top of page

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Miajn ordonojn ne neglektu se vi amas Mian belecon kaj Miajn konsilojn ne forgesu se vi volas atingi Mian bonplaĉon. 39

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Eĉ se rapidus vi tra la vasteco de l’ spaco kaj trapasus la altojn de l’ ĉielo, vi tamen ripozon ne trovus krom en submetiĝo al Nia ordono kaj en humileco antaŭ Nia Vizaĝo. 40

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Glorigu Mian aferon ke Mi rivelu al vi la misterojn de Mia grandeco kaj fokusu sur vin la lumon de l’ eterneco. 41

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Humiliĝu antaŭ Mi ke graceme Mi vizitu vin. Leviĝu por la triumfo de Mia afero ke ankoraŭ surtere la venkon atingos vi. 42

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Sur Mia tero menciu Min ke en Mia ĉielo Mi memoru vin; tiel Miaj okuloj kaj la viaj konsoliĝos. 43

 

 

HO FILO DE LA TRONO!

Via aŭdo estas Mia aŭdo, aŭdu vi per ĝi. Via vido estas Mia vido, vidu vi per ĝi; ke en via plej interna animo atestos vi pri Mia ekzalta sankteco kaj Mi interne de Mi povos atesti pri ekzalta rango por vi. 44

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Aspiru morton martiran sur Mia pado, kontenta pri Mia bonplaĉo kaj dankema por kion ordonas Mi, ke vi ripozu kun Mi sub la baldakeno de l’ majesto malantaŭ la tabernaklo de l’ gloro. 45

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Pripensu kaj meditu. Ĉu deziras vi morti sur via lito aŭ sur la polvo verŝi vian vivsangon kiel martiro sur Mia pado kaj tiel fariĝi la manifestanto de Mia ordono kaj la rivelanto de Mia lumo en la plej alta paradizo? Elektu vi ĝuste, ho servanto! 46

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Je Mia beleco! Tinkturi vian hararon per via sango estas pli granda antaŭ Miaj okuloj ol la kreado de l’ universo kaj la lumo de ambaŭ mondoj. Strebu do atingi tion ĉi, ho servanto! 47

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Por ĉio estas signo. La signo de amo estas firmeco sub Mia dekreto kaj pacienco sub Miaj provoj. 48

 

HO FILO DE L’ HOMO!

La vera amanto afliktojn sopiras same kiel la ribelulo pardonon kaj la pekanto mizerikordon. 49

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Se ne malfeliĉoj vin trafus sur Mia pado povus vi kiel sekvi la vojojn de tiuj kontentaj kun Mia bonplaĉo? Se ne provoj afliktus vin je via sopiro renkonti Min atingus vi kiel la lumon en via amo al Mia beleco? 50

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Mia aflikto estas Mia providenco; ŝajnas ĝi surface fajro kaj venĝo sed estas ĝi interne lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ĝi ke fariĝos vi lumo eterna kaj spirito senmorta. Ĉi tio estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 51

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Se prosperos vi, ne jubilu, kaj se trafos vin humiligo, ne ĉagreniĝu, ĉar ambaŭ forpasos kaj estos ne plu. 52

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Se vin ekregas senhavo ne ĉagreniĝu, ĉar vizitos vin fine la Eternulo, la plenhava. Humiligon ne timu, ĉar iam gloro vin kovros. 53

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Se via koro aspiras ĉi regnon eternan, nepereontan kaj ĉi vivon pratempan kaj ĉiamdaŭran, rezignu vi pri potenco mortema kaj efemera. 54

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Ne pri tiu ĉi mondo okupiĝu vi, ĉar per fajro elprovas Ni la oron kaj per oro Niajn servantojn. 55

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Vi oron aspiras kaj Mi vian liberon de ĝi deziras. Vi kredas vin riĉa pro posedo ĝia kaj Mi vidas vin bonstata en via abstino de ĝi. Je Mia vivo! Jen Mia sciado kaj jen via iluzio; kiel povas Mia vojo akordiĝi kun la via? 56

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Donacu Miajn riĉaĵojn al Miaj senhavuloj, ke en la ĉielo povos vi ĉerpi el abundoj de splendoroj nepaliĝantaj kaj el trezoroj de nepereonta gloro. Sed je Mia vivo! Afero pli glora estas oferi vian animon; ho, se nur per Miaj okuloj povus vi vidi. 57

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

La templo de l’ esto estas Mia trono; ĝin purigu de ĉiaj aferoj, ke ĝin ekloĝu Mi kaj tie restadu. 58

 

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Via koro estas Mia hejmo, sanktigu ĝin por Mia descendo. Via spirito estas Mia revelaciej’, purigu ĝin por Mia manifestiĝo. 59

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Metu vian manon en Mian sinon, ke leviĝu Mi super vi, radianta kaj brileganta. 60

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Ascendu en Mian ĉielon ke atingu vi la ĝojon de l’ reunuiĝo kaj trinku el la kaliko de nepereonta gloro la vinon nekompareblan. 61

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Pasis multe da tagoj viaj dum kiuj pri viaj iluzioj kaj vanaj imagoj okupiĝis vi. Kiom ankoraŭ letargios vi sur via lito? Vian kapon levu el dormo, ĉar la Suno leviĝis al zenito; ĝi do brilu sur vin per la lumo de l’ beleco. 62

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

La lumo sur vin briladas desur la horizonto de l’ Monto sankta kaj la spirito de iluminado zefiras en la Sinajo de via koro. Liberiĝu do el la vualoj de vanaj iluzioj kaj Mian kortegon eniru, ke pretas vi por la vivo eterna kaj indas renkonti Min. Tiel morto vin ne trafos, nek laciĝo aŭ ĉagreno. 63

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Mia eterneco estas Mia kreaĵo, Mi ĝin kreis por vi. Faru ĝin la vesto de via templo. Mia unueco estas Mia faritaĵ’, Mi ĝin fasonis por vi. Vestu vin per ĝi ke poreterne estu vi la rivelaĵo de Mia esto ĉiamdaŭra. 64

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Mia majesto estas Mia donaco al vi kaj Mia grandiozo la signo de Mia mizerikordo por vi. Kio al Mi konvenas neniu komprenos nek povos ĝin iu vortigi. Vere, Mi ĝin gardas en Miaj kaŝitaj deponejoj kaj en la trezorejoj de mia ordono, kiel signon de Mia korfavoro al Miaj servantoj kaj de Mia mizerikordo al Mia popolo. 65

 

 

HO INFANOJ DE LA DIA KAJ NEVIDEBLA ESENCO!

Estos vi malhelpataj ami Min kaj konsternos animojn mencii Min. Ĉar mensoj ne kapablas kompreni nek koroj enteni Min. 66

 

 

HO FILO DE L’ BELECO!

Je Mia spirito kaj je Mia favoro! Je Mia mizerikordo kaj je Mia beleco! Ĉio de Mi revelaciita al vi per la lango de l’ potenco kaj skribita por vi per la plumo de l’ povo estas konforma al via kapablo kaj kompreno, ne al Mia rango kaj la melodio de Mia voĉo. 67

 

 

 

 

HO IDOJ DE L’ HOMO!

Ĉu vi ne scias, kial Ni kreis vin ĉiujn el la sama polvo? Ke neniu sin altigu super la alia. Kontemplu konstante en viaj koroj kiel estas vi kreitaj. Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l’ lumo! Atentu ĉi tiun konsilon, ke vi akiru la frukton de l’ sankteco de la arbo mire glora. 68

 

 

HO VI FILOJ DE L’ SPIRITO!

Vi estas Mia trezorejo, ĉar en vi deponis Mi la perlojn de Miaj misteroj kaj la gemojn de Mia sciado. Gardu ilin kontraŭ la fremduloj inter Miaj servantoj kaj kontraŭ la malpiuloj en Mia popolo. 69

 

 

HO FILO DE TIU, KIU STARIS PER SIA PROPRA EKZISTADO EN LA REGNO DE SIA MEMO!

Sciu vi ke blovis Mi sur vin ĉiujn aromojn de l’ sankteco, plene revelaciis al vi Mian vorton, perfektigis pere de vi Mian malavaron kaj deziris por vi kion deziris Mi por Mi Mem. Estu do kontenta kun Mia bonplaĉo kaj dankema al Mi. 70

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Skribu ĉion, kion Ni revelaciis al vi, per la inko de l’ lumo sur la tabelon de via spirito. Se tion ĉi ne kapablas vi, tiam faru vian inkon el la esenco de via koro. Se ankaŭ tion ne povas vi fari, tiam skribu per tiu karmezina inko, kiu verŝiĝis sur Mia pado, ke ĝia lumo daŭru por ĉiam. Ja pli dolĉa ol ĉio alia estas al Mi tio ĉi. 71

 

bottom of page