top of page

 

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 42 : Ho Mia servanto ! Δ

Purigu vian koron el malico kaj, liberiĝinte el envio, eniru la dian kortegon de sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 43 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Sekvu la vojojn de la volo de l'Amiko, kaj sciu, ke Lia plaĉo estas en la plaĉo de Lia kreituloj. Tio estas : neniu eniru la domon de sia amiko krom je la permeso de la amiko, nek tuŝu lian havaĵojn, nek preferu sian volon al tiu de la amiko, kaj neniel celu avantaĝojn super lin.  Pripensu tion, vi kiu havas envidkapablon !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 44 : Ho kunulo de Mia trono ! Δ

Ne aŭskultu malbonon kaj ne rigardu malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru, nek ploru. Ne diru fiaĵojn, por ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la kulpojn de aliaj, por ke viaj propraj kulpoj ne ŝajnu grandaj ; kaj ne deziru ies humiliĝon, por ke via propra humiliĝo ne evidentiĝu. Travivu, do, la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol forfluganta momento, kun via menso nemakulita, via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo sanktigita, por ke, libera kaj kontenta, vi povu demeti ĉi tiun morteman korpon kaj iri al la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por ĉiam.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 45 : Ve! Ve! Ho amantoj de la mondeca deziro ! Δ

Kvazaŭ per fulma rapideco vi preterpasis la Amaton, kaj vi neŝancele celas al satanecaj fantazioj. Vi genuiĝas antaŭ via vanta imagado, kaj nomas ĝin vero. Vi rigardas la dornon kaj nomas ĝin floro. Eĉ ne unu puran elspiron vi elspiris, nek la brizo de nedeziremo blovetis el la herbejoj de viaj koroj. Vi flankenĵetis la amemajn konsilon de l' Amato kaj tute forviŝis ilin el la tabelo de viaj koroj, kaj simile al la brutoj de l'kampo vi moviĝas kaj vivas en la brutpaŝtejoj de deziro kaj pasio.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 46 : Ho fratoj sur la pado ! Δ

Pro kio vi neglektis mencii la Amaton kaj restis for de Lia sankta ĉeesto ? La esenco de  beleco estas en la senkompara pavilono, lokita sur la trono de gloro, dum vi okupiĝas pri vantaj disputoj. La dolĉaj aromoj de sankteco eliĝas kaj la brizo de beno blovetas, tamen vi estas ĉiuj ege afliktitaj kaj senigitaj je ili. Ve al vi kaj al tiuj, kiuj iras laŭ viaj vojoj  kaj sekvas viajn piedpaŝojn.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 47 : Ho filo de l'deziro ! Δ

Formetu la robon de vanteco kaj senigu vin je la vestoj de l' fiereco.

En la tria el la plej sanktaj linioj skribitaj kaj registritaj en la Rubena Tabelo per la plumo de la nevidato la jena estas revelacita :

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 48 : Ho fratoj ! Δ

Estu indulgemaj unu al la aliaj kaj ne turnu vin al malbonaj aferoj. Ne fieru pri via gloro nek hontu pri humiliĝo. Je Mia beleco ! Mi kreis ĉion el la polvo, kaj al la polvo Mi reirigos ilin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 49 : Ho filoj de l'polvo ! Δ

Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de la malriĉuloj, por ke neglektemo ne  konduku ilin al la vojo de detruiĝo kaj senigu ilin je la Arbo de Riĉeco. Donaci kaj esti  malavara estas atributoj Miaj ; bone estas al tiu, kiu ornamas sin per Miaj virtoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 50 : Ho kvintesenco de l'pasio ! Δ

Flankenmetu ĉian avidecon kaj provu esti kontenta ; ĉar la avidulo ĉiam estas senigita kaj la kontentulo estas amata kaj laŭ.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 51 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Ne estu maltrankvila en malriĉeco nek memfidema en riĉeco, ĉar la malriĉecon sekvas riĉeco kaj la riĉecon sekvas malriĉeco. Tamen, esti malriĉa pri ĉio krom Dio estas mirinda donaco, ne malgrandigu la valoron de tio, ĉar en la fino ĝi faros vin riĉa je Dio, kaj sekve vi scios la signifon de la esprimo, « Vere vi estas la malriĉuloj »; kaj la sanktaj vortoj , « Dio estas la Ĉioposedanto », simile al la vera mateniĝo ekaperos glorege brila sur la horizonton de la koro de la amanto kaj restos sekura sur la trono de l'riĉeco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 52 : Ho filoj de l'neglekto kaj de la pasio ! Δ

Vi permesis al Mia malamiko eniri Mian domon kaj vi elĵetis Mian amikon, kaj en viaj koroj vi ensanktigis la amon al alia krom al Mi. Aŭskultu al la vortoj de la Amiko kaj turnu vin al Lia paradizo. Mondanecaj amikoj, celante sian propran profiton, ŝajnas ami unu la alian, dum fakte la vera Amiko amis kaj amas vin pro vi mem ; ja Li suferis sennombrajn afliktojn por gvidi vin. Ne estu mallojalaj al tia Amiko, ja prefere rapidu al Li. Tiele estas le tagstelo de la vorto de vereco kaj fideleco, kiu tagiĝis super la horizonto de la plumo de l'Eternulo de ĉiuj nomoj. Malfermu viajn orelojn, por ke vi aŭskultu la vorton de Dio, la helpanto en danĝero, la memekzistanto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 53 : Ho vi, kiuj fieras pro la mortema riĉeco ! Δ

Sciu vere, ke la riĉeco estas fortega barilo inter la serĉanto kaj lia deziro, inter la amanto kaj lia amantino. La riĉuloj, krom malmultaj, neniel atingos la kortegon de Lia ĉeesto nek eniros la urbon de l'kontento kaj rezignacio. Bone estas do al tiu, kiu, estante riĉa, ne estas  malhelpata de liaj riĉaĵoj eniri la eternan regnon. Je la plej sankta nomo ! La splendoro de la riĉulo lumigos la loĝantaron de l'ĉielo, same kiel la suno lumigas la surterajn homojn !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 54 : Ho vi riĉuloj sur la tero ! Δ

La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido ; gardu vi Mian konfidon, kaj ne celu nur vian  propran komforton.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 55 : Ho filo de l'pasio ! Δ

Purigu vin de la makuliĝo pro riĉecoj kaj en perfekta paco eniru la regnon de la malriĉeco ; por ke elde la fonto de malavideco vi trinku la vinon de senmorta vivo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 56 : Ho Mia filo ! Δ

Kunesti kun la malpiuloj plimultigas la malfeliĉon, dum fratuleci kun la justuloj elpurigas la ruston de sur la koro. Tiu, kiu celas kumunii kun Dio, li turnu sin al la kunesto kun Liaj amatoj ; kaj tiu, kiu deziras aŭskulti al la vorto de Dio, li malfermu siajn orelojn al la vortoj de Liaj elektitoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 57 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Gardu vin ! Ne iru kun la malpiulo kaj ne celu kuneston kun li, ĉar tia kunesto aliigos la radiantecon de la koro en inferan fajron.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 58 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Se vi celas la gracon de la Sankta Spirito, kunestu kun la justulo, ĉar li jam trinkis el la pokalo de eterna vivo ĉe la manoj de la senmorta Pokalportanto kaj simile al la vera mateniĝo li vivigas kaj lumigas la korojn de la mortintoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 59 : Ho neatentemuloj ! Δ

Ne supozu, ke la sekretoj de la koroj estas kaŝitaj, ja sciu certe, ke per klaraj literoj ili estas gravuritaj kaj plene manifestitaj antaŭ la Sankta Ĉeesto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 60 : Ho amikoj ! Δ

Vere mi diras, kion ajn vi kaŝis en viajn korojn estas al Ni malferma kaj videbla kiel la tago ; sed ĝi estas kaŝita pro Niaj graco kaj favoro kaj ne pro tio, ke vi estas meritindaj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 61 : Ho filo de l'homo ! Δ

Rosguton elde la nesondebla oceano de Mia mizerikordo Mi verŝis sur la popolojn de la mondo, tamen neniu turnis ĝin al ĝi, ĉar ĉiu turnis sin for de la ĉiela vino de unuiĝo al la malbonodora feĉo de malpureco, kaj, kontenta pri la mortema pokalo, flankenmetis la kalikon de senmorta beleco. Malnobla estas tio, per kio li kontentiĝas.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 62 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Ne deturnu viajn okulojn for de la nekomparebla vino de l' senmorta amato, kaj ne rigardu malbonodoran kaj morteman feĉon. Akceptu el la manoj de l'dia Pokalportanto la kalikon de l'senmorta vivo, por ke la tuta saĝeco estu la via, kaj por ke vi aŭskultu al la mistika voĉo vokanta el la regno de la nevideblo. Kriu laŭte, vi kiuj havas malaltan celon ! Pro kio vi turnis vin for de Mia sankta kaj senmorta vino al efemera akvo.

El la persa lingvo 42-62

bottom of page