top of page

 171 Disŝiru la vualojn tiamaniere ke la loĝantoj de la Regno aŭskultu ĝian disŝiradon. Jen la ordono
de Dio, en la pasintaj tempoj kaj en la venontaj. Feliĉa la homo kiu observas kion oni ordonis al si,
sed, ve al la neglektemaj!


172 Certe, en ĉi tiu tera regno Ni ne havis alian celon krom manifesti Dion kaj revelacii Lian
suverenecon; Dio al Mi sufiĉas kiel atestanto. Certe, Ni ne havis en la ĉiela Regno alian celon krom
ekzalti Lian Aferon kaj glori Lian laŭdon; Dio al Mi sufiĉas kiel protektanto. Certe, Ni ne havis en
la Regno de la altaĵo alian deziron krom laŭdi Dion kaj kion Li revelaciis; Dio al Mi sufiĉas kiel
helpanto.


173 Estu feliĉaj, ho doktuloj je Bahá. Je la Sinjoro! Vi estas la ondoj de la Ega Oceano, la steloj de
la firmamento de la Gloro, la standardoj de la venko kiuj ondumas inter ĉielo kaj tero. Vi estas la
manifestiĝoj de la persisto inter la homoj kaj la aŭroroj de la dia Esprimo por ĉiuj kiuj loĝas sur la
tero. Feliĉa tiu, kiu sin turnas al vi, kaj ve al la ribelemaj! En ĉi tago, koncernas al tiu, kiu trinkis el
la Mistika Vino de la eterna vivo el la Manoj de la ama bonkoreco de la Sinjoro sia Dio, la
Kompatema, premi kiel arterio kiu batas en la korpo de la homaro, por ke per li estu revivigata la
mondo kaj ĉiu osto diseriĝanta.


174 Ho popolo de l' mondo! Kiam la Mistika Kolombo estos ekfluginta ekde sia Sanktejo de Laŭdo,
en la serĉo de ĝia malproksima celo, ĝia kaŝita ĉambro, direktu vin por ĉio, kion vi ne komprenos el
la Libro al Tiu, kiu burĝonis el ĉi tiu potenca Trunko.


175 Ho Plumo de la Plej Alta! Moviĝu sur la Tabelo laŭ la ordonoj de Via Sinjoro, la Kreinto de la
ĉieloj, kaj rakontu pri la tempo kiam Tiu, kiu estas la Aŭroro de la Dia Unueco deziris direkti Siajn
paŝojn al la Lernejo de la Trascenda Unueco; por ke eble la korpuruloj akiru per tio ekvidon, tiel
malgranda kiel la kudriltrueto, de la misteroj de Via Sinjoro, la Ĉiopova, la Ĉioscia, kiuj troviĝas
kaŝitaj malantaŭ la vualoj. Diru: Ni, certe, eniris en la Lernejon de la internaj signifo kaj la ekspliko
kiam ĉio kreita estis senkonscia. Ni vidis la vortojn skribitajn de Tiu, kiu estas la Plej
Kompatema kaj Ni akceptis la versojn de Dio, Kiu helpas en danĝero, Kiu Memekzistas, kiujn Li
prezentis al Ni, kaj Ni atentis kaj obeis tion, kion Li solene proklamis sur la Tabelo. Tion ja Ni vere
observis. Kaj Ni aprobis Lian deziron per Nia ordono, ĉar vere Ni estas rajtigitaj ordoni.


176 Ho popolo de la Bajano! Ni, certe, eniris en la Lernejon de Dio kiam vi estis mergitaj en
dormon, kaj Ni atente legis la Tabelon kiam vi estis profunde dormantaj. Je la sola vera Dio! Ni
legis la Tabelon antaŭ ol ĝi estis revelaciita, dum vi estas senkonsciaj, kaj Ni havis perfektan scion
pri la Libro kiam ankoraŭ vi ne estis naskiĝintaj. Ĉi tiuj vortoj estas laŭ via mezuro, ne laŭ mezuro
de Dio. Pri tio atestas kio estas altvalore gardata en Lia scio, se vi estas el tiuj, kiuj komprenas;
kaj ĉi tion atestas la lango de la Ĉiopova, se vi estas el tiuj, kiuj komprenas. Mi ĵuras je Dio, se Ni
deglitigus la vualon, vi estus konfuzitaj.


177 Atentu, ke vi ne vane disputu pri la Ĉiopova kaj Lia Afero, ĉar jen, Li aperis inter vi investita
per Revelacio tiel vasta ke Ĝi ampleksas ĉion, ĉu de l' pasinto ĉu de l' estonto. Se Ni prezentus
Nian temon parolante en la lingvaĵo de la loĝantoj de la Regno, Ni dirus: "Vere, Dio kreis tiun
Lernejon antaŭ ol krei la ĉielon kaj la teron, kaj Ni eniris ĝin antaŭ ol la literoj S kaj E kuniĝis kaj
unuiĝis". Tia estas lingvaĵo kiun Niaj servantoj uzis en Nia Regno; pripensu kion la lango de la
loĝantoj de Nia ekzaltita Regno esprimus, ĉar Ni instruis Nian scion kaj vidigis al ili ĉion, kio estis
kaŝita en la saĝeco de Dio. Imagu do, kion esprimus la Potenca kaj Grandioza Lango en Sia Glorega
Estejo!


178 Ĉi tiu ne estas Afero kiu povas iĝi ludilo de viaj vanaj fantazioj, nek ĉi tiu estas la loko por la
malsaĝaj kaj malkuraĝaj. Je Dio, ĉi tiu estas la luktejo de la akra vidpovo kaj la sindonemo, de la
vido kaj la ekzaltiĝo, kie neniu atakas per sia rapidkura ĉevalo escepte de la kuraĝaj rajdantoj de la
Kompatema, kiuj liberigis sin de tuta alligiteco al la mondo de l' estaĵo. Estas ili, vere, kiuj igas
Dion venka sur la tero, kiuj estas la tagiĝejoj de Lia suverena povo en la sino de la homaro.


179 Atentu, por ke tio, kio estis revelaciita en la Bajano ne apartigu vin de via Sinjoro, la Plej
Kompatema. Dio estas mia atestanto ke la Bajano estis sendita por neniu alia celo ol celebri Mian
laŭdon, se vi scius! La puraj koroj en ĝi nur trovos la aromon de Mia amo, nur Mia Nomo kiu
ŝirmas ĉion, kion ĝi vidas kaj ĉion, kio estis vidata. Diru: Ho popolo! Turniĝu al tio, kio venis de
Mia Ekzaltega Plumo. Se vi rekonas en tio la aromon de Dio, ne kontraŭstaru Lin nek forneu al vi
parton de Lia bonkora favoro nek de Liaj multaj donacoj. Tiel admonas vin via Sinjoro; Li estas,
vere, la Konsilanto, la Ĉioscia.


180 Ĉio, kion vi ne komprenas en la Bajano, demandu al Dio, via Sinjoro kaj Sinjoro de viaj
antaŭuloj. Se tiel Li deziras, Li elmontros al vi tion, kio estas revelaciita tie kaj malkovros antaŭ vi
la perlojn de l' saĝo kaj scio diaj kiuj estas kaŝitaj en la oceano de ĝiaj vortoj. Li estas, certe, supera
al ĉiuj nomoj; ne estas alia Dio krom Li, Kiu helpas en danĝero, Kiu Memekzistas.


181 La ekvilibro de la mondo estis malordigita per la vibranta influo de ĉi tiu plej granda, ĉi tiu
nova Monda Ordo. La ordigita vivo de la homaro estis revoluciigita pere de ĉi tiu unika kaj mirinda
Sistemo, nenion simila mortaj okuloj iam vidis.


182 Mergiĝu en la oceano de Miaj vortoj, por ke vi deĉifru ĝiajn sekretojn kaj malkovru ĉiujn
perlojn de saĝo kiuj estas kaŝitaj en ĝiaj profundaĵoj. Atentu ne heziti en via decido brakumi la
veron de ĉi tiu Afero, Afero per kiu estis revelaciitaj la kapabloj de la potenco de Dio kaj per kiu Lia
suvereneco estis establita. Kun vizaĝoj radiantaj de ĝojo, haste venu al Li. Ĉi tiu estas la senŝanĝa
Kredo de Dio, eterna en la pasinto, eterna en la estonto. Tiu, kiu serĉas ĝin, trovu ĝin; kaj rilate al
tiu, kiu rifuzis serĉi ĝin, certe, Dio sufiĉas al Si mem, kaj Li estas super ĉia neceso de Siaj kreitaĵoj.


183 Diru: Ĉi tiu estas la neerarebla Pesilo kiun la Mano de Dio tenas, per kiu estas pesata ĉiuj, kiuj
estas en la ĉielo kaj sur la tero, kaj per kiu ilia sorto estas determinata, se vi estus el tiuj, kiuj kredas
ĉi tiun veron kaj rekonas ĝin. Diru: Ĉi tiu estas la Plej Granda Atesto, per kiu, laŭlonge de la epokoj,
establiĝis la valideco de ĉiu provo; se vi estus certaj pri tio. Diru: Per ĝi la malriĉuloj estis riĉiĝitaj;
la doktuloj, klerigitaj; kaj la serĉantoj, kapabligitaj por supreniri ĝis la ĉeesto de Dio. Atentu, por ke
vi ne konvertu ĝin en kaŭzo de divido inter vi. Estu firme establitaj, kiel nemovebla monto, en la
Afero de via Dio, la Forta, la Amema.


184 Diru: Ho fonto de perverseco! Forlasu vian obstinan blindecon kaj proklamu la veron inter la
popolo. Mi ĵuras je Dio ke Mi ploris pro vi vidante kiel vi sekvis viajn egoismajn pasiojn, rifuzante
Tiun, kiu kreis vin kaj estigis vin. Memoru pri la tenera kompato de via Sinjoro kaj rememoru kiel
tage kaj nokte Ni vartis vin por servi al la Afero. Timu al Dio kaj vere pentu. Eĉ supozante ke la
popolo ne estas konfuzita rilate al via pozicio, ĉu estas imagebla ke vi mem estis same
konfuzita? Tremu antaŭ via Sinjoro kaj rememoru la tagojn kiam, stare antaŭ la trono, vi skribis la
versojn, kiujn Ni diktis al vi, versoj skribitaj de Dio, la Ĉiopova Protektanto, la Sinjoro
de la forto kaj potenco. Atentu, por ke la fajro de la fiero ne malhelpu vin atingi la Sanktan
Kortegon de Dio. Turnu vin al Li, kaj ne timu pro viaj agoj. Vere, Li pardonas al kiu Li plaĉas kiel
favoro de Sia parto; ne estas alia Dio krom Li, la Ĉiam-Pardonanta, la Malavara. Ni avertas vin nur
pro Dio. Se vi akceptas ĉi tiun konsilon, vi estos aginta pro via intereso mem; kaj se vi malakceptas
ĝin, via Sinjoro certe povas ekzisti sen vi kaj sen ĉiuj kiuj, evidente trompitaj, sekvis vin. Rigardu
kiel Dio kaptis tiun, kiu devojiĝis. Turnu vin al Dio, humila, submetita kaj obeema; vere, Li
pardonos viajn pekojn, ĉar via Sinjoro, certe, estas la Pardonanto, la Forta, la Plej Kompatema.


185 Jen la Konsilo de Dio, se vi komprenus ĝin! Jen la Malavareco de Dio, se vi ricevus ĝin! Jen la
Esprimo de Dio, se vi perceptus ĝin! Jen la Trezoro de Dio, se vi komprenus ĝin!


186 Ĉi tiu estas Libro kiu iĝis Lampo de l' Eternulo por la mondo, kaj Lia Vojo rekta kaj sen devioj
inter la popoloj de la tero. Diru: Ĉi tiu estas la Aŭroro de la Dia Scio, se vi estas el tiuj, kiuj
komprenas, kaj la Tagiĝejo de la ordonoj de Dio, se vi estas el tiuj, kiuj komprenas.


187 Ne ŝarĝu beston per pli ol tio, kion ĝi povas elteni. Vere, Ni malpermesis tian traktadon en la
Libro per interdikto de pleja devigo. Estu la personigo de la justeco kaj ekvito inter la tuta kreado.


188 Se iu nevolonte mortigas alian personon, koncernas lin pagi al la familio de la mortinto
monkompenson el cent oraj mitkaloj. Observu tion, kio estis ordonita en ĉi tiu Tabelo kaj ne estu el
tiuj kiuj superas siajn limigojn.


189 Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj
surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj
ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-
Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo
por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu! Ni fiksis du signojn por la
plenkreskeco de la homa raso: la unua, kiu estas la plej firma fundamento, estis skribe konsignita en
aliaj el Niaj Tabeloj, tiakvante ke la dua estis revelaciita en ĉi tiu mirinda Libro.


190 Oni malpermesis al vi fumi opion. Vere, Ni malpermesis ĉi tiun praktikon en la Libro per
interdikto de pleja devigo. Se iu konsumus ĝin, certe ne estus el la Miaj. Timu al Dio, ho vi la
dotitaj de kompreno!

bottom of page