top of page

Li estas la Forta, la Bonamato!


Ho lumo de la vero, Hisám-i-Dín, la malavara.
La mondo ne naskis alian princon kiel Vi.lxxv


Mi demandas Min kial tiel abrupte estis tranĉita la ŝnuro de la amo kaj rompita la firma
interligo de la amikeco. Ĉu estas ĉar, Dio ne permesu tion, iam malkreskis Mia devoteco aŭ
mia profunda korinklino mankis, ke tiel vi forgesis Min kaj estis forviŝita el viaj pensoj?


Kiu manko Mia ĉesigis viajn favorojn?
Ĉu Ni estas el humila kaj vi el alta pozicio?lxxvi


Aŭ estas ke nur unu sago vin forpelis de la batalkampo?lxxvii Ĉu oni ne diris al Vi ke la
fideleco estas devo por kiuj sekvas la mistikan vojon, vera gvido al la Sankta Ĉeesto?

"Rilate al kiuj diras 'Dio estas nia Sinjoro' kaj kiuj iras rekte al Li, la anĝeloj malsupreniros sur
ilin..."lxxviii


Simile Li diras: "Iru rekten kiel estis ordonita al vi"lxxix. Ĉar ĉi tiu estas la devigata vojo por
kiuj loĝas en la Ĉeesto de Dio.


Mi faras kion oni ordonas al mi, kaj mi portas la mesaĝon,
Ĝi devus esti por vi konsilo aŭ ofendo.lxxx


Kvankam Mi ne ricevis respondon al Miaj leteroj kaj estas kontraŭ la kutimo de la saĝuloj
denove esprimi Mian ŝajnon, tamen, ĉi nova amo rompis ĉiujn regulojn kaj formojn.


Ne rakontu al ni la historion pri la afliktoj de Lajli, nek tiun de Majnún,
Via amo igis la mondon forgesi la antikvajn amojn.


Kiam unufoje via nomo estis sur la lango, la amantoj ĝin kaptis
Kaj dancigis la aŭdantojn kaj parolantojn tien kaj reen.lxxxi


Kaj el la dia saĝo kaj la ĉiela konsilo, diras Rúmí:
Kun ĉiu luno, ho mia amato, dum tri tagoj mi frenezas;


Hodiaŭ estas la unua el ili. Tial vi vidas min feliĉa.
Ni aŭdis ke vi vojaĝis al Tabrizo kaj Tifliso por disvastigi scion,
aŭ ke alia nobla celo portis vin al Sanandaj.lxxxiilxxxiii


Ho eminenta amiko! Kiuj progresas en la mistika vojo estas el kvar klasoj. Mi priskribos ilin
mallonge por ke restu klaraj la gradoj kaj kvalitoj de ĉiu klaso.

bottom of page