
Bahaa
Kredo
129 Sur la ringoj de la viroj devos esti enskribita: "Al Dio apartenas ĉio, kio estas en la ĉieloj kaj
sur la tero kaj ĉio, kio estas inter ili, kaj Li, vere, havas scion pri ĉiuj aferoj". Kaj tiel por la virinoj:
"Al Dio apartenas la regno de la ĉieloj kaj la tero kaj tio, kio estas inter ili, kaj Li estas vere, potenca
super ĉiuj aferoj". Jen la versoj antaŭe revelaciitaj; sed jen, la Punkto de la Bajano nun ekkrias
laŭte: "Ho Bonamato de la mondoj! Revelaciu, anstataŭ ili, vortojn kiuj disĵetos sur la tutan
homaron la aromon de Viaj bonkoraj favoroj. Ni anoncis al ĉiuj ke nur unu vorto Via superas ĉion,
kio estis malsuprenvenigita en la Bajano. Vi vere havas povon por fari tion, kio plaĉas al Vi. Ne
senigu Viajn servantojn de la superbordiĝantaj donacoj de la oceano de Via kompatemo! Vi, vere,
estas Tiu Kies graco estas senfina". Rigardu, Ni aŭskultis Lian vokon kaj nun plenumis Lian
deziron. Li estas, vere, la Bonamato, Kiu respondas la preĝojn. Se la sekva verso, revelaciita de Dio
en ĉi tiu momento, estas gravurita sur la funebraj ringoj, kaj de viroj kaj de virinoj, estos pli bone
por ili; Ni, vere, estas la Supera Ordonanto: "De Dio mi venis kaj al Li mi revenas, dekroĉita de ĉio,
escepte de Li, tenante min forte al Lia Nomo, la Mizerikorda, la Kompatema". Tiel la Sinjoro
elektas, kiun Li deziras por konsenti favoron de Sia ĉeesto. Li estas, vere, la Dio de forto kaj
potenco.
130 La Sinjoro dekretis, cetere, ke la mortinto estu envolvita en kvin mortotukoj el silko aŭ kotono.
Por tiuj kies rimedoj estus limigitaj, nur unu mortotuko el unu aŭ alia materialo sufiĉos. Tiel estis
ordonita de Tiu, kiu estas la Ĉioscia, la Ĉio-Informita. Oni malpermesas al vi transporti la korpon de
la mortinto je supera distanco de unu horo da veturo ekde la urbo. Pli bone, li devos esti enterigita
kun radianta sereneco, en proksima loko.
131 Dio forigis la restriktojn pri vojaĝo kiuj estis truditaj en la Bajano. Li estas, vere, la Libera. Li
faras kion Li deziras kaj ordonas kion Li volas.
132 Ho popoloj de l' mondo! Aŭskultu la alvokon de Li, Kiu estas la Sinjoro de la Nomoj, Kiu
proklamas ekde Sia ĉambro en la Plej Granda Malliberejo: "Vere, ne estas alia Dio krom Mi, la
Forta, la Potenca, Kiu submetas ĉion, la Ekzaltega, la Ĉioscia, la Plej Saĝa". Vere, ne estas alia Dio
krom Li, la Ĉiopova Suverenulo de la mondoj. Se estus Lia Volo, Li, per nur unu vorto venante de
Sia ĉeesto, tenus la tutan homaron. Atentu, por ke vi ne hezitu akcepti ĉi tiun Aferon, Afero antaŭ
kiu kliniĝis la Ĉiela Asembleo kaj la loĝantoj de la Urboj de la Nomoj. Timu al Dio kaj ne estu el
tiuj, kiuj estis apartigitaj kvazaŭ per vualo. Konsumu la vualojn per la fajro de Mia amo kaj disipu
la brumojn de la vanaj imagoj per la potenco de ĉi tiu Nomo per kiu Ni submetis la tutan kreadon.
133 Laŭdu kaj ekzaltu la du Domojn en la Ĝemelaj Sanktaj Lokoj, kaj la aliajn lokojn kie estis
establita la trono de via Sinjoro, la Plej Kompatema. Tiel ordonas al vi la Sinjoro de ĉiu
komprenema koro.
134 Estu atentaj, por ke la interesoj kaj zorgoj de ĉi tiu mondo ne malpermesu al vi observi tion, kio
estis ordonita de Kiu estis la Forta, la Fidela. Estu, inter la homoj, la personigoj de tia persisto ke la
duboj de tiuj, kiuj ne kredis je Li, kiu manifestiĝis investita de potenca suvereneco, ne apartigu vin
de Dio. Atentu, kio ajn estis enskribita en la Libro ne malpermesu al vi aŭskulti ĉi tiun, la Vivanta
Libro, Kiu proklamas la veron: "Certe, ne estas alia Dio krom Mi, la Plej Ekscelenca, la Laŭdata".
Rigardu per la okulo de la justeco al Tiu, kiu malsuprenvenis el la ĉielo de la dia volo kaj povo, kaj
ne estu el tiuj, kiuj maljuste agas.
135 Memoru do, la vortojn kiuj, omaĝe de ĉi tiu Revelacio, fluis de la Plumo de Tiu, kiu estis Mia
Heroldo, kaj konsideru kion, laŭlonge de Miaj tagoj, forĝis la manoj de la subpremantoj. Certe ili
kalkuliĝas inter la forperditoj. Li diris: Se vi atingus la ĉeeston de Tiu, kiun Ni iĝos manifesta,
petegu al Dio ke, en Sia malavareco, koncedu al vi ke Li digne sidiĝu sur viaj divanoj, ĉar tia ago en
si mem donos al vi elstaran kaj senkomparan honoron. Se Li trinkus glason da akvo en viaj hejmoj,
tio havus pli grandajn konsekvencojn por vi ol se vi donus al ĉiu animo, eĉ pli, al ĉiu kreitaĵo, la
akvon de sia vivo mem. Sciu tion, servantoj Miaj!"
136 Tiel estas la vortoj per kiuj Mia Antaŭulo laŭdis Mian Estaĵon, se vi povus kompreni tion. Kiu
meditas pri ĉi tiuj versoj kaj malkovras la kaŝitajn perlojn kiuj estis garditaj en ĝia interno, je la
justeco de Dio, la aromo de la Plej Kompatema kiu disvastiĝas ekde ĉi tiu Malliberejo, kaj kun tuta
sia koro rapide sin direktos al Li kun tiel arda deziro ke la armeoj de la tero kaj la ĉielo estos
nepovaj por halti lin. Diru: Jen Revelacio ĉirkaŭ kiu, ĉiu pruvo kaj atesto rondiris. Tiel revelaciis via
Sinjoro, la Dio de Kompatemo, se vi estas el tiuj, kiuj juste juĝas. Diru: Jen la animo mem de ĉiuj
Skribaĵoj kiu estis enblovita en la Plumo de la Plej Alta kaj kiu stuporigis ĉiujn kreitaĵojn, kun la
nura escepto de tiuj, kiuj estis ravitaj de la mildaj brizoj de Mia ama bonkoreco kaj de la plezurigaj
aromoj de Miaj favoroj, kiuj impregnis la tutan kreadon.
137 "Ho popolo de la Bajano! Timu la Plej Kompateman kaj konsideru kion Li revelaciis aliverse.
Diris Li : ‘La Kiblo estas vere Tiu, Kiun Dio manifestos ; ĉiam kiam Li moviĝas, la Kiblo moviĝas,
ĝis kiam Li ĉesos moviĝi’. Tiel decidis la Plej Alta Ordonanto, kiam Li deziris mencii tiun ĉi Plej
Grandan Belon. Meditu pri tio, ho homoj, kaj ne apartenu el tiuj vagantaj konsternite en la dezerto
de l' eraroj. Se viaj vantaj kapricoj vin instigas malakcepti Lin, kie do estas la Kiblo al kiu vi turnos
vin, ho aro da neglektemaj? Pripensu tiun ĉi verson kaj juĝu juste antaŭ Dio por ke eble vi povu
akiri la perlojn de l' misteroj el la oceano ondanta je Mia Nomo, la Plej Glora, la Plej Alta."
138 Neniu en ĉi tiu Tago alkroĉiĝu al io ajn escepte de tio, kio estis manifestita en ĉi tiu Revelacio.
Tia estas la dekreto de Dio, de ĉiam kaj por ĉiam; dekreto per kiu estis ornamitaj la Skribaĵoj de la
Mesaĝistoj de pasintaj tempoj. Tia estas la averto de la Sinjoro, de ĉiam kaj por ĉiam; averto per kiu
estis beligita la enkonduko de la Libro de l' Vivo, se vi perceptus tion. Tia estas la ordono de la
Sinjoro, de ĉiam kaj por ĉiam; atentu, por ke anstataŭ tio, vi ne elektu infamion kaj degeneron.
Nenio utilos al vi en ĉi tiu Tago krom Dio, ne ekzistas rifuĝejo kien fuĝi krom Li, la Ĉioscia, la Plej
Saĝa. Kiu konis Min konis la Celon de ĉiu deziro, kaj kiu turniĝis al Mi, turniĝis al la Objekto de
tuta adorado. Tiel estis enskribita en la Libro kaj tiel estis dekretita de Dio, la Sinjoro de la mondoj.
Legi nur unu el la versoj de Mia Revelacio estas pli bone ol atente legi la Skribaĵojn kaj de pasintaj
generacioj kaj de ĵusaj. Ĉi tiu estas la Deklaracio de la Plej Kompatema, Se vi havus orelojn por
aŭskulti! Diru: Ĉi tiu estas la esenco de la sciado, se vi komprenus.
139 Kaj nun, konsideru tion, kio estis revelaciita en alia fragmento, por ke eble vi povu forlasi viajn
proprajn konceptojn kaj por ke vi turnu vian vizaĝon al Dio, la Sinjoro de la ekzistado. Li diris:
"Estas kontraŭleĝa edziĝi kun nekredanto je la Bajano. Se nur unu el la partoj de la geedzoj
brakumas la Aferon, siaj proprietaĵoj iĝos neleĝaj por la alia parto, ĝis kiam ĉi lasta konvertiĝos.
Tamen, ĉi leĝo nur ekvalidos post la ekzaltado de la Afero de Tiu al Kiu Ni manifestos en vereco, aŭ
de tio, kio jam estis manifestita en justeco. Ĝis tiam, vi estas liberaj edziĝi laŭplaĉe, por ke eble per
ĝi vi ekzaltu la Aferon de Dio". Tiel, kun dolĉa melodio, pepis la Najtingalo sur la ĉiela branĉo
laŭde de sia Sinjoro, la Plej Kompatema. Feliĉaj tiuj, kiuj aŭskultas.
140 Ho popolo de la Bajano! Mi petas al vi je via Sinjoro, la Dio de kompatemo, ke vi rigardu per
la okulo de la justeco ĉi tiun vorton kiu estis malsuprenvenigita per la potenco de la vero, kaj ne
estu el tiuj, kiuj vidas la ateston de Dio, kaj malgraŭ ĉio, malakceptas kaj neas ĝin. Ili, vere,
kalkuliĝas inter tiuj, kiuj certe pereos. En ĉi tiu verso la Punkto de la Bajano klare indikas ke Mia
Afero estus ekzaltita antaŭ Sia Afero mem; ĉiu justa kaj inteligenta menso atestos tion. Kiel vi
povas facile atesti en ĉi tago, ĝia ekzaltado estas tia ke neniu povas nei ĝin escepte de tiuj kies
okuloj estas ebriaj en ĉi tiu morta vivo kaj tiuj, kiuj atendas humiligan punon en la venonta vivo.
141 Diru: Je la justeco de Dio! Mi, vere, estas Lia Bonamato; kaj Li nun aŭskultas ĉi tiujn versojn
kiuj venas de la Ĉielo de la Revelacio kaj bedaŭras la maljustaĵojn kiujn vi faris en ĉi tagoj. Timu al
Dio kaj ne aliĝu al la agresanto. Diru: Ho popolo! Se vi devus elekti ne kredi je Li, almenaŭ ne levu
vin kontraŭ Li. Je Dio! Jam sufiĉas la armeoj de la tiraneco kiuj alianciĝis kontraŭ Li!
142 Vere, Li revelaciis certajn leĝojn por ke en ĉi tiu Revelacio, la Plumo de la Plej Alta ne havu
neceson moviĝi krom por la glorado de Sia propra Rango trascenda kaj de Sia tre brilega Belo.
Tamen, ĉar Ni volis demonstri Nian favoron por vi, Ni klare establis ĉi tiujn leĝojn per la povo de la
vero kaj Ni mildigis kion Ni deziras ke vi observu. Li estas certe, la Malavara, la Sindonema.
143 Li anticipe konigis al vi tion, kio estos prononcata de ĉi tiu Aŭroro de Dia Saĝo. Li diris, kaj Li
parolas la veron: "Li estas Tiu, kiu proklamos en ĉiaj kondiĉoj: 'Vere, ne estas alia Dio krom Mi, la
Ununura, la Senkompara, la Ĉioscia, la Ĉio-Informita'". Ĉi tiu estas rango kiun Dio eklskluzive
donis al ĉi tiu sublima kaj mirinda Revelacio. Ĉi tiu estas montro de Lia malavara favoro, se vi estas
el tiuj kiuj komprenas, kaj signo de Lia nerezistebla dekreto. Ĉi tiu estas Lia Plej Granda Nomo, Lia
Plej Ekzaltita Vorto kaj la Aŭroro de Liaj Tre Ekscelencaj Titoloj, se vi povus kompreni. Eĉ pli, per
Li manifestiĝas tuta Fonto kaj tuta Tagiĝejo de la Dia Gvido. Pripensu, ho popolo, pri tio, kio estis
malsuprenvenita en vero; pripensu pri tio kaj ne estu el la malobeantoj.
144 Frekventu ĉiujn religiojn kun spirito de amikeco kaj konkordo, por ke ili perceptu en vi la
parfumitan aromon de Dio. Atentu, por ke inter la homoj, la flamo de la stulta ignorado ne regu vin.
Ĉio venas de Dio kaj al Li ĉio revenos. Li estas la origino de ĉio kaj ĉio havas sian finon en Li.
145 Gardu vin eniri en domon dum malĉeesto de ĝia proprietulo, escepte de lia permeso. En ĉiaj
cirkonstancoj kondutu en delikata maniero kaj ne estu el la malobeantoj.
146 Oni ordonis al vi purigi viajn vivtenilojn kaj aliajn aĵojn similajn per la pagado de la zakato.
Tiel estis preskribita en ĉi tiu ekzaltita Tabelo de Tiu, kiu estas la Revelacianto de versoj. Post
nelonge, se estas la volo kaj celo de Dio, Ni specifigos la mezuron de ĝia valoro. Li vere, eksplikas
kiom Li deziras virte de Sia scio mem, kaj Li estas, vere, Ĉioscia kaj la Plej Saĝa.
147 Estas neleĝa almozpeti kaj doni al la almozpetanto. Oni ordonis al ĉiuj vivteni sin, kaj rilate al
tiuj nekapablaj fari tion, koncernas al la Reprezentantoj de Dio kaj al la riĉuloj prizorgi iliajn
bezonojn. Gardu la leĝojn kaj ordonojn de Dio; eĉ pli, gardu ilin kiel vi zorgus viajn proprajn filojn,
kaj ne estu el tiuj, kiuj suferas gravan perdon.
148 Oni malpermesis al vi en la Libro de Dio engaĝiĝi en kvereloj kaj konfliktoj, bati proksimulon
aŭ fari similan agon kiu tristigus la animojn kaj korojn. Antaŭe, Kiu estas la Sinjoro de la tuta
homaro preskribis monpunon de dek-naŭ mitkaloj el oro por la kaŭzanto de tristeco al proksimulo;
tamen, en ĉi tiu Revelacio Li sendevigis vin de ĉi devo kaj instigas vin montri justecon kaj piecon.
Jen la ordono kiun Li ordonis al vi en ĉi tiu brilega Tabelo. Ne deziru por la aliaj kion ve ne dezirus
por vi mem; timu al Dio kaj ne estu el la fieraj. Ĉiuj estis kreitaj el akvo kaj al polvo vi revenos.
Meditu pri la fino kiu atendas vin kaj ne sekvu la vojon de la subpremanto. Aŭskultu la versojn de
Dio recitataj de Tiu, kiu estas la sankta Lotus-Arbo. Certe, ili estas la neerarebla pesilo establita de
Dio, la Sinjoro de ĉi tiu mondo kaj de la venonta. Ili flugigas la homanimon al la Aŭroro de la
Revelacio kaj igas ke la koro de ĉiu vera kredanto estu lume banata. Ĉi tiuj estas la leĝoj kiujn Dio
ordonis. Jen, ili estas Liaj ordonoj, preskribitaj por vi en Lia Sankta Tabelo. Obeu ilin kun jubilo kaj
ĝojo, ĉar tio estas kio plej bonas por vi, se vi komprenus!
149 Recitu la versojn de Dio ĉiumatene kaj ĉiuvespere. Kiu malatentas tion, tiu malfideliĝis al la
Interligo de Dio kaj al Lia Testamento, kaj kiu en ĉi Tago apartiĝas de ĉi tiuj sanktaj versoj estas el
tiuj, kiuj apartiĝis de Dio por la tuta eterneco. Timu al Dio, ho Miaj servantoj, ĉiuj kaj ĉiu. Ne fieru
pro superkvanta legado de la versoj kaj pro multaj piaj agoj tago kaj nokto; ĉar Se iu citas nur unu
verson de la Sankta Skribo en spirito de brila ĝojo, tio estos pli bona por li, ol tedite legadi ĉiujn
Sanktajn Librojn de Dio, la Helpo en danĝero, la Memekzistanta. Studu la sanktajn versojn
tiakvante, ke vi ne laciĝu kaj ne malvigliĝu. Ne ŝarĝu viajn animojn per tio, kio elĉerpas kaj
subpremas ilin, sed malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili soru al la
Tagiĝejo de Liaj evidentaj signoj; Ĉi tio pli proksimigos vin al Dio, se vi komprenus.