top of page

 

La Kaŝitaj Vortoj (arabe: الكلمات المكنونة, perse: كلمات مكنونه, Kalimát-i-Maknúnih) estas libro verkita de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo, ĉirkaŭ 1857. Ĝi komponiĝis unuaparte en la araba kaj duaparte en la persa.

La "Kaŝitaj Vortoj" formiĝas kiel aro da mallongaj eldiroj (71 en la araba, 82 en la persa), en kiu Bahá'u'lláh pretendas esti preninta la bazan esencon de certaj spiritaj veroj kaj verkinta ilin en mallonga formo. `Abdu'l-Bahá, la filo kaj posteulo de Bahá'u'lláh, konsilis al la bahaanoj, ke ili legu ilin ĉiutage kaj ĉiunokte, kaj ke ili efektivigu ilian latentan saĝecon en siaj ĉiutagaj vivoj. Li ankaŭ diris, ke la "Kaŝitaj Vortoj" estas "trezorejo de diaj misteroj" kaj, ke kiam oni meditas pri la enhavo, "la pordoj de la misteroj malfermiĝos."

Estas ŝija islama tradicio nomata "Muŝaf' de Fatimah", kiu parolas pri la filino de Mohamedo (Muḥammad), Fatimah (Fáṭimih), post la forpaso de ŝia patro. Estas diversaj versioj de tiu ĉi tradicio, sed komune al ili estas, ke la anĝelo Gabrielo aperis al Fáṭimih kaj konsolis ŝin, dirante aferojn, kiujn ŝi skribis en libron. Laŭ unu tradicio [1], ili estis profetaĵoj. La libro, se ĝi iam estis fizika, ne travivis, kaj estis konsiderata, ke la Imam Mahdi (la Promesito de ŝija Islamo) re-rivelus ĝin en la "finaj tagoj".

Bahaanoj kredas, ke la "Kaŝitaj Vortoj" estas la plenumo de tiu ĉi tradicio. Bahá'u'lláh ja origine nomis la libron "La Libro de Fáṭimih" (Sahify-i- Faṭimiyyih, Sahifyyih- Maknúniyh- Faṭimiyyih), kvankam Li pli laste menciis ĝin laŭ ĝia moderna nomo [2]. Tiu ĉi parto de la plenumo rilatas al la bahaa kredaĵo, ke la profetaĵoj de la mondaj religioj pri la finaj tagoj interpretendas mistike kaj metafore.

Religiaj Paraleloj

Praktike, la "Kaŝitaj Vortoj" similas al la Hadith Qudsi, kuntiraĵo de tre spiritaj eldiroj, kiun islamanoj alte estimas. La "Kasitaj Vortoj" funkcias simile kiel la Benoj en Kristanismo kaj la Psalmaro en la Tanaĥo.


 

 La Kaŝitaj Vortoj

bottom of page