top of page

 Glosaro A-I

 

 

‘Abá: Supervesto aŭ mantelo.

Abbás: Frato de Imám ḥusayn.

‘Abbás Effendi: ‘Abdu’l-Bahá – ‘Aqá »Majstro.« Titolo, donita al ‘Abdu’l-Bahá de Bahá’u’lláh.

‘Abdu’lláh: Sigelo de la Profeto.

‘Abdu’lláh-i-Ubayy: Fervora kontraŭulo de Mahometo, el la gento ‘Awb, nomita la »ĉefo de hipokrituloj« (rig.: Ibn Hisham: »Life of Muḥammad«, eld. ḥustenfeld).

‘Abú ‘Abdi’lláh: (ḥuseyn el Mílán): Li estis unu el tri personoj, kiuj pretendis esti enkorpigo de Imám ḥuseyn; li voĉis falsajn pretendojn al la plejsupera aŭtoritateco de la Bába kredo. Li estis mortigita per lancoj de soldatoj.

Abú’ ‘Ámir (iafoje Abú’-Hámir): Monaĥ el la tempo de Mahometo, kiu estis lia malamiko.

Abú-Jahl: Homo, kiu ne kredis je Mahometo kaj estis senindulga en sia kontraŭstarado kaj nepersvadebla en la nekredo. (Abú-Jahl – »kiu minacis meti sian piedon sur la nukon de Mahometo, se li kaptus lin ĉe adorfaro.« Korano, X6VL,5.)

Abva’b-i-Arba’ih: Laŭvorte: »Kvar Pordoj«, el kiuj ĉiu pretendis estis peranto inter la forestanta Imámo kaj liaj sekvantoj.

‘Ad: Posteulo de Noa kaj praulo de la idolana araba gento. Urbo, fondita de ‘Ad; »Ili mokis la Profetojn, senditajn por ilin averti, kaj estis neniigitaj per fortegaj ventoj.« Rig.: »Hud.«

Adhan: Mahometana alvoko al preĝo.

A.H. (»Post Heĝiro«): La dato de la translokiĝo de Mahometo el Mecca al Medinan, kaj bazo de la mahometana kronologio.

‘Aka Siyyid Hasan: Frato de ‘Aka Siyyid ḥusayn el Yazd. Li estis malliberigita kune kun Báb. Li kaj lia frato ricevis de Báb la ordonon forlasi Lin kaj iri inter la homojn, por proklami la verajn Instruojn al la popolo de Dio.

‘Aka Siyyid ḥusayn el Yazd: Skribisto de Báb. Li estis malliberigita kune kun Báb. Antaú sia ekzekuto Báb ordonis ke ḥusayn forlasi lin, kaŝi sian kredon, iri inter la homojn kaj transdoni la gemojn de la sciado al la popolo de Dio. Li atingis siavice la rangon de martiro en ṭihrán.

‘Aka Muḥammad ‘Alí el Tabriz (Mirzo aŭ mulao): Li devenis el nobla familio el Tabriz. Li estis ekzekutita kune kun Báb. Rig.: Nabil: »The Dawn Breakers.«

Al-Feyhá: Laŭvorte: »la vasta«, epiteto, difinanta Damaskon.

Alláh-u-Akbar: Dio la Granda.

Alláh-u-A‘zam: Dio la plej Granda.

Alláh-u-Azmal: Dio la plej Bela.

Alláh-u-Abhá: Dio la plej Glora.

Alláh-u-Athar: Dio la Plej Pura.

‘Alí: Mirza aŭ Hájí Siyyid, patrinflanka onklo de Báb kaj, unue el la ĉefaj komercistoj el Shíráz. Kromnomita Khal-i-‘A‘zam, laŭvorte: »la plej granda Onklo.«

‘Alí-ibn-i-Abi-Talib: Kuzo kaj bofilo de la Profeto Mahometo. Li estis mortigita de Ibn-i-Muljam, en Ku’fih, en 40 j. A.H. Li etis la unua imamo kaj estis edzigita kun Fátimih, filino de Mahometo.

Alif: La litero »A«, uzata simbole, kiel la greka »Alfa«.

Alif-Lam-Mim: Tiuj ĉi vortoj estas uzitaj en la komenco de la Korano, II,1. »En la interligo de tiuj ĉi literoj kaŝitj estas la misteroj de la dia Esenco, kaj en iliaj konkoj trezortenantaj estos la perloj de Lia Unueco.«

Amir: »Sinjoro.« »Princo,« »Komandanto,« »Estro.«

Amir-Nizám (Mírzá Taqi Khán): Granda veziro dum la regado de ŝaho Náṣiri’d-Dín. Kruela despoto. Li estis respondeca por la konataj amasbuĉoj en Zanján kaj Níríz.

Arba‘in: Rig.: ‘Usu’l-i—Kafi-Biharu’l-Anvar, kaj ‘Avalim.

Ard-i-A ‘Lá: »La glorata loko«, nomo, donita al Zanján de Báb.

‘Aqá: Laŭvorte: »Majstro«, titolo, donata al ‘Abdu’l-Bahá.

Áqá Ján (Mírzá) (Jenáb-i-Khadimi’lláh): Skribisto de Bahá’u’lláh.

Áqá Khan-i-Nurz (Mírzá): Militministro sekvinta ‘Amir-Nizámon kiel la Granda veziro, dum la regado de la ŝaho Náṣiri’d-Dín.

‘Aqáy-i-Kalim: »Bahiyyih Khanum,« »La plej Granda Sankta Folio,« filino de Bahá’u’lláh, kiu estis ekzilita kune kun Li en la aĝo de sep jaroj.

Ard-i-Jamat: Laŭvorte: »Lando de Paradizo«.

Athím: Pekulo.

Áyát: Laŭvorte: »Signoj«.

‘Ayn: Alia nomo de ‘Akká.

‘Aválim: ‘Aválim Janbú. Kompilaŕo de la ŝianaj tradicioj. La principoj de la ŝianoj, publikigitaj en ṭihrán.

‘A’zim: Laŭvorte: »Granda«. A‘zam: »La plej Granda«.

‘Amá’: Laŭvorte: »Lumnebulo,« simbole: »La Unua Nevidebla Substanco«.

Adib: Laŭvorte: »instruito«.

‘Alláma (»tre instruita«): epiteto, uzata de la ŝianoj, por nomi la granda teologon, Hasan ibn Yusuf ib ‘Alí el Hilla.

Bá: La litero »B« de la persa alfabeto.

Báb: »Pordo«. Titolo, alprenite de Mírzá ‘Alí-Muḥammad post la deklaro de Lia misio en Shíráz, en majo 1844.[179]

Bábano (Bábí): Sekvanto dek Báb.

Báboj: »Pordoj«. Titolo donita al tiuj, kiuj komunikiĝis kun la Dekdua Imámo (Imám Mahdí) dum lia aparteco aŭ »Kaŝiteco«. La unua el tiuj pordoj estis Abu ‘Umar ‘Othmán ibn Sa‘íd ‘Umarí; la dua Abú Ja‘far Muḥammad ibn ‘Othmán; la tria ḥusayn ibn Rúh Nawbakhti; la kvara: Abú’l-Hasan ‘Alí ibn Muḥammad Símarí. El tiuj ĉi »Pordoj« la unua estis nomita de Imám Hasan ‘Askarí, kaj la aliaj de la funkcianta tiam »Pordo« kun la sankcio de Imám Mahdí.

Badí: Li portis la tabuleton de Bahá’u’lláh al la ŝaho Náṣiri’d-Dín. Li enviciĝis sub la standardon de Mullá ḥusayn. Li estis unu el la tridek loĝantoj de la vilaĝo Mijámay, kiuj deklaris sian kredon kaj aliĝis al la kredantaro; li iĝis martio en la fortikaŕo de Shaykh Tabarsí.

Baghdád: Regiono en la sudorienta Mezopotamio. La lando inter la riveroj Tigro kaj Eŭfrato (nordokcidente de Babilono kaj sudokcidente de Asirio). La 23an de aŭg. 1921 ĝi estis proklamita ĉefurbo de Irako.

Bágh-i-Takht: Ĝardeno en la antaŭurbo de Shíráz.

Bahá: »Gloro«, »Brilo«,, »Lumo.« La titolo de Bahá’u’lláh.

Bahaano (Bahá’í): Sekvanto de Bahá’u’lláh.

Bahjí: Laŭvorte: »plezuro«. Ĝi rilatas al tiu parto de la Ebenaŕo de ‘Akká, kie trovas sin la Tombo kaj domo de Bahá’u’lláh.

Bani-Háshim: La familio el kiu devenis Mahometo.

Baqiyyatu’lláh: Laŭvorte: »Postrestinto de Dio«. Korano II,85. Ĝi estas ankaŭ titolo, donata same al Báb, kiel Bahá’u’lláh.

Bathá: Alia nomo de Mecca. Pri Kaabah aŭ la kvarlatera Templo enMecca oni parolas kiel pri »Bait Alláh« – Bethel aŭ Bathá, »la Domo de Dio.« Bekkah: alia nomo de Mecca.

Bayán: Laŭvorte: »parolo«, »klarigo«. La titolo, donita de Báb al Sia Revelacio, speciale al Sia Libro.

Big: Honora titolo, malpli alta, ol la titolo »Khán«.

Bihar (Usu‘l-i-Kafí kaj Biharu‘l-Anvar): Kompilaŕo de la ŝianaj tradicioj.

Biháru’l Anvár: Avalím Yanbú »Principoj de la ŝianoj«, kompilaŕo de la tradicioj, verkita de Ja‘far-i-Sadíq (la sesa Imámo), nomato la fondinto de la ŝiana kredo.

»Blanka Vojo«: Simobole: la Religio de Dio.

Cháfárchi: Laŭvorte: »kuriero«.

Dalá‘il-i-Sab’ih: Unu el la plej konataj verkoj de Báb.

Dárughih: Alta policisto.

Dáru’l-‘Ilm: »La Sidejo de l’ Sciado« – oficiala titolo de Shíráz.

Dawlih: »Ŝtato«, »ŝtatregado«.

Dhi’l-Hijjih: La monato de pilgrimoj al Mecca kaj Medina, koincidinta en tiu jara kun la vintra monato. Decembro 1844.

Dikr: Laŭvorte: »mencio«, »rememoro«.

»Dotita per konstanteco«: Titolo, donata al la Profetoj, kiuj postlasis Librojn de Revelacioj kaj fondis religiajn leĝojn.

Edirne: Adrianopolo.

Epoko de Bayán: Tempoperiodo inter la Deklaracio de Báb, la 23an de majo 1844, kaj la Deklaracio de »Tiu, kiun Dio aperigos« (Bahá’u’lláh).

Farman: »Ordono«, »reĝa dekreto«.

Farrásh: »Lakeo«, »liktoro«, »servisto«. Farrásh-Báshí: ĉefservisto.

Farsakh (aŭ Farsang): Mezurunuo. Persa vojmezuro.

Fátimih: Filino de Mahometo. Ŝi estis edzino de ‘Alí, la unua Imámo.

Fátimih (Libro de): La ŝianoj kredas, ke post la ĉieleniro de Mahometo Fátimih lamentis kaj ploris la sorton de sia eminenta patro. Tial estis ordonite de la Plej Glora Sinjoro al Jabrá‘il (Gabrielo) paroli kun Fátimih, kaj li parolis vortojn, kiuj konsolis kaj kvietigis ŝian koron. Tiuj ĉi vortoj estas kolektitaj kaj titolitaj: »Libro de Fátimih«. La ŝianoj kredas, ke tiu ĉi libro estas for kun Lia Alteco Qá’im (Imám Mahdí), kaj ke ĝi aperos en la tago de loia apero.

Fortikaŕo Kinar Gird: Stacio ĉe la malnova Isfahani-Vojo, ĉirkaŭ 28 kilometrojn de ṭihrán.

Há: La litero »H«; la nombro – »5«

Hájí: Mahometano, kiu plenumis la pilgrimon al Mecca.

Hájí Mírzá Karúm Khán: El la ŝiana skolo, iama sekvanto de Siyyid Káẓim, kiu tamen ne konsentis kun la kredo de sia majstro, ke Báb estas la delonge atendita promesita Qá’im. Li kun certa nombro de sekvantoj iĝis plej fervoraj kaj malamikaj persekutantoj de Báb kaj la bábanoj.

Hájí Siyyid Javad: Loĝanto de Karbilá. Sekvanto kaj helpanto de Siyyid Káẓim. Mullá ‘Aliy-i-Bastání (unu el la Literoj de la Vivanto) konigis al li dum sia restado en Karbilá la Revelacion de Báb; li iris el tiu ĉi urbo en Shírázon, por informiĝi pli precize pri la naturo de tiu Revelacio (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Hamzih: »La Princo de Martiroj« – titolo donita al onklo de Mahometo. Li estis mortigita en la batalo apud O’hod. La meccanoj terure masakris lian korpon, kio kaŭzis pro testojn kontraŭ kruelaj venĝoj. (Korano, XVI, 125)

Haníf: La signifo de tiu ĉi vorto en la araba lingvo estas »inklinema al prava afero«. Ofte oni uzas ĝin teknike en la senco: »konfesanto de Islamo«.

Hijáz (Heĝaso): La sudokcidenta parto de Arabujo. Bahá’u’lláh uzas ĉi tiun esprimon por simboligi la araban lignvon.

Hijírah (Heĝiro): Laŭvorte: »transmigro«. La bazo de la mahometana kronologio. La dato de la transmigro de Mahometo el Mecca en Medinan.

Hiacinto: Rozo, Najtingalo: Esprimoj, uzataj de Bahá’u’lláh kiel simboloj de la Malkaŝantoj de Dio.

Hín: Laŭ la Abjada kalkulo la nombra valoro de ĉi tiu vorto estas 68. En la jaro 1268 A.H. okazis, ke al Bahá, malliberigita en Síyáh-Chál en ṭihrán, konigita estis unue Lia Dia Misio. Li aludaas al tio en la odoj, kiujn Li verkis en tiu jaro.

Húd: (Korano, XI) (La Surao pri Húd.) ‘Ad kaj Thamúd, menciitaj de Ptolomeo, estis du gentoj de la antikvaj araboj, malaperintaj en la tempo de Mahometo. Popularo tradicio atribuas ilian malaperon al venĝo de Dio.

Hurisoj: Anĝeloj. (»Belegaj virgulinoj kiuj, laŭ Islamo, estas kunulinoj de la fideluloj en paradizo.«) »Kiujn neniu homo, nek spirito, tuŝis antaŭe.«

ḥusayn: La tria Imámo, filo de ‘Alí kaj Fatimih.

Ibn-i-Súríyá: Instruita juda rabeno en la tempo de Mahometo. Mahometo faris al li demandojn koncerne la malfervoremon, kun kiu la judoj de tiu tempo sekvadis la leĝojn de Moseo.

Ibn  Míhríyar: Unu el tiuj, kiuj en la tempo de la Malgranda Kaŝiteco havis aliron aŭ korespondis kun la Imámo, kaj estas priskribita kiel loĝanto de Ahwáz.

Ibn Rúh ḥusayn (Abu’l-Kasim al Husain ibn Rúh): Li estis sankta shaykh kaj unu el la pordoj, kondukantaj al Sáhíb az Zamán (la Sinjoro de Tempo) aŭ la lasta granda Imámo, laŭ la ŝiana doktrino. Li estis elektita de Abú‘ Ja‘afar Muḥammad ibn Othmán al Omari kiel lia leŭtenanto, kaj kiam la lasta klasifikis la ŝianojn laŭ iliaj rangoj, ‘Abu’l-Kasím ricevis la rajton aperadi antaŭ li la unua el ĉiuj.

Ibn-i-Zíyád >

Ibn-i-Sa‘d > Persekutantoj de la idaro de Mahometo.

»Idhá’«: Signifas »se« aŭ »kiam«.

Il: »Gento.«

Imám (Imamo): La titolo de la dekdu ŝianaj postsekvintoj de Mahometo. Ankaŭ uzata ĝenerale rilate al la religiaj gvidantoj de Islamo. La dekdu Imamoj (rig.: Imameco, la »Eklezio de la Dekdu«) estas:

1.        ‘Alí ibn Abí Jálib: kuzo kaj la unua disĉiplo de la Profeto. Li estis edzigita kun Fátimih, filino de Mahometo. (A.H. 40- A.D. 661.)

2.        Hasan: filo de ‘Alí kaj Fátimih. (A.H. 50 – A.D. 670)

3.        ḥusayn: filo de ‘Alí kaj Fátimih. (A.H. 61 – A.D. 680)

4.        ‘Alí: filo de ḥusayn kaj Shahrbánú (filino de la lasta Sasamana reĝo), nomata ĝenerale Zeynu’l-Abidibín.

5.        Muḥammad Bákir: filo de Zeynu’l-Abidín kaj de filino de Imámo ḥasan.

6.        Ja‘far-i-Sádiq: filo de Imám Muḥammad Bákir.

7.        Músá Kázim: filo de Imám Ja‘far-i-Sádiq.

8.        ‘Alí’ ibn Músá er-Rizá, nomata ĝenerale Imám Rizá. (A.H. 203)

9.        Muḥammad Takí: filo de Imám Rizá. (A.H. 195-A.H. 254)

10.     ‘Alí Takí: filo de Imám Muḥammad Takí. (A.H. 232-A.H. 254)

11.     Hasan’ Askarí: filo de Imám ‘Alí Takí. (A.H. 232-A.H. 260)

12.     Muḥammad:  filo de Imám Hasan Askarí kaj Narrjiis Khátún, nomata de la ŝianoj »Imám Mahdí Hujjalu’lláh« (la »Pruvo de Dio«). »Bakeyyatu’lláh« (la »Postkreskinto de Dio«), »Qá’im-i-al-i-Muḥammad« (»Naskiĝonta el la familio de Mahometo«).

Imámeco (la doktrino pri):  La ĉefa punkto de diferenco inter la ŝianoj kaj la sunnanoj. Laŭ la imama iserto la vic-aŭtoritato estas afero tute spirita kaj rango, donata sole de Dio, unue pere de Lia Profeto, kaj poste pere de tiuj, kiuj Lin postsekvis. Ĝi havas nenion komunan kun la ĝenerala elekto, kiel komprenas la aferon de sunnanoj. La ĝenerala esprimo »Imameco« koncernas ĉiujn, kiuj estas partianoj de tiu ĉi teorio, sendepende de la maniero, laŭ kiu ili prezentas la postsekvon.

Imám Mahdí: La dekdua en la vico de la Imámoj, postsekvintaj Mahometon, filo de Imám Hasan ‘Askarí. Li estis naskita en Surra-man-Ra’a en la j. 255 A.H. kaj heredis la dignon de Imamo en la j. 260 A.H. Li ŝianoj kredas, ke li ne mortis, sed malaperis en subtera trairejo en Surra-man-Ra’a. La periodo de proksimume sesdek jaroj, dum kiu la komunikiĝado kun la Imamo estis ankoraŭ ebla pere de la Báboj (Pordoj), estas konata kiel la »Malgranda Kaŝiteco«. Tiun ĉi periodon sekvis la »Granda Kaŝiteco«, kiam Abú’l-Hasan, la lasta Báb (Pordo), neniun nomis sia sekvanto. Pro tio kun lia morto ĉesis komunikiĝado inter la Imamo kaj la kredantoj, kaj la »Granda Kaŝiteco« komenciĝis kaj daŭros ĝis la »Reveno de la Imamo« okazos en la pleneco de l’ tempo.[180] (E.G. Browne: »Travellers’ Narrative«.)

Imám Músáy-i-Kázím: La sepa Imamo. »La tomboj de la du Kázímoj (t.e. de la sepa kaj naŭa Imamo) trovas sin en la distanco de proksimume tri mejloj norde de Baghdád kaj estas unue el la ĉefaj pilgrimceloj de la ŝianoj. Ĉirkaŭe de ili elkreskis urbo, loĝata ĉefe de persoj, kaj konata sub la nomo Kázímeyn.« (E.G. Browne: »Travellers’ Narrative.«)

Imám-Zádíh: Posteulo de Imamo, aŭ lia tombosanktejo.

Imám-Zádúh-Hasan: Loka tombosanktejo en ṭihrán.

Imám-Jum’h: La ĉefa imamo en la urbo; ĉefo de la mulaoj.

‘Imrán: Laŭ Mahometo li estis patro de la Virgulino Mario (Miriam).

Íqán: Laŭvorte: »certeco« (Rig.: Kitáb-i-Íqán.)

‘Iráq (Irako):

1.        (Ajemi). Centra provinco de Persujo, ebena lando, la antikva Medujo. Ĝia ĉefurbo etas ṭihrán (Teherano)

2.        Esprimo, uzata de Bahá’u’lláh, por simboligi la persan lingvon.

3.        ‘Iráq-Arabí: Suda regiono de la azia Turkujo, ĉirkaŭaŕo de Baghdád kaj Bossora, kuŝanta inter la riveroj Tigro kaj Eŭfrato. La antikva Babilonio.

Irshádu’l-Avám: »Gvidilo por sensciuloj.« Libro, verkita de Karim, kiu afektis grandan instruitecon, sed estis nur pretendemulo kaj egoisto.

Islám (Islamo): Laŭvorte: »sinrezigni«. Nomo, donita de Mahometo al Sia religio kaj al ĝiaj sekvantoj.

Ishráqát: Laŭvorte: »lumelbriloj.« La titolo de unu el la Tabuletoj de Bahá’u’lláh.

Ismu’llahahu’l-Ákhar: Laŭvorte: »La lasta nomo de Dio.« La titolo kiun Báb donis al Quddús, la lasta »Litero de la Vivanto« kaj kunulo de Bá dum Lia pilgrimiro el Mecca al Medina. Li estis la unua, kiu suferis persekuton sur la persa tero pro la Afero de Dio. (Nabil: »The Dawn Breakers«).

Isráfíl: La anĝelo, kies tasko estas sonigi trumpeton en la Tago de Juĝo.


 

bottom of page