top of page

  kaj estas lanĉata al la oceano de la grandeco, kaj je ĉiu momento la miro kreskas. Jen li vidas
la formon de la riĉeco kiel la saman esencon de la malriĉeco kaj la esencon de la libereco kiel
nuran senpovecon. Jen li restas mirfrapita antaŭ la beleco de la Ĉioglora. Kaj denove li
sentas sin laca de sia propra vivo. Kiom da arboj forprenis la ventego de la admiro, kiom da
animojn ĝi lasis lacaj! Ĉar en ĉi Valo la vaganto estas ĵetita en konfuzon, kvankam je la
okuloj de Tiu, kiun lin atingis, tiaj miridaĵoj estu estimataj kaj amataj. Ĉiumomente li
kontemplas mirindan mondon, novan kreon kaj iras de miro en miro kaj restas neniigita
antaŭ la laboraĵoj de la Sinjoro de la Unueco.


Certe, ho Frato!, se ni meditas ĉion, ni atestos miriadon da senfinaj perfektaj saĝoj kaj ni
lernos miriadon da novaj kaj mirindaj veroj. Unu el la kreitaj fenomenoj estas la sonĝo.
Rigardu, kiom da sekretoj estas deponitaj en ĝi, kiom da saĝoj ĝi gardas, kiom da mondoj ĝi
enfermas! Vidu, kiel estante dormata en ĉambro, kaj estante la pordoj fermataj, subite vi
troviĝas en fora urbo, tie vi ne movas la piedojn nek ripozigas vian korpon; vi vidas sen uzi
viajn okulojn, vi aŭdas sen akrigi la orelojn kaj, sen lango vi parolas. Kaj, eble, kiam estos
pasintaj dek jaroj, vi ĉeestos, en la ekstera mondo, tion, kion vi sonĝis en ĉi nokto. Nu, estas
multaj la saĝoj meditindaj en la sonĝo, kies vera naturo neniu krom la popolo de ĉi Valo
povas kompreni. Unue, kio estas ĉi mondo, kie sen okulo, sen orelo, sen mano aŭ sen lango,
malgraŭ ĉio, homo uzas ilin ĉiujn? Konsideru la diferencon inter ĉi tiuj du mondoj kaj la
enfermitaj misteroj, por ke vi povu atingi la diajn konfirmojn kaj la ĉielajn malkovrojn, kaj
penetri enla regionojn de la sankteco.


Dio, la Ekzaltita, metis ĉi signojn en la homoj kun la celo ke la filozofoj ne povu nei la
misterojn de la transa mondo, nek malaltigi kion oni promesis al ili. Ĉar kelkaj alkroĉiĝas al
la racio kaj neas kion tiuj ĉi homoj ne povas kompreni, kaj tamen, la malfortaj mensoj
neniam povos reteni la aferojn pri kiuj ni aludis. Nur la Supera, la Dia Inteligento povas
kompreni nin:


Kiel povas la malforta racio ampleksi la Koranon,
Aŭ la araneo kapti la fenikson en ties teksaĵo?lii


Ĉiuj ĉi stacioj devas esti atestataj en la Valo de la Mirego, je ĉiu momento, sen sufokiĝi, la
vaganto serĉas pli. Tiel, la Sinjoro de la Unua kaj Lastaliii, montrinte la gradon de la
kontemplado diris, mirita:


"Ho Sinjoro! Pliigu mian miron al Vi!"
Tiele, pripensu la perfektadon de la kreado de la homo, en kiu estas disfalditaj kaj kaŝitaj ĉiuj
ĉi stacioj kaj kondiĉoj.


Ĉu vi konsideras vin nur malforta formo,
Kiam en vi estas faldita la universo?liv


Do, ni devos peni por detrui la bestan kondiĉon ĝis la signifo de la homo venos al lumo.
Tiel ankaŭ , Luqmán, kiu trinkis el la fonto de la saĝo kaj gustumis la akvon de la kompato,
provante al sia Nathan la staciojn de la resurekto kaj morto, li eksplikis la sonĝon kiel
evidentaĵon kaj ekzemplon. Tion Ni rakontas ĉi tie, por ke, pere de ĉi Servanto vanuanta,
povu pluekzistadi rememoraĵo de tiu junulo de la lernejo de la Dia Unueco, tiu dojeno de la
arto pri la instruado kaj la Absoluta. Li esprimis: "Ho filo! Se vi kapablas ne dormi, ankaŭ
vi kapablos venki la morton; kaj se vi ne povas vekiĝi post la dormo, ankaŭ vi ne sukcesos
resurekti post la morto".


Ho amiko!, la koro estas la loĝejo de eternaj misteroj, ne faru ĝin hejmo de vanaj aferoj; nek
malŝparu la trezoron de via altvalora vivo pro ĉi tiu pasanta mondo. Vi venas de la mondo
de la sankteco -ne ligu vian koron al la tero; vi estas loĝanto de la kortego de la proksimecone
elektu la patrujon de la polvo.


Resume, la priskribo de ĉi stacioj, ne havas finon, sed pro la truditaj insultoj de la homoj de
ĉi tero, ĉi Servanto ne estas en humoro por daŭrigi:


La rakonto ankoraŭ estas nefinita kaj mi estas deprimita.
Mi petas al vi, do, vian pardonon.lv


Ĝemas la plumo, kaj la inko elverŝas larmojn, la riverolvi de la koro, skuiĝas kun ondoj el
sango. "Nenio povas okazi, krom tio, kion Dio destinis al ni"lvii. La paco estu kun kiu sekvas
la Rektan Vojon!


Grimpinte la altajn pintojn de la miro, la vaganto eniras en la:

 Valo de la Mirado

bottom of page