top of page

Se la mistikaj serĉantoj estus el kiuj atingis la belecon de la Amato (Mahbúb), ĉi stacio estas
la pinto de la konscienco kaj la sekreto de la dia gvido. Ĉi tiu estas la centro de la mistero:
"Li faras Sian volon kaj ordonas tion, kio al Li plaĉas"cix.


Se ĉiuj loĝantoj de la ĉielo kaj de la tero deĉifrus ĉi tiun brilan aludon, ĉi malluman
enigmon, ĝis la Tago kiam la Trumpeto sonos, eĉ tiel, ili ne povos kompreni eĉ ne unu el
ĝiaj literoj, ĉar ĉi tiu estas la pozicio de la neŝanĝa justeco de Dio, de Lia antaŭdifinita
mistero.


Tial, kiam la serĉantoj demandis ĉi tio, Li respondis: "Ĉi tiu estas nesondebla maro kiun
neniu komprenos iam ajn"cx. Kaj denove oni demandis, kaj Li respondis: "Ĝi estas la plej
malluma el la noktoj, en kiu neniu trovos sian vojon".


Kiu ajn konu ĉi sekreton certe tiu kaŝos ĝin, kaj se li malkaŝus eĉ la plej etan spuron, li estus
najlita sur la kruco. Tamen, je la Vivanta Dio, se sincera serĉanto ekzistus, mi malkaŝus
tion al li; ĉar ili diris al mi: "La amo estas lumo kiu neniam brilas en koro posedita de la
timo".


Vere, la vaganto kiu sin direktas al Dio, al la Karmezina Kolono en la mola neĝa vojo,
neniam atingos sian ĉielan celon krom se li forlasas ĉion, kion li posedas: "Kaj se li ne timas
Dion, Dio faros ke li timu ĉiujn aferojn; dum ĉiuj aferoj timas lin, kiu timas al Dio"cxi.


Parolu en la persa lingvo, kvankam la araba pli plaĉas al vi;
La amanto havas pli ol unu lingvo je sia dispono.cxii


Kiom dolĉa estas ĉi koplo kiu malkaŝas tian veron:
Vidu kiel viaj koroj malfermiĝas kiel valvoj, kiam
Li pluvigas perlojn de graco


Kaj niaj vivoj estas pretaj celoj, kiam Li
Ĵetas siajn sagojn de agonio.


Kaj se tio ne kontraŭus la Leĝon de la Libro, mi testamentus parton de Miaj posedaĵoj al kiu
mortigus Min, kaj Mi nomus lin Mia heredanto; eĉ plie, Mi donus al li sian porcion, Mi
montrus al li Mian dankemon, Mi serĉus refreŝigi Miajn okulojn kun la tuŝo de lia mano.
Sed, kion Mi povas fari? Mi havas neniun posedaĵon, neniun potencon, kaj tio estas kion
Dio ordonis. cxiii


En ĉi momento, Mi kredas percepti la parfumon de Lia vestocxiv fluanta el la Egiptujo de
Bahácxv; vere, Li ŝajnas esti proksima, kvankam la homoj vidas Lin forcxvi. Mia animo flaras
la bonodoron de la Amato; Mia senco estas plenplena de la parfumo de Mia kara Kompano.


Obeu la devon je longaj jaroj da amo
Kaj rakontu la rakonton pri feliĉaj pasintaj tagoj,


Por ke la tero kaj la ĉielo povu ridi hodiaŭ,
Kaj ĝoju la menso, la vido kaj la koro.cxvii


Ĉi tiu estas la regno de la plena konscio, de la plej kompleta humileco. Eĉ ne la amo estas la
vojo al ĉi regiono kaj la sopiro ne havas loĝejon ĉi tie; pro tio estas dirite: "La amo estas
vualo inter la amato kaj la amanto". Ĉi tie la amo iĝas obstaklo kaj baro, kaj ĉio krom Li
estas vualo.


La saĝulo Saná'í skribis:


Neniam la avida koro venos al la Ŝtelisto de koroj,
Neniam la envolvita animo kuniĝos kun la beleco de la rozo.


Ĉar ĉi tiu estas la regno de la Absoluta Regado kaj ĝi estas libera de ĉiuj surteraj atributoj.
Kun absoluta ĝojo la ekzaltitaj loĝantoj de ĉi domego uzas dian aŭtoritaton en la kortego de
la admiro kaj elmontras reĝan cetron. Ili publikigas siajn ordonojn kaj distribuas siajn
donojn laŭ la merito de ĉiu homo. Kiuj trinkas el la kaliko kaj loĝas en la ekzaltitaj branĉoj
de brilego kiuj kovras la Tronon de la Antikva de la Tagoj, kaj sidas en la Paradizo de la
Potenco en la Ekzaltita Pavilono: "Nenion ili scios pri la suno, nek pri la penetra
malvarmo" cxviii.


Tie ene, la altegaj ĉieloj ne havas ajnan konflikton kun la humila tero, nek intencas ĝin
superi, ĉar ĉi tiu estas la regno de la kompato, ne regno de la distingado. Kvankam en ĉiu
momento ĉi animoj plenumas novan oficon, tamen, ilia kondiĉo ĉiam estas la sama. Tial pri
ĉi tiu regno estis dirite: "Neniu laboro malpermesas al Li fari alian"cxix Kaj pri alia stacio
estis skribite: "Ĉiumomente Li malkaŝas Sin en nova brilego"cxx. Ĉi tiu estas la nutraĵo kies
gusto ne ŝanĝiĝas, kies koloro ne aliiĝas. Se vi manĝas el ĝi, vere vi recitos ĉi versiklon: "Mi
turnas mian vizaĝon submetiĝante al Tiu, Kiu kreis la ĉielojn kaj la teron, kaj mi ne estas
idolano"cxxi. "Kaj tiel Ni montris al Abrahamo la Regnon de la Ĉieloj kaj la Tero, por ke Li
estu el la konvinkitaj"cxxii. Metu do la manon sur vian bruston, poste eltiru ĝin forte kaj
rigardu, vi vidos ĝin lumigi la tutan mondon"cxxiii.


Kiel klara estas ĉi freŝa akvo kiun portas la Vinverŝanto! Kiel brila estas ĉi tiu pura vino ĉe
manoj de la Amata! Kiel delikata estas ĉi sorbo de la Ĉiela Kaliko! Ke ĝi bone faru al kiuj
trinkas de ĝi kaj kiuj ŝatas ĝian dolĉecon kaj atingas ĝian konon.


Ne decas, ke Mi diru al vi pli,
Ĉar la fluejo de rojo ne povas enhavi la maroncxxiv.


Ĉar la misteroj de ĉi vortoj estas kaŝitaj en la neelĉerpebla fonto de la Granda Neerarecocxxv
kaj deponitaj kun la trezoroj de potenco. Ĝi estas sanktigita super la juveloj de la eksplikado,
preter ĉio, kion povus rakonti la plej subtila el la langoj.


Ĉi tie la miro estas alte taksata kaj la pleja malriĉeco estas nepra. Pro kio estis dirite: "La
malriĉeco estas Mia fiereco"cxxvi. Kaj denove: "Sub la glorkupolo de Dio Li havas popolon
kiun Li kaŝas sub la vesto de la plej radianta malriĉeco"cxxvii. Rilate ĉi regnon, estas pli ol
unu tradicio kaj pli ol unu verso el ampleksa aŭ esenca elstareco, sed du el ili estos sufiĉaj
por lumigi la menson kaj la koron de la homoj.


Jen Lia unua deklaro: "Ho Mia Servanto! Obeu min kaj Mi faros vin kiel al Mi mem. Mi
diras 'Estu' kaj estas, kaj vi diros 'Estu' kaj 'estos'!"


La dua diras: "Ho Filo de Adamo! Serĉu la akompanon de neniu ĝis vi estos trovinta min,
kaj kiam vi sopiros pri Mi, vi trovos Min proksime de vi".


Kiu ajn estu la ekzaltitaj pruvoj kaj mirindaj aludoj ĉi tie rakontitaj, ili nur temas pri
ununura Litero, unu sola Punkto. "Tia estas la vojo de Dio... kaj neniun ŝanĝon vi povos
trovi sur la vojo de Dio"cxxviii. Antaŭ iom da tempo, Mi komencis ĉi epistolon pensante pri
vi kaj pro tio ke via letero ankoraŭ ne atingis Min, Miaj unua vortoj estis riproĉigaj. Nun,
via nova letero dispelis ĉi senton kaj ĝi igis Min skribi al vi. Paroli pri Mia amo al via
eminenteco ne estas bezonata. "Dio sufiĉas kiel atestanto!"cxxix Je via eminenteco Shaykh
Muhammad, Ke la ekzaltita Dio benu vin! Mi limigos Min al la du sekvaj versoj kaj petas
ke ili estu transdonitaj al vi:


Mi serĉas vian proksimecon, pli kara ol la dolĉa Ĉielo;
Mi vidas vian vizaĝon, pli bela ol la densa branĉaro de la Paradizo.cxxx
Kiam Mi konfidis ĉi tiun mesaĝon de amo al Mia plumo, ĝi rifuzis la ŝarĝon kaj svenis.
Rekuperiĝinte sin, ĝi parolis kaj diris: "La Gloro estu kun Vi! En pentofaro Mi turnas Min
al vi kaj estas Mi la unua el kiuj kredas"cxxxi. Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de la mondoj!

 

Ni rakontos, alian tagon,
Ĉi doloron kaj aflikton de la adiaŭo;
Ni skribu, alian tagon,
La sekretojn de la amo, bone tiel.
Lasu la sangon kaj la bruon kaj ĉion ĉi,
Kaj ne plu parolu pri Shams-i-Tabríz.cxxxii


La paco estu kun vi kaj kun kiuj ĉirkaŭas vin kaj atingas vian ĉeeston.
Kion Mi skribis antaŭe estis manĝata de la muŝoj, tiel dolĉa estis la inko. Kiel diras Sa'dí:
"Mi detenos min je skribado, ĉar miaj dolĉaj vortoj altiris la muŝojn ĉirkaŭ mi".
Kaj nun la mano ne plu povas skribi kaj ĝi petegas ke ĉio ĉi estu sufiĉa.


Pro kio mi diras: "Malproksime estas la gloro de via Sinjoro, la Sinjoro de tuta grandeco, de
tio, kion oni atribuas al Li"cxxxiii.

bottom of page