top of page

 87 Frato Mia! En ĉi tiu etapo kiu markas la komencon de la vojaĝo, vi kontemplos diversajn
gradojn kaj malsamajn signojn, tiel kiel oni diris kun rilato al la Urbo de la Serĉado. Ili ĉiuj
estas veraj en siaj respektivaj stacioj. Koncernas al via eminenteco, en ĉi etapo, konsideri
ĉiun kreitaĵon en sia propra loko, sen humiligi aŭ ekzaltigi ilian veran rangon. Ekzemple, se
vi reduktus la nevideblan mondon al la regno de la kreo, tiu afero estus pura blasfemo, kaj
inverse, same estus la esenco de la malpieco. Tamen, se vi priskribus la nevideblan mondon
kaj la regnon de la kreo ene de la propra pozicio de ĉiu el ili, tio ja estus la certa vero. Per
aliaj vortoj, se vi ĉeestus ajnan transformon en la regno de la dia unueco, neniu pli granda
peko povus esti koncipita en la tuta kreo; sed se vi konsiderus la transformadon en sia
propra loko kaj konsekvence vi komprenus ĝin, neniu malbono okazos al vi.


88 Je Mia Sinjoro! Malgraŭ ĉio, kion ni revelaciis al vi pri la misteroj de la parolo kaj la
gradoj de la ekspozicio, je Mia ŝajno mi ne eldiris eĉ unu literon de la oceano de la kaŝita
kono de Dio kaj de la esenco de Lia nepenetrebla saĝo. Pere de Dio, baldaŭ Ni plenumos tion
en ĝia tempo. Li certe memoras pri ĉiuj aĵoj laŭ ilia pozicio kaj ĉiuj ni, vere, laŭdas Lin.


89 Sciu do, cetere, ke la birdo kiu flugas al la atmosfero de la alta regno neniam povos sori al
la ĉielo de la trascenda sankteco, nek gustumi la fruktojn kiujn Dio kreskigis tie, nek trinki
el la torentoj kiujn Li fluigis en ĝia sino. Kaj se ĝi prenus guton el ĝi, ĝi tuj pereus. Tiel
okazas en ĉi tagoj al kiuj estas lojalaj al Ni, malgraŭ la agoj kiujn ili faras, la vortoj kiujn ili
eldiras kaj la pretendoj kiujn ili formulas. Je Mia ŝajno, ili kuŝas kiel mortintoj ene de siaj
propraj vualoj.


90 Komprenu, same , ĉiun gradon, signon kaj aludon, por ke vi perceptu ĉiujn aferojn en sia
propra loko kaj vi rigardu ĉiuj aferojn sub sia propra lumo. Ĉar en ĉi tiu etapo, la Urbo de la
Dia Unueco, troviĝos tiuj, kiuj eniris en la arkeon de la dia gvido kaj ekiris tra la altecoj de
la dia unueco. Vi vidos la lumojn de la beleco en iliaj vizaĝoj kaj la misteroj de la gloro en
iliaj homaj temploj. Vi perceptos la moskan parfumon de liaj vortoj kaj vi rigardos la
signojn de Lia suvereneco en ĉiuj liaj faroj kaj agmanieroj. Ankaŭ ne apartigos vin la agoj
de tiuj, kiuj ne trinkis el la klaraj fontoj, nek atingis la urbojn de la sankteco, kiuj sekvas
siajn egoismajn dezirojn kaj disvastigas la malordon sur la tero, dum ili kredas esti juste
gviditaj de Dio. Pri ili, certe estis dirite: “Jen la fifamuloj kaj malsaĝuloj, kiuj sekvas ĉiun
trompanton kaj faldiĝas je ĉiu ŝanĝo de la vento”lviii. La etapoj de ĉi vojaĝo, ĉi tiu pozicio kaj
loĝejo estas klaraj kaj manifestitaj al vi, kaj ne postulas pluan klarigon.


91 Sciu do, ke se ĉio, kion vi aŭdis kaj vidis rilate al la Suno de la Vero, la Ĉefa Punkto, li
atribuas al Si mem la nomumadojn de pasintaj epokoj, estas nur rezulto de la malforteco de
la homoj kaj la skemo de la mondo de la kreo. Krom tio, ĉiuj nomoj kaj atributoj ĝiras ĉirkaŭ
Lia Esenco kaj cirklas ĉirkaŭ la sojlo de Lia sanktejo. Ĉar Li estas Kiu formas ĉiujn nomojn,
revelacias ĉiujn atributojn, donas vivon al ĉiuj estoj, proklamas la diajn versiklojn kaj
laŭorde disponigas la ĉielajn signojn. Plie, se vi rigardas per via interna okulo, vi trovas ke
ĉiuj krom Li reduktiĝas al absoluta nenieco kaj estas kiel forgesitaĵo en Lia sankta ĉeesto.
“Dio estis sola; neniu estis krom Li kaj nun restas tiel, kiel Li ĉiam estis”. Ĉar jam establiĝis
ke Dio – sanktigata kaj glorata Li estu! - estis sola kaj ke neniu estis krom Li, kiel povas la
leĝo de la ŝanĝo kaj de la transformiĝo ĉi tie regi? Se vi pripensas pri tio, kion Ni revelaciis
al vi, la suno de la gvido splende brilos antaŭ vi en ĉi tiu eterna mateno, kaj en ĝi vi estos
kalkulita inter la piaj.


92 Sciu, cetere, ke ĉio, kion Ni menciis pri ĉi tiuj vojaĝoj estas destinita nur al la elektitoj
inter la justuloj. Kaj se vi spronas la ĉevalon de la spirito kaj trairas la herbejojn de la ĉielo,
vi kompletigos ĉiujn ĉi vojaĝojn kaj malkovros ĉiun misteron en malpli ol la okula ekmovo.


93 Frato Mia! Se vi estas ĉampiono de ĉi areno, kuru tra la teroj de la certeco, por ke via
animo liberiĝu en ĉi tago de la sklaveco de la nekredado kaj perceptu la parfumitajn aromojn
kiuj fluas el ĉi tiu ĝardeno. Certe, la parfumitaj brizoj kiuj portas la bonodoron de ĉi urbo
blovas sur ĉiujn regionojn. Ne senigu vin de la porcio kiu apartenas al vi kaj ne estu el la
neglektuloj. Kiel bone estis dirite:


94 Liaj bonodoraj spiroj diskonigitaj en la landoj de Oriento restaŭras la flaradon al la
malsanuloj de Okcidento!lix


95 Post ĉi tiu ĉiela vojaĝo kaj ĉi tiu mistika supreniro, la piediranto eniros en la Ĝardenon
de la Miro. Se Mi revelacias al vi la realecon de ĉi etapo, vi lamentos kaj bedaŭros la
kondiĉon de ĉi tiu Servanto, Kiu restas sub la manoj de ĉi tiuj malfideluloj, restis perpleksa
antaŭ sia malfacila situacio kaj, en ĉi tiu oceano nesondebla, Li estas submetita en la
konfuzo. Ĉiutage ili konspiras por mortigi Min kaj provas ĉiumomente ekzili Min de ĉi
lando, tiel, kiel ili ekzilis Min el alia lando. Sed ĉi tiu Servanto staras preta antaŭ ili,
atendante kion ajn la Ĉiopova ordonis kaj dekretis por Ni. Mi ankaŭ timas neniun animon,
malgraŭ tio, ke Mi estas ĉirkaŭata de la provoj kaj afliktoj altruditaj de la malpiaj kaj
malicaj, kaj sieĝita en ĉi tiu momento de miriado da afliktoj kaj angoroj. “La diluvo de Noa
nur reflektas la mezuron el Miaj verŝitaj larmoj, kaj la fajro de Abrahamo nur reprezentas la
boladon de Mia animo. La doloro de Jakobo estas nur reflekto de Miaj bedaŭroj kaj la
afliktoj de Ijob estas frakcio de Mia misfortuno”lx.


96 Se Mi rakontus al via eminenteco la kruelan malfeliĉon kiu okazis al Mi, tia estus via
ĉagreniĝo ke vi ĉesus mencii ĉiujn aferojn kaj vi forgesus pri vi mem kaj pri ĉio, kion la
Sinjoro kreis sur la tero. Sed, ĉar tio ĉi ne estas Nia deziro, Mi silentigis la revelacion de la
dia dekreto en la koro de Bahá kaj Mi retenis ĝin de la okuloj de ĉiuj, kiuj moviĝas en la
regno de la kreo, por ke ĝi restu kaŝita en la tabernaklo de la Nevidebla ĝis la momento kiam
Dio revelacios ĝian sekreton. “Nenio en la ĉieloj kaj sur la tero povas eskapi de Lia kono kaj,
certe, Li komprenas ĉion”lxi.


97 Ĉar Ni apartiĝis de Nia temo, Ni flankenlasu ĉi aludojn kaj Ni reprenu la temon pri ĉi
tiu urbo. Certe, kiu eniras en ĝi estos savita, kaj kiu apartiĝas de ĝi sendube pereos.
98 Ho vi kiu estas menciita en ĉi Tabeloj! Sciu ke kiu entreprenos ĉi vojaĝon, miriĝos pro la
signoj de la potenco de Dio kaj la mirindaj pruvoj de Lia verko. La konfuzo kaptos lin el ĉiuj
flankoj, kiel atestas tiu Esenco de la senmorteco ekde la Ĉiela Asembleo: “Pliigu Mian
mirindecon kaj miron por Vi, ho Dio!”lxii Kiel estis bone dirite:


99 Mi ne sciis kio estis la mirego ĝis kiam mi faris de mia amo por Vi mian aferon. Kiom
miriga estus se mi ne mirus pri Vi!lxiii


100 En ĉi tiu valo la piedirantoj perdiĝas kaj pereas antaŭ atingi sian lastan loĝejon.
Bonkora Dio! Tiom senlima estas ĉi tiu valo, tiom vasta ĉi urbo de la regno de la kreo, ke ĝi
ŝajnas havi, nek komencon nek finon. Kiom granda la bonŝanco de tiu, kiu tie kompletigas
sian vojaĝon kaj kun la helpo de Dio trairas la sanktigitan teron de ĉi ĉiela urbo, urbo kie la
favoratoj de Dio kaj la purkoruloj estas ektremigitaj pro la miro kaj la reverenca timo. Kaj ni
diras: “Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de la mondoj”.

bottom of page