi komprenon pri tio, kion ili ne komprenis?« Se la nombro kaj brileco de la vesto estus rigardata kiel kriterio, la homoj el la pasinta tempo, kiujn la nuntempuloj neniel superis en la nombro, lukso kaj potenco, devus esti rigardataj kiel pli altaj kaj indaj.

76

Klare kaj evidente estus, ke ĉiam, kiam aperis la Malkaŝantoj de Sankteco, la religiaj gvidantoj de ilia tago detenis la popolon kontraŭ atingo de la vojo de l’ vero. Pri tio ĉi atestas la enhavo de ĉiuj sanktaj skribaŕoj kaj ĉielaj libroj. Aperis nek unu Profeto, kiu ne estis viktimo de senindulga malamo, de denuncoj, malakcepto kaj anatemo flanke de la ekleziuloj de sia tago! Ve al ili pro la malnoblaŕoj, kiujn iliaj manoj antaŭ plenumis! Ve al ili pro tio, kion ili nun faras! Kiuj vualoj de l’ gloro estas pli plorindaj, ol tiuj enkorpiguloj de eraro! Je la justeco! disŝiri tiujn vualojn estas la plej potenca ago, kaj distranĉi ilin estas la plaj merita el ĉiuj faroj! Dio helpu nin kaj helpu vin, ho anaro de la Spirito, ke estu al vi lasite en la tempo de Lia Malkaŝanto plenumi, favorhelpate, tiajn farojn kaj atingi en Liaj Tagoj la Apudeston de Dio.

77

Plie, inter la »vualoj de la gloro« estas tiaj esprimoj, kiel la »Sigelo de la Profetoj« kaj similaj, kies forigo estas plejsupera plenumaŕo antaŭ la okuloj de tiuj malgrandanimaj kaj erarantaj personoj. Ĉiuj, kaŭze de tiuj misteraj diraŕoj, tiuj plorindaj »vualoj de la gloro«, estis baritaj kontraŭ la ekvido de la lumo de l’ vero. Ĉu ili ne aŭdis la melodion de la Birdo de Ĉielo[116], kantanta tiun ĉi misteron: »Mil Fátimih Mi edzinigis, kaj ĉiuj ili estis filinoj de Mahometo, la filo de ‘Abdu’lláh, la Sigelo de la Profetoj?« Jen, kiel multaj estas la misteroj, kuŝantaj ĝis nun nesolvite en la tabernaklo de la sciado de Dio, kaj kiel nombraj estas la gemoj de Lia saĝeco, kaŝitaj ĝis nun en Liaj nepenetreblaj trezorejoj! Se vi pripensos tion ĉi en la koro, vi komprenos, ke Lia verko konas nek komencon, nek finon. La aferaro de Lia ordono estas tro vasta, ke la lango de mortemulo ĝin priskribu, aŭ ke la birdo de la homa menso ĝin trapasu, kaj la decidoj de Lia providenco estas tro misteraj, ke la homa menso ilin komprenu. Lian kreaŕon neniu fino ekposedis, kaj ĝi ekzistis de la »komenco, kiu ne havas komencon«; kaj la Malkaŝantoj de Lia Belo vidis nenian komencon kaj ili daŭros ĝis la »fino, kiu ne konas finon«. Pripensu tiun ĉi parolon en via koro, kaj konsideru, kiel ĝi estas rilatigebla al ĉiuj tiuj sanktaj Personoj.

78

Penu simile, kompreni la signifon de la melodio de tiu eterna belo,ḥusayn, la filo de ‘Alí, kiu, turninte sin al Salmán, diris la jenajn vortojn: »Mi estis kun mil Adamoj – la tempospaco inter ĉiu Adamo kaj la sekvinta estis kvindek mil jaroj – kaj al ĉiu el ili mi deklaris la sekvantecon, donitan al mia patro.« Li rakontas poste certajn detalojn, ĝis fine li diras: »Mi batalis mil batalojn en la vojo de Dio; la plej malgranda kaj malgrava el ili estis kiel la batalo apud Khaybar, en kiu mia patro batalis kaj kontraŭstaris al la malfideluloj.« Penu nun kompreni el tiuj du tradicioj la misterojn de »fino«, »reveno« kaj »kreaŕo sen komenco aŭ fino.«

79

Ho mia amato! Senmezure alta estas la ĉiela melodio super la fortostreĉoj de la homa orelo, penanta ekaŭdi, aŭ de la homa menso, penanta ekkompreni ĝian misteron! Kiel povas senhelpa formiko eniri la kortegon de la Plejglora? Kaj tamen malfortanimuloj forpuŝas, pro manko de kompreno, tiujn malklarajn parolojn kaj dubas la veron de tiuj tradicioj. Ne, neniu povas kompreni ilin krom tiuj, kiuj posedas penetreman koron. Diru, Li estas tiu Fino, por kiu en la tuta universo nenia fino estas imagebla, kaj por kiu nenia komenco en la mondo de kreaŕoj estas konceptebla. Rigardu, ho anaro de la tero, la brilegojn de la fino, aperigitajn en la Malkaŝantoj de la Komenco!

80

Kiel strange! Tiuj homoj per unu mano kroĉas sin al tiuj versoj de la Korano kaj tradicioj de la personoj de certeco, kiujn ili trovas konformaj al la propraj inklinoj kaj plaĉoj, kaj alimane forpuŝas tiujn, kiuj estas kontraŭaj al iliaj egoistaj deziroj. <#Qur'an_2÷85> »Ĉu vi do kredas unu parton de la Libro, kaj neas alian?«[117] Kiel vi povas juĝi tion, kion vi ne komprenas?Tiel la Sinjoro de la estaŕoj en Sia senerara Libro, parolinte pri la »Sigelo« en la altaj vortoj.  <#Qur'an_33÷40> »Mahometo estas Apostolo de Dio kaj Sigelo de la Profetoj,«[118] proklamis al ĉiuj homoj la promeson de »atingo de la Dia Apudesto«. Pri tiu ĉi <#Qur'an_2÷46>»atingo de la Dia Apudesto« parolas la versoj de la Libro, el kiuj kelkajn Ni jam menciis. La sola vera Dio estas Mia atestanto! Nenio pli majesta aŭ pli klara estis revelaciita en la Korano, ol la »atingo de la Dia Apudesto.« Benita estas tiu, kiu ĝin atingis, en la tago, kiam plejmulto da homoj, kiel vi mem vidas, forturniĝis de tio.

81

Kaj tamen, per la mistero de la antaŭa verso, ili forturniĝis de la favoro, promesita de la lasta, malgraŭ la fakto, ke la <#Qur'an_2÷46> »atingo de la Dia Apudesto« en la »Tago de Renaskiĝo« estas klare esprimita en la Libro. Estis elmontrite kaj definitive pruvite per tiuj klaraj argumentoj, ke la »Renaskiĝo« signifas aperon de Malkaŝanto de Dio, proklamanta Lian Aferon, kaj »atingi la Dian Apudeston« signifas atingi la apudeston de Lia Belo en la persono de Lia Malkaŝanto. Ĉar vere, <#Qur'an_6÷103>»Neniu rigardo vidas Lin, sed Li vidas ĉiujn rigardojn.«[119] Malgraŭ ĉiuj tiuj sendubaj faktoj kaj klaraj argumentoj ili kroĉiĝis malsaĝe al la esprimo »sigelo«, kaj restis komplete baritaj kontraŭ la rekono de Tiu, kiu estas, en la tago de Sia ĉeesto, Malkaŝanto kune de la Sigelo kaj de la Komenco. <#Qur'an_16÷61> »Se Dio volus puni la homojn por iliaj malnoblaj agoj, Li ne lasus sur la tero unu moviĝantan estaŕon!Sed ĝis difinita tempo Li prokrastas!«[120] Sed sendepende deĉio tio, se tiu ĉi popolo atingus guton el la kristalaj torentoj, fluantaj el la vortoj: »Dio faras, kion Li volas, kaj decidas, kiel al Li plaĉas,« ili ne ĉikanus tiel maldece, kiel ili faras, la fokusan Centron de Lia Revelacio. La Afero de Dio, ĉiuj faroj kaj vortoj, estas en la potenco de Lia povo. »Ĉio kuŝas sklavigite en la teno de Lia potenca Mano; ĉio estas facila kaj ebla por Li.« Li plenumas, kion Li volas, kaj faras ĉion, kion Li deziras. »Kiu diras ‘Kial?’ aŭ ‘por kio?’ blasfemis!« Se tiuj homoj forskuus de si la dormon de malzorgemo kaj konsciigus al si, kion faris iliaj manoj, certe ili pereus kaj propravole ŕetus sin en fajron, kiu estas ilia fino kaj restejo. Ĉu ili ne aŭdis kion Li revelaciis: <#Qur'an_21÷23> »Li ne estos demandata pri Siaj faroj?«[121] En la lumo de tiuj ĉi vortoj kiel homo povas esti tiel maltima, por fari al Li demandojn kaj okupi sin per vanaj diraŕoj?

82

Dio favorema! Tiel granda estas la malsaĝeco kaj malvirteco de la homoj, ke ili turnis siajn vizaĝojn al siaj propraj pensoj kaj deziroj, kaj turnis la dorson al la sciado kaj volo de Dio – benata kaj glorata estu Lia Nomo!

83

Estu justa! se tiuj homoj konfesus la verecon de tiuj lumaj vortoj kaj sanktaj aludoj, kaj rekonus Dion, kiel »Tiun, kiu faras, kio al Li plaĉas«, kiel ili povus plue persisti de tiuj frapantaj absurdaŕoj? Ne, tutanime ili akceptus kaj subiĝus al tio, kion Li diras. Mi ŕuras je Dio! Se ne kontraŭus tion la dia Ordono kaj la neesploreblaj decidoj de Providenco, la tero mem perigus komplete ĉiujn tiujn homojn! »Li tamen indulgos ilin ĝis la definita horo de konata tago.«

84

Mil ducent kaj okdek jaroj pasis de la tagiĝo de la Mahometana epoko, kaj kun ĉiu matenlumo tiuj blindaj kaj malnoblaj homoj recitadis la Koranon, kaj tamen ne komprenis eĉ unu literon de tiu Libro! Ĉiam denove ili legas la versojn, kiuj klare atestas pri la realeco de tiuj ĉi sanktaj temoj kaj pri la vero de la Malkaŝantoj de l’ eterna Gloro, kaj tamen ili ne komprenas ankoraŭ ilian sencon. Ili eĉ ne scipovis ekkompreni dum tiu tuta tempo, ke la legado de la sanktaj skribaŕoj kaj libroj havas en ĉiu epoko neniun alian celon, ol ebligi al la leganto ekkompreni ilian signifon kaj solvi iliajn plejfundajn misterojn. Alie, legado sen kompreno postlasas al homo nenian profiton.

85

Kaj okazis, ke certan tagon unu homo vizitis tiun ĉi Mizerulon, sopirante la oceanon de Lia sciado. Dum Ni parolis kun li, aluditaj estis la signoj de la Tago de Juĝo, Renaskiĝo, Reviviĝo kaj Kalkulo. Li petegis Nin klarigi, kiamaniere en tiu ĉi mirinda Epoko la popoloj de la mondo estos alvokitaj al kalkulo, se neniu el ili estas pri ĉi tio konscia. Tiam Ni konigis al li, konforme al la mezuro de lia kapableco kaj kompreno, certajn verojn de la Scienco kaj pratempa Saĝeco. Ni demandis lin tiam, dirante: <#Qur'an_55÷39> »Ĉu vi ne legis la Koranon, kaj ĉu vi ne konas tiun ĉi benitan verson: »En tiu tago nek homo, nek spirito estos demandata pri sia peko?«[122] Ĉu vi ne komprenas, ke demandi ne signifas demandi per lango aŭ parolo, kiel la verso mem indikas kaj pruvas? Ĉar poste estas dirite: <#Qur'an_55÷41> »Laŭ la vizaĝoj estos ekkonitaj la pekuloj: kaj ili estos ekkaptitaj je la fruntharoj kaj piedoj.«[123]

 

bottom of page