top of page

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 21 : Ho moviganta formo el polvo ! Δ

Mi deziras komunion kun vi, sed vi rifuzas konfidi al Mi. La glavo de via ribelemo faligis la urbon de via espero. Ĉiam mi estas proksime al vi, sed vi restas for de Mi. Senperean gloron Mi elektis por vi, tamen vi preferas senliman honton por vi. Dum ankoraŭ estas tempo, revenu kaj ne perdu vian ŝancon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 22 : Ho filo de l'deziro ! Δ

La kleruloj kaj saĝuloj dum longaj jaroj strebis kaj malsukcesis atingi la ĉeeston de l' Ĉioglorulo ; ili pasigis siajn vivojn serĉante Lin, tamen ili ne vidis la belecon de Lia vizaĝo. Vi senpene atingis vian celon kaj senserĉe trovis la objekton de via aspiro. Kaj tamen vi restis tiom envolvitaj per la vualo de via memo, ke viaj okuloj ne vidis la belecon de l' Amato, nek via mano tuŝis la randon de Lia mantelo. Vi okulhavaj, rigardu kaj admiru.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 23 : Ho loĝantoj de la urbo de la amo ! Δ

Mortigaj ventofrapoj atakis la ĉiamdaŭran kandelon, kaj la beleco de la ĉiela Junulo estas vualita en malheleco de la polvo. La ĉefo de la monarkoj de la amo estas persekutita fare de l'popolo de tiraneco, kaj la kolombo de sankteco kuŝas mallibera en la ungegoj de strigoj. La loĝantoj en la pavilono de gloro kaj la ĉielanaro priploras kaj lamentas, dum vi ripozas en la regno de neglektemo, kaj vi opinias vin esti la veraj amikoj. Kiel vantaj estas via imagaĵoj !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 24 : Ho vi kiuj estas malsaĝaj, tamen havas reputacion esti saĝaj !

Kial vi alivestas vin kiel paŝtisto, kiam interne vi fariĝis lupoj celantaj al Mia grego ? Vi estas kiel tiu stelo, kiu leviĝas antaŭ la tagiĝo, kaj kiu kvankam ĝi ŝajnas radianta kaj luma,  devojigas la vojirantojn for de Mia urbo al la vojo de pereo. Δ

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 25 : Ho vi ŝajne puraj sed interne abomenaj ! Δ

Vi estas kiel klara, sed amara akvo, kiu aspektas kristale pura, sed el kiu, kiam la dia Provanto gustumis ĝin, eĉ ne unu guto estas akceptita. Ja la sunradio falas same sur la polvon kiel sur la spegulon ; tamen ili malsimilas laù reflekto same kiel la stelo disde la tero, ja, nemezurebla estas la diferenco !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 26 : Ho amiko laŭ vorto ! Δ

Meditu momenton. Ĉu vi iam aŭdis, ke amiko kaj malamiko restu en unu koro ? Forpelu do, la fremdulon, por ke la Amiko eniru Sian hejmon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 27 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Ĉion, kio estas en la ĉielo kaj la tero Mi difinis por vi, krom la homa koro, kiun Mi faris restadejo de Mia beleco kaj gloro; tamen vi donis Mian hejmon kaj loĝejon al alia ol Mi ; kaj kiam ajn la manifestiĝo de Mia sankteco celis Sian propran rezidejon, fremdulon trovis Li tie, kaj senhejma, rapidis al la sanktejo de la Amato. Malgraŭ tio Mi kaŝis vian sekreton kaj ne deziris vian honton.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 28 : Ho esenco de la deziro ! Δ

Oftege en la tagiĝoj Mi turnis min for de la regnoj de l'Senlokeco al via rezidejo, kaj trovis vin sur la lito de l'komforto okupita pri aliaj krom Mi. Je tio, kiel fulmo de la spirito, Mi reiris al la regnoj de la ĉiela gloro kaj ne flustris ĝin en Miaj ripozejoj de la alto al la sanktulanaro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 29 : Ho filo de l'malavareco ! Δ

Elde la deserto de l' nenieco, per la argilo de Mia ordono, Mi aperigis vin, kaj Mi definis por via trejnado ĉiun ekzistantan atomon kaj la esencon de ĉiuj kreitaĵoj. Tiele, antaŭ ol vi venis el la ventro de via patrino, Mi destinis por vi du fontanojn de pura lakto, okulojn por prizorgi vin kaj korojn por ami vin. Pro Mia korfavoro, en la ombro de Mia mizerikordo, Mi nutradis vin, kaj protektis vin per la esenco de Mia graco kaj favoro. Kaj Mia celo en ĉio ĉi tio estis, ke vi atingu Mian ĉiamdaŭran regnon kaj fariĝu inda je Miaj nevideblaj donacoj. Kaj tamen  senatenta vi restis, kaj maturiĝinte, vi neglektis ĉiujn Miajn benojn kaj okupiĝis pri viaj  bagatelaj imagaĵoj tiamaniere, ke vi fariĝis plene forgesema, kaj deturniĝinte for de la portaloj de la Amiko, vi restis en la kortegoj de Mia malamiko.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 30 : Ho servutulo de la mondo ! Δ

En multaj tagiĝoj la brizo de Mia korfavoro blovetis super vi kaj trovis vin endormiĝinta sur la lito de neatentemo. Kaj lamentante pri via stato, ĝi reiris tien de kie ĝi venis.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 31 : Ho filo de l'tero ! Δ

Se vi deziras havi Min, serĉu neniun alian krom Mi ; kaj se vi deziras kontempli Mian  belecon, fermu viajn okulojn antaŭ la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi ; ĉar Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, simile al fajro kaj akvo, ne povas loĝi kune en unu koro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 32 : Ho vivtenita fremdulo ! Δ

La kandelo de via koro estas ekbruligita per la mano de Mia potenco, ne estingu ĝin per la malfavoraj ventoj de l' memo kaj de la pasio. La kuracigilo de ĉiuj viaj malsanoj estas memori Min, ne forgesu tion. Mia amo estu via trezoro kaj amzorgu ĝin eĉ kiel viajn proprajn  vidpovon kaj vivon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 33 : Ho Mia frato ! Δ

Aŭskultu la plezurigajn vortojn de Mia mieldolĉa lango, kaj trinku la torenton de mistika sankteco elde Miaj sukerverŝantaj lipoj. Semu la semojn de Mia dia saĝeco en la puran grundon de via koro, kaj akvumu ilin per la akvo de certeco, por ke la hiacintoj de Mia scio kaj saĝeco ekburĝonu freŝaj kaj verdaj en la sankta urbo de via koro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 34 : Ho loĝantoj de Mia paradizo ! Δ

Per la manoj de korfavoro Mi plantis en la sanktan ĝardenon de l' paradizo la novan arbon de viaj amo kaj amikeco, kaj Mi akvumis ĝin per la bonfaraj pluvoj de Mia tenera graco ; nun, kiam la momento alvenis por ĝia fruktiĝo, strebu, por ke ĝi estu protektata kaj ne konsumita de la flamo de deziro kaj pasio.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 35 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Estingu la flamon de l'eraro kaj ekbruligu en viaj koroj la ĉiamdaŭran torĉon de dia gvidado, ĉar post nelonge, la elprovantoj de la homaro akceptos, en la sankta ĉeesto de l'Adorato, nenion krom la plej pura virto kaj agoj de senmakula sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 36 : Ho filo de l'polvo ! Δ

La saĝuloj estas tiuj, kiuj ne parolas krom se ili havas aŭdantaron, simile al la pokalportanto, kiu ne proponas sian pokalon ĝis li trovas serĉanton, kaj al la amanto, kiu ne ĝojkrias elde la profundoj de sia koro ĝis li kontemplas la belecon de sia amatino. Sekve, semu la semojn de saĝeco kaj scio en la pura grundo de la koro, kaj tenu ilin kaŝitaj ĝis la hiacintoj de la dia saĝo burĝonos el la koro kaj ne el la koto kaj argilo.

Sur la unua linio de la Tabelo estas registrite kaj skribite, kaj interne de la sanktejo de la tabernaklo de Dio estas kaŝite :

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 37 : Ho Mia servanto ! Δ

Ne forlasu por tio, kio pereas, ĉiamdaŭran regnon, kaj ne forĵetu ĉielan suverenecon por monda deziro. Ĉi tiu estas la rivero de l' ĉiamdaŭra vivo, kiu elfluis el la fonto de la plumo de l'Mizerikordulo ; bone estas al tiuj, kiuj trinkas el ĝi !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 38 : Ho filo de l'spirito ! Δ

Disrompu vian kaĝon kaj, kiel la fenikso-birdo de la amo, soru al la firmamento de sankteco. Rezignu vin mem kaj, plene de la spirito de la mizerikordo, loĝu en la regno de la dia  sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 39 : Ho ido de l'polvo ! Δ

Ne kontentiĝu per la komforto de forpasanta tago, nek senigu vin je la ĉiamdaŭra ripozo. Ne interŝanĝu la ĝardenon de eterna delico por la polvamaso de mortema mondo. Elde via prizono leviĝu al la gloraj herbejoj de la alto, kaj elde via mortema kaĝo elflugu al la paradizo de la Senlokeco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 40 : Ho Mia servanto ! Δ

Liberigu vin el la katenoj de ĉi tiu mondo kaj malligu vian animon el la prizono de la memo. Profitu vian okazon, ĉar ĝi neniam plu revenos al vi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 41 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Se vi vidus la senmortan suverenecon, vi strebus forpasi elde ĉi tiu efemera mondo. Sed kaŝi antaŭ vi la unuan kaj riveli al vi la duan, estas mistero, kiun neniu krom la purkoraj povas kompreni.

El la persa lingvo 21-41

bottom of page