top of page

104

En tiu ĉi tago tiuj, kiu banas sin profunde en la oceano de la pratempa sciado kaj loĝas en la arkeo de la dia saĝeco, malpermesas la la homoj la studadon de tiuj vanaj sciencoj. Iliaj brilantaj brustoj estas, glor’ al Dio, puraj de ĉiaj postsignoj de tiuj instruoj kaj altaj super tiaj plorindaj vualoj. Ili konsumigis per la fajro de amo de la Amato tiun plej densan el ĉiuj vualoj, ĝin, pri kiu parolas la diraŕo: »La plej plorinda el ĉiuj vualoj estas la vualo de la scienco«. Sur ĝiaj cindroj Ili starigis tabernaklon de la dia sciado. Ili bruligis – glor’ al Dio – la »vualojn de la gloro«per la fajro de la beleco de la Plejamato. Ili forpelis el la homa koro ĉion krom Tiu, kiu estas la Desirato de la mondo, kaj Ili fieras pro tio. Ili kroĉiĝas al neniu sciado krom Lia sciado, kaj deziras en niaj koroj nenion, ekster la fulmradiaj brilegoj de Lia lumo.

105

Ni estis treege surprizitaj rimarkinte, ke lia sola celo estis komprenigi al la homoj, ke li konas ĉiujn tiujn sciencojn. Kaj tamen, Mi ŕuras je Dio, ke neniu spiro, blovanta de la herbejoj de la dia sciado, portiĝis iam al lia animo, kaj ke neniam li solvis unu nuran misteron de la pratempa saĝo. Plie, se la signifo de la Sciado estus iam konigita al li, granda konfuzo ekkaptus lian koron, kaj lia tuta animo estus ekskuita. Malgraŭ tiuj malgrandanimaj kaj sensencaj asertoj vidu tamen, kiel eksterordinaran altecon atingis liaj pretendoj!

106

Favorema Dio! Kiel granda estas Nia miro pro la homoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ lia persono kaj deklaris sin liaj sekvantoj! Kontentaj pro pasema polvo, tiuj homoj turnis al ĝi siajn vizaĝojn kaj lasis post sia dorso Tiun, kiu estas la Sinjoro de Sinjoroj. Kontentiĝinte per la grakado de korniko kaj enamiĝinte je la vizaĝo de korve, ili forlasis la melodion de najtingalo kaj la ĉarmon de rozo. Kiajn neesprimeblajn malveraŕojn malkovris la Ni la legado de tiu pretendema libro! Ili estas tro malindaj, ke iu plumi ilin priskribu, kaj tro malaltaj por ies momenta atento. Se tamen troviĝus provŝtono, tuj ĝi distingus veron de malvero, lumon de mallumo kaj sunon de ombro.

107

Inter la sciencoj, kiujn proklamis tiu pretendulo, estas la alĥemio. Ni dezirus, ke iu reĝo aŭ eminenta potenculo alvoku lin transkonduki tiun ĉi sciencon el la sfero de fantazio sur la kampon de fakto, kaj el la regiono de nura pretendado en tiun de realigo. Ni dezirus, ke ĉi tiu neinstruita kaj humila Servanto, kiu neniam voĉis pretendon al tiaj aferoj, nek konsideris ilin kriterio de la vera scienco, entreprenu la saman ???on, por ke tiamaniere la vero estu ekkonita kaj distingita de malvero. Sed kia estus la profito de tio! Ĉio, kion povis oferi al Ni ĉi tiu gerneracio, estis vundoj de ĝiaj sagoj, kaj la sola kaliko, kiun ĝi almetis al Niaj lipoj, estis kaliko de venemo. Sur Nia kelo Ni havas ankoraŭ la postsignojn de ĉenoj, kaj sur Nia korpo gravuritaj estas pruvoj de senkompata krueleco.

108

Koncerne la instruitecon de tiu homo, lian ignorecon, komprenadon kaj kredon, rigardu, kio estis dirita en la Libro, kiu ĉion entenas: <#Qur'an_44÷43-44> »Vere, la arbo Zaqqúm[137] estos nutraŕo de Aťľím.[138]« Plue sekvas kelkaj versoj, kaj poste Li diras: <#Qur'an_44÷49> »Gustumu ĝin, ĉar vera vi estas potenca Karim!«[139] Konsideru, kiel klare li estis priskribita en la senerara Libro de Dio! Plie, tiu home, ŝajnigante humilecon, nomis sin mem en sia libro »aťľím servanto«: »Aťľím« en la Libro de Dio, potenca inter la simpla ŝajaro, »Karim« laŭ la nomo!

109

Pensu pri tiu ĉi benita verso, por ke la signifo de la vortoj; <#Qur'an_6÷59> »Ne ekzistas verdaŕo aŭ sekaŕo, nepriskribita en la senerara Libro,«[140] estu gravurita sur la tabuleto de via koro. Malgraŭ tio amaso da homoj konsideras lin sia gvidanto. Ili forlasis la Moseon de sciado, kaj aliĝis al la Samiri[141] de nesciado. Ili forturnis la okulojn de la Tag-Stelo de l’ Vero, kiu brilas en la dia kaj eterna ĉielo, kaj elmontris kompletan ignoremon al ĝia brilego.

110

Ho mia frato! Dia minejo sole povas aperigi la gemojn de la dia sciado, kaj la aromo de la mistika Floro estas flarebla nur en la ideala Ĝardeno, kaj la lilioj de la pratempa naĝo povas flori nenie, krom en la urbo de senmakula koro. <#Qur'an_7÷57> »Sur riĉa grundo ĝiaj semaŕoj kreskas abunde, laŭ pa permeso de ĝia Sinjoro kaj en la grundo, kiu estas malhona, apenaŭ avare ili kreskas.«[142]

111

Ĉar estis jam klare elmontrite, ke nur tiuj, kiuj havas la konon de la diaj misteroj, povas kompreni la melodiojn, kantatajn de la Ĉiela Birdo, tial estas ĉies devo serĉi klarigon pri la malfacilaŕoj de la Kredo kaj pri la malklaraj aludoj en la paroloj de la Tagiĝoj de Sankteco ĉe tiuj, kies koroj estas lumigitaj, kaj ĉe la Terzorejoj de la diaj misteroj. Tiamaniere tiuj misteroj estos solvitaj ne per la helpo de akirita scienco, sed sole dank al la subteno de Dio kaj verŝoj de Lia favoro. <#Qur'an_16÷43> »Demandu do tiujn, al kiuj konfidita estas la gardado de la Sanktaj Skribaŕoj, se vi ĝin ne scias.«[143]

112

Sed, ho mia frato, kiam vera serĉanto decidas komenci la paŝojn de serĉado sur la vojo, kondukanta al la konado de la Praeternulo, li devas antaŭ ĉio, senmakuligi kaj purigi sian koron, kiu estas la loko de la malkaŝiĝo de la internaj misteroj de Dio, de la malheliga polvo de ĉia akirita sciado kaj de la sugestoj de la enkorpigoj de satana fantazio. Li devas purigi de ĉia makulo sian bruston, kiu estas sanktejo de la eterna amo de la Amato, kaj sanktolevi sian animon super ĉion, kio rilatas al akvo kaj argilo, super ĉiajn ombrajn kaj efemerajn inklinojn de la koro. Li devas tiel purigi sian koron, ke restu tie nenia postsigno ĉu de amo aŭ de malamo, ke tiu amo ne instigu lin blinda al eraro, aŭ tiu malamo ne forpelu lin de la vero. Vi vidas en tiu ĉi tago, kiel plejmulte da homoj, kaŭze de tia amo kaj malamo, restis sen la ekvido de la senmorta Vizaĝo, flankigis for de la Enkorpigoj de la diaj misteroj, kaj sengvide vagas tra la sovaĝejo de forgeso kaj eraro. La serĉanto devas konfidi sin ĉiam al Dio, li devas forlasi la popolojn de la tero, malligi sian koron de la mondo de polvo kaj alligi ĝin al Tiu, kiu estas la Sinjoro de Sinjoroj. Li devas neniam klopido altigi sin super iun ajn, li devas forlavi de la tabuleto de sia koro ĉian postsignon de malhumileco kaj vanteco, li devas iri la vojon de pacienco kaj sinrezigno, observi silenton kaj deteni sin de senbezona parolado. Ĉar la lango estas brula fajro, kaj superflua parolo estas mortiga veneno. La materiala fajro konsumas la korpon, dum la fajro de la lango detruas la koron kaj la animon. La forto de la unua daŭras nur dum kelka tempo, dum la efiko de la lasta postrestas dum jarcento.

113

La serĉanto devas ankaŭ konsideri klaĉadon kiel gravan pekon, kaj teni sin for de ĝia kampo, ĉar klaĉado estingas la lumon de la koro, kaj ĝi estingas la vivon de la animo. Li devas kontentiĝadi per malmulto kaj esti libera de ĉiu supermesura deziro. Li devas alte taksi la rilatojn kun tiuj, kiuj rezignis la mondon, kaj rigardi evitadon de fanfaronemaj kaj mondamaj personoj kiel ŝatindan bonon. Je ĉiu tagiĝo li devas preĝoturnadi sin al Dio kaj per la tuta animo persisti en la serĉado de la Amato. Li devas konsumigi ĉiun spiteman penson per la flamo de la rememoro pri Li kaj kun la rapiceco de fulmo pasi preter ĉiu ekster Li. Li devas helpadi senhavulojn kaj neniam rifuzi sian bonvolon al malriĉuloj. Li devas elmontradi afablecon al bestoj, kiom do pli al siaj proksimuloj, al tiuj, kiuj estas dotitaj por la parolpovo. Li ne devas heziti oferi sian vivon por la Amato, nek lasi deturni sin de la Vero per homa kritikado. Li ne devas deziri por aliaj tion, kion li ne deziras por si mem, nek promesi tion, kion li ne plenumos. Per sia tuta koro la serĉanto devas eviti rilatojn kun malbonfarantoj, kaj preĝi indulgon por iliaj pekoj. Li devas pardoni pekulon kaj neniam malestimi lian malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. Kiel ofte okazis, ke pekulo en sia mortohoro estis favorita per la esenco de kredo kaj, trinkinte la vinon de senmorteco, direktis sian flugon al la ĉiela Anaro. Kaj kiel ofte okazis, ke pia kredanto tiel ŝanĝiĝis en la horo de sia animliberiĝo, ke li falis en la plejfundan fajron. Eldirante tiujn ĉi konvinkajn kaj signifajn vortojn Ni celas memorigi al la serĉanto, ke li devas rigardi ĉion krom Dio kiel paseman kaj konsideri ĉion ekster Li, la Objekto de ĉia adorado, kiel neniaŕon.

114

Tiuj ĉi kvalitoj apartenas al la ecaro de altanimuloj kaj prezentas la karakterizaŕojn de spirituloj. Ili estis jam menciitaj ĉe la kondiĉoj de la migrantoj, kiuj iras la Vojon de la Positiva Sciado. Kiam korpura migranto kaj sincera serĉanto estas plenuminta tiujn ĉi esencajn kondiĉojn, tiam, kaj nur tiam, li povas esti nomata vera serĉanto. Kiam li estas plenuminta la kondiĉojn, kiuj prezentas la sencon de la verso: <#Qur'an_29÷69> »Kiu serĉas Nin animstreĉe«[144] li ĝuos la benon, entenatan en la vortoj: <#Qur'an_29÷69> »Tiun Ni certe gvidos sur Nian vojon.«[145]

115

Nur kiam la lampo de serĉado, de fervora penado, de sopirplena deziro, de pasia sindono, de arda amo, de ravo, de ekstazo estas ekbruligita en la koro de la serĉanto, kaj la ventoj de Lia amfavoro estas blovintaj sur lian animon, nur tiam dispelita estos la mallumo de eraro, disigitaj estos la nebuloj de dubo jak senfido kaj la lumoj de sciado jak certeco ĉirkaŭvolvos lian animon. En tiu horo la mistika Heroldo, portanta la ĝojan novaŕon de la Spirito, elbrilos el la Urbo de Dio, lumradie kiel tagiĝo, kaj per la trumpetvoko de la sciado vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de malzorgemo. Tiam la multriĉaj malavaraŕoj kaj verŝopluvanta favoro de la sankta kaj eterna Spirito donos tian novan vivon al la serĉanto, ke li trovos sin dotita per nova okulo. nova orelo, nova koro kaj nova menso. Tiam li meditados pri la diversaj signoj de la universo kaj penetros la kaŝitajn misterojn de la animo. Rigardante per la okulo de Dio, li ekvidos en ĉiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la stato de absoluta certeco. Li malkovrados en ĉio la misterojn de dia Sinelmontro kaj la pruvojn de eterna Revelacio.

116

Mi ŕuras je Dio! Se tiu, kiu paŝas la vojon de gvidado kaj deziras supreniri la altaŕojn de justeco atingos tiun ĉi gloran kaj superegan staton, li flarsentos trans la distanco de mil majloj la aromojn de Dio kaj vidos la brilegan matenlumon de la dia gvidado, leviĝantan super la tagiĝlokon de ĉiuj aŕoj. Ĉiu aŕo, kiel ajn malgranda, estos por li revelacio, kondukanta lin al lia Amato, la Celo de lia serĉado. Tiel granda estos la penetremo de tiu serĉanto, ke li distingados veron de malvero, kiel li distingas la sunon de ambro. Se en la plej malproksimaj anguloj de la Oriento portiĝos la dolĉaj aromoj de Dio, li certe rekonos kaj flarspiros ilian odoron, se li eĉ estus loĝanta ĉe la plej malproksimaj limoj de la Okcidento. Simile li ankau klara distingados ĉiujn signojn de Dio - Liajn mirindajn parolojn, Liajn grandajn verkojn kaj potencajn farojn - de la faraŕoj, vortoj kaj manicroj de homoj, kiel juvelisto, rekonanta la diferencon inter gemo kaj ŝtono, aŭ homo, kiu distingas printempon de aŭtuno kaj varmon de malvarmo. Kiam la fluejo de la homa animo estos purigita de ĉiu mondaj kaj barantaj korinklinoj, ĝi nepre eksentos la spiron de la Amato trans senmezuraj distancoj, jak, gvidante de ĝia aromo, atingos kaj eniros la Urbon de Certeco. Tie li malkovros la mirindaŕojn de Lia pratempa saĝo, kaj komprenos ĉiujn kaŝitajn instruojn el la folibruado de la Arbo, kiu floras en tiu Urbo. Tiel per la interna, kiel per la fizika orelo li aŭdos el ĝia polvo himnojn de gloro kaj laŭdkantojn, leviĝantajn al la Sinjoro de Sinjoroj, kaj per la interna vido li malkovros la misterojn de la »reveno« kaj »renaskiĝo«. Kiel neesprimeble gloraj estas la signoj, revelacioj kaj briloj, kiujn Li, la Reĝo de nomoj kaj atributoj, destinis por tiu Urbo. La atingo de tiu Urbo kvietigas soifon sen akvo akj ekbruligas amon al Dio sen fajro. En ĉiu herbeto kaŝitaj estas misteroj de neesplorebla saĝeco, kaj sur ĉiu rozarbusto miriado da najtingaloj sonigas en ravoplena ekstazo sian melodion. Ĉiaj mirindaj tulipoj malkaŝas la misteron de la Brulanta Arbueto, kaj ĝiaj dolĉaj aromoj de sankteco spiras la adoron de la Mesia Spirito. Ĝi oferas riĉaŕojn sen oro kaj donas senmortecon sen morto. En ĉiu folieto trezortenataj estas nepriskribeblaj ĝojoj kaj en ĉiu ĉambro kuŝas kaŝite sennobraj misteroj.

117

Tiu, kiuj brave malavaras penojn, serĉante la volon de Dio, foje forlasinte ĉion krom Li, estos tiel korligintaj kaj unuigintaj kun tiu Urbo, ke momenta foresto estos por ili nepensebla. Ili aŭdas senerarajn argumentojn de la Hiacinto de tiu anaro kaj plej certajn atestojn ricevos de la beleco de ĝia Rozo kaj de la melodio de ĝia Najtingalo. Unu fojon en ĉiu miljaro proksimume tiu Urbo estas renovigita kaj rebeligita.

118

Tial, ho mia amiko, decas al Ni streĉi ekstreme la penojn, por atingi tiun Urbon, kaj per la favoro de Dio kaj Lia afableco, disŝiri la »vualojn de la gloro«, por ke tiel, kun nefleksebla firmeco, ni oferu niajn velkantajn animojn sur la vojo de la Nova Amato. Ni devas kun larmoplenaj okuloj fervore kaj insiste, petigi Lin, ke Li donu al ni la benon de tiu favoro. Tiu Urbo estas la vorto de Dio, revelaciita en ĉiu Epoko. En la tago de Moseo ĝi estis la Kvinlibro, en la Tagoj de Jesuo la Evangelio, en la tagoj de Mahometa la Diosendito la Korano, en ĉi tiu tago la Bayán, kaj en la Epoko de Tiu, kiun Dio aperigos - Lia propra Libro, Libro, al kiu ĉiuj Libroj de la antaŭaj Epokoj devas esti turnitaj, kiu staras inter ili ĉiuj kiel la plej altsignifa kaj superega. Tiuj Urboj estas abunda provizitaj per la spirita nutraŕo, kaj sanktaj ĝojoj estas tie pretigitaj. La nutraŕo, kiun ili donas, estas la ĉiela pano, kaj la Spirito, kiun ili inspiras, estas la senperea beno de Dio. Al korpuraj animoj ili oferas la donon de Unueco, riĉigas malriĉulojn kaj prezentas kalikon da sciado al tiuj, kiuj vegas en la savaĝejo de nesciado. La tuta gvidado, benoj, instruiteco, kompreno, kredo kaj certeco, kiujn ricevas ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, estas kaŝitaj kaj trezortenataj en tiuj Urboj.

119

Tiel la Korano estis neskuebla fortikaŕo por la popolo de Mahometo. En Liaj tagoj kiu ajn ĝin eniris, estis ŝirmita kontraŭ satanaj atakoj, minaco de sagoj, animmordantaj duboj kaj blasfemaj flustroj de malamiko. Estis al li ankaŭ donita regalaŕo el la eternaj kaj ŝatindaj fruktoj la fruktoj de saĝeco, de la dia Arbo. Donita estis al li la klar-klara akvo el la rivero de la sciado por trinki kaj la vino de la misteroj de la dia Unueco por gustumi.

120

Ĉion, kio estis bezona al la homoj rilate la Revelacion de Mahometo kaj Liajn leĝojn, oni trovas revelaciitan kaj malkaŝitan en tiu Riḍván de l’ brilradia gloro. Tiu Libro estas ĉiamdaŭra atesto por sia popolo post Mahometo, ĉar ĝiaj decidoj estas nedisputeblaj kaj ĝiaj promesoj nepre plenumotaj. Al ĉiuj estis ordonite obei la instruojn de tiu Libro ĝis la »sesdeka jaro«[146] – la alvenjaro de la mirinda Malkaŝanto de Dio. Tiu Libro estas la Libro, kiu senerare gvidas la serĉanton en la Riḍvánon de la Dia Apudesto, kaj tiun, kiu forlasis sian landon kaj paŝas la vojon de serĉantoj, ĝi enkondukas en la Tabernaklon de la eterna unio. Ĝia gvidado neniam povas erari, ĝian ateston neniu atesto povas superi. Neniuj aliaj tradicioj, neniuj aliaj libroj aŭ skribaŕoj posedas tian distingitecon, ĉar tiel la tradicioj, kiel tiuj, kiuj ilin rakontis, ĉerpas konfirmon kaj pruvon sole el la teksto de tiu Libro. Krome, la tradiciaj mem diferencas inter si en bedaŭrinda maniero kaj iliaj malklaraŕoj estas multaj kaj diversaj.

121

Mahometo mem, kiam proksimeĝis la fino de Lia misio, diris la jenajn vortoj: »Vere, Mi lasas inter vi Miajn du gravajn atestojn: la Libron de Dio kaj Mian familion.« Kvankam multaj tradicioj estis eldiritaj de tiu Fonto de Profeteco kaj Minejo de la dia Gvidado, tamen Li menciis nur tiun Libron, tiamaniere deklarante ĝin la plej povorĉa gvidilo kaj la plej certa atesto por la serĉanto, vojmontrilo por la homoj ĝis la Tago de Renaskiĝo.

122

Kun nekonfuza vido, kun pura koro kaj sanktolevita spirito konsideru atente, kion Dio difinis kiel ateston de gvidado por Sia popolo en Sia Libro, kies aŭtentikecon konfesas same personoj altaj, kiel malaltaj. Je tiu atesto ni ambaŭ devas teni nin, same kiel ĉiuj popoloj de la mondo, por ke dank’ al ĝia lumo ni povu distingi kaj rekoni veron de malvero kaj gvidadon de eraro. Ĉar Mahometo limigis Siajn atestojn al Sia Libro kaj al Sia familio, kaj la lasta formortis, restas nur Lia Libro kiel Lia sola atesto inter la homoj.

123

En la komenco de Sia Libro Li diris: <#Qur'an_2÷1>»Alif, Lám. Mím. Nenia dubo estas koncerne tiun ĉi Libron. Ĝi estas gvidilo por tiuj, kiuj timas Dion.«[147] En la disigitaj literoj de la Korano kaŝitaj estas la misteroj de la dia Esenco, kaj en ĝiaj konkoj trezortenataj estas la perloj de Lia Unueco. Pro manko de loko ĉi-momente Ni ne povas prikonsideri ilin pli longe. Ekstere ili signifas Mahometon mem, kiun Dio alparolis, dirante: »Ho Mahometo, nenia dubo nek malcerteco estas koncerne tiun ĉi Libron, kiu estas sendite teren el la ĉielo de la dia Unueco. En ĝi estas gvidado por tiuj, kiuj timas Dion« Konsideru kiel Li destinis kaj difinis tiun ĝuste Libron , la Koranon, kiel gvidilon por ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero. Li, la dia Estaŕo kaj nekonata Esenco, Li mem atestis, ke tiu Libro estas, ekster ĉia dubo kaj malcerteco, gvidilo por la tuta homaro ĝis la Tago de Renaskiĝo. Kaj nun Ni demandas, ĉu estas juste, ke la homoj rigardu dubeme kaj senfide tiun plej signifan Ateston, kies dian originon Dio mem proklamis kaj deklaris ĝin enkorpigo de la vero? Ĉu estas juste, ke ili forturnu sin de tio, kion Li difinis kiel la plej superan gvidilon por atingi la plej altajn pintojn de la sciado, kaj serĉu ion alian, ol tiu Libro? Kiel ili povas permesi, ke absurdaj kaj malsaĝaj diraŕoj de homoj ŕetu la semojn de malfido en iliajn mensojn? Kiel ili povas ankoraŭ vane disputi, ke iu persono parolis tiel aŭ alie, aŭ ke iu afero ne realiĝis? Se estus imagebla io kron la Libro de Dio,  kio povus montriĝi pli potenca gvidilo kaj pli certa vojmontrilo por la homaro, ĉu Li ne revelacius tion en tiu verso?

124

Estas nia devo ne flankeniĝi de la nerizistebla konmando de Dio kaj firma decido, revela*ita en la supre citita verso. Ni devas rekoni la sanktan kaj mirindan Skribaŕon, ĉar ne rekonante ĝin, ni ne rekonas la veron de tiu benita verso. Ĉar estas evidente, ke iu ne rekonis la veron de la Korano, tiu ne rekonis fakte la veron de la antaŭaj Skribaŕoj. Tiu ĉi simple sekvas klare el tiu verso. Se Ni volus klarigi ĝian internan sencon kaj disvolvi ĝiajn kaŝitajn misterojn, la eterneco neniel sufiĉus por elĉerpi ilian signifon, nek la universo kapablus ilin aŭskulti! Dio atestas la verecon de nia diro!

125

En alia fragmento Li ankaŭ diris: <#Qur'an_2÷23> »Kaj se vi dubas pri tio, kion Ni sendis malsupren al Nia Servanto, tiam verku sumilan suraon kaj alvoku viajn atestantojn, krom Dio, se vi estas homoj veramaj.«[148] Kiel alta estas la rango kaj kiel glora estas la perfekteco de tiuj versoj, kiujn Li deklaris Sia plej certa atesto, Sia nerefutebla pruvo, elmontraŕo de Sia ĉiorega povo kaj revelacio de la potenco de Sia Volo! Li, la dia Reĝo, proklamis la sendisputan aŭtoritaton de la versoj de Sia Libro super ĉio, kio atestas pri Lia vero. Ĉar kompare kun ĉiuj aliaj pruvoj kaj signoj tiuj revelaciitaj de Dio versoj brilas kiel la suni, dum ĉiuj aliaj estas kiel steloj. Por la popoloj de la mondo ili estas eterna atesto, nerefutebla pruvo, brilanta lumo de la ideala Reĝo. Ilia brilo estas senkompara, ilian perfektecon nenio povas superi. Ili estas trezorejoj de la diaj perloj kaj gardejoj de la diaj misteroj. Ili estas nerompebla ligilo, fortika ŝnuro,`Urvatu’l-Vuťľqá, neestingebla lumo. Per ili fluas la rivero de la dia sciado kaj brulas la fajro de Lia pratempa kaj perfekta saĝeco. Tio estas fajro, kiu samtempe ekbruligas la flamon de amo en la brusto de fidelulo, kaj estigas la malvarmon de malaltento en la koro de malamiko.

bottom of page