top of page

 106 Oni ordonis al vi tranĉi al si la ungojn, ke vi banu vin ĉiusemajne en akvo kovranta vian korpon
kaj ke vi lavu vin kun tio, kion vi uzis antaŭe. Atentu, ke pro neglektado vi ne malobservu tion, kio
estis preskribita de Kiu estas la Senkompara, la Grandanima. Mergiĝu en puran akvon; oni ne
permesas al vi banadon en jam uzita akvo. Gardu vin alproksimiĝi al la publikaj basenoj de la persaj
banejoj; kiu ajn alproksimiĝos al tiuj banejoj sentos la fetoran odoron eĉ antaŭ la eniro. Evitu ilin,
ho popolo, kaj ne estu el tiuj, kiuj ofende akceptas tian malnoblecon. Vere, ili estas kiel kloakoj
putritaj kaj infektitaj, se vi estas el tiuj, kiuj komprenas. Evitu la malbonodorajn basenojn de la
kortoj de persaj domoj, kaj estu el la puraj kaj sanktigataj. Vere, Ni deziras vidi en vi la
elmontrantojn de la paradizo sur la tero, por ke vi disradiu tion kio ĝojigos la korojn de la favoratoj
de Dio. Se tiu, kiu banas sin, anstataŭ mergi sin en la akvon, lavas sin verŝanta ĝin sur sian korpon,
tio estos pli bone por li kaj sendevigos lin de la bezono mergi la korpon. Vere, la Sinjoro deziris,
kiel favoro de Sia ĉeesto, plifaciligi la vivon al vi, por ke vi estu el la vere dankemaj.


107 Oni malpermesas al vi edziĝi kun la edzinoj de viaj patroj. Pro honto Ni rifuzas mencii la
aferon pri la knaboj. Timu la Plej Kompateman, ho popoloj de l' mondo! Ne faru tion, kio estas
malpermesata en Nia Sankta Tabelo, kaj ne estu el tiuj, kiuj malsaĝe vagas tra la dezerto de siaj
deziroj.


108 Ne estas permesata al iu ajn flustri sanktajn versojn antaŭ la rigardo de la homoj dum li piediras
surstrate aŭ ĉe la bazarplaco; antaŭ tio, se li deziras laŭdi la Sinjoron, koncernas al li fari tion en
lokoj konstruitaj por tiu celo aŭ ĉe si mem. Tio pli bone konvenas kun la sincereco kaj pieco. Tiel
brilegis la suno de Nia ordono sur la horizonto de Nia esprimo. Feliĉaj tiuj, kiuj agas laŭ Nia
ordono.


109 Oni altrudis al ĉiu persono la devon skribi testamenton. La testamentinto devas enkapigi la
dokumenton per la ornamo de la Plej Granda Nomo, kaj atesti en ĝi la kredon je la unueco de Dio
en la Aŭroro de Sia Revelacio, kaj fari mencion, laŭplaĉe, de tio, kio estas laŭdinda, kun la celo ke
ĝi estu atestaĵo por li en la regnoj de la Revelacio kaj la Kreado kaj trezoro en manoj de sia Sinjoro,
la Supera Protektanto, la Fidela.


110 Ĉiuj Festoj atingas sian plenumon en la Du Plej Grandaj Festoj kaj en la du aliaj Festoj kiuj
falas en la ĝemelajn tagojn. La unua el la Plej Grandaj Festoj koincidas kun la tagoj kiam la Plej
Kompatema disverŝis sur la tutan kreadon la brilegan gloron de Siaj eminentaj Nomoj kaj Siaj tre
ekzaltitaj Atributoj; kaj la dua, kun la tago kiam Ni levis Tiun, kiu anoncis al la homaro la bonajn
novaĵojn de ĉi tiu Nomo, per kiu estis revivigitaj la mortintoj kaj arigitaj ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo
kaj sur la tero. Tiel estis dekretita de Tiu, kiu estas la Ordonanto, la Ĉioscia.


111 Feliĉa tiu, kiu atingas la unuan tagon de la monato Splendoro, la tago kiam Dio konsekris ĉi
tiun Grandan Nomon. Kaj feliĉa tiu, kiu montros en tiu tago la donacojn de Dio atribuitaj al si; li,
vere, estas el tiuj kiuj esprimas sian dankemon al Dio per faroj kiuj rivelas la malavarecon de l'
Sinjoro, malavareco kiu ampleksis ĉiujn mondojn. Diru: Ĉi tiu tago estas, vere, la kronado de ĉiuj
monatoj kaj origino de ili, tago kiam la vivspiraĵo blovas sur ĉiuj kreitaĵoj. Granda estas la beno de
tiu, kiu salutas ĝin kun jubilo kaj ĝojo. Ni atestas, vere, ke li troviĝas inter la feliĉaj.


112 Diru: La Plej Granda Festo estas, vere, la Reĝo el la Festoj. Ho popolo! Rememoru la favoron
kiun Dio donis al vi. Vi estis sub profunda dormo kiam Li vekis vin per la vivigaj brizoj de Sia
Revelacio kaj sciigis al vi Sian justan kaj manifestitan Vojon.


113 En la horo de malsano konsultu kompetentajn kuracistojn. Ni ne forĵetis la uzadon de materialaj
rimedoj; antaŭ tio, Ni konfirmis ilin per ĉi tiu Plumo, konvertita de Dio en la Tagiĝejo de Sia brila
kaj glora Afero.


114 En la pasinto Dio altrudis al ĉiu kredanto la devon oferi antaŭ Nia trono, el inter iliaj posedaĵoj,
donacojn el nekalkulebla valoro. Nun, kiel signo de Nia graca favoro, Ni liberigis vin de ĉi devo. Li
estas, vere, la Plej Malavara, la Bonfaranto.


115 Benita estas tiu, kiu je la horo de la mateniĝo direktas siajn paŝojn al la Mashriqu'l-Adhkár kaj,
centrante siajn pensojn al Dio, okupita je Lia rememoro kaj petegante Lian pardonon, eniras tie kaj
silente sidiĝas por aŭskulti la versojn de Dio, la Suverena, la Forta, la Laŭdata. Diru: La Mashriqu'l-
Adhkár estas ĉia konstruaĵo starigita en urboj kaj vilaĝoj por celebri Mian laŭdon. Tia estas la nomo
per kiu estis nomumita antaŭ la trono de gloro; se vi estus el tiuj, kiuj komprenas.


116 Kiuj recitos la versojn de la Plej Kompatema kun la kadencaj melodioj perceptos en ili tion, kio
neniam eblos kompari kun la suvereneco de la tero kaj la ĉielo. En tio ili perceptos la dian aromon
de Miaj mondoj, mondoj kiujn hodiaŭ neniu povas ekvidi, escepte de tiuj, kiuj estis dotitaj je akra
vidpovo, favore de ĉi tiu sublima kaj bela Revelacio. Diru: Ĉi tiuj versoj allogas la purajn korojn al
tiuj spiritaj mondoj kiujn oni ne povas esprimi per vortoj nek sugesti per aludoj. Benitaj kiuj
aŭskultas.


117 Helpu, ho Mia popolo, al Miaj elektitaj servantoj kiuj leviĝis por fari mencion de Mi inter Miaj
kreitaĵoj kaj ekzalti Mian Parolon en tuta Mia regno. Ili estas, vere, la steloj de la ĉielo de Mia ama
providenco kaj la lampoj de Mia gvido por la tuta homaro. Sed tiu kies vortoj diverĝas de tio, kio
estis malsuprenvenigita en Miaj Sanktaj Tabeloj ne estas el la Miaj. Atentu, por ke vi ne sekvu iun
ajn malpian ŝajniganton. Ĉi tiuj Tabeloj estas ornamitaj per la stampo de Tiu, kiu levas la aŭroron,
Kiu aŭdigas Sian voĉon inter la ĉieloj kaj la tero. Alkroĉiĝu al ĉi tiu Sekura Tenilo kaj al la Ŝnuro de
Mia Afero, forta kaj nekonkerebla.


118 La Sinjoro permesis al tiu, kiu volas studi la diversajn lingvojn de la mondo kun la celo liveri la
Mesaĝon de la Afero de Dio en tuta Oriento kaj Okcidento kaj fari mencion de Li inter la gentoj kaj
popoloj de la mondo, tiamaniere ke la koroj revigliĝu kaj estu vivigitaj la diseriĝantaj ostoj.


119 Estas neakceptebla ke la homo, estinte dotita je racio, konsumu tion, kio forigas lin de ĝi. Pli
bone, koncernas al li konduti laŭ la homa digno, kaj ne laŭ la malbonaj agoj de ĉiu neglektema kaj
hezitema animo.


120 Ornamu viajn kapojn per la girlandoj de la honesteco kaj fideleco; viajn korojn, per la vesto de
la timo al Dio; viajn langojn, per absoluta vereco; viajn korpojn, per la vesto de la komplezeco. Ĉi
tiuj estas vere, la adekvataj ornamoj por la templo de la homo, se vi estas el tiuj, kiuj pripensas.
Alkroĉiĝu, ho vi, popolo de Bahá, al la ŝnuro de la servado al Dio, la Vera, per tio manifestiĝos via
rango, estos enskribitaj kaj garditaj viaj nomoj, estos ekzaltita via pozicio kaj estos laŭdata via
rememoro en la Ŝirmita Tabelo. Atentu, ke la loĝantoj de la tero ne malpermesu al vi atingi ĉi tiun
gloran kaj ekzaltitan rangon. Tiel Ni instigis en la plimulto de Niaj Epistoloj, kaj nun en ĉi tiu, Nia
Sankta Tabelo, super kiu brilas la Lucero de la Leĝoj de la Sinjoro, via Dio, la Potenca, la Plej Saĝa.


121 Kiam la oceano de Mia ĉeesto estos malflusa kaj finita la Libro de Mia Revelacio, turnu vian
vizaĝon al Tiu, kiun Dio elektis, Kiu burĝonis el ĉi tiu Antikva Radiko.


122 Konsideru la avarecon de la homaj mensoj. Ili petas tion, kion damaĝas al si kaj forĵetas tion,
kio estas profitiga. Ili estas, fakte, el tiuj, kiuj estas for de la vojo. Ni trovis ke kelkaj homoj deziras
la liberecon kaj fieras pri ĝi. Tiaj homoj troviĝas en la profundeco de la ignorado.


123 La libereco, fine, devos konduki al la ribelo, kies flamoj neniu povas estingi. Tiel avertas vin
Tiu, kiu estas la Kalkulanto, la Ĉioscia. Sciu ke la personigo de la libereco kaj ties simbolo estas la
besto. Kio konvenas al la homo estas la submetiĝo al tiuj restriktoj kiuj protektas lin de sia nescio
mem kaj ŝirmas lin kontraŭ la malbono kaŭzita de la intrigantoj. La libereco igas la homon transiri
la limojn de la deco kaj ke la homo vundu la dignon de sia rango. Ĝi elrangigas lin al nivelo de
ekstremaj depravacio kaj perverseco.


124 Konsideru la homojn kiel ŝafgregon kiu bezonas ŝafiston kiu protektos ilin. Ĉi tiu estas, certe,
la vero, la nedubebla vero. Ni aprobas la liberecon en certaj cirkonstancoj, kaj en aliaj Ni rifuzas
aprobi ĝin. Ni, vere, estas la Ĉioscia.


125 Diru: La vera libereco konsistas en la submetiĝo de la homo al Miaj ordonoj, eĉ se vi malmulte
scius tion. Se la homoj observus tion, kion Ni malsuprenvenigis por ili el la Ĉielo de la Revelacio,
certe ili atingus la perfektan liberecon. Feliĉa la homo kiu komprenis la Celon de Dio pri ĉio, kion
Li revelaciis ekde la Ĉielo de Sia Volo kiu penetras ĉiujn kreitaĵojn. Diru: La libereco kiu estas
profitiga ne troviĝas ie ajn, nur en la plena submetado al Dio, la Eterna Vero. Tiu, kiu estis
gustuminta ĝian dolĉecon rifuzos ŝanĝi ĝin per la tuta regno de la tero kaj la ĉielo.


126 En la Bajano oni malpermesis al vi formuli demandojn al Ni. Nun, la Sinjoro liberigas vin de
tiu malpermeso, por ke vi povu libere esplori pri tio, kion vi bezonas scii; evitante frivolajn
demandojn kiel tiuj pri kiuj okupiĝis la homoj de pasintaj tempoj. Timu al Dio kaj estu el la justaj!
Demandu tion, kio estos profitiga al vi en la Afero de Dio kaj Lia regno, ĉar malfermiĝis la pordoj
de Lia tenera kompato antaŭ ĉiuj kiuj loĝas en la ĉielo kaj sur la tero.


127 Estas dek-naŭ monatoj en unu jaro, laŭ tio fiksita en la Libro de Dio. El ili, la unua estis
ornamita per ĉi tiu Nomo kies protekto etendiĝas sur la tuta kreado.


128 La Sinjoro dekretis ke la mortintoj estu enterigitaj en ĉerkoj el vitro, el ŝtono malmola kaj
rezista, aŭ el ligno fajna kaj daŭrema, kaj ke oni metu gravuritajn ringojn en la fingroj. Li estas,
vere, la Supera Ordonanto, Kiu estas informita pri ĉio.

bottom of page