top of page

 57

Se vi primeditos dum momento tiujn ĉi vortojn en via koro, vi certe trovos la portalojn de kompreno malfermitaj antaŭ via vizaĝo, kaj vi vidos ilian tutan konadon kaj ĉiujn misterojn senvualigintaj antaŭ viaj okuloj.  Tiaj aferoj okazas nur per tio, ke la homaj animoj evoluu kaj estu liberigitaj el la kaĝo de memo kaj deziro.  Ekster tio, tiu ideala Reĝo de eterne estis en Sia Esenco sendependa de la kompreno de ĉiuj estaŕoj, kaj estos ĉiam, en Sia propra Esteco, glorlevita super la adoradon de ĉiu kreaŕo.  Unu sola ekblovo de Lia abundeco sufiĉas, por vesti la tutan homaron per la robo de riĉeco, kaj unu guto el la oceano de Lia malavara favoro sufiĉas, por verŝi sur ĉiujn kreaŕojn la gloron de eterna vivo.  Sed ĉar laŭ la dia intenco dekretite estas, ke sincerulo estu distingita de malsincerulo, kiel la suno de ombro, tial Li en ĉiu tempo sendadis sur la homaron la pluvojn de provoj el Sia regno de gloro.

58

Se la homoj primeditus la vivojn de la pasintaj Profetoj, ili atingus tiel facile la konon kaj komprenon pri la agomanieroj de tiuj Profetoj, ke ili liberiĝus de la vualo, kiun ŕetas sur ilin vortoj kaj faroj, kontraŭ al iliaj propraj egoistaj deziroj, neniigus tiel ĉian vualon, kiu estas inter ili mem kaj la fajro, brulanta el la arbusto de dia konado, kaj okupus lokon sur la trono de paco kaj certeco.  Konsideru, ekzemple, Moseon, la filon de Imran, unu el la glorindaj Profetoj kaj aŭtoron de la diodonita Libro.  Unu tagon, en la fruaj jaroj de Sia vivo, antaŭ ol Lia mesio estis proklamita, Li ekvidis, pasante tra foirejo, du homojn, batalantajn unu kontraŭ la alia.  Unu el ili petis de Moseo helpon kontraŭ sia kontraŭulo.  Tiam Moseo intermiksiĝis kaj mortigis lin. Pri tio ĉi atestas la enhavo de la sankta Libro.  Se Ni citus la detalojn, ĝi prenus tro da tempo kaj interrompus la linion de la argumentado.  La famo pri tiu okazo disvastiĝis tra la urbo, kaj Moseo estis plena de timo, kiel atestas la teksto de la Libro.  Kaj kiam la averto: <#Qur'an_28÷20> »Ho Moseo, vere, la ĉefuloj interkonsilas por vin mortigi«[41]  atingis Liajn orelojn, Li foriris el la urbo kaj haltis en la lando midjuna, en la servo de Shoeb.  Revenante, Moseo eniris la sanktan valon, kuŝantan en la sovaĝejo de Sinaj, kaj tie Li vidis la vizion de la Reĝo de gloro en la <#Qur'an_24÷35> »Arbo, kiu apartenas nek al la oriento, nek al la okcidento.«  Tie Li aŭdis la animtuŝantan Voĉon de la Spirito, parolantan el la brulanta Fajro, kiu ordonis al Li verŝi sur la animojn de la faraona popolo la lumon de dia gvidado - tiel, ke, liberiginte ilin de la ombroj de la valo de egoismo kaj deziro, Li ebligu al ili atingi la herbejon de la ĉiela feliĉeco, kaj, savinte ilin, per la Salsabi de sinrezigno, el la konfuzo de malproksimeco, Li igu ilin eniri la pacan urbon de la dia apudesto.  Kiam Moseo venis antaŭ Faraonon kaj transdonis al li, laŭ la ordono de Dio, Lian parolon, Faraono ekparolis insulte, dirante: »Cu vi ne estas tiu, kiu plenumis murdon kaj iĝis malfidela?«  Tion rakontis la Sinjoro de majesteco, kiel diritan de Faraono al Moseo: <#Qur'an_26÷19> »Kia faro ĝi estas, kiun Vi plenumis!  Vi estas sendankulo.  Li diris: 'Vere, Mi plenumis ĝin, kaj Mi estis el tiuj, kiuj eraris, kaj Mi forkuris de vi, kiam Mi timis vin, sed Mia Sinjoro donis al Mi saĝecon kaj faris Min unu el Siaj Apostoloj.'«[42]

59

Kaj nun konsideru en via koro la tumulton, kiun Dio ekscitis.  Pripensu pri la strangaj kaj multaj provoj, per kiuj Li spertas Siajn servantoj.  Konsideru, Kiel Li elektis subite Moseon el inter Siaj servantoj kaj konfidis la altan mision de dia gvidado al Li, kiu estis konata kiel mortiginto, kiu mem konfesis Sian kruelaŕon, kaj kiu dum preskaŭ tridek jaroj estis, antaŭ la okuloj de la mondo, prizorgata en la domo de Faraono kaj nutrata ĉe lia tablo.  Ĉu ne estis eble al Dio, la ĉiopova Reĝo, deteni la manon de Moseo de la mortigo, por ke ne estu al Li imputata murdo, kaŭzante konfuzon kaj malamon?

60

Pensu, simile, pri la stato kaj kondiĉo de Mario.  Tiel profunda estis la aflikto de tiu belega figuro, tiel dolora estis ŝia afero, ke ŝi maldolĉe bedaŭris, ke ŝi estis iam naskita.  Pri tio ĉi atestas la teksto de la sankta verso, en kiu estas dirite, ke post kiam Mario donis vivon al Jesuo, ŝi priploris sian situacion kaj vokis: <#Qur'an_19÷22> »Ho, se mi estus mortinta antaŭe kaj estus forgesita, tute forgesita!«[43]   Mi ŕuras je Dio!  Tia lamento mordas la koron kaj skuas la animon.  Tian internan konsternon, tian premitecon povis kaŭzi nenio, krom kritikado de malamikoj kaj ĉikanado de nekredantoj kaj malbonuloj.  Pensu, kian respondon Mario povis doni al siaj ĉirkaŭantoj?  Kiel ŝi povis aserti, ke la Infano, kies patro estis nekonata, estis naskigita de la Sankta Spirito?  Tial Mario, tiu vualita kaj senmorta figuro, prenis la Infanon kaj revenis en sian hejmon.  Tuj kiam la rigardoj de la homoj falis sur ŝin, ili levis la voĉojn, dirante:<#Qur'an_19÷28> »Ho fratino de Aron!  Via patro ne estis malhonesta, nek malĉasta estis via patrino!«[44]

61

Kaj nun pripensu pri tiu grandega sperto, pri tiu dolora provo.  Malgraŭ ĉio tio Dio donis al tiu esenco de la Spirito, al Tiu, kiu estis konata inter la homoj kiel senpatrulo, la gloron de profeteco, kaj faris Lin Sia atestanto antaŭ ĉiuj, kiuj estis en la ĉielo kaj sur la tero.

62

Vidu, kiel la manieroj de la Malkaŝantoj de Dio, ordonitaj de la Reĝo de kreaŕoj, estas kontraŭaj al la manieroj kaj deziroj de la homoj.  Laŭgarde kiel vi komprenos pli la esencon de tiuj diaj misteroj, klara iĝados al vi la intenco de Dio, la sankta Carmanto, la Plejamato.  Vi vidos la vortojn kaj la farojn de tiu ĉiopova Reganto egalaj kaj samaj, tiel, ke kion ajn vi rimarkos en Liaj faroj, la samon vi trovos en Liaj paroloj, kaj kion ajn vi legos en Liaj paroloj, tion vi rekonos en Liaj faroj.  Tiel do okazas, ke ekstervide tiuj faroj kaj vortoj estas venĝa fajro kontraŭ malbonuloj, kaj esence - akvo de kompato por virtuloj.  Se la okulo de la koro malfermiĝus, ĝi certe perceptus, ke la vortoj, revelaciitaj el la ĉielo de la volo de Dio, estas egalaj kaj samaj, kiel la faroj, kiuj emanis el la Regno de la dia potenco.

63

Kaj nun streĉu vian atenton, ho frato!  Se tiaj aferoj estus revelaciitaj en tiu ĉi Epoko kaj tiaj okazoj plenumiĝus en la nuna tempo, kion farus la homoj?  Mi ŕuras je Tiu, kiu estas la vera Edukanto de la homaro kaj Malkaŝanto de la Vorto de Dio, ke la homoj senprokraste kaj senhezite proklamus Lin malfidelulo kaj kondamnus Lin al morto.  Kiel malproksimaj ili estas de la ekaŭdo de la voĉo, kiu deklaris: Rigardu! Jen Jesuo, aperinta per la spiro de la Sankta Spirito, kaj jen Moseo, alvokita al die-difinita tasko!  Se eksonus miriado da voĉoj, neniu orelo aŭskultus, se Ni dirus, ke al senpatra Infano donita estas la misio de profeteco, aŭ ke mortiginto alportis de la flamo de la brulanta Arbusto la parolon: »Vere, vere, Mi estas Dio!«

64

Se la okulo de justeco estos malfermita, ĝi baldaŭ rekonos, en la lumo de tio, kio estis menciita, ke Tiu, kiu estas la Kaŭzo kaj la finfina Celo de ĉiuj tiuj aferoj, estas aperinta en tiu ĉi tago. Kvankam similaj faktoj ne okazis en tiu ĉi Epoko, tamen la homoj kroĉas sin ankoraŭ al tiaj vanaj fantazjaŕoj, kiuj flegas malbonuloj.  Kiel korpremaj estas la akuzoj, faritaj kontraŭ Li!  Kiel severaj estas la persekutoj, suferigitaj al Li - akuzoj kaj persekutoj, al kiuj similajn la homoj neniam aŭdis aŭ vidis!

65

Granda Dio!  Kiam la torento de paroloj atingis tiun ĉi gradon, Ni rigardis - kaj jen la dolĉaj aromoj de Dio estis blovportataj el la tagiĝ-loko de Revelacio, kaj matena venteto spiris el la Sebo de la Eternulo.  Ĝia blovo reĝojigis la koron kaj inspiris senmezuran feliĉon al la animo.  Ĝi donis novecon al ĉiuj aŕoj, kaj alportis sennombraj kaj netakseblajn donacojn de la nekonebla Amiko.  La robo de homaj laŭdoj neniel povas esperi taŭgi per ĝia nobla figuro, kaj al Gia brila estaŕo la mantelo de paroloj neniel povas konveni.  Sen vortoj Gi malkaŝas la internajn misterojn, kaj sen paroloj Gi malkovras la sekretojn de la diaj diraŕoj.  Ĝi instruas lamentadon kaj ĝemadon al la najtingaloj, ĉirpantaj sur la branĉo de malproksimeco kaj forteco, lernigas al ili la arton de amo kaj montras la sekretojn de korsubiĝo.  Ĝi malkaŝas la karesojn de pasia amanto al la floroj de la Riḍván de l' eterna unueco, kaj senvualigas la ĉarmon de beleco.  Al la anemonoj de la ĝardeno de amo Gi prezentas la misterojn de l' vero, kaj al la brustoj de amantoj ĝi konfidas la simbolojn de plejfundaj subtilaŕoj.  En tiu ĉi horo tiel malŝpara estas la elŝpruco de Gia favoro, ke la Sankta Spirito mem estas envia!  Ĝi donis al guto la ondojn de la maro, kaj havigis al polvero la brilegon de la suno!  Tiel granda estas la inundo de dia malavareco, ke plej malpura skarabo ekserĉis la parfumon de musko, kaj vesperto la lumon de la suno.  Ĝi revivigis la mortulojn per la spiro de vivo kaj igis ilin ekrapidi for el la tomboj de siaj mortemaj korpoj.  Ĝi sidigis sensciulon sur la sidejon de instruiteco, kaj levis tiranon sur la tronon de justeco.

66

La universo abundegas je tiuj diversaj malavaraŕoj atendante la horon, kiam la efikoj de Giaj nevideblaj donoj vidiĝus en tiu ĉi mondo, kiam svenantoj kaj soifegantoj atingos la vivan Kawtharon de sia Amato, kaj vojperdinta migranto, eraranta en la sovaĝejoj de malproksimeco kaj nenieco eniros la tabernaklon de vivo kaj atingos unuiĝon kun la deziro de sia koro.  En la grundo de kies koro ekĝermos tiuj sanktaj semoj?  En la ĝardeno de kies animo elkreskos la floroj de la nevideblaj realaŕoj?  Vere, Mi diras, tiel forta estas la flamo de la Arbusto de amo, brulanta sur la Sinaj-monto de la koro, ke la ondantaj akvoj de sanktaj paroloj neniel povas ĝin estingi.  Oceanoj ne povas kvietigi la brulan soifon de tiu Leviatano, kaj tiu Fenikso de senmorta fajro povas vidi nenie, krom en la arbo de la vizaĝo de l' Plejamata.  Tial, ho frato, lumigu per la oleo de saĝeco la lampon de la spirito en la plejfunda angulo de via koro, kaj ŝirmu ĝin per la vitraŕo de kompreno, ke via koro trovu pacon, ke vi estu unu el tiuj, kiuj per la flugiloj de certeco ekflugis en la ĉielon de amo de via Sinjoro, la Plej Kompatema.

67

Kaj nun, koncerne la vortojn: <#Bible-Mat_24÷30> »Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo«.  La signifo de tiuj ĉi vortoj estas, ke kiam la ĉielaj instruoj estos mallumiĝintaj, la steloj de la die-fiksitaj leĝoj estos falintaj, kaj la luno de la vera sciado - la edukanto de la homaro - estos senbriliĝinta, kiam la standardoj de gvidado kaj feliĉeco estos renversitaj kaj la tagiĝlumo de vero kaj justeco ŝanĝita en nokton - tiam la signo de la Filo de homo aperos sur la ĉielo.  La vorto »ĉielo« signifas la videblan ĉielon, ĉar kiam proksimiĝos la horo, en kiu la Suno de la ĉielo de justeco aperos kaj la Arkeo de la dia gvidado naĝos sur la maro de gloro, montriĝos sur la ĉielo stelo, anoncanta al sia popolo alvenon de tiu plej granda lumo.  En simila maniero ankaŭ en la nevidebla ĉielo aperos stelo, kiu estos por la popoloj de la tero heroldo, anoncanta la eklumon de tiu vera kaj glora Tagiĝo.  Tiuj dueblaj signoj, en la videbla kaj la nevidebla ĉielo, antaŭvenis la Revelacion de ĉiu el la Profetoj de Dio, kiel oni ĝenerale kredas.

68

Inter la Profetoj estis Abraham, la Amiko de Dio.  Antaŭ ol Li aperis, Nimrod havis sonĝon.  Li alvokis sekve aŭguristojn, kiuj sciigis lin pri la leviĝo de stelo sur la ĉielo.  Simile aperis ankaŭ heroldo, kiu anoncis tra la lando la alvenon de Abraham.

69

Post Li venis Moseo, kiu interparolis kun Dio.  La aŭguristoj de Lia tempo avertis Faraonon per tiuj vortoj: »Stelo leviĝis sur la ĉielo, kaj jen ĝi antaŭsignas naskiĝon de Infano, kiu tenas en sia mano vian sorton kaj la sorton de via popolo.» Simile aperis ankaŭ saĝulo, kiu dum la mallumo de l' nokto alportis la ĝojan novaŕon al la idoj de Izrael, inspirante konsolon al iliaj animoj kaj certecon al iliaj koroj.  Pri tio ĉi atestas la enhavo de la sanktaj libroj.  Se Ni volus mencii la detalojn, tiu ĉi epistolo atingus la dikecon de libro.  Krom tio ne estas Nia intenco rakonti la okazojn de la pasintaj tagoj.  Dio estas Nia atestanto, ke eĉ tio, kion Ni nun mencias, estas sole pro Nia ama korinklino al vi, por ke la malriĉulo de la tero atingu la bordojn de la maro de riĉeco, la scienculo estu gvidata al la oceano de dia sciado, kaj tiu, kiu soifas komprenon, allasita estu al la Salsabil de dia saĝeco.  Alie tiu ĉi Servanto konsiderus la priparoladon de tiuj aferoj kiel gravan eraron kaj bedaŭrindan kulpon.

70

En simila maniero, kiam proksimiĝis la horo de la Revelacio de Jesuo, kelkaj magoj, sciantaj, ke la stelo de Jesuo aperis sur la ĉielo, serĉis kaj sekvis ĝin, ĝis ili venis en la urbon, kiu estis tronloko de la regno de Herodo.  La potenco de lia regado en tiuj tagoj etendis sin sur la tutan landon.

71

La magoj diris: »Kie estas Tiu, kiu estas naskita Reĝo de la judoj? ćar ni vidis Lian stelon en la oriento kaj venis, por adorkliniĝi al Li![45]   Kiam ili serĉis, ili trovis, ke en Betlehemo, en la juda lando, naskiĝis la Infano.  Tio estis la signo, kiu aperis sur la videbla ĉielo.  Koncerne la signon en la nevidebla ĉielo - en la ĉielo de dia sciado kaj kompreno - aperis Yahya, la filo de Zaĥariaso, kiu konigis al la popolo la novaŕon pri la Revelacio de Jesuo.  Tiel Li diris: <#Qur'an_3÷39> »Dio sendas al vi Yahyan, kiu proklamos ateston pri la Vorto de Dio, homon grandan kaj korpuran.«[46]  La esprimo »Vorto« signifas Jesuon, kies alvenon Yahya antaŭdiris.  Plie, en la ĉiela Skribaŕo estas dirite: <#Bible-Mat_3÷1> »En tiuj tagoj venis Johano la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, <#Bible-Mat_3÷2>kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la Regno de la ĉielo.«[47]   Johano estas Yahya.

72

Simile, antaŭ ol la belo de Mahometo estis senvualigita, vidiĝis la signoj sur la videbla ĉielo.  Koncerne la signojn en la nevidebla ĉielo, aperis kvar homoj, kiuj sinsekve anoncis al la popolo la ĝojan novaŕon pri la apero de tiu dia Lumportanto.  Al Ruz-bih, nomita poste Salman, donita estis la honoro servi al ili.  Kiam la fino de unu el ili estis proksima, li sendadis Ruz-bihon al la alia, ĝis la kvara, kiu, sentante la alvenon de sia morto, turnis sin al Ruz-bih, dirante: »Ho Ruz-bih!  Post kiam vi prenos kaj enterigos mian korpon, iru en Hijazon, ĉar tie leviĝos la Suno de Mahometo.  Feliĉa estas vi, ĉar vi vidos Lian vizaĝon!«

73

Kaj nun rilate al tiu ĉi mirinda kaj plejglora Afero.  Sciu, vere, ke multaj astronomoj antaŭdiris la aperon de ĝia stelo sur la videbla ĉielo.  Simile, aperis sur la tero Ahmad kaj Kazim,[48]  la du frataj brilegaj lumoj - Dio sanktigu la lokon de ilia ripozo!

74

El ĉio, kion ili prezentis, klare kaj evidente montriĝas, ke antaŭ la Revelacio de ĉiu el la Speguloj, reflektantaj la dian Esencon, signoj, anoncantaj ilian alvenon, devas plenumiĝi en la videbla ĉielo, same kiel en la nevidebla, kie estas la trono de la suno de sciado, de la luno de saĝeco kaj de la steloj de kompreno kaj parolo.  La signoj en la nevidebla ĉielo devas plenumiĝi en la persono de perfektulo, kiu antaŭ ĉiu Revelacio aperas, edukas kaj preparas la homajn animojn por la alveno de la dia Lumportanto, la Lumo de la unueco de Dio inter la homoj.

75

Kaj nun, rilate al Liaj vortoj: »Kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan el la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.«  Tiuj ĉi vortoj signifas, ke en tiuj tagoj la homoj ploros la perdon de la Suno de la dia beleco, de la Luno de kompreno kaj de la Steloj de la dia saĝeco.  Tiam ili vidos vizaĝon de la Promesito, de la adoranta Belo, malsupreniranta en la ĉielo kaj venanta sur nuboj.  Tio ĉi signifas, ke la dia Belo aperos el la ĉielo de la volo de Dio, kaj ĝi venos en la formo de la noma templo.  La esprimo »ĉielo« montras altecon kaj grandecon, ĉar ĝi estas la trono de la revelacio de tiuj Malkaŝantoj de sankteco, de tiuj Astroj de pratempa gloro.  Tiuj pratempaj Estaŕoj, kvankam naskitaj el la sinoj de siaj patrinoj, efektive estas malsuprenvenintaj el la ĉielo de la volo de Dio.  Kvankam ili loĝas sur la tero, tamen ilia vera restejo estas la sidejoj de gloro en la superteraj sferoj.  Paŝante inter la mortemuloj, ili ŝvebas samtempe en la ĉielo de dia apudesto.  Sen piedoj ili iras la vojon de la spirito, kaj sen flugiloj ili leviĝas en la superterajn altaŕojn de la dia unueco.  Kun ĉiu spirblovo ili pasas tras la vastaŕoj de la spaco, kaj en ĉiu momento ili tramigras la regnojn videblajn kaj nevideblajn.  Sur iliaj tronoj estas skribite: »Nenio en la mondo malhelpas Lin de sinokupado per io alia;« kaj sur iliaj seĝoj estas gvavurite: <#Qur'an_55÷29> »Vere, Liaj manieroj diferencas ĉiutage.«[49]   Ili estas senditaj per la supernatura povo de la Pratempulo, kaj starigitaj de la glora volo de Dio, la plej potenca Reĝo.  Jen kion signifas la vortoj: »venanta en la nuboj de la ĉielo.«

bottom of page