top of page

 La mencio de la kaŝitaj sekretoj ĉesis. Solvita restis
la kriterio de la paŝoj sur la vojo de la signifo;


kaj vi, ho ebriulo pro la pokalo de la orgojlo!,
aliigu la lumon de via esto en la lumon de via animo


por ke, per unu blovaĵo, ĝi transiru ĉi mondon,
por ke vi liberiĝu de la enfermiĝo en ĉi tiu ĉelo


Ne sciu pri via haŭto, nek pri viaj ostoj,
antaŭ ol ŝirmi vin en la ombro de la Bonamato;


aŭ la piedo de via komprenado fendita restos en la koto,
kaj sen scii pri la splendo de tiu Bela Vizaĝo.


Via koro lasos la mondon
se vi loĝas ĉe la ombro de la Reĝo de la Vivo.


En la origino de la komenco vi estis sur la tero
kaj je ĝia fino vi kronis la sunon.


Vi vidas, baldaŭ vi transiris la landlimojn en la mondo de la esto;
kaj, sen paŝi, vi transiris. Sciu tion, ho vaganto!


En ĉi Tago haloo kun esenco de Vivo
blovis parfumante ĉi mondon.


El tiu Paradizo de malavareco, la aromo de la vivo
alifoje blovis kaj forportis ĉion, kio estis.


Ĉi tie la konscienco kaj la nekonscienco liberiĝis de la mano
kaj malproksimiĝis la ebrio kaj la sobreco.


Aperis la lucideco: nek nuligado, nek nuligito restis.
Kio estis lucida ebriiĝis kaj nuligis la lumecon.


Kiam aperis mia Reĝo, li dispelis la spurojn
de la nomoj kaj kutimoj de ĉi mondo.


La atributoj kaj nomoj, kiuj dum centoj da jarcentoj flugas de Li,
ne kaŭzos la komprenon de Lia grandeco.


Kion vi vidis per via okulo kaj kion vi aŭdis per via orelo,
pura restis en ili, ho bone survojigata vaganto!


Ĉar, kun ĉi tiu orelo kaj ĉi okulo, ho nevidanto!,
kiam vi estos informita pri la mistero de la Bonamato?


Malfermu tiun okulon de la nova Amiko.
Malfermu alian orelon kaj tiam, aŭskultu.


La vido de la informito iradas cent mil jarojn la Vojon;
la vido de la ignoranto ne vidos pli ol la vizaĝon de la Reĝo.


Esploranto demandis al komencanto:
«Kiam vi informiĝis pri la misteroj de la dia sekreto?


Ho, vi, kiu per la vino de malavareco ebriiĝis!
Ĉu vi memoras ion pri la Origina Tago?»


Li respondis: «Mi memoras tiun sonon kaj tiun eldiron:
"Estis loĝanto en la monto..." kaj tio ne estis stranga.


Jes, en mia orelo vibras lia melodio,
liaj dolĉaj vivigaj notoj.»


Alia konanto kiu venis eĉ pli for,
kiu malkovris la Perlojn de la Diaj Misteroj,


diris: «Tiu Tago de Dio ne finiĝis...
kaj ne elĉerpiĝas; ni estas en ĝi.


Lia Tago ne konas la nokton.
Ni troviĝas en tiu Tago; kaj tio ne estas stranga.


Se vi trovas ĝian ĝojon en la animo de la mondo,
nek tion, kio altas, nek tion, kio malaltas, vi vidos kviete


La eterna Tago de Lia grandeco
alvenis netuŝita kun lia majesto.»


Kaj vi, kompano, malkovru ĉi enigmon
por ke en la instruado de la diaj sekretoj vi estu konscia,


por ke, el Lia saĝo vi prenu la spiron de Vivo
kaj el via animo vi faru oferon al Lia beleco,


por ke, en ajna momento, vi aŭskultu Lian melodion,
por ke vi trinku el la pokalo de Lia mizerikordo,


por ke vi partoprenu en la sekretoj de la amo,
por ke vi gustumu la eternan Vinon de la alfluantoj de Lia amo.


Antaŭ la glavo de ĉi maliculoj, mi ne turnas la vizaĝon;
kaj kvankam ĉi malfideluloj mortigu min du centojn da fojoj,


mia animo trinkis Vian Vinon ekde la komenco:
Mi oferas la vivon ĝis la fino pro Via rememoro.


Ho Bahá!, denove ekbruligu la fajron
kaj forbruligu la kamparon de la esploroj kaj de la saĝo;


purigu la esencon de la signoj de la mondo;
malkaŝu sekreton de la kaŝitaj misteroj;


levu ondon de la profunda Oceano de la signifo
por ke la ŝipo de la vortoj sinku.

Kvar

bottom of page