top of page

 kaj trinkas el la kaliko de la Absoluta kaj kontemplas la Manifestiĝojn de la Unueco. En ĉi
tiu pozicio li transiras la vualojn de la pluraleco, forkuras de la mondoj de la karno kaj
supreniras al la ĉielo de la singulareco. Li aŭdas per la orelo de Dio kaj per Lia okulo
kontemplas la misterojn de la dia kreo. Li eniras en la sanktejon de la Amiko kaj kiel
konfidanto, kundividas la pavilonon de la Bonamato. El la maniko de la Absoluta etendigas
la manon de la vero; revelacias la sekretojn de la potenco. Li vidas en si, nek nomon, nek
famon, nek rangon preter sia propra laŭdo al Dio. En sia propra nomo li vidas tiun de Dio;
por li "ĉiuj kantoj venas de la Reĝo”xxxi kaj ĉiu melodio venas de Li. Li sidas sur la trono de
"Diru, ĉio venas de Dio"xxxii kaj ripozas sur la tapiŝo de "Ne estas potenco, nek fortoj krom
en Dio"xxxiii. Li kontemplas ĉiujn aferojn per la okulo de la unueco, kaj vidas la brilajn
radiojn de la dia suno brilante egale super ĉiuj kreitaĵoj ekde la aŭroro de la esenco, kaj vidas
la lumojn de la singulareco reflektita sur la tuta kreo.


Estas evidenta al via eminenteco, ke ĉiuj variantoj kiujn la vaganto kontemplas en la etapoj
de sia vojaĝo tra la regno de la esto venas de sia propra vido. Ni donos ekzemplon de tio ĉi,
por ke ĝia signifo fariĝu tute klara. Konsideru la videblan sunon: eĉ kiam ĝi splende brilas
super ĉiuj aferoj kaj ĝi mem lumigas la tutan kreitaĵaron, per ordono de la Reĝo de la
Manifestiĝo, tamen, en ĉiu loko al ĝi decas manifesti kaj elverŝi sian abundon laŭ la
potencialoj de tiu loko. Ekzemple, sur spegulo ĝi reflektas sian propran diskon kaj formon.
Tio ĉi estas pro la sentiveco de la spegulo: sur kristalo ĝi aperigas fajron, dum sur aliaj
objektoj ĝi montras nur la efekton de ĝia brilo, sed ne la tutan diskon. Kaj, tamen, kiel vi
rigardis, sub tiu efekto, per ordono de sia Kreinto, ĝi trejnas ĉiun aĵon laŭ iliaj propraj
kvalitoj.


Sammaniere la koloroj iĝas videblaj en ĉiu objekto laŭ ilia naturo. Ekzemple, en flava sfero
la radioj brilas flave; en blanka ili estas blakaj; kaj en ruĝa, la radioj manifestiĝas ruĝaj.
Tial, ĉi variaĵoj dependas de la objekto kaj de la brilanta lumo. Kaj se iu loko estas fermita,
ĉu pro muroj ĉu pro tegmento, ĝi restos tute senigata de la splendo de la lumo, kaj tie ne
brilos la suno.


Tiel estas, ke kelkaj nekapablaj animoj enfermis, en la muro de la memo kaj la pasio, la
kampojn de la scio, mallumigante ilin per la ingnorado kaj la blindeco, kaj ili estis senigitaj
de la lumo de la mistika suno kaj de la misteroj de la Eterna Bonamato; malproksime ili
devojiĝis de la juvelkovrita saĝo de la lucida Kredo de la Sinjoro de la Mesaĝistoj, ili estis
forpelitaj de la sanktejo de la Supera Beleco kaj ekzilitaj de la Ka'bih de la splendo. Tia estas
la valoro de la homoj de ĉi epoko!


Kaj se najtingaloxxxiv ekflugus el la argilo de la memo kaj loĝus en la rozejo de la koro, kaj
kun melodioj arabaj kaj dolĉaj kantoj persaj ĝi rakontus la misterojn de Dio -el kiuj nur unu
vorto donas novan kaj freŝan vivon al la korpoj de la mortintoj kaj donas la Sanktan
Spiriton al la koruptitaj ostoj de la ekzistado- vi vidos mil ungegojn kaj miriadojn da bekoj
de rankora ĉasado, kun tuta sia forto, intencante mortigi ĝin.


Jes, por la skarabo agrabla aromo ŝajnas malbonodora, kaj por la malsanuloj je torporiĝo
agrabla parfumo similas al nenio. Pro tio, estis dirite kiel gvido por la ingnorantoj:
Purigu vian kapon el la torporiĝo por poste flari la spiron de Dio.xxxv


Resume, la diferencoj inter la objektoj restis klaraj. Tiel, ke, kiam la vaganto kontemplas nur
la aperlokon -tio estas, kiam li nur vidas la multkolorajn sferojn- li perceptas la flavon,
ruĝon kaj blankon. Tiel do, regas la konflikto inter la kreitaĵoj kaj la ombra polvo de la
limigitaj animoj kovras la mondon; kaj aliaj turniĝas al la splendo de la lumo kaj kelkaj
trinkis el la vino de la unueco. Kaj ĉi tiuj nenion vidas krom la sunon mem.


Tiel, ĉar ili moviĝas en ĉi tiuj tri malsamaj stacioj, la kompreno kaj la vortoj de la vagantoj
diferenciĝis; kaj pro tio konstante aperas la signo de la konflikto sur la tero. Ĉar estas kelkaj
kiuj situas en la stacio de la unueco kaj priskribas tiun mondon, aliaj loĝas en la regnoj de la
limigo kaj kelkaj en la gradoj de la memo, dume aliaj restas tute vualitaj. Tiel do, la malklera
popolo de ĉi tago, kiu ne havas porcion de la radieco de la Dia Beleco, faras iujn asertojn, kaj
en ĉiu epoko kaj en ĉiu ciklo trudas sur la popolon de la maro de la unueco tion, kion ili
mem meritas. "Se Dio punus la homojn pro iliaj malicaĵoj, Li ne lasus vivaĵon sur la tero!
Sed Li donas difinitan limtempon..."xxxvi


Ho frato Mia! Koro pura estas kiel spegulo, purigu ĝin per la polurbrilo de la amo kaj la
senigado de ĉio krom Dio, por ke en ĝi povu brili la vera suno kaj eklumi la eterna aŭroro.
Tiam, vi klare vidos la signifon de "Nek mia tero, nek mia ĉielo enhavas min, sed la koro de
mia fidela servanto enhavas min"xxxvii. Kaj vi prenos vian vivon en viaj manoj kaj, kun
senfina sopiro, vi demetos ĝin antaŭ la nova Amato.


Ĉiam, kiam la Manifestiĝo de la Reĝo de la Unueco malsupreniras sur la tronon de la koro
kaj la animo, Lia brilo iĝas videbla en ĉiu membro kaj ekstremaĵo. En tiu momento, ekde la
mallumo, brilas la mistero de la fama tradicio: "Servanto estas altirata al Mi per preĝo ĝis
Mi respondos kaj kiam Mi estas respondinta, Mi iĝas la orelo per kiu li aŭdas..." Ĉar, tiele
aperis la Mastro de la domo en Lia hejmo kaj ĉiuj sojloj de la loĝejo brilegas per Lia lumo.
Kaj la ago kaj la efekto de la lumo venas de Kiu donas lumon; tial, ĉiuj agas pere de Li kaj
leviĝas pro Lia volo. Kaj ĉi tiu estas tiu fonto el kiu trinkas la proksimuloj, kiel estas dirite:
"Fonto el kiu trinkos la proksimuloj de Dio..."xxxviii


Tamen, neniu interpretu ĉi deklarojn kiel antropomorfaĵojn, nek vidu en ili la
malsupreniron de la mondoj de Dio je la nivelo de la kreitaĵoj; kiel ankaŭ ili ne devus porti
vian eminentecon al tiaj supozaĵoj. Ĉar, en Lia Esenco, Dio estas sanktigata super la
supreniro aŭ malsupreniro, eniro aŭ eliro; dum la tuta eterneco Li estis -kaj daŭre estoslibera
de la atributoj de la homaj kreitaĵoj. Neniu homo iam ajn konis Lin, nek ajna animo
trovis la vojon al Lia Esto. Ĉiu mistika vidanto vagis, perdita, tra la valo de Lia scio; ĉiu
sanktulo mistrafis sian vojon serĉante kompreni Lian Esencon. Sanktigata estas Li super la
kompreno de la saĝulo; ekzaltita estas Li super la scio de la erudiciulo. La vojo estas
malpermesita kaj serĉi ĝin estas malpieco; Lia pruvo estas Liaj signoj kaj Lia Esto estas Lia
evidenco.xxxix


Tial, la amantoj de la vizaĝo de la Amato diris: "Ho Vi, Kies esenco estas la sola vojo al Lia
Esenco, kaj Kiu estas sanktigata super ajna simileco kun Liaj kreitaĵoj! Kiel povas la
absoluta nenieco galopi sur la rajdbesto tra la kamparo de la antaŭekzistado, aŭ efemera
ombro atingi la eternan sunon?" La Amikoxl diris: "Se ne estus pro Vi, ni ne estus koninta
Vin", kaj diris la Bonamatoxli: "Nek atinginta Vian ĉeeston".


Certe, kio estis menciita pri la gradoj de la scio temas pri la scio de la Manifestiĝoj de tiu
Suno de la Realeco, kiu elverŝas Sian lumon sur la Spegulojn. Kaj la splendo de tiu lumo
estas en la koroj, sed ĝi restas kaŝita sub la vualoj kaj la kondiĉoj de ĉi tero, samkiel kandelo
en fera lanterno, kaj nur kiam ĝi estas liberigita, ĝi povas lumi eksteren.


Sammaniere, kiam vi forprenos el via koro la envolvaĵojn de la iluzio, manifestiĝos la lumoj
de la unueco.


Estas klare do, ke eĉ por la sunradioj ne ekzistas eniro kaj eliro -eĉ des malpli por tiu Esenco
de la Esto kaj tiu sopirata Mistero. Ho Frato Mia!, trairu ĉi staciojn kun spirito de serĉado,
ne de blinda imitado. La vera vaganto ne estos retenita per la klabo de la vortoj, nek
ekskludita pro la averto de la aludoj.


Kiel povus kurteno disigi la amantojn?


Eĉ la murego de Aleksandro malsukcesus!xlii


La sekretoj estas multaj sed la fremduloj estas sennombraj. Ne sufiĉus la volumoj por enhavi
la misteron de la Amato, nek povus esti elĉerpita en ĉi paĝoj, kvankam nur estus ne pli ol
unu vorto, nek pli ol unu signo. "La scio estas unu sola punkto, sed la ingnorantoj ĝin
multigis". Sur la sama bazo, ankaŭ meditu pri la diferencoj inter la mondoj. Kvankam la
diaj mondoj ne havas finon, tamen, kelkaj aludas ilin kvazaŭ ili estus kvar: la mondo de la
tempo (zamán), mondo kiu havas nek komencon, nek finon; la mondo de la daŭro (dahr),
kiu havas komencon sed kies fino ne estas revelaciita; la mondo de la ĉiamdaŭreco (sarmad),
kies komenco ne videblas sed pri kiu oni scias ke ĝi havas finon; kaj la mondo de la eterneco
(azal) de kiu ne videblas la komenco, nek la fino. Malgraŭ tio, ke ekzistas multaj kaj
malsamaj deklaroj pri ĉi punktoj, rakonti ilin detale estus teda. Kelkaj diris ke la mondo de
la ĉiamdaŭreco ne havas komencon, nek finon kaj ili nomis la mondon de la eterneco la
nevideblan kaj nepenetreblan Empireon. Aliaj nomis ĉi tiujn, la mondoj de la Ĉiela Kortego
(Láhút), de la Empirea Ĉielo (Jabarút), de la Regno de la Anĝeloj (Malakút), kaj la morta
mondo (Násút).


La vojaĝoj sur la vojo de la amo estas kalkulataj je kvar: tiu de la kreitaĵoj de la Vera; tiu de
la Vera al la kreitaĵoj; tiu de la kreitaĵoj inter si; kaj la Vera al Si Mem.


Ekzistas multaj aliaj deklaroj de mistikaj viziistoj kaj de antikvaj teologoj kiujn Mi ne
menciis ĉi tie, ĉar Mi ne ŝatas abunde citi el la eldiroj de la pasinto, ĉar la uzado de alies
vortoj montras akiritan scion kaj ne la dian donon. Malgraŭ tio, kiom Ni citis ĉi tie estis kiel
cedemo al la kaprico de la homoj kaj al la maniero de la amikoj. Krome, tiaj temoj estas
preter la celo de ĉi epistolo. Mia rifuzo paroli pri iliaj eldiroj ne estas fiereco, sed pli bone
demonstro de saĝo kaj pruvo de bonvoleco.


Se Khidr lasis sinkigi la ŝipon en la maro,
Eĉ en ĉi eraro estas mil trafaĵoj.xliii


Ĉar, alimaniere, ĉi tiu Servanto sin konsideras tute perdita kaj kiel la nenieco, komparita
kun unu el la amatoj de Dio, des malpli en la ĉeesto de Liaj sanktuloj. Ekzaltita estu Mia
Sinjoro, la Supera! Eĉ plie, Nia celo estas priskribi la etapojn de la vojaĝo de la vaganto kaj
ne rakonti la kontraŭdirajn deklarojn de la mistikuloj.


Tamen, mallonga ekzemplo estis jam donita pri la komenco kaj fino de la relativa mondo, de
la mondo de la atributoj, nun aldoniĝas dua ilustraĵo por ke la plena signifo iĝu evidenta.
Ekzemple, ke via eminenteco konsideru sin mem; en rilato kun via filo, vi estas la unua, sed
la lasta en rilato al viaj gepatroj. En via ekstera aspekto vi atestas la aperon de la potenco en
la regnoj de la dia kreo; en via interna aspekto vi malkaŝas la kaŝitajn misterojn kiuj estas la
dia fido deponita en vi. Kaj tiam, laŭ la jam menciita senco, iĝas vera al vi kio estas unua kaj
kio estas lasta, ekstera aŭ interna, por ke en ĉi tiuj kvar stacioj donitaj al vi, vi povu
kompreni la kvar diajn staciojn kaj, por ke super ĉiuj videblaj kaj kaŝitaj branĉoj de la rozejo
de la ekzistado, la najtingalo de via koro povu kanti: "Li estas la Unua kaj la Lasta, la
Videbla kaj la Kaŝita..."xliv


Pro la limigoj de la homoj, tiuj ĉi deklaroj estis faritaj en la sfero de kio estas relativa.
Aliflanke, tiuj gravuloj kiuj per nur unu paŝo transiris la mondon de kio estas relativa kaj
limigita, kaj loĝis en la luma stacio de la Absoluta, kaj muntis sian tendon en la mondoj de
la aŭtoritato kaj la ordono, per unu sola fajrero ili konsumis ĉi relativaĵojn, kaj per unu
rosguto ili forviŝis ĉi vortojn. Kaj ili naĝas en la oceano de la spirito kaj ekflugas al la sankta
ĉielo de lumo. En ĉi stacio, do, kiun vivon havas la vortoj "unua" aŭ "lasta" kaj aliaj kiel ĉi
tiuj viditaj kaj menciitaj? En ĉi tiu regno la unua estas la lasta mem kaj la lasta estas nur la
unua.


Faru amfajron en via animo,
Kaj forbruligu ĉiun penson kaj ĉiun vorton.xlv


Ho mia amiko! Rigardu vin mem: Se vi ne estus patro, nek generinta filon, ankaŭ vi ne
estus aŭskultinta ĉi eldirojn. Nun, forgesu ĉiujn, por ke vi povu lerni el la Mastro de la
Amo en la lernejo de la unueco kaj reveni al Dio kaj, forlasante la internan teron de la
nerealecoxlvi pro via vera pozicio, loĝi sub la ombro de la arbo de la scio.


Ho vi, amato! Malriĉiĝu por ke vi povu eniri en la altegan kortegon de la riĉaĵoj; kaj klinu
vian dorson por ke vi povu trinki el la rivero de la gloro kaj atingi la veran signifon de la
poemoj pri kiuj vi demandis.


Tiel fariĝis certa do, ke ĉi etapoj dependas de la vido de la vaganto. En ĉiu urbo li
kontemplos mondon, en ĉiu Valo li atingos fonton, en ĉiu herbejo li aŭskultos kanton. Sed la
falko de la mistika ĉielo havas en Sia brusto plurajn mirindajn kantojn de la spirito kaj la
persa birdo gardas en Sia animo pli ol unu araban melodion; sed ili estas kaŝitaj kaj kaŝitaj
restos.


Se Mi parolas, multaj mensoj splitiĝos,
Kaj se Mi skribas, multaj plumoj rompiĝos.xlvii


La paco estu kun tiu, kiu finas ĉi ekzaltitan vojaĝon kaj, pere de la lumoj de gvido, li sekvas
la Veran.


Post transiro de la altaj stacioj de ĉi ĉiela vojaĝo, la vaganto eniras en la:

 Valon de la Unueco

bottom of page