top of page


En ĉi Valo li sentas la brizojn de la dia kontento blovante ekde la stacio de la spirito. Li
forbruligas la deziron kaj per la interna kaj ekstera okulo li perceptas ene kaj ekstere de ĉiuj
aferoj la tagon de la "Dio kompensos ĉiun ekde Sia abundeco". xlviii


De la angoro li iras al la ekstazo, de la aflikto al la ĝojo. Lia aflikto kaj doloro cedas la pason
al la plezuro kaj ravo.


Kvankam laŭ aspekto, en ĉi Valo la vagantoj povas loĝi en la polvo, interne ili estas
entronigitaj en la altaĵoj de la mistika signifo; ili sin nutras de la nelimigitaj gracoj de la

internaj signifoj, kaj trinkas el la delikataj vinoj de la spirito.


La lango estas nepova priskribi ĉi tiujn tri Valojn, kaj la vortoj iĝas neadekvataj. La plumo
ne eniras en ĉi tiun regionon, kaj la inko nur lasas makulon. En ĉi stacioj, la najtingalo de
la koro havas aliajn kantojn kaj sekretojn kiuj tuŝas la koron kaj ekkriigas la animon, sed ĉi
mistero de la intima signifo nur povas esti susurita de koro al koro, konfidita nur de brusto
al brusto.


De la ekstazo de la mistikaj saĝuloj,
Nur inter koroj ĝi estas parolema;


Neniu mesaĝisto povas tion rakonti,
Nek letero ĝin enhavi.xlix


Muta mi estas pro maldikeco en multaj aferoj
Ĉar miaj vortoj ne povus ilin rakonti kaj mia parolo malsukcesus.l


Ho amiko! Ĝis vi ne estos enirinta en la ĝardenon de tiaj misteroj vi ne trinkos el la
senmorta vino de ĉi Valo. Kaj se vi estus gustuminta ĝin, vi fermus viajn okulojn al ĉio
cetera kaj vi trinkus el la vino de la kontentado; vi liberiĝos de ĉio kaj alkroĉiĝos al Li, vi
oferos vian vivon sur Lia vojo, forlasante vian animon. Sed ne estas alia en ĉi regiono kiun
vi bezonos forgesi: "Dio estis tie, sed neniu estis je Lia flanko". Ĉar en ĉi stacio la vaganto
vidas en ĉio la belecon de la Amiko. Eĉ en la fajro li vidas la vizaĝon de la Amato. En la
iluzio, li kontemplas la sekreton de la realeco kaj legas en la atributoj la enigmon de la
Esenco. Li konsumis la vualojn kun siaj suspiroj kaj per nur unu rigardo li apartigis la
mortotukojn, per malferma okulo li kontemplas la novan kreon kaj per lucida koro
komprenas la subtilajn verojn. Ĉi tio estas sufiĉe konfirmita de: "Kaj akra estis farita via
vido en ĉi tago".li

 

Post trairo de la stacioj de la kontentado plej pura, la vaganto venas al la:

  Valon de la Kontentado

bottom of page