top of page

 

96

En alia ankoraŭ ekzemplo Li diras: <#Qur'an_2÷79> »Ve al tiuj, kiuj per la propraj manoj false transskribas la Libron kaj poste diras: 'Tio ĉi estas de Dio!« por vendi ĝin por aĉa prezo.«[62] Tio ĉi estis revelaciita rilate al gvidantoj kaj pastroj de la hebrea kredo. Tiuj pastroj, celante plezurigi riĉulojn, akiri mondajn profitojn kaj kontentigi sian envion kaj malĝustan kredon, skribis kelkan nombron da traktatoj, refutante la pretendojn de Mahometo, subtenante siajn argumentojn per tiaj pruvoj, ke estus malkonvene ilin mencii, kaj ili pretendis, ke tiuj argumentoj estis ĉerpitaj el la teksto de la Kvinlibro.

97

La samon oni povas vidi hodiaŭ.  Konsideru, kiel abundaj estas la akuzoj, skribitaj de la malprudentaj pastroj de tiu ĉi tempo kontraŭ tiu ĉi mirinda Afero!  Kiel vanaj estas iliaj imagoj, ke tiuj kalumnioj konformas kun la versoj de la sankta Libro de Dio, kaj harmonias kun la paroloj de la juĝokapabluloj!

98

La celo, por kiu Ni rakontas tiujn ĉi aferojn, estas averti vin, ke se ili asertus, kvazaŭ tiuj versoj, kie estas menciitaj la signoj, priparolitaj en la Evangelio, estas falsitaj, se ili malakceptus ilin kaj kroĉus sin anstataŭe al aliaj versoj kaj tradicioj, vi sciu, ke iliaj vortoj estas komplete mensogaj kaj nure kalumniaj.  Jes, »falsigo« de la teksto, en la senco, kiun Ni priparolis, estis vere afektivigita en certaj okazoj.  Kelkajn el ili Ni menciis, por ke evidente estu al ĉiu juĝokapabla observanto, ke al kelkaj neinstruitaj sanktuloj donita estas la majesteco de homaj lernaŕoj, por ke malbonvola kontraŭulo ĉesu disputi, dirante, ke certaj versoj indikas »falsigon« de la teksto, kaj suspektigi, ke Ni, pro manko de scio, menciis tiujn aferojn.  Plie, plej multaj el la versoj, kiuj indikas »falsigon« de la teksto, estas anoncitaj rilate al la juda popolo, se vi esploros la insulojn de la Korana Revelacio.

99

Ni aŭdis ankaŭ, ke la certa nombro da malsaĝuloj de la tero asertas, kvazaŭ la vera teksto de la ĉiela Evangelio ne ekzistas inter la kristanoj, kvazaŭ ĝi supreniris en la ĉielon.  Kiel korprema estas ilia eraro!  Kiel ili malatentis la fakton, ke tia aserto imputas plej grandan maljustecon kaj tiranecon al la favorema kaj amema Providenco!  Kiel povus Dio, post kiam la Astro de la belo de Jesuo malaperis foje de la vido de Lia popolo kaj supreniris en la kvaran ĉielon, malaperigi ankaŭ Sian sanktan Libron, Sian plej grandan ateston inter la kreitoj?  Kio estus lasita al tiu popolo, je kio ili povus teni sin de la subiĝo de la astro de Jesuo ĝis la leviĝo de la suno de l' Mahometa Revelacio?  Kiu leĝo povus ilin subteni kaj gvidi?  Kiel povus tiuj homoj iĝi viktimoj de la venĝanta kolero de Dio, la plejpotenca Venĝanto?  Kiel ili povus esti turmentataj per la skurĝado kaj puno de la ĉiela Reĝo?  Antaŭ ĉio, kiel povus la torento de l' favoro de la Malavarulo halti?  Kiel povus la oceano de Lia amema kompato sekiĝi?  Ni alvokas ateston de Dio kontraŭ tio, kion Liaj kreitoj imagas pri Li!  Altglorata Li estas super ilia kompreno!

100

Kara amiko!  Nun, kiam la lumo de la eterna tagiĝo ekbrilas, kiam la radiado de Liaj sanktaj vortoj: <#Qur'an_24÷35> »Dio estas la lumo de la ĉieloj kaj de la tero«[63] verŝas helecon sur la tutan homaron , kiam la nerompebleco de Lia tabernaklo estas proklamita por Liaj sanktaj vortoj: <#Qur'an_9÷33> »Dio volis perfektigi Sian lumon«[64], kaj la Mano de ĉionpovo, portanta Lian ateston: »En Sia potenco Li tenas la regnon de ĉiuj aŕoj«, etendita estas super la popoloj kaj gentoj de la tero, decas al ni suprenstreĉi la bridon de penado, por ke, per la favoro kaj bonvolo de Dio, ni eniru la ĉielan Urbon: »Vere, ni estas de Dio«, kaj ekloĝu en la glorsupera loĝejo: <#Qur'an_2÷151(!)> »Kaj al Li ni revenas.«  Estas via devo, kun la permeso de Dio, purigi la okulon de via koro de la aferoj de l' mondo, por ke vi ekkomprenu la senfinecon de la dia sciado kaj ekvidu la veron tiel klare, ke vi ne bezonos pruvojn por konstati Lian realecon, nek argumentojn por konfirmi Lian ateston.

101

Ho kara serĉanto!  Se vi flugos en la sanktan regnon de la spirito, vi rekonos Dion, elmontriĝantan kaj altgloran super ĉio, en tia maniero, ke via okulo vidos nenion, krom Li.  »Dio estis sola; estis nenio krom Li.«  Tiel alta estas tiu stato, ke nenio povas ĝin atesti, nek iu pruvo povas ĝin konfirmi.  Se vi esploros la sanktan regionon de la vero, vi trovos, ke ĉiuj aferoj estas konataj nur per lumo de Lia rekono, ke Li ĉiam estis kaj estos eterne konata en Si mem.  Kaj se vi loĝas en la lando de atestoj, kontentiĝu per tiu, kiun Li mem revelaciis: <#Qur'an_29÷51><*>"Is it not enough for them that We have sent »ĉu ne estas al ili sufiĉe, ke Ni sendis al Vi malsupren la Libron?«[65]  Tio ĉi estas la atesto, kiun Li mem fiksis; pruvo pli granda, ol tio, ne ekzistas, nek iam ekzistos: »Tiu ĉi pruvo estas Lia vorto, Lia propra Esenco, la atesto de Lia vero.«

102

Kaj nun, Ni petas la popolon de Bayán, ĉiujn instruitulojn, saĝulojn, religiajn gvidantojn kaj atestantojn inter ili, ke ili ne forgesu la dezirojn kaj admonojn, revelaciitajn en ilia Libro.  En ĉiu tempo ili fiksadu la rigardon sur la esencaŕoj de sia Afero, por ke, kiam Li, kiu estas la ĉefesenco de la vero, aperos, ili ne kroĉu sin al certaj fragmentoj de la Libro, kej ne suferigu al Li tion, kion oni suferigis en la Epoko de la Korano.  Ĉar vere, Li, la ĉiopotenca Reĝo, havas la povon estingi per unu litero de sia mirinda vorto la spiron de vivo en la tuta Bayán kaj ĝia popolo, kaj per unu litero verŝi sur ilin novan kaj eternan vivon kaj igi ilin leviĝi kaj eliri el la tomboj de siaj vantaj kaj egoistaj deziroj.  Atentu kaj estu gardemaj; kaj memoru, ke la celo de ĉio estas kredi je Li kaj atingi Lian tagon kaj kompreni Lian dian apudeston.  <#Qur'an_2÷176> »Pie ne estas turni vian vizaĝon orienten aŭ okcidenten, sed pia estas tiu, kiu kredas je Dio kaj la Lasta Tago.«[66]  Klinu viajn orelojn, ho popolo de Bayán, al la veto, al kiu Ni vin admonis, por ke vi serĉu rifuĝon en la ombro, etendita, en la Tago de Dio, super la tuta homaro.

 

Fino de la unua parto

bottom of page