top of page

I'  

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Jen Mia unua konsilo: Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, ke via estu suvereneco pratempa, nepereonta kaj ĉiamdaŭra. 1

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin ke Mi fidu al vi. Helpe de ĝi vidos vi per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliaj, kaj konos per via propra konado kaj ne pere de l’ konado de via proksimulo. Kontemplu pri tio ĉi en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj. 2

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Vualita en Mia antaŭmemora estado kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco Mian amon al vi konsciis Mi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon. 3

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Mi amis vian kreadon, sekve do Mi kreis vin. Tial vi amu Min, por ke Mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de l’ vivo. 4

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Amu Min, ke Mi amu vin. Se vi ne amas Min, Mia amo neniel povas vin atingi. Sciu tion, ho servanto. 5

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Via paradizo estas Mia amo, via ĉiela hejmo reunuiĝo kun Mi. Eniru ĝin kaj ne hezitu. Tiel estas destinita por vi en Nia regno plejsupra kaj en Nia regado majesta. 6

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Se vi amas Min, turniĝu for de vi mem, kaj se vi serĉas Mian plaĉon, rigardu ne la vian, ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu en vi poreterne. 7

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Ne estos paco por vi krom se vi rezignos pri vi mem kaj turniĝos al Mi, tial ke decas al vi glori vin je Mia nomo kaj ne je la via, konfidi al Mi kaj ne al vi mem, ĉar deziras Mi esti amata sola kaj super ĉio ekzistanta. 8

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Mia amo estas Mia fortika.o; kiu .in

eniras estas protektita kaj sekura, kaj

kiu sin turnas for, tiu sendube devoji.os kaj

pereos. 9

 

 

HO FILO DE L’ ESPRIMADO!

Vi estas Mia fortikaĵo; eniru ĝin, ke restadu vi en sekureco. Mia amo estas en vi, sciu tion, ke vi trovu Min proksima al vi. 10

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Vi estas Mia lampo kaj Mia lumo estas en vi. Akiru el ĝi vian briladon kaj serĉu neniun alian krom Mi. Ĉar riĉa Mi kreis vin kaj malavare Mian favoron verŝis sur vin. 11

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Per la manoj de potenco Mi vin faris kaj per la fingroj de forto Mi vin kreis; kaj metis Mi en vian internon la esencon de Mia lumo. Estu vi kontenta kun ĝi kaj serĉu nenion pli, ĉar perfekta estas Mia verko kaj deviga estas Mia ordono. Ne kontestu ĝin, nek havu dubon pri ĝi. 12

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Mi kreis vin riĉa, kial vi faras vin mem senhava? Nobla Mi faris vin, pro kio vi humiligas vin mem? El la esenco de sciado Mi estadon al vi donis, kial vi serĉas iluminiĝon ĉe iu krom Mi? El la argilo de amo Mi vin modlis, kial vi okupiĝas pri alia? Turnu vian rigardon al vi mem, ke vi trovu Min interne de vi, forta, potenca kaj memekzistanta. 13

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Vi estas Mia posedaĵo kaj Mia posedaĵo ne pereas; pro kio vi timas vian pereon? Vi estas Mia lumo kaj Mian lumon neniam eblas estingi, kial vi timas estingon? Vi estas Mia gloro kaj Mia gloro neniam paliĝos; vi estas Mia robo kaj Mia robo neniam eluziĝos. Restadu do en via amo al Mi, ke vi trovu Min en la regno de l’ gloro. 14

 

 

HO FILO DE L’ ESPRIMADO!

Turnu vian vizaĝon al la Mia kaj rezignu pri ĉio krom Mi; ĉar daŭros Mia suvereneco kaj ne pereos Mia regado. Se vi serĉos alian krom Mi estos vana via penado se eĉ la universon vi traesploros poreterne. 15

 

HO FILO DE L’ LUMO!

Forgesu ĉion krom Mi kaj komuniiĝu kun Mia spirito. Tio ĉi apartenas al la esenco de Mia ordono, tial turniĝu al ĝi. 16

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Estu kontenta kun Mi kaj ne serĉu helpanton alian. Ĉar neniu krom Mi povas iam sufiĉi al vi. 17

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

De Mi ne petu kion Ni ne deziras por vi; estu do kontenta kun kion Ni ordonis por vi, ĉar tio ĉi estas el kio profitas vi, se per ĝi kontentiĝas vi. 18

 

 

HO FILO DE LA MIRINDA VIZIO!

Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke estu vi Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj serĉis amaton alian ol Min? 19

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Mia rajto je vi estas granda, ne povas ĝi forgesiĝi. Mia graco por vi estas abunda, ne povas ĝi vualiĝi. Mia amo starigis en vi sian hejmon, ne povas ĝi kaŝiĝi. Mia lumo al vi estas evidenta, ne povas ĝi obskuriĝi. 20

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Sur la arbon de brilanta gloro pendigis Mi la plej elektindajn fruktojn por vi, kial do vi turnis vin for kaj kontentiĝis per tio malpli bona? Revenu do al tio, kio estas pli bona por vi en la regno de l’ supro. 21

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Nobla vin kreis Mi, vi tamen humiligis vin mem. Leviĝu do al tio, por kio estas vi kreita. 22

 

 

HO FILO DE LA PLEJSUPERA!

Al la eterna Mi vokas vin, vi tamen serĉas la efemeran. Kio igis vin turniĝi for de Nia deziro kaj sekvi la vian? 23

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne viajn limojn transpaŝu nek pretendu tion kio al vi ne decas. Sterniĝu antaŭ la vizaĝo de via Dio, la Eternulo de forto kaj potenco. 24

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Ne fanfaronu antaŭ la malriĉulo, ĉar Mi lin gvidas sur lia vojo kaj vidas vin en via granda mizero kaj vin konsternas por ĉiam. 25

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. 26

HO FILO DE L’ HOMO!

Eĉ ne flustru pri la pekoj de aliaj dum ankoraŭ vi mem estas pekanto. Se vi malobeos ĉi tiun ordonon trafos vin kondamno kaj tion atestas Mi. 27

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Sciu vere: kiu vokas homojn al justeco kaj mem maljustas, tiu ne estas de Mi, eĉ se Mian nomon li portas. 28

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Al neniu imputu kion vi ne volus ke oni imputu al vi, nek parolu pri kion vi ne faras. Tio ĉi estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 29

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne al Mia servanto neu se ion de vi li petas, ĉar lia vizaĝo estas Mia vizaĝo; hontu do antaŭ Mi. 30

 

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Taksu vin mem ĉiutage antaŭ ol vi estos vokata al juĝo; ĉar senanonce la morto vin trafos kaj estos vi vokata responsi pri viaj faroj. 31

 

 

HO FILO DE LA PLEJSUPERA!

Faris Mi la morton por vi ĝojportanto. Pro kio malĝojas vi? Igis Mi la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas antaŭ ĝi? 32

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Per la ĝojigaj novaĵoj de la lumo Mi salutas vin: jubilu! Al la kortego de la sankteco Mi vokas vin; restadu en ĝi ke vivu vi en paco por ĉiam. 33

 

 

HO FILO DE L’ SPIRITO!

La spirito de sankteco alportas al vi la ĝojigan novaĵon de l’ reunuiĝo; pro kio tristas vi? La spirito de potenco konfirmas vin en Sia kredo; kial vin vualas vi? La lumo de Lia vizaĝo gvidas vin; kiel povas devojiĝi vi? 34

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne tristu krom se vi estas fore de Ni. Ne ĝoju krom se vi proksimiĝas kaj revenas al Ni. 35

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Jubilu pro feliĉo elkora, ke indas vi renkonti Min kaj speguli Mian belecon. 36

 

 

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne senigu vin de Mia belega robo, nek perdu vian porcion el Mia mirinda fonto, ke ne soifu vi poreterne. 37

 

HO FILO DE L’ ESTO!

Paŝadu laŭ Mia leĝaro pro amo al Mi kaj rezignu pri kion vi deziras, se Mian plaĉon serĉas vi. 38

 

El la araba lingvo

bottom of page