top of page

 La Pratempa Arbo ĝermas el la ŝoŝoj de la koro:
savu kaj gardu ĝin de la akvo, la koto, la vento;


por ke ĝi liberiĝu de kio estas eterna kaj efemera
kaj ĝi ekbruligu aliajn kandelojn per la fajro de ĝia kandelo.


Plantu ĉi etan arbon en la tero de la koro
kaj tenu ĝin for de la ombro kaj la lumo;


gardu ĝin de la diversaj ventoj
kaj liberigu ĝin de la duboj de la malpiaj.


La Pratempa Arbo: firmigu ĝin en la tero de la Vivo
kaj lasu ke ĝiaj branĉoj iru trans la ĉielojn.


Denove manifestu novan printempon
por ke ĉi korpoj estu vivigataj de Via resurekto.


La ekzaltiĝo de la maroj de la amo estas Via ekzaltiĝo,
la konscienco de la Birdoj de la eterneco estas Via konscienco.


Blovigu la bonodoron de la ĉemizo el la Egiptujo de la Vivo,
brilege montru la sanktan Arbon de Moseo.


Ho Bonamato!, el Via vizaĝo alvenis la Printempo
kaj kun ĝi, senfinaj revelacioj.


Ĉiu floro estas libro de la virto de l'Amiko
kaj ĉiu koro, fonto de Lia saĝo.


Ĉi tiun Printempon la aŭtuno ne postiras;
fluas je ĝia ĉirkaŭo la asembleo de la floroj.


Ĉi tiun Printempon la vivo ne sentas;
ĉi tiun Printempon vivas la animoj.


Tiuj printempoj altiras la ĝojon de la naivulo;
Ĉi tiuj enhavas la Amon de Dio.


Tiuj entenas ekstermigan celon;
ĉi tiuj Printempoj ĝuas la titolon de la eterneco.


Tiu venas de la sezonoj en la mondo;
Ĉi tiu venas de la beleco en la vizaĝo de la Bonamato.


Tiu printempo rekreas la anemonojn;
Ĉi tiu enhavas la ĝemojn kaj la veon de la aflikto.


Ĉi tiu eterna Printempo de la Lumo de la Reĝo
muntis Tendon kies tegmento estas la imperio de la dieco,
kaj en ĝi ĉiuj eniris.


Rigardu, ho konsciulo!
Kiam nia Reĝo forigos sian vualon,


ĉi tiu Printempo muntos grandan Tendon en la Plej Alta Ĉielo.
Se nia Amiko forigus la maskon de la vizaĝo,


sen vualoj, ĉi Printempo estiĝus disradia.
Pro Lia vizaĝo ni eniras en la Printempon;


pro Lia vizaĝo ni ne rimarkas la ĝardenojn.
Ni, kun Lia mencio, trovas nin trakvilaj kaj liberaj de la menciistoj,


pro Lia Suno ni estas lumigitaj en la mondo.
Se blovas brizo de ĉi belega Printempo,


vi vidos multajn Jozefojn venante al via vizio.
Se blovas brizo de ĉi delica Ĝardeno,


vi vidos la Jozefojn kiel spiriton en la mondo,
kaj vi vidos la korpojn iĝante spirito,


kaj cent mil manieroj de venko venos ĉiumomente al la animo.
En ĉiu spiro, ĉi sankta Printempo de l'Bonamato


havas pli ol cent priskribojn, sed kie estas la intima Konfidanto?
Ĉi Skribo estas sankta por la lango.


Kiam venos al ĝia signifo la nedignaj?
Ĉi tiu Skribo ne estas el mencioj, akĉentoj kaj sonoj:


ĉi Skribo estas vivo kaj ne finiĝas per la morto.
En ĉi Printempo vi vidos enamiĝantojn


kiuj cent mil fojojn oferas sia vivon ĉiumomente.
Ĉi tiu Printempo enhavas la spiritan grandecon:


ĉi sankta Printempo estas dia.
Se, el ĉi tiu Fonto, mildaĵo atingas vin,


via efemera vivo trinkos el la kaliko de la eterneco.
Se mallonga brizo el la vojo de la Amiko atingas vin,


oferu vian animon al Li ĉar Lia ankaŭ estas ĉi tiu vivo.
En ĉi tiu Printempo vi vidos la floron de la unueco,


vi vidos la hiacinton de la unueco en la hararo de l'Amiko.
La florburĝonojn de la scio serĉu sur ĉi Vojo;


sopirantaj, ĉiuj iras je ilia serĉado.
Ĝiaj cipresoj malkaŝas la altecon de l'Amiko;


ĝiaj verda oj estas ĵ libro en la vizaĝo de l'Amiko.
Ĝiaj najtingaloj ebriaj trinkas de la kaliko de la eterneco;


kaj ĝiaj turtinoj, ebriaj pro la bela vizaĝo.
En la amo de Lia Unuiĝo, la najtingaloj


estas ebriaj pro la brizo de Lia kompato.
Se estus konata la melodio de ĉi Najtingalo,


ĝi purigus la animon de la falsuloj.
Pro ĉi tiu Revelacio, la maro de la signifoj levis sian ondumadon;


kaj la mondo de la ekzistado oponiĝis al ĉi beno.
Ĉiu papaveto kiu leviĝas en ĉi Printempo

anoncas pli ol cent sekretojn de la posedaĵoj de l'Amiko.


Parfumitaj pro la harplektaĵoj de l'Amiko venas la bonodoro

kaj ofertas al vi la manon de Lia mizerikordo.


Kiel la fenikso en la fajro, vidu Lian hararon
kaj, kiel ĝi, serĉu la fajron de la beleco de l'Amiko.

EDu

bottom of page